×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Imposto pri dolĉaj trinkaĵoj efikas

Imposto pri dolĉaj trinkaĵoj efikas

Dolĉaj trinkaĵoj povas dikigi kaj malsanigi homojn. Grandbritio pro tio antaŭ apenaŭ tri jaroj enkondukis imposton pri senalkoholaj trinkaĵoj. Kaj ĝi efikas, kiel tion konfirmas aktuala prilumigo. Jam en la posta jaro laŭ tio estis konsumita dekono malpli da sukero.

Senalkoholaj trinkaĵoj enhavas tre multe da sukero, en nur 100 mililitroj da Kolao aŭ da Fanta-limonado kaŝiĝas proksimume tri pecoj da kuba sukero. Tio damaĝas ne nur al la dentoj. Troa konsumo de dolĉaj limonadoj povas ankaŭ konduki al tropezo, diabeto kaj kor-sangocirkulaj malsanoj. Por limigi la konsumon, la Monda Sanorganizo rekomendas interalie impostigi la likvajn kaloriajn bombojn. En Grandbritio oni vere enkondukis tian imposton en aprilo de la jaro 2018. Ĝi kalkuliĝas laŭ la kvoto de sukero: Por trinkaĵoj kun pli ol 5 gramoj da sukero en mililitro pagendas 18 pencoj (21 eŭrocendoj) por litro, por trinkaĵoj kun pli ol 8 gramoj tio sumiĝas al 24 pencoj (28 eŭrocendoj). Malpli alta enhavo da sukero restas senimposta.

Esploristoj de la universitato de Kambriĝo nun prilumigis ĉu la instrumento vere havis efikon pri la konsumo de sukero. Ĝi ja simple povus ŝoviĝi , ekzemple se homoj kiuj nun ja trinkas malpli da dolĉaj limonadoj, konsumas pli da dolĉaj frandaĵoj aŭ pli da alkoholo. La datumbazo de la studaĵo, kiu aperis en brita medicina ĵurnalo, estis 31 milionoj da aĉetoj el preskaŭ 22.200 britaj hejmaj mastrumejoj ekde marto 2014 ĝis marto 2019.

La entuta konsumita kvanto da trinkaĵoj ja dum tiu periodo ne ŝanĝiĝis, sed la kvanto da sukero kiun la trinkaĵoj enhavis. Kaj estis konsumita nek pli da alkoholo, nek pli da dolĉaĵoj. En marto de la jaro 2019 unu hejma mastrumejo konsumis en semajno 30 gramojn (aŭ dekonon) malpli da sukero ol antaŭ la enkonduko de la imposto pri trinkaĵoj. Tio ja estas ĉiukaze tiom kiel tri pecoj da kuba sukero. Ĉe averaĝa grandeco de hejma mastrumejo de 2,4 personoj tio estas laŭ la esploristoj 12,5 gramoj por ĉiu unuopa persono.

Tio ne ŝajnas esti tre multe, sed: "Jam iomete malpli da sukero povas decide influi kiom da homoj fariĝas tropezaj aŭ malsanaj", diras unu el la aŭtoroj de la studaĵo. Kaj ankaŭ la industrio de trinkaĵoj ne povas laŭ li plendi pri ekonomia damaĝo, ĉar la vendado estis same alta kiel antaŭe.

La rezultoj de la prilumigo montras ke la brita imposto pri sukero efikas precize tiel kiel intencite, skribas la esploristoj. Tio laŭ ili estas ankaŭ modelo por aliaj landoj kiuj pensas pri tiaj reguligaj paŝoj. Ili pledas por tio ankoraŭ plivastigi la modelon kaj plifajnigi ĝin. Ĝenerale kompareblaj reguligoj estas imageblaj por igi la nutraĵojn entute pli sanaj kaj pli daŭripovaj.

Imposto pri dolĉaj trinkaĵoj efikas Tax on sugary drinks takes effect