×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Dek jaroj ne estas longa tempo

Dek jaroj ne estas longa tempo

Antaŭ dek jaroj fine de februaro mi enretigis la unuan sonartikolon por la Esperanta Retradio. Mi vidis la neceson fari tion ĉar iom antaŭe mi eksciis ke Pola Radio komplete ĉesis elsendi en Esperanto. Mi estis fervora aŭskultanto de la ĉiutagaj elsendoj de Pola Radio ekde la jaro 1994 kaj tial mi estis ekkoninta la gravecon de ĉiutagaj elsendoj. Per ĉiutaga aŭskultado Esperanto fariĝas ĉiutaga lingvo kaj tio signifas esencan salton antaŭen en la scipovo de la lingvo.

Mi do volis daŭrigi tiun kutimon. Ĉirkaŭ kvin minutoj ĉiutage devis sufiĉi. Mi serĉis temojn pri kiuj mi povis paroli kaj komencis. Post la unua tago sekvis la dua, la tria, kaj tio daŭris ĉiutage ĝis hodiaŭ. Komence estis nur ĉirkaŭ 50 aŭskultantoj tage, sed tio kreskis al 32000 aŭskultoj dum la pasinta monato.

Kelkajn monatojn post la unuaj elsendoj mi ricevis el Brazilo la informon ke tie aktivas esperantisto kiu bonege taŭgas por kunlaboro. Mi skribis al li, nome al Paŭlo Sergio Viana el la ŝtato San-Paŭlo, kaj li konsentis pri kunlaboro. Tion li faras ĝis hodiaŭ per ĉiusemajna sonartikolo.

Aldoniĝis pluaj kunlaborantoj, ekzemple Gian Piero Savio el Israelo, kiu liveris teknike kaj enhave altkvalitajn sonartikolojn. Laste aldoniĝis Sonja Risso el Urugvajo kiu nun de preskaŭ unu jaro produktadas serion pri "Virinoj en muziko". Tio estas unika laboro kiu elstarigas la Esperantan Retradion kiel seriozan prezentejon por sciencaj enhavoj.

Do pluraj voĉoj el tri kontinentoj nun regule aŭdigas sonartikolojn en Esperanto. La temaro de tiuj prelegetoj estas tre vasta por montri ke la lingvo vere funkcias kiel universala lingvo por la tuta mondo. Apartan akcenton mi metas pri nuntempaj temoj, precipe pri temoj kiuj koncernas la tutan mondon, ekzemple la klimata varmiĝo aŭ la tutmonda trafiko.

Esperanto tiel certe ne estas objekto por muzeo, sed ĝi estas vivanta lingvo por la mondo de hodiaŭ. Kaj ĝi tute ne estas superflua, ĉar oni ja argumentas ke la angla lingvo jam venkis kaj tiel plenumas la taskon servi kiel internacia lingvo. Je unua vido tio ŝajnas esti reala.

Sed ju pli la angla lingvo fariĝas la sola reganta internacia lingvo, des pli montriĝas ĝiaj malfortaj trajtoj. Parolantoj de malgrandaj lingvoj glitas pli kaj pli en malavantaĝan pozicion. Kaj nur eta malplimulto de nedenaskaj parolantoj de la angla vere sufiĉe bone parolas ĝin. Necesas tial alternativa lingvo kiu akcentas la egalrajtecon de ĉiuj siaj uzantoj.

Paroli Esperanton povas esti multe pli granda ĝuo ol paroli la anglan, ĉar la parolanto de Esperanto povas iom post iom atingi nivelon de regado de la lingvo kiu en la angla estas apenaŭ atingebla. Mi certigas al vi ke mi vere ĝuas la paroladon en Esperanto, alikaze mi ne povus persisti dum tiel longa tempo, kvankam en Esperantujo dek jaroj ne estas vere longa tempo. Necesas do daŭrigi la laboron dum almenaŭ pluaj dek jaroj.


Dek jaroj ne estas longa tempo

Antaŭ dek jaroj fine de februaro mi enretigis la unuan sonartikolon por la Esperanta Retradio. Mi vidis la neceson fari tion ĉar iom antaŭe mi eksciis ke Pola Radio komplete ĉesis elsendi en Esperanto. Mi estis fervora aŭskultanto de la ĉiutagaj elsendoj de Pola Radio ekde la jaro 1994 kaj tial mi estis ekkoninta la gravecon de ĉiutagaj elsendoj. Per ĉiutaga aŭskultado Esperanto fariĝas ĉiutaga lingvo kaj tio signifas esencan salton antaŭen en la scipovo de la lingvo. Through daily listening, Esperanto becomes an everyday language and that means an essential leap forward in the knowledge of the language.

Mi do volis daŭrigi tiun kutimon. Ĉirkaŭ kvin minutoj ĉiutage devis sufiĉi. Mi serĉis temojn pri kiuj mi povis paroli kaj komencis. Post la unua tago sekvis la dua, la tria, kaj tio daŭris ĉiutage ĝis hodiaŭ. Komence estis nur ĉirkaŭ 50 aŭskultantoj tage, sed tio kreskis al 32000 aŭskultoj dum la pasinta monato.

Kelkajn monatojn post la unuaj elsendoj mi ricevis el Brazilo la informon ke tie aktivas esperantisto kiu bonege taŭgas por kunlaboro. Mi skribis al li, nome al Paŭlo Sergio Viana el la ŝtato San-Paŭlo, kaj li konsentis pri kunlaboro. Tion li faras ĝis hodiaŭ per ĉiusemajna sonartikolo.

Aldoniĝis pluaj kunlaborantoj, ekzemple Gian Piero Savio el Israelo, kiu liveris teknike kaj enhave altkvalitajn sonartikolojn. Laste aldoniĝis Sonja Risso el Urugvajo kiu nun de preskaŭ unu jaro produktadas serion pri "Virinoj en muziko". Tio estas unika laboro kiu elstarigas la Esperantan Retradion kiel seriozan prezentejon por sciencaj enhavoj.

Do pluraj voĉoj el tri kontinentoj nun regule aŭdigas sonartikolojn en Esperanto. So several voices from three continents now regularly hear audio articles in Esperanto. La temaro de tiuj prelegetoj estas tre vasta por montri ke la lingvo vere funkcias kiel universala lingvo por la tuta mondo. Apartan akcenton mi metas pri nuntempaj temoj, precipe pri temoj kiuj koncernas la tutan mondon, ekzemple la klimata varmiĝo aŭ la tutmonda trafiko.

Esperanto tiel certe ne estas objekto por muzeo, sed ĝi estas vivanta lingvo por la mondo de hodiaŭ. Kaj ĝi tute ne estas superflua, ĉar oni ja argumentas ke la angla lingvo jam venkis kaj tiel plenumas la taskon servi kiel internacia lingvo. Je unua vido tio ŝajnas esti reala. At first glance this seems real.

Sed ju pli la angla lingvo fariĝas la sola reganta internacia lingvo, des pli montriĝas ĝiaj malfortaj trajtoj. Parolantoj de malgrandaj lingvoj glitas pli kaj pli en malavantaĝan pozicion. Kaj nur eta malplimulto de nedenaskaj parolantoj de la angla vere sufiĉe bone parolas ĝin. Necesas tial alternativa lingvo kiu akcentas la egalrajtecon de ĉiuj siaj uzantoj.

Paroli Esperanton povas esti multe pli granda ĝuo ol paroli la anglan, ĉar la parolanto de Esperanto povas iom post iom atingi nivelon de regado de la lingvo kiu en la angla estas apenaŭ atingebla. Mi certigas al vi ke mi vere ĝuas la paroladon en Esperanto, alikaze mi ne povus persisti dum tiel longa tempo, kvankam en Esperantujo dek jaroj ne estas vere longa tempo. I assure you that I really enjoy speaking Esperanto, otherwise I couldn't persist for so long, although in Esperantoland ten years is not a really long time. Necesas do daŭrigi la laboron dum almenaŭ pluaj dek jaroj.