×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Ĉeĥoj revis pri kolonio en Usono

Ĉeĥoj revis pri kolonio en Usono

Dum la 19-a jarcento Eŭropo travivis ondon de amasa elmigrado. Multaj homoj survojiĝis trans la oceanon por komenci pli bonan vivon en Usono. Oni taksas la nombron de ĉeĥaj elmigrintoj al Usono al ĝis 200.000. Oni volis ankaŭ plurfoje fondi ĉeĥlingvan kolonion en Usono, sed tio malsukcesis

Tio estas la lando de la senlimaj eblecoj, kie ĉiu povas realigi siajn vivorevojn kaj povas fariĝi milionulo. Tiel impresis Usono al la eŭropanoj ekde la dua duono de la 19-a jarcento. "La nova mondo" logis ne nur la virojn kiuj volis perlabori monon por siaj familioj kaj kiuj sekve volis reveni hejmen, sed ankaŭ tutajn familiojn kiuj por ĉiam forlasis sian hejmlandon. La elmigrantoj ne ĉiam devis forveturi sen organiza helpo. Jam baldaŭ ekestis vojaĝagentejoj kiuj specialiĝis pri iliaj bezonoj. La perado de elmigrado fariĝis profitodona negoco.

Unu el la plej sukcesaj entreprenistoj en tiu kampo estis Alois Kareš. Li starigis reton de kunlaborantoj en diversaj partoj de Usono por ke ili serĉu taŭgajn lokojn por setlado. Pluaj agentoj bonvenigis la enmigrantojn en la usonaj havenoj, ĉar la novalvenintoj plej ofte ne sciis kiel daŭrigi la vojaĝon.

Alois Kareš volis trovi en Usono grandan areon por ĉiuj siaj klientoj. Li pensis kiel entreprenisto: La komunumo en kiu la homoj parolas la saman lingvon kaj praktikas la samajn tradiciojn povus rapide disvolviĝi ekonomie. La loko laŭ li devus nomiĝi "Nova Bohemio". La plano tamen malsukcesis pro la usona flanko. La usonanoj ne konsideris la reprezentantojn de la ĉeĥa minoritato kiel egalrajtajn partnerojn. Kaj krome la ĉeĥoj mem ne interkonsentis pri siaj celoj. Kelkaj el ili volis labori en la urbo, aliaj revis pri propra farmo.

Alois Kareš tamen ne estis la sola homo kiu entuziasmiĝis por ĉeĥa kolonio en Usono. Ankaŭ inter la jam establitaj elmigrintoj tiu ideo travivis dum jardekoj.

La ĉeĥoj vivis en Usono dise, malgraŭ tio ekestis pluraj malgrandaj komunumoj. En Teksaso, kie ĝis hodiaŭ vivas la plej granda nombro el ili, ekzistas komunumo kun la nomo Praha. La loko ja estis fondita sub alia nomo de anglaj enmigrintoj, sed en la jaro 1854 tie la unua ĉeĥo aĉetis terenon. Sekvis pluaj samlandanoj kaj ili donis al la komunumo la nomon de la ĉefurbo de Bohemio.


Ĉeĥoj revis pri kolonio en Usono Czechs dreamed of a colony in the United States

Dum la 19-a jarcento Eŭropo travivis ondon de amasa elmigrado. Multaj homoj survojiĝis trans la oceanon por komenci pli bonan vivon en Usono. Oni taksas la nombron de ĉeĥaj elmigrintoj al Usono al ĝis 200.000. Oni volis ankaŭ plurfoje fondi ĉeĥlingvan kolonion en Usono, sed tio malsukcesis

Tio estas la lando de la senlimaj eblecoj, kie ĉiu povas realigi siajn vivorevojn kaj povas fariĝi milionulo. This is the land of endless possibilities, where everyone can realize their life dreams and become a millionaire. Tiel impresis Usono al la eŭropanoj ekde la dua duono de la 19-a jarcento. This is how the United States has impressed Europeans since the second half of the 19th century. "La nova mondo" logis ne nur la virojn kiuj volis perlabori monon por siaj familioj kaj kiuj sekve volis reveni hejmen, sed ankaŭ tutajn familiojn kiuj por ĉiam forlasis sian hejmlandon. "The New World" attracted not only the men who wanted to earn money for their families and who wanted to return home, but also whole families who left their homeland forever. La elmigrantoj ne ĉiam devis forveturi sen organiza helpo. The emigrants did not always have to leave without organizational help. Jam baldaŭ ekestis vojaĝagentejoj kiuj specialiĝis pri iliaj bezonoj. Soon travel agencies sprang up that specialized in their needs. La perado de elmigrado fariĝis profitodona negoco. The mediation of emigration has become a profitable business.

Unu el la plej sukcesaj entreprenistoj en tiu kampo estis Alois Kareš. Li starigis reton de kunlaborantoj en diversaj partoj de Usono por ke ili serĉu taŭgajn lokojn por setlado. He has set up a network of collaborators in various parts of the United States to look for suitable places to settle. Pluaj agentoj bonvenigis la enmigrantojn en la usonaj havenoj, ĉar la novalvenintoj plej ofte ne sciis kiel daŭrigi la vojaĝon.

Alois Kareš volis trovi en Usono grandan areon por ĉiuj siaj klientoj. Li pensis kiel entreprenisto: La komunumo en kiu la homoj parolas la saman lingvon kaj praktikas la samajn tradiciojn povus rapide disvolviĝi ekonomie. La loko laŭ li devus nomiĝi "Nova Bohemio". According to him, the place should be called "New Bohemia". La plano tamen malsukcesis pro la usona flanko. However, the plan failed because of the US side. La usonanoj ne konsideris la reprezentantojn de la ĉeĥa minoritato kiel egalrajtajn partnerojn. The Americans did not consider the representatives of the Czech minority as equal partners. Kaj krome la ĉeĥoj mem ne interkonsentis pri siaj celoj. Moreover, the Czechs themselves did not agree on their goals. Kelkaj el ili volis labori en la urbo, aliaj revis pri propra farmo.

Alois Kareš tamen ne estis la sola homo kiu entuziasmiĝis por ĉeĥa kolonio en Usono. Ankaŭ inter la jam establitaj elmigrintoj tiu ideo travivis dum jardekoj. This idea has also existed among established emigrants for decades.

La ĉeĥoj vivis en Usono dise, malgraŭ tio ekestis pluraj malgrandaj komunumoj. The Czechs lived in the United States apart, but there were several small communities. En Teksaso, kie ĝis hodiaŭ vivas la plej granda nombro el ili, ekzistas komunumo kun la nomo Praha. La loko ja estis fondita sub alia nomo de anglaj enmigrintoj, sed en la jaro 1854 tie la unua ĉeĥo aĉetis terenon. The place was founded under another name by English immigrants, but in 1854 the first Czech bought land there. Sekvis pluaj samlandanoj kaj ili donis al la komunumo la nomon de la ĉefurbo de Bohemio.