×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Bio-tavolizo por nutraĵoj

Bio-tavolizo por nutraĵoj

En la batalo kontraŭ la pakaĵaĵ rubaĵoj esploristo el Graz vetas pri naturaj, biologie malkomponeblaj kaj recikleblaj materialoj. Tiel li volas redukti plastajn forĵetaĵojn kaj kontribui al la protekto de la klimato.

Pakaĵo por muesli-cerealoj konsistas ekstere el stabila kartono, interne saketo el plasta foliaĵo tenas la avenajn flokojn freŝaj kaj krustecaj. "Tio funkciu estonte ankaŭ pli konvene por medio kaj klimato", diras la sciencisto de la Instituto pri biobazitaj produktoj kaj papertekniko ĉe la Teknika Universitato en Graz. En la esplorprojekto "Papspray" (ŝprucaĵo sur papero) li volas montri eblecojn kiel oni povas rezigni pri la sintetike produktita saketo kaj anstataŭe povas meti specialan biobazitan tavolizon de surfaco sur kartonon. "Ĉe multaj nutraĵoj ujoj el polietileno kaj aliaj plastaĵoj servas al la protekto de la produkto por garantii longan konserveblecon", li klarigas. "Tiun funkcion nun transprenu la tavolizo." Ĝi interalie prizorgu kiel bariero ke neniu aero enpenetru en la internon de la pakaĵo kaj ke la nutraĵoj ne putru.

Tavolizoj el biopolimeroj kapablas tion, pri tio la sciencisto estas konvinkita. Biopolimeroj estas naturaj molekuloj kiuj estas produktitaj el biomaso, do el rekreskantaj fontmaterialoj. Alginato ekzemple estas alg-ekstrakto, poli-laktacido estas produktita ekzemple el sukerenhavaj plantoj. Ankaŭ terpoma amelo estas biopolimero. "Tiuj materialoj estas mondvaste produktataj pli kaj pli por aliaj aplikoj. Tiujn ni ne plu bezonas inventi." Multaj branĉoj de la ekonomio jam malkovris por si la avantaĝojn de biobazitaj materialoj kaj laboras pri tio oferti medikonvenajn produktojn. "La plej granda defio ĉe pakaĵoj estas la optimuma aplik-teknologio", diras la esploristo. Kaj ĝuste tie atakas la projekto "Papspray": "Ni provas disvolvi procezojn kaj procezosignifajn materialajn ecojn por surmeti tiajn tavolizojn sur paperon aŭ kartonon." Oni volas atingi tion per ŝpructekniko.

"El ekologia kaj ekonomia vidpunkto ja estas plej sencohave, se produktoj ne bezonas esti transportataj tra la tuta lando ĝis la sekva prilabora paŝo, sed se pluraj procezoj povas okazi en la sama loko", li diras. Tiucele tamen la esploristo ne volas renovigi la tutan maŝinaron de fabrikoj. "Oni devus reinstali la ekzistantajn papermaŝinojn tiel ke ankaŭ traktado de surfacoj eblu." En la kadro de la esplorprojekto oni nun volas ellabori konceptojn por alproksimiĝi al optimuma teknika solvo.

Alternativo por tavolizo estus anstataŭi la plastan saketon en la kartono per foliaĵo el biobazita materialo. Ankaŭ por tio taŭgas biopolimeroj. "Oni tiucele tamen devus enkonduki novajn procezajn teknologiojn aŭ modifi la biopolimerojn tiel ke ili estos prilaboreblaj per la kutimaj procedoj por naftobazitaj plastaj materialoj". Restas el ekologia vido ankoraŭ la demando pri forzorgado. Estas celo ke la tuta pakaĵmaterialo, konsistanta el kartono kaj el biopolimero, estu reciklebla, por ke laŭ la senco de la recikla ekonomio la enmetita energio ne perdiĝu.

Almenaŭ nuntempe laŭ la esploristo tiaj daŭripovaj funkciaj tavolizaj materialoj tamen estas pli multekostaj ol sintetikaj. Sed la evoluo progresas kaj troveblos kostoŝpara solvo.