×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Entajpi tekstojn starante

Entajpi tekstojn starante

Dum la vintro sidado ĉe la fenestro estas malagrabla, ĉar aŭ la dekstra aŭ la maldekstra korpoparto sentas la radiadon de la ekstera malvarmo. Por tion eviti mi serĉas alian lokon kun pli granda distanco al fenestro. Bonŝance nia domo estas sufiĉe granda kaj tiel mi povas starigi komputilojn en pluraj ĉambroj. En unu ĉambro la komputilo ne staras sur tablo kun alteco de 79 cm, sed sur kesto kun alteco de 105 cm. Tie mi povas labori starante.

Tio donas al mi pli da libereco. Mi povas senpene forlasi la komputilon por ekzemple plenumi iun alian hejman laboron aŭ nur por promeneti tra la domo por pripensi kiel mi daŭrigu la verkadon de teksto. Nome mi konstatis ke la starado ĉe la komputilo plifaciligas mian laboron. Mi ne plu bezonas unue manskribi artikolon por poste entajpi ĝin en la komputilon, sed mi povas rekte entajpi la tekston, kun paŭzoj aŭ paŭzetoj por pripensado aŭ por trinki glason da akvo.

Pliboniĝas tiel mi pensokapablo, ĉar la sango dum starado pli bone trafluas la korpon kaj la cerbo ricevas pli da oksigeno. Sidado aliflanke kaŭzas blokadon aŭ bremsadon de la sangofluo kaj streso povas pli facile aperi. Se oni sidas, oni ne emas ekstari, ĉar tio ŝanĝas la sangocirkuladon kaj tiel ideoj kiuj ĵus estis en la kapo, povas subite malaperi. Do starado ĉe komputilo levas la produktivon de verkado.

Sed ankaŭ traduklaboro dum starado funkcias pli glate. Plej multaj artikoloj ja estas adaptitaj tradukoj. Ĉe tradukado de teksto mi ja ne bezonas pripensi kion mi skribos en la venonta frazo. Mi vidas la tradukotan tekston antaŭ mi sur la ekrano kaj kvazaŭ aŭtomate entajpas la esperantan tradukon. Nur jen kaj jen mi devas halti por pripensi kiel mi traduku certan vorton aŭ frazoparton aŭ ĉu mi ellasu frazojn, ĉar ili ne estas interesaj por la aŭskultantoj de la RetRadio. Ĉiukaze la verkado de artikolo tiel ege rapide plenumiĝas.

Kaj ne nur la tajpado estas pli facila en staranta pozicio, sed ankaŭ la voĉregistrado de sonartikolo. Kiam la teksto de artikolo estas preta por voĉregistrado, mi prenas mian kompufonon kune kun notlibreto en mian maldekstran manon kaj tenas ĝin je malgranda distanco antaŭ mia buŝo. Per la dekstra mano mi movas la tekston sur la ekrano per la muso. Tiam mi laŭtlegas la tekston kaj registras ĝin sur la kompufono. La prilaboradon de la voĉregistraĵo tiam mi plenumas ĉe alia komputilo sidante.

Do la krea laboro ĉe komputilo bonege funkcias dum starado. Mi sentas pli altan produktivon kaj pli ĝuas la sukceson. Entute mia humoro sereniĝas kaj mi estas pli iniciatema por la cetero de la tago. Tial mi nur povas rekomendi al vi labori almenaŭ jen kaj jen starante. Tio ja finfine ankaŭ helpas al la kreskado de nia lingvo, ĉar ju pli agrable kaj facile estas produkti ion en Esperanto, des pli ofte tio okazos.

Entajpi tekstojn starante

Dum la vintro sidado ĉe la fenestro estas malagrabla, ĉar aŭ la dekstra aŭ la maldekstra korpoparto sentas la radiadon de la ekstera malvarmo. Por tion eviti mi serĉas alian lokon kun pli granda distanco al fenestro. Bonŝance nia domo estas sufiĉe granda kaj tiel mi povas starigi komputilojn en pluraj ĉambroj. En unu ĉambro la komputilo ne staras sur tablo kun alteco de 79 cm, sed sur kesto kun alteco de 105 cm. Tie mi povas labori starante.

Tio donas al mi pli da libereco. Mi povas senpene forlasi la komputilon por ekzemple plenumi iun alian hejman laboron aŭ nur por promeneti tra la domo por pripensi kiel mi daŭrigu la verkadon de teksto. Nome mi konstatis ke la starado ĉe la komputilo plifaciligas mian laboron. Mi ne plu bezonas unue manskribi artikolon por poste entajpi ĝin en la komputilon, sed mi povas rekte entajpi la tekston, kun paŭzoj aŭ paŭzetoj por pripensado aŭ por trinki glason da akvo.

Pliboniĝas tiel mi pensokapablo, ĉar la sango dum starado pli bone trafluas la korpon kaj la cerbo ricevas pli da oksigeno. Sidado aliflanke kaŭzas blokadon aŭ bremsadon de la sangofluo kaj streso povas pli facile aperi. Se oni sidas, oni ne emas ekstari, ĉar tio ŝanĝas la sangocirkuladon kaj tiel ideoj kiuj ĵus estis en la kapo, povas subite malaperi. Do starado ĉe komputilo levas la produktivon de verkado.

Sed ankaŭ traduklaboro dum starado funkcias pli glate. Plej multaj artikoloj ja estas adaptitaj tradukoj. Most articles are indeed adapted translations. Ĉe tradukado de teksto mi ja ne bezonas pripensi kion mi skribos en la venonta frazo. Mi vidas la tradukotan tekston antaŭ mi sur la ekrano kaj kvazaŭ aŭtomate entajpas la esperantan tradukon. Nur jen kaj jen mi devas halti por pripensi kiel mi traduku certan vorton aŭ frazoparton aŭ ĉu mi ellasu frazojn, ĉar ili ne estas interesaj por la aŭskultantoj de la RetRadio. Ĉiukaze la verkado de artikolo tiel ege rapide plenumiĝas. In any case, the writing of an article is completed very quickly.