×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Blovi en tubeton anstataŭ bori en la nazo

Blovi en tubeton anstataŭ bori en la nazo

Ĝi estas simile sekura, sed signife pli agrabla kaj pli rapida: Francaj esploristoj laboras pri alternativo al la PCR-testo por konstati infektiĝon pri kronviruso. Tiel estonte sufiĉu blovi en tubeton por tuj eltrovi infektiĝon. Ĝis nun la "CovidAir-projekto" montriĝas signife pli fidinda ol antigenaj rapidaj testoj. La testo de la francaj esploristoj tiel ofertos alternativon al la ĝisnuna PCR-testo kiu kun granda distanco al aliaj testoj donas la plej fidindan informon pri infektiĝo per la kronviruso. Per tiu testo ili volas ankoraŭ dum tiu ĉi jaro ebligi al la homoj revenon al la "vera vivo". "Profunde enspiru", diras scienca asistantinto al la dekjara Aleksandro kiu estas veninta kun siaj gepatroj al la sporta palaco de Lyon por submeti sin al testo. "Tiam vi elspiru, ĝis vi ne plu havos aeron en la pulmoj." La knabo blovas laŭ tiu instrukcio en tubeton. "Estis tutfacile", li vokas. "La pacientoj estas tre malfermaj kaj akceptemaj por ĉi tiu eksperimento", diras la virologo kiu estras la projekton "CovidAir". De iom pli ol unu monato jam pli ol 2800 civitanoj blovis en la tubeton, kiu estas konektita al aparato kiu havas la grandecon de fridujo. "La maŝino separas kaj prilumigas la molekulojn, kiujn iu elspiras", diras la studestro. "El tio generiĝas grafikaĵo kiu estas prijuĝe analizata de komputila programo." Bazo estas la masospektrometrio per kiu la molekuloj povas esti detale prilumigataj.

Post unu ĝis du minutoj prezentiĝu la rezulto. Ĉu hospitaloj, lernejoj aŭ negocejoj: "Tiu ĉi maŝino povas esti aplikata ĉie kie oni bezonas rapidan rezulton", diras la studestro. Por eltrovi kiel fidinde la aparato analizas la aeron, la testpersonoj antaŭe faras ankoraŭ PCR-teston. Ĝi estas ĝis nun konsiderata kiel la "ora normo", sed ĝia analizo devas tamen okazi en laboratorio. La rezulto de PCR-testo prezentiĝas laŭregule nur post 24 ĝis 72 horoj.

La nova CovidAir-aparato ĉe la ĝisnunaj mezuradoj montris fidindecon de 95 procentoj kompare kun la PCR-testo, akcentas la sciencisto. Tio estas signife pli bona ol la kutimaj "nazoboraj" antigenaj rapidaj testoj kiuj precipe ĉe sensimptomaj testpersonoj estas konsiderataj nefidindaj. Ĉu kaj kiam la nova franca maŝino atingos la maturecon por esti serie produktata, tio plej frue montriĝos post la fino de la testofazo dum junio. Se la nova metodo pruviĝos sukcesa, tiam ĝi povus teorie esti aplikata ankaŭ ĉe aliaj infektaj malsanoj kiel ekzemple ĉe gripo, esperas la esploristoj - kaj eble ankaŭ ĉe estontaj pandemioj.