×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Esperantaj filmetoj kun subtekstoj

Esperantaj filmetoj kun subtekstoj

Esperanto-parolanto volas kaj povas praktiki la lingvon dum E-aranĝoj kiuj povas esti internaciaj kongresoj, renkontiĝoj, seminarioj ktp. La partopreno tamen kostas tempon kaj monon, kaj necesas ankaŭ ĝui vojaĝliberecon. Ĝuste tiu libereco dum la pasinta jaro estis forte limigita pro la kronvirusa pandemio kaj tial plej multaj aranĝoj ne povis okazi.

Kiel ankaŭ en aliaj vivosferoj, la esperanto-parolantoj devis kontentigi sin per la praktikado de Esperanto en la interreto. Tie oni ja povas legi kaj skribi, oni povas babili kun amikoj helpe de Skajpo, oni povas aŭskulti retradion, kaj oni povas spekti filmetojn en Esperanto.

Filmetoj en Esperanto ja estas la plej alloga formo de praktikado de Esperanto ekster la personaj renkontiĝoj en realo, ĉar oni povas vidi homojn kiuj parolas Esperanton kaj eblas ankaŭ aldoni subtekstojn en Esperanto kaj en aliaj lingvoj. Ambaŭ eblecoj estas tre bonaj: Subteksto en Esperanto faciligas la komprenon de la parolado de Esperanto mem, kaj subtekstoj en aliaj lingvoj helpas kompreni la enhavon precipe al homoj kiuj ankoraŭ nesufiĉe regas la lingvon. Ili tiel senpene povas lerni, do ili ne falas en truon post kurso, sed ili povas ĝui Esperanton ekde la unua momento kaj ne riskas elreviĝon post sufiĉe da lernado.

Do filmetoj en Esperanto estas bela afero. Sed la produktado de filmeto, en kiu okazas viva parolado de Esperanto, postulas plurajn kapablojn.

Hodiaŭ la teknika flanko de registrado de filmeto estas ja ne plu granda malhelpo, ĉar kutime ĉiu homo posedas kompufonon per kiu eblas registri jam sufiĉe teknike altkvalitajn filmetojn. Por havi bonan sonon, necesas tamen uzo de mikrofono en la proksimeco de la buŝo de la parolanto, ĉar alikaze la eĥo de la ĉambro aŭ la bruo de la medio malbonigus la sonkvaliton.

Aliflanke gravas la personaj ecoj kaj kapabloj de la parolanto. Ne nur necesas sufiĉe bela voĉo, sed precipe bona prononco de Esperanto. Kaj gravas viva parolado, do la aldono de gestoj kaj mimiko, kaj la variado de la voĉo por esprimi emociojn aŭ por akcenti certajn vortojn aŭ frazojn. Kaj la persono de la parolanto devas ankaŭ peri impreson de simpatio, do ekzemple ridetoj estas tre allogaj.

Antaŭ nelonge mi prezentis ĉi tie en la ERR filmeton de juna usonanino Chelsea, kiu parolis pri politikaj okazaĵoj de la 6-a de januaro en Vaŝingtono. Ŝi bonege faris tion, ŝi prezentis fakte filmdokumenton el nia epoko. Ŝi plenumis ĉiujn kondiĉojn kiujn mi ĵus priskribis. Kaj ŝi aldonis tradukon al la angla. Tiel la filmeto estas ne nur interesa por E-parolantoj, sed ankaŭ por homoj kiuj interesiĝas pri la lingvo, ĉar ĝi montras ke Esperanto estas vivanta belsona lingvo kiu bonege funkcias por esprimi aktualajn enhavojn de la nuntempo.

Estus dezirinde havi pli da tiaj filmetoj, de pluraj parolantoj el diversaj landoj. La temaroj de la filmetoj povas esti tre vastaj. Ju pli da parolantoj samtempe produktus filmetojn, des pli bunta estus la bukedo de temoj, de geografia kaj lingva deveno, kaj de tipoj de personoj. En la pasinteco ĉiam aperis unuopaj homoj kiuj estis lertaj en la produktado de filmetoj, elstaras tiurilate ekzemple Evildea el Aŭstralio. Sed ankaŭ el Aŭstrio venis multaj jutubaj filmetoj de Oliver sub la titolo "Oliver rakontas". Mi volas per ĉi tiu sonartikolo alvoki lertajn parolantojn de la lingvo mem provi produkti filmeton. Eble vi ja havas iujn familianojn aŭ amikojn kiuj povas helpi al vi. Ne necesas ke ili estu E-parolantoj. Kaj se temas pri la teksto de via filmeto, vi ja povas sendi ĝin al alia esperantisto por korektado. Do esperantistoj povas doni lingvan helpon.

Fine mi volas ankoraŭ mencii ke ja ankaŭ eblas subtekstigi en Esperanto alilingvajn filmetojn, do filmetojn en kiuj estas parolata alia lingvo kaj oni povas legi la tradukon al Esperanto subtekste. Mi forte malrekomendas okupiĝi pri tio, ĉar tio estas kontraŭproduktiva, malakcela por Esperanto. Se oni ne estas denaska parolanto de la lingvo de la filmeto, oni ja aŭdante la sonon tradukas aŭ provas kompreni la frazojn. Tio jam ligas multe da cerba kapacito. Tio limigas la kapaciton por la traduko kaj kompreno de la subteksto en Esperanto. Kaj oni ja ne aŭdas paroladon en Esperanto. Mi mem spektis ekzemplojn de tiaj filmetoj dum E-aranĝoj en Slovakio kaj Ĉeĥio kaj tiel spertis tiun absurdaĵon.

Do por helpi al la disvastigo de nia lingvo, parolu ĝin kaj registru tion, ĉu per kamerao por filmeto, ĉu nur per mikrofono por podkasto. Aldono de la teksto en Esperanto estas ĉiam bonvena. Mi certigas al vi ke tia agado estas tre kontentiga.