×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Gefratoj dum pandemia enfermiteco

Gefratoj dum pandemia enfermiteco

Paco kaj ĝojo sur la kuireja tablo - tio tamen ĉe multaj gefratoj estas escepto.

Gefratoj dum pandemia enfermiteco apenaŭ povas eviti unu la alian kaj ili do devas pasigi multe da tempo kune. Tio povas konduki al kverelo. Jen kaj jen tio ankaŭ povas forte "kunveldi" ilin. Ekde la komenco de la kronvirusa pandemio gefratoj sidas kune pli malvaste ol iam ajn. Ĉe fermitaj lernejoj, sen sporto, amikoj kaj aliaj aktivecoj ekster la domo la rilatoj en multaj familioj estas severe provataj. Kiel la rilatoj de fratoj kaj fratinoj de tiam ŝanĝiĝis? Kaj kio restos nun tiel?

Laŭ la germana poeto Kurt Tucholsky gefratoj "aŭ militas inter si, aŭ ili fumas la pipon de paco." Dum esceptaj tempoj kiel nun dum la pandemia enfermiteco ambaŭ eblas: Gefratoj povas kvereli aparte multe, sed ili povas ankaŭ kunkreski.

Kio el ambaŭ estas trafa, tio dependas de diversaj faktoroj, klarigas psikologino de la universitato de Frankfurto: ekzemple de la aĝodiferenco, de la personeco de la infanoj, sed ankaŭ de la hejma situacio kaj kiel fartas la gepatroj dum tiuj monatoj kiuj estas ŝarĝo por ĉiuj. Dum la kronvirusa pandemio supozeble la militado okazas pli ofte. "La infanoj havas multe da frustriĝo kaj frustriĝo kreas agresemon. La ĉagrenon ili esprimas ĉe la homoj ĉe kiuj ili plej malfacile povas fari tion. Gefratoj do ricevas la plenan bombadon, ĉar oni scias: Oni ne perdos ilin." Malgraŭ la alta konfliktopotencialo laŭ la psikologino tamen multaj gefratoj sukcesas interrilati aparte harmonie. Ili disvolvas novajn komunajn interesojn, pli forte perceptas unu la alian kaj rimarkas ke la alia estas tute valora partnero en tiu malfacila situacio.

"La specialeco pri la gefrata rilato estas la komuna sorto", diras la psikologino. Malsame ol ĉe amikecoj oni ne povas malanonci gefratan rilaton, certe ne dum epoko, dum kiu apenaŭ eblas forlasi la loĝejon. Kiel malpreciza regulo validas: Ju pli granda estas la aĝodiferenco, des pli maloftaj estas konfliktoj, ĉar la infanoj ne plu estas tiel forte ligitaj unu kun la alia: Ili vivas en siaj propraj mondoj kaj tie nek estas kunagado nek kontraŭbatalo". Ju pli malgranda estas la aĝodistanco, des pli intensa estas la rilato, kio povas signifi ke ĝi povas esti pli harmonia aŭ pli rivaleca. Plej malstreĉita ofte estas la rilato ĉe mikso de frato kaj fratino: "Plej harmonia estas la kombino de granda frato kun malgranda fratino, ĉe aĝodiferenco de tri ĝis kvar jaroj." Decida faktoro kiel gefratoj eltenas unu la alian, estas la gepatroj. Se gepatroj daŭre faras komparojn kiel "Rigardu kiel bone kondutas via fratino" aŭ "Vidu kiel bone tion faras via frato", tiam tio fajrigas la rivalecon inter la infanoj. Estas pli bone percepti la individuecon de la infanoj kaj plifortigi ĝin, opinias la psikologino.

Se dum la pandemia enfermiteco la rilato inter la infanoj malboniĝis, tiam la gepatroj ne zorgu: "Kiam revenos la ĉiutago, tiam tio normaliĝos. La kronvirusa pandemio estas pasonta escepta situacio. La travivaĵoj dum tiu tempo ne ŝanĝas la sintenojn, malsame ol ekzemple la divorco de la gepatroj."


Gefratoj dum pandemia enfermiteco

Paco kaj ĝojo sur la kuireja tablo - tio tamen ĉe multaj gefratoj estas escepto. Peace and joy on the kitchen table - however, this is an exception for many siblings.

Gefratoj dum pandemia enfermiteco apenaŭ povas eviti unu la alian kaj ili do devas pasigi multe da tempo kune. Siblings during a pandemic illness can hardly avoid each other and so they have to spend a lot of time together. Tio povas konduki al kverelo. That can lead to a dispute. Jen kaj jen tio ankaŭ povas forte "kunveldi" ilin. Here and there that can also strongly “weld” them together. Ekde la komenco de la kronvirusa pandemio gefratoj sidas kune pli malvaste ol iam ajn. Ĉe fermitaj lernejoj, sen sporto, amikoj kaj aliaj aktivecoj ekster la domo la rilatoj en multaj familioj estas severe provataj. Kiel la rilatoj de fratoj kaj fratinoj de tiam ŝanĝiĝis? Kaj kio restos nun tiel? And what will remain so now?

Laŭ la germana poeto Kurt Tucholsky gefratoj "aŭ militas inter si, aŭ ili fumas la pipon de paco." Dum esceptaj tempoj kiel nun dum la pandemia enfermiteco ambaŭ eblas: Gefratoj povas kvereli aparte multe, sed ili povas ankaŭ kunkreski. During exceptional times like now during the pandemic confinement both are possible: Siblings can quarrel particularly much, but they can also grow together.

Kio el ambaŭ estas trafa, tio dependas de diversaj faktoroj, klarigas psikologino de la universitato de Frankfurto: ekzemple de la aĝodiferenco, de la personeco de la infanoj, sed ankaŭ de la hejma situacio kaj kiel fartas la gepatroj dum tiuj monatoj kiuj estas ŝarĝo por ĉiuj. Dum la kronvirusa pandemio supozeble la militado okazas pli ofte. "La infanoj havas multe da frustriĝo kaj frustriĝo kreas agresemon. La ĉagrenon ili esprimas ĉe la homoj ĉe kiuj ili plej malfacile povas fari tion. The frustration they express in the people at whom they find it most difficult to do so. Gefratoj do ricevas la plenan bombadon, ĉar oni scias: Oni ne perdos ilin." Brothers and sisters, therefore, receive the full bombing, for it is known: They will not be lost. " Malgraŭ la alta konfliktopotencialo laŭ la psikologino tamen multaj gefratoj sukcesas interrilati aparte harmonie. Ili disvolvas novajn komunajn interesojn, pli forte perceptas unu la alian kaj rimarkas ke la alia estas tute valora partnero en tiu malfacila situacio.

"La specialeco pri la gefrata rilato estas la komuna sorto", diras la psikologino. “The specialty of the sibling relationship is the common destiny,” says the psychologist. Malsame ol ĉe amikecoj oni ne povas malanonci gefratan rilaton, certe ne dum epoko, dum kiu apenaŭ eblas forlasi la loĝejon. Kiel malpreciza regulo validas: Ju pli granda estas la aĝodiferenco, des pli maloftaj estas konfliktoj, ĉar la infanoj ne plu estas tiel forte ligitaj unu kun la alia: Ili vivas en siaj propraj mondoj kaj tie nek estas kunagado nek kontraŭbatalo". As a vague rule applies: The greater the age difference, the less frequent are conflicts, because children are no longer so strongly connected to each other: They live in their own worlds and there is neither cooperation nor opposition ". Ju pli malgranda estas la aĝodistanco, des pli intensa estas la rilato, kio povas signifi ke ĝi povas esti pli harmonia aŭ pli rivaleca. Plej malstreĉita ofte estas la rilato ĉe mikso de frato kaj fratino: "Plej harmonia estas la kombino de granda frato kun malgranda fratino, ĉe aĝodiferenco de tri ĝis kvar jaroj." Most relaxed is often the relationship at a mix of brother and sister: "Most harmonious is the combination of a big brother with a little sister, at an age difference of three to four years." Decida faktoro kiel gefratoj eltenas unu la alian, estas la gepatroj. Se gepatroj daŭre faras komparojn kiel "Rigardu kiel bone kondutas via fratino" aŭ "Vidu kiel bone tion faras via frato", tiam tio fajrigas la rivalecon inter la infanoj. Estas pli bone percepti la individuecon de la infanoj kaj plifortigi ĝin, opinias la psikologino.

Se dum la pandemia enfermiteco la rilato inter la infanoj malboniĝis, tiam la gepatroj ne zorgu: "Kiam revenos la ĉiutago, tiam tio normaliĝos. La kronvirusa pandemio estas pasonta escepta situacio. La travivaĵoj dum tiu tempo ne ŝanĝas la sintenojn, malsame ol ekzemple la divorco de la gepatroj."