×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Ĉeĥaj elmigrintoj en Sudameriko

Ĉeĥaj elmigrintoj en Sudameriko

Sur ĉiuj kontinentoj troveblas ĉeĥaj setlejoj. Ili konstruiĝis tra pluraj jarcentoj, precipe kiam malsato kaj mizero aŭ politika subpremado pelis la homojn al elmigrado, sed ankaŭ pro espero pri pli bona estonto. Al la malpli konataj, sed tamen tre interesaj elmigradoj, apartenas tiu al Sudameriko. En la arkivoj de la Ĉeĥa Radio konserviĝas raportoj el la epoko inter la du mondmilitoj pri la ĉeĥaj setlejoj en tiu parto de la mondo.

Šimon Kohout von Lichtenfeld kaj Jiří Kryštof Kaplíř ze Sulevic - tiel verŝajne nomiĝis la unuaj ĉeĥoj en Sudameriko. Ambaŭ estis protestantoj, kiuj post la batalo ĉe la Blanka Monto devis forlasi Bohemion en la jaro 1620. Ili trovis rifuĝejon en la jaro 1647 en Brazilo. Ankaŭ samjare alvenis jezuitoj al tiu lando, tamen ne kiel rifuĝintoj, sed kiel misiistoj. Inter la jezuitaj enmigrintoj tiam kaj en la sekvaj jarcentoj estis elstaraj personecoj kiel arkitektoj, kuracistoj kaj esploristoj.

Vera ondo de elmigrado tamen nur aperis post la Unua Mondmilito. Temis pri "migrantoj pro ekonomio", kiel oni nomus tion hodiaŭ. Latinameriko tiam estis konsiderata lando de senlimaj eblecoj, kiel tio estis dirata ankaŭ pri Usono cent jarojn antaŭe. Usono tamen forte limigis la enmigradon dum la intermilita epoko.

Proksimume 40.000 elmigrintojn al Sudameriko registris la ĉeĥoslovakaj aŭtoritatoj dum la 1920-aj jaroj, ilia celo estis ĉefe Argentino kaj Ekvadoro. La registaro en Prago neniel malhelpis, sed oni pli poste eĉ helpis al la setlantoj. Tiel oni sendis ekzemple la kuraciston Josef Vondráček al Ekvadoro, li dum kvar jaroj prizorgis la medicinan helpon al ĉeĥoj. Post lia reveno en la jaro 1939 li raportis en la ĉeĥoslovaka radio:

Miaj pensoj sin direktas ankaŭ al la fratoj Kubeš kies Hacienda Moravia estis perfekta pruvo pri la laboremo kaj persistemo de la ĉeĥoj kaj kiuj meritas la respekton de la tie loĝantaj homoj. Li aldonis ke la Hacienda Moravia troviĝis komence en distanco de unutaga vojaĝo tra sovaĝa natura medio for de la civilizo. Dum la kuro de la tempo ekestis tamen pluraj pluaj bienoj en la ĉirkaŭaĵo kies enloĝantoj konvertis praarbaron al paŝtejoj kaj kampoj.

Al Sudameriko, konkrete al Argentino, en la jaro 1935 estis sendita ankaŭ Rudolf Kocourek. Estis lia tasko fondi ĉeĥan lernejon en la urbo Presidencia Roque Sáenz Peňa, 1000 kilometrojn norde de Bonaero. La unuaj ĉeĥoj jam estis venintaj tien antaŭ la Unua Mondmilito kaj kontribuis al ekonomia prospero. Ili komencis bredi interalie kotonon kiu pli frue tie ne estis konata. La ĉeĥoj tie ege ĝojis pri la helpo de la ĉeĥoslovaka registraro kaj varme akceptis Rudolfon Kocourek.

Li fondis lernejon kiu funkcias ankoraŭ hodiaŭ. Hodiaŭ ekzistas en kaj ĉirkaŭ la urbo pluraj ĉeĥaj asocioj.

Ankaŭ fama esperantisto troviĝas inter la elmigrintoj al Sudameriko. Temas pri Francisko Valdomiro Lorenz kiu en la jaro 1893 elmigris al Brazilo. Vi povas legi artikolon pri li en Vikipedio: