×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Bioritmo kaj dumtaga aktivado

Bioritmo kaj dumtaga aktivado

Ĉiu havas alian tagosekcion dum kiu homo atingas sian aktivopinton. Kiam aperas la plej bona momento por "elŝiri arbojn", tio dependas de la individua bioritmo, jam malmultaj horoj tiukaze povas havi signifan efikon pri tiu tempo. En sporta aktivado la ĝusta startotempo eĉ povas decidi pri venko aŭ malvenko, pri eniro en la finan raŭndon aŭ pri hejmenvojaĝo. Tion elesploris britaj biosciencistoj el Birmingham. Kaj laŭ ili tiu sporta aktivokapablo dum la tago povas eĉ fluktui je kvarono.

"Se nur unuprocenta diferenco en la 100-metra kurado signifas la diferencon inter la unua kaj la kvara rango kaj decidas pri la ora medalo, kion tiam signifas tiuj 26 procentoj kiujn ni observis dum nia esploro", diras la estro de la studaĵo. "Ni devas malpli atenti la tagosekcion (mateno, tagmezo, posttagmezo, vespero) kaj atenti pli pri internaj tempaj ritmoj." Ĝis nun esploristoj supozis ke la vespero por sportistoj estas la plej bona tempo por plej bonaj konkurrezultoj. Sed ankaŭ inter atletoj estas "strigoj kaj alaŭdoj", noktemuloj kaj matenemuloj. La esploristoj en Birmingham do enketis kaj testis 121 konkursportistojn kaj enordigis ilin laŭ la koncernaj dormpreferoj al la frutaga, meztaga kaj malfrutaga tipoj. Per sportsimulaj testoj estis eltrovita la aktivokapablo dum ses diversaj tagosekcioj.

La pinto de la aktivokapablo dependis de tio kiom longe la atletoj jam estis maldormaj. Frumatenuloj kiuj ellitiĝis je la sepa matene atingis sian tagan pintan aktivokapablon kvin horojn poste, do je la dekdua. Kiu apartenis al la meza grupo kaj kiu elrampis ĉirkaŭ la oka tridek el la lito, tiu atingis tiun pinton inter la 15-a kaj 16-a horo. Longdormemuloj kiuj dormis ĝis la deka, bezonis dek maldormajn horojn kaj tiel atingis sian plej bonan tempon nur ĉirkaŭ la 20-a horo. "Ne tiom gravas la horloĝo sur la muro, sed des pli la horloĝo en ni", diras esploristino. "Trejnado estas unu afero, sed oni devas ankaŭ scii kiam atingeblas la plej bonaj konkurrezultoj." Plej multaj homoj atingas sian tagan pinton de aktivokapablo matene ĉirkaŭ la deka kaj posttagmeze inter la 16-a kaj 18-a horo, kio signifas ke matene la kapablo pri koncentriĝo estas plej alta kaj posttagmeze la korpa potencialo estas plej granda. Ĉe la matenaj tipoj laŭ tio la ritmo estas ŝovita antaŭen, tiel ke ili dum tagmezo atingas la plej altan korpan potencialon. Ĉe la vesperaj tipoj ĉio ŝoviĝas malantaŭen, antaŭ la 19-a horo ili ne partoprenu sportajn konkurojn.

Tion atentu ne nur sportistoj, sed ankaŭ normalaj homoj kiuj praktikas sporton por konservi sian sanon. Do frumatena kurado ne estas rekomendinda ĉar tiam la sangocirkulo ankoraŭ ne plenforte funkcias. Sufiĉas tiam la matenaj rutinaj moviĝoj.

Bioritmo kaj dumtaga aktivado Biorhythm and daytime activity