×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Ĝojiga kunlaboro en la RetRadio

Ĝojiga kunlaboro en la RetRadio

Por mi estas nekredeble longa tempo, dum kiu mi kunlaboras en la RetRadio, jam la kvina jaro kviete fluas..

Al nia Ĉeĥa Esperanto Asocio en la jaro 2016 venis unu gasto: Anton Oberndorfer. Post malfermo de nia renkontiĝo ni partoprenis prelegojn laŭ preparita programo.

Mi hazarde vizitis laborgrupon pri voĉregistrado. Nun min interesis la mieno de Anton, kiu jam spertis kvinjaran kunlaboron kun personoj el aliaj landoj. Li prelegis pri la voĉregistrado, kiun programon oni povas uzi, kio helpas transigi voĉon, kiel oni prilaboras voĉregistritan artikolon en pluraj programoj. Ni ĉiuj provis legi kelkajn frazojn. Multaj estis surprizitaj pri sia registrita voĉo. Kelkaj miris, ke ilia parolado ne estas komprenebla.

Dum unu duonjaro mi daŭre okupiĝis pri ciferecigado de arkivaĵoj kaj ne plu pensis pri la retradio.

En printempo mi provis sendi mian unuan artikolon preparitan kun kolego. Ni sukcesis! Anton akceptis mian voĉon! Sed mia kolego faris pli gravan laboron kaj ne plu havis tempon por mi. Mi longe hezitis – finfine mi decidis prilabori sola novan artikolon. Anton afable kunhelpis kaj ek de tiu periodo ni regule kunlaboras.

De tempo al tempo mi ricevas eĥon de aŭskultantoj el aliaj landoj. Ili laŭdas la bonan ideon de Anton krei la RetRadion kaj helpi al esperantistoj aŭskulti preparitan paroladon. Kelkaj eĉ uzadas la artikolojn por instruado.

Ĉi-jare nia laborgrupo povus renkontiĝi sur boato en Danubo, festi la solenan tagon de kreado de la ŝatata radio. Post unujara „kvaranteno“ ankoraŭ ne eblas renkontiĝi, ne gravas, nia laboro daŭras, kvinminutaj aŭskultadoj plibeligas a tagon de esperantistoj kaj ni ĉiuj, kunlaborantoj de Anton, feliĉegas, kiam ni vidas vian reagon.

Mi dankas al Anton, kiu pacience okupiĝas pri miaj kontribuoj kaj al niaj aŭskultantoj, kiuj ne hezitas enŝalti la RetRadion por atente aŭskulti. Al Anton mi dankas ankaŭ pro lia homeco, kiam li post mia grava malsano subtenis min per persona vizito, kiu estis por mi treege valora. Dankon, Anton pro tio, ke vi ĉeestas! Sukceson al via plua agado! Mi fieras esti via kunlaborantino.

Ĝojiga kunlaboro en la RetRadio

Por mi estas nekredeble longa tempo, dum kiu mi kunlaboras en la RetRadio, jam la kvina jaro kviete fluas..

Al nia Ĉeĥa Esperanto Asocio en la jaro 2016 venis unu gasto: Anton Oberndorfer. Post malfermo de nia renkontiĝo ni partoprenis prelegojn laŭ preparita programo.

Mi hazarde vizitis laborgrupon pri voĉregistrado. Nun min interesis la mieno de Anton, kiu jam spertis kvinjaran kunlaboron kun personoj el aliaj landoj. Li prelegis pri la voĉregistrado, kiun programon oni povas uzi, kio helpas transigi voĉon, kiel oni prilaboras voĉregistritan artikolon en pluraj programoj. Ni ĉiuj provis legi kelkajn frazojn. We all tried to read a few sentences. Multaj estis surprizitaj pri sia registrita voĉo. Kelkaj miris, ke ilia parolado ne estas komprenebla.

Dum unu duonjaro mi daŭre okupiĝis pri ciferecigado de arkivaĵoj kaj ne plu pensis pri la retradio.

En printempo mi provis sendi mian unuan artikolon preparitan kun kolego. Ni sukcesis! Anton akceptis mian voĉon! Sed mia kolego faris pli gravan laboron kaj ne plu havis tempon por mi. Mi longe hezitis – finfine mi decidis prilabori sola novan artikolon. Anton afable kunhelpis kaj ek de tiu periodo ni regule kunlaboras. Anton has kindly helped us and since that period we have been cooperating regularly.

De tempo al tempo mi ricevas eĥon de aŭskultantoj el aliaj landoj. Ili laŭdas la bonan ideon de Anton krei la RetRadion kaj helpi al esperantistoj aŭskulti preparitan paroladon. Kelkaj eĉ uzadas la artikolojn por instruado. Some even use the articles for teaching.

Ĉi-jare nia laborgrupo povus renkontiĝi sur boato en Danubo, festi la solenan tagon de kreado de la ŝatata radio. This year our working group could meet on a boat on the Danube, to celebrate the solemn day of creation of the favorite radio. Post unujara „kvaranteno“ ankoraŭ ne eblas renkontiĝi, ne gravas, nia laboro daŭras, kvinminutaj aŭskultadoj plibeligas a tagon de esperantistoj kaj ni ĉiuj, kunlaborantoj de Anton, feliĉegas, kiam ni vidas vian reagon.