×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Engrundigi karbondioksidon

Engrundigi karbondioksidon

Ligi pli da karbondioksido en la terkultura grundo povas plibonigi la ecojn de la grundo kaj tiel ankaŭ la rikoltojn.

Triono de la ĉiujaraj enaerigoj de karbondioksido estas konserveblaj kiel humo en la grundo. Tio tamen funkcios nur se oni ĝuste faras tion.

Per alta teknologio ĝis nun oni ne sukcesis kapti favorkoste karbondioksidon kaj ligi ĝin. En la natura medio tio aliflanke funkcias tute senprobleme. Plantoj ensuĉas la karbonenhavan gason el la aero kaj enkonstruas ĝin en radikojn, tigojn, branĉojn kaj foliojn. Se ili mortas, armeo de mikroboj, vermoj kaj aliaj bestetoj voras la mortan plantan materialon kaj konvertas ĝin al humo. En ideala kazo la nutra miksaĵo konservas parton de la karbono dum pli ol mil jaroj.

Kial do oni ne utiligu tiun biologian suĉilon de karbondioksido, do produkti pli da plantoj kaj konservi ilin kiel humon en la grundo? La franca registaro proponis ĝuste tion jam en la jaro 2015 ĉe la monda klimata konferenco en Parizo. "Oni envivigis la tiel nomatan kvarpromilan iniciaton. Ĝi elkalkulis ke ĉiuj homfaritaj enaerigoj de karbondioksido estus kompenseblaj se oni plialtigas la surkonstruadon de humo en la grundo je kvar promiloj en jaro", diras sciencisto de la universitato de Bonn. De tiam tamen ne okazis multe. La kaŭzojn por tio kaj kiel oni povas antaŭenigi la aferon, tion raportis internaciaj fakuloj antaŭ kelkaj monatoj en faka revuo.

"Unu eraro certe estis ke estis fiksita tro alta nombro", supozas la sciencisto. Kvarono, maksimume triono de la enaerigoj de karbondioksido tiel estas kompenseblaj. Oni ja devas ankaŭ daŭrigi la produktadon de nutraĵoj kaj kelkaj grundoj ne estas alireblaj. Ne ĉiu grundo estas same taŭga. La surkonstruado de humo ofertiĝas tie kie en pasinteco perdiĝis multe da fekunda grundo, pro erozio aŭ ĉar arbaroj estis forhakitaj. "Kaj tie kie per alabundigo de karbono eblus havi pli altajn rikoltojn. Ĉar tio estus bona argumento por farmistoj zorgi pri tio", akcentas la sciencisto. Sur kelkaj agrokampoj nur dek procentoj de la eblaj rikoltoj estas atingataj. Proksimume unu triono de ĉiuj grundoj en la tuta mondo estas degraditaj. Tio koncernas precipe la afrikajn landojn sude de la Saharo kaj sudan kaj okcidentan Azion.

Por atingi la klimatajn celojn de Parizo gravas ne nur surkonstrui humon. Necesas ankaŭ malhelpi la perdojn de humo el grundoj kun abunde da karbono. Tio signifas konservi arbarojn kaj herbejojn kaj precipe rehumidigi sekigitajn marĉojn. Ĉar sen protekta kovraĵo de akvo oksigeno kaj mikroboj malkombinas la karbonkombinaĵojn en la marĉo al karbondioksido. La aktuale sekaj marĉoj partoprenas je kvin procentoj en la tutmondaj homkaŭzitaj enaerigoj de varmdomaj gasoj, tio estas pli ol per la aviadila trafiko antaŭ la kronvirusa epoko.

Engrundigi karbondioksidon Grounding carbon dioxide