×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Dum pandemio malaperas efemeraj konatoj

Dum pandemio malaperas efemeraj konatoj

Estas kromefiko de la pandemio kiu unuavide ne aperas grava: La babilado kun la apudulo en la trejnstudio ne okazas, same la flirtado kun la baristo. De monatoj senligaj konatoj restas kvazaŭ sur glacio. Kion tio faras pri ni?

La sopiro je foraj lokoj kaj vojaĝoj nun dum la pandemio jam estis ofte priskribita. Sed dum minutoj de trankvilo al kelkaj homoj ankaŭ aperos io alia en la kapo: Foje denove oni ŝatus trinki bieron en hejmeca trinkejo kaj babili tute supraĵe kun la baristo aŭ la baristino. Aŭ iom klaĉi en la kafokuirejo kun iu kiu ne estas rekta kolego. En la laŭta dancoklubo aldanci belulinon kaj laŭte parolante flirti. Aŭ: Kion faras nuntempe tiu muskululo el la trejnstudio kiu tiom ŝatas paroli pri proteinriĉa nutraĵo?

Kun ĉiuj tiuj homoj ja neniu aranĝas retan konferencon aŭ oni ne alvokas ilin telefone. Oni ja ofte eĉ ne scias la nomon, almenaŭ ne la plenan. La pandemio fortranĉis - lasante nur interretajn amikecojn kaj hazardajn renkontojn en la superbazaro aŭ en la semajna merkato - preskaŭ komplete ĉiujn efemerajn konatojn. Kaj multaj homoj ĵus rimarkas: Tiuj homoj ankaŭ povas sufiĉe manki al oni.

"Malfortaj rilatoj alportas novajn ideojn kaj novajn temojn en nian ĉiutagon", diras sociologo de la universitato de Kolonjo. "Fortajn rilatojn ni havas kun homoj kiuj estas similaj al ni, kiuj havas similan ĉiutagon, kaj al homoj kiuj legas la samon kaj kiuj spektas la samajn serialojn kaj filmojn." Sed tiel oni povas kaptiĝi kaj "boletiĝi la tutan tempon en la propra suko". Per "pontoj", do per pli malforte ligitaj sociaj retoj, alvenas en nian vivon io nova, atentokapta, simple la ne-ĉiutago. Ni bezonas distron kaj novajn informojn.

Ĉe senligaj konatoj la reciprokaj atendoj kompreneble estas iom pli malaltaj ol ĉe malvastaj rilatoj, kio ja estas agrabla. Laŭ la eksperto pri analizo de sociaj retoj malvastaj rilatoj estas gravaj por la emocia subteno, sed iom pli distancaj rilatoj laŭ li ne estas malgravaj. "Fortaj kaj malfortaj rilatoj havas sian koncernan propran utilon." Psikologoj dum jardekoj koncentriĝis precipe pri la grava funkcio de malvastaj rilatoj, do de familio, romantika partnereco kaj profunda amikeco. Sed tiam alvenis la ekkono ke ankaŭ najbaroj en la koridoro aŭ ĉe la ĝardena barilo aŭ baristoj en la kafejo povas esti gravaj por la bonfarto.

Oni eltrovis ke homoj kun pli granda nombro da senligaj konatoj tendencas esti entute pli kontentaj en sia vivo. Ju pli da interagoj ili havis kun tiaj laŭŝajnaj fremduloj, des pli feliĉaj ili estis.

Eĉ se nun dum la pandemio la kontakteblecoj estas tre limigitaj, tamen iomete ankaŭ nun tiaj senaranĝaj kontaktoj eblas.

Dum pandemio malaperas efemeraj konatoj Ephemeral acquaintances disappear during a pandemic