×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Itala urbo ofertas favorprezajn domojn

Itala urbo ofertas favorprezajn domojn

La itala urbo Biccari [Bikari] allogas eksterlandanojn: Domo por rekonstruo haveblas kontraŭ 1 eŭro, aŭ domon preta por transdono de ŝlosilo por 7.500 eŭroj.Ĝi estis fondita de la Romianoj kaj spertis sian plej grandan gloron dum la Mezepoko. Hodiaŭ tamen la urbo Biccari en centra Italio, kiel aliaj italaj urboj, senhomiĝas - malpli ol 2 000 homoj restis. Oni nun povas ekloĝi tie en domo por 7.500 eŭroj, aŭ por unu eŭro se oni investas en renovigoj.

Biccari, sidanta sur monteto en la Apulia regiono, ekbatalis por novaj loĝantoj. Male al aliaj italaj lokoj, kie oni ankaŭ povas aĉeti domon kontraŭ 1 eŭro, kutime en tute kaduka stato, la loka urbodomo ankaŭ ofertas domojn pretajn por transloĝiĝi. Ilia prezo komenciĝas ekde 7.500 eŭroj.

La kutima prezo de vendotaj domoj ŝlosile transdoneblaj varias de 10.000 ĝis 13.000 eŭroj.

Per tiu paŝo, la urbestro de Biccari Gianfilippo Mignogna [Ĝanfilipo Minjonja] volas savi la urbon de formorto. De tie homoj jam delonge foriras por labori en grandaj italaj urboj aŭ eksterlande, ĉefe en Usono. Ekde la 1950-aj jaroj, la loĝantaro malkreskis de 5.000 al 2.000.

"Ni havas apenaŭ 2.000 homojn," la urbestro diris al raportistoj. "Malkresko de loĝantaro estas malferma vundo, daŭra fenomeno. La lokanoj ankoraŭ foriras, kaj kvankam ili kutime revenas por vizito somere, ili ne faras tion hodiaŭ. Multaj loĝeblaj domoj estas malplenaj kaj falas en forgeson ", li klarigas. Laŭ li, la urbocentro estas preskaŭ senhomiĝinta kun bone konservitaj sed malplenaj domoj kun la ŝildoj "por luo" aŭ "por vendo", kiujn neniu legas. Oni povas elekti inter pli ol 100 domoj

La urbo ofertas almenaŭ dek nemoveblaĵojn kontraŭ prezo de 1 ĝis 20 eŭroj, por kio necesas pagi deponaĵon de 3.000 eŭroj ĉe la urbodomo. Ĉi tio estos redonita al la posedanto post kiam li estos fininta la necesan rekonstruadon de la domo. La templimo por rekonstruo estas fiksita je tri jaroj, sed povas esti plilongigita depende de la cirkonstancoj.

Oni taksas ĉirkaŭ cent domojn pretajn por enloĝiĝi, kaj iliaj bildoj kaj mapoj estos afiŝitaj en la oficiala retejo de la urbo. Krome eblas kontakti la urbestron rekte ĉe la retpoŝta adreso sindaco@comune.biccari.fg.it

Biccari situas ĉe la piedo de la plej alta monto, Monte Cornacchia [Kornakja], en ĝis nun nemalkovrita regiono ĉe la limo de Apulio, Molise kaj Kampanio. Ĝi estas tipa mezepoka itala urbo kun mallarĝaj stratoj origine ĉirkaŭitaj de mezepokaj muroj, el kiuj nur unu defenda turo konserviĝis.


Itala urbo ofertas favorprezajn domojn An Italian city offers affordable housing

La itala urbo Biccari [Bikari] allogas eksterlandanojn: Domo por rekonstruo haveblas kontraŭ 1 eŭro, aŭ domon preta por transdono de ŝlosilo por 7.500 eŭroj.Ĝi estis fondita de la Romianoj kaj spertis sian plej grandan gloron dum la Mezepoko. Hodiaŭ tamen la urbo Biccari en centra Italio, kiel aliaj italaj urboj, senhomiĝas - malpli ol 2 000 homoj restis. Today, however, the town of Biccari in central Italy, like other Italian cities, is deserted - less than 2,000 people remain. Oni nun povas ekloĝi tie en domo por 7.500 eŭroj, aŭ por unu eŭro se oni investas en renovigoj.

Biccari, sidanta sur monteto en la Apulia regiono, ekbatalis por novaj loĝantoj. Biccari, sitting on a hill in the Apulia region, began fighting for new residents. Male al aliaj italaj lokoj, kie oni ankaŭ povas aĉeti domon kontraŭ 1 eŭro, kutime en tute kaduka stato, la loka urbodomo ankaŭ ofertas domojn pretajn por transloĝiĝi. Unlike other Italian places where you can also buy a house for 1 euro, usually in a completely dilapidated state, the local town hall also offers houses ready to move. Ilia prezo komenciĝas ekde 7.500 eŭroj. Their price starts at 7,500 euros.

La kutima prezo de vendotaj domoj ŝlosile transdoneblaj varias de 10.000 ĝis 13.000 eŭroj. The usual price of key homes for sale ranges from 10,000 to 13,000 euros.

Per tiu paŝo, la urbestro de Biccari Gianfilippo Mignogna [Ĝanfilipo Minjonja] volas savi la urbon de formorto. With this step, the mayor of Biccari Gianfilippo Mignogna wants to save the city from extinction. De tie homoj jam delonge foriras por labori en grandaj italaj urboj aŭ eksterlande, ĉefe en Usono. Ekde la 1950-aj jaroj, la loĝantaro malkreskis de 5.000 al 2.000.

"Ni havas apenaŭ 2.000 homojn," la urbestro diris al raportistoj. "Malkresko de loĝantaro estas malferma vundo, daŭra fenomeno. "Population decline is an open wound, a continuing phenomenon. La lokanoj ankoraŭ foriras, kaj kvankam ili kutime revenas por vizito somere, ili ne faras tion hodiaŭ. The locals are still leaving, and although they usually return for a visit in the summer, they do not do so today. Multaj loĝeblaj domoj estas malplenaj kaj falas en forgeson ", li klarigas. Many habitable houses are empty and forgotten, ”he explains. Laŭ li, la urbocentro estas preskaŭ senhomiĝinta kun bone konservitaj sed malplenaj domoj kun la ŝildoj "por luo" aŭ "por vendo", kiujn neniu legas. According to him, the city center is almost deserted with well-preserved but empty houses with the signs "for rent" or "for sale", which no one reads. Oni povas elekti inter pli ol 100 domoj You can choose from more than 100 houses

La urbo ofertas almenaŭ dek nemoveblaĵojn kontraŭ prezo de 1 ĝis 20 eŭroj, por kio necesas pagi deponaĵon de 3.000 eŭroj ĉe la urbodomo. Ĉi tio estos redonita al la posedanto post kiam li estos fininta la necesan rekonstruadon de la domo. La templimo por rekonstruo estas fiksita je tri jaroj, sed povas esti plilongigita depende de la cirkonstancoj.

Oni taksas ĉirkaŭ cent domojn pretajn por enloĝiĝi, kaj iliaj bildoj kaj mapoj estos afiŝitaj en la oficiala retejo de la urbo. An estimated one hundred houses are ready to move in, and their pictures and maps will be posted on the city's official website. Krome eblas kontakti la urbestron rekte ĉe la retpoŝta adreso sindaco@comune.biccari.fg.it

Biccari situas ĉe la piedo de la plej alta monto, Monte Cornacchia [Kornakja], en ĝis nun nemalkovrita regiono ĉe la limo de Apulio, Molise kaj Kampanio. Biccari is located at the foot of the highest mountain, Monte Cornacchia, in a hitherto undiscovered region on the border of Apulia, Molise and Campania. Ĝi estas tipa mezepoka itala urbo kun mallarĝaj stratoj origine ĉirkaŭitaj de mezepokaj muroj, el kiuj nur unu defenda turo konserviĝis. It is a typical medieval Italian city with narrow streets originally surrounded by medieval walls, of which only one defensive tower has been preserved.