×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Italujo en la unua mondmilito

Italujo en la unua mondmilito

Antaŭ pli ol cent jaroj okazis la interveno de Italujo en la unuan mondmiliton. Inter la multnombraj aspektoj de tiu terura katastrofo, fone de neimageblaj suferoj de la soldatoj sur ĉiuj frontoj, la historiistoj akorde indikas en la tranĉeo unu el plej reprezentaj simboloj de tiu milito. Sed la tranĉeoj de la suda fronto, tiu inter Aŭstrujo kaj Italujo, postulis ambaŭflanke aldonajn suferojn por la soldatoj kaj eksterordinarajn loĝistikajn aranĝojn.

Ekde majo 1915 ĝis novembro 1918, ĉe la tiama limo inter Italujo kaj Aŭstrujo en la orientaj Alpoj, akre interbatalis la Reĝa Itala armeo kaj la Aŭstro-Hungara-Germana armeo. Temis pri la tiel surnomata "montara milito", fifama pro la fakto, ke ĝi estis "vertikala milito", ĉar oni tre akre batalis tra la pintoj de la alpaj montoj. Pro la roka vertikala tereno, la altitudoj kaj la aĉaj klimataj kondiĉoj, ambaŭ armeoj batalis laŭ tute novaj strategioj. Ekde la komenco de la milito, la batalantoj kvazaŭ ŝerce klopodis okupi pli kaj pli altajn poziciojn, tiel ke baldaŭ ili atingis la montopintojn. Krutajn sapeojn, eĉ hodiaŭ malfacile laŭireblajn bonvetere kaj kun malpeza ekipaĵo, oni tiam laŭiris ĉefe nokte kun tre pezaj ŝarĝoj je ĉiuj klimataj kondiĉoj. Vortice fortegaj ventoj, stormoj furiozantaj je tiaj altitudoj, fulmoj, treege malaltaj vintraj temperaturoj, ŝtonfalaĵoj kaj lavangoj daŭre kaŭzis tre multe da soldataj viktimoj, plejofte tute neglektitaj, do eĉ ne enkalkulitaj kiel militfalintoj.

Centoj da miloj da soldatoj, inter ili italoj plejparte el sudaj regionoj kun modera klimato, devis kutimiĝi al la akre malvarmaj kondiĉoj de treege malfacila medio. Vintre, la tre dika neĝo tute malebligadis transportojn, tiel tutaj garnizonoj restadis plene izolitaj kaj pro ekstremaj malvarmo kaj malsato, soldatoj foriris el la barakoj kaj, trairante krutajn deklivojn por atingi pli subajn proviantitajn barakarojn, tre ofte trafis la morton. Historiistoj taksas, ke en la tranĉeoj de la alpa fronto, ambaŭflanke, ĉirkaŭ du trionoj el la preskaŭ 500.000 mortintoj estis viktimoj de la klimato kaj medio, dum nur triono mortis pro rektaj militaj agoj.

Inter la plej aŭdacaj militaj vorkoj, kiujn la itala armeo konstruis kiel sekurajn vojojn por provizi la tranĉeojn je granda alteco, rimarkinda estas "la mulvojo de 52 tuneloj" en la Pasubia montaro, kiun mi lastatempe trairis. Tiu ĉi mulvojo estas vera ĉefverko de milita inĝenierio kaj aŭdaca originaleco, aparte, se oni konsideras la kondiĉojn, la epokon kaj la rapidecon de ĝia konstruado. La laboroj komenciĝis en februaro 1917 kaj la tutan mulvojon oni inaŭguris post nur 10 monatoj.

Ĝi serpentumas sur la suda flanko de la montaro, ŝirmita kontraŭ la tiamaj kanonpafoj de la aŭstro-hungara artilerio kaj karakterizita de sinsekvo da rokaj pinakloj, profundegaj interkrutejoj kaj apikaj krutflankoj. Ĝi suprenrampas el 1.216 m. de altitudo ĝis 1.934. Ĝia longeco estas 6.555 m. kaj el ili, 2.335 estas subdividitaj en 52 tuneloj traboritaj en dura roko.

La averaĝa larĝo de la mulvojo estas 2 m. kaj duono kaj 3 m. en la kurbiĝoj por permesi la samtempan trairon de du muloj kun iliaj ŝarĝoj. La dekliveco kelkfoje atingas 22 procentojn kaj la averaĝa 12 procentojn. La 19-a tunelo estas la plej longa (320 metrojn) laŭ helicforma itinero kun 4 vojturniĝoj ene de giganta roka turego. La 20-a tunelo, 86 metrojn longa, por venki grandan diferencon de nivelo, spiralas kiel korktirilo ene de roka pinto.

Je la fino de la mulvojo, oni atingas 360-gradan grandiozan panoramon kaj tre malproksime sed perfekte videbla aperas la laguno de Venecio.

Ĝuste tiam, en tiu loko, mi rememoris pri la diraĵo de Giuseppe Mazzini, ĉefa ideologo de la unuiĝo de Italujo en la 19-a jarcento: "La mondo ne estas spektaklo, sed batalkampo". Kaj bedaŭrinde, post 150 jaroj, daŭre tia estas nia mondo.


Italujo en la unua mondmilito Italien im Ersten Weltkrieg Italy in the First World War Italia en la Primera Guerra Mundial Italië in de Eerste Wereldoorlog Włochy w I wojnie światowej Itália na Primeira Guerra Mundial Италия в Первой мировой войне

Antaŭ pli ol cent jaroj okazis la interveno de Italujo en la unuan mondmiliton. Inter la multnombraj aspektoj de tiu terura katastrofo, fone de neimageblaj suferoj de la soldatoj sur ĉiuj frontoj, la historiistoj akorde indikas en la tranĉeo unu el plej reprezentaj simboloj de tiu milito. Among the many aspects of this terrible catastrophe, against the background of the unimaginable suffering of the soldiers on all fronts, historians unanimously point out in the trenches one of the most representative symbols of that war. Sed la tranĉeoj de la suda fronto, tiu inter Aŭstrujo kaj Italujo, postulis ambaŭflanke aldonajn suferojn por la soldatoj kaj eksterordinarajn loĝistikajn aranĝojn. But the trenches on the southern front, the one between Austria and Italy, required additional suffering on both sides for the soldiers and extraordinary logistical arrangements.

Ekde majo 1915 ĝis novembro 1918, ĉe la tiama limo inter Italujo kaj Aŭstrujo en la orientaj Alpoj, akre interbatalis la Reĝa Itala armeo kaj la Aŭstro-Hungara-Germana armeo. From May 1915 to November 1918, at the then border between Italy and Austria in the eastern Alps, the Royal Italian Army and the Austro-Hungarian-German Army fought fiercely. Temis pri la tiel surnomata "montara milito", fifama pro la fakto, ke ĝi estis "vertikala milito", ĉar oni tre akre batalis tra la pintoj de la alpaj montoj. It was the so-called "mountain war", notorious for the fact that it was a "vertical war", as it was fought very fiercely through the peaks of the alpine mountains. Pro la roka vertikala tereno, la altitudoj kaj la aĉaj klimataj kondiĉoj, ambaŭ armeoj batalis laŭ tute novaj strategioj. Due to the rocky terrain, the altitudes and the bad weather conditions, both armies fought according to completely new strategies. Ekde la komenco de la milito, la batalantoj kvazaŭ ŝerce klopodis okupi pli kaj pli altajn poziciojn, tiel ke baldaŭ ili atingis la montopintojn. From the beginning of the war, the fighters seemed to be jokingly trying to occupy higher and higher positions, so that soon they reached the mountain tops. Krutajn sapeojn, eĉ hodiaŭ malfacile laŭireblajn bonvetere kaj kun malpeza ekipaĵo, oni tiam laŭiris ĉefe nokte kun tre pezaj ŝarĝoj je ĉiuj klimataj kondiĉoj. Steep soaps, even today difficult to access in good weather and with light equipment, were then followed mainly at night with very heavy loads in all climatic conditions. Vortice fortegaj ventoj, stormoj furiozantaj je tiaj altitudoj, fulmoj, treege malaltaj vintraj temperaturoj, ŝtonfalaĵoj kaj lavangoj daŭre kaŭzis tre multe da soldataj viktimoj, plejofte tute neglektitaj, do eĉ ne enkalkulitaj kiel militfalintoj. Vortex strong winds, storms raging at such altitudes, lightning, extremely low winter temperatures, rock falls and avalanches continued to cause a great many soldier casualties, mostly completely neglected, so not even counted as casualties.

Centoj da miloj da soldatoj, inter ili italoj plejparte el sudaj regionoj kun modera klimato, devis kutimiĝi al la akre malvarmaj kondiĉoj de treege malfacila medio. Vintre, la tre dika neĝo tute malebligadis transportojn, tiel tutaj garnizonoj restadis plene izolitaj kaj pro ekstremaj malvarmo kaj malsato, soldatoj foriris el la barakoj kaj, trairante krutajn deklivojn por atingi pli subajn proviantitajn barakarojn, tre ofte trafis la morton. In winter, the very thick snow completely prevented transport, so whole garrisons remained completely isolated and due to extreme cold and hunger, soldiers left the barracks and, crossing steep slopes to reach lower supplied barracks, very often met with death. Historiistoj taksas, ke en la tranĉeoj de la alpa fronto, ambaŭflanke, ĉirkaŭ du trionoj el la preskaŭ 500.000 mortintoj estis viktimoj de la klimato kaj medio, dum nur triono mortis pro rektaj militaj agoj.

Inter la plej aŭdacaj militaj vorkoj, kiujn la itala armeo konstruis kiel sekurajn vojojn por provizi la tranĉeojn je granda alteco, rimarkinda estas "la mulvojo de 52 tuneloj" en la Pasubia montaro, kiun mi lastatempe trairis. Among the most daring war works that the Italian army has built as safe routes to supply the trenches at great heights is noteworthy “the 52-tunnel mule track” in the Pasubian mountain range that I have recently traversed. Tiu ĉi mulvojo estas vera ĉefverko de milita inĝenierio kaj aŭdaca originaleco, aparte, se oni konsideras la kondiĉojn, la epokon kaj la rapidecon de ĝia konstruado. This mule track is a true masterpiece of military engineering and bold originality, especially considering the conditions, the timing and the speed of its construction. La laboroj komenciĝis en februaro 1917 kaj la tutan mulvojon oni inaŭguris post nur 10 monatoj. Work began in February 1917 and the entire mule track was inaugurated in just 10 months.

Ĝi serpentumas sur la suda flanko de la montaro, ŝirmita kontraŭ la tiamaj kanonpafoj de la aŭstro-hungara artilerio kaj karakterizita de sinsekvo da rokaj pinakloj, profundegaj interkrutejoj kaj apikaj krutflankoj. It winds on the south side of the mountain range, shielded from the cannon fire of the Austro-Hungarian artillery at the time and characterized by a succession of rocky pinnacles, deep ravines and steep slopes. Ĝi suprenrampas el 1.216 m. de altitudo ĝis 1.934. It climbs from 1,216 m. from altitude to 1934. Ĝia longeco estas 6.555 m. kaj el ili, 2.335 estas subdividitaj en 52 tuneloj traboritaj en dura roko. Its length is 6,555 m. and of these, 2,335 are subdivided into 52 tunnels drilled in hard rock.

La averaĝa larĝo de la mulvojo estas 2 m. kaj duono kaj 3 m. en la kurbiĝoj por permesi la samtempan trairon de du muloj kun iliaj ŝarĝoj. The average width of the mule track is 2 m. and a half and 3 m. in the bends to allow the simultaneous passage of two mules with their loads. La dekliveco kelkfoje atingas 22 procentojn kaj la averaĝa 12 procentojn. The slope sometimes reaches 22 percent and the average 12 percent. La 19-a tunelo estas la plej longa (320 metrojn) laŭ helicforma itinero kun 4 vojturniĝoj ene de giganta roka turego. The 19th tunnel is the longest (320 meters) along a helical route with 4 road turns inside a giant rock tower. La 20-a tunelo, 86 metrojn longa, por venki grandan diferencon de nivelo, spiralas kiel korktirilo ene de roka pinto. The 20th tunnel, 86 meters long, to overcome a large difference in level, spirals like a corkscrew inside a rocky peak.

Je la fino de la mulvojo, oni atingas 360-gradan grandiozan panoramon kaj tre malproksime sed perfekte videbla aperas la laguno de Venecio.

Ĝuste tiam, en tiu loko, mi rememoris pri la diraĵo de Giuseppe Mazzini, ĉefa ideologo de la unuiĝo de Italujo en la 19-a jarcento: "La mondo ne estas spektaklo, sed batalkampo". Kaj bedaŭrinde, post 150 jaroj, daŭre tia estas nia mondo. And unfortunately, after 150 years, this is still the way our world is.