×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Biciklado ŝparas karbondioksidon

Biciklado ŝparas karbondioksidon

Eĉ se oni konsideras ĉiujn enaerigojn kiuj estas kaŭzitaj de produktado, prizorgado kaj forzorgado, biciklado kaŭzas konsiderinde malpli da enaerigoj de karbondioksido ol veturado per aŭtomobilo.

Averaĝa homo kiu por siaj veturoj ŝanĝas de aŭtomobilo al biciklo, tiu ŝparas per tio 3,2 kilogramojn da karbondioksido en tago. Tion elkalkulis internacia esplorista teamo interalie el enketado de pli ol 3800 personoj el sep eŭropaj urboj.

Plej multaj piedirataj vojoj longas ĝis du kilometrojn, 5 km estas prefere veturataj per biciklo kaj 10 km estas distanco por uzo de pedeleko. Tamen plej multaj vojoj de tiuj longecoj estas realigataj per aŭtomobilo. Kaj ĉe tiuj mallongaj distancoj la aŭtomobiloj eĉ kaŭzas pli da enaerigoj pro la "malvarmaj startoj". La enaerigoj de karbondioksido reduktiĝas je 14 procentoj por ĉiu kroma biciklado kaj je 62 procentoj por ĉiu evitita aŭtomobila veturado. Tiajn ekkonojn la politiko pri trafiko devus konsideri, opinias la esplorista teamo.

La supozo ke biciklado aŭ piedirado kaŭzas malpli da enaerigoj de karbondioksido ol la sinmovo per motoraj veturiloj ne estas nova. Tamen laŭ la opinio de la esploristoj oni ne sufiĉe sciis kiom da varmdomaj gasoj sub konsidero de diversaj faktoroj estus elŝpareblaj.

Por forigi mankojn de ĝisnunaj studaĵoj pri la efiko de sinmovaj manieroj laŭ ili interalie gravas analizi la distribuon kaj la konsiston de la enaerigoj kompare laŭ trafikrimedoj. Ĉe tio gravas kompreni, kial, kie, kiam kaj je kiu distanco sinmovas homoj.

Multaj studaĵoj sinapogas sur analizoj de la potencialo pri redukto de enaerigoj per la disvolvo de hipotezaj scenaroj pri la redukto de riskoj. Al ili tamen mankas ofte empiriaj pruvoj. Krome plej multaj studaĵoj koncentriĝas pri unuopa urbo, regiono aŭ lando. Ĉi tie oni konsideris homojn el Barcelono, Antverpeno, Londono, Örebro, Romo, Vieno kaj Zuriĥo.

Plua manko de studaĵoj estas laŭ la esploristoj ke ili temas nur pri enaerigoj de karbondioksido el la fina konsumo. Ĉi tie oni konsideras ankaŭ la enaerigojn el la produktado, prizorgado kaj forzorgado de bicikloj kaj krome ankaŭ de baterioj kaj motoroj de pedelekoj. Aldonaj korpaj aktivecoj povus konduki al ŝanĝoj de sinnutrado kaj tiel same al ŝanĝitaj enaerigoj de karbondioksido.

Ankaŭ se oni konsideras ĉion tion, la enaerigoj el la biciklado por veturita kilometro povas sumiĝi al malpli ol dekono ol tiuj el persona aŭtomobilo, skribas la esplorista teamo.

Biciklado ŝparas karbondioksidon

Eĉ se oni konsideras ĉiujn enaerigojn kiuj estas kaŭzitaj de produktado, prizorgado kaj forzorgado, biciklado kaŭzas konsiderinde malpli da enaerigoj de karbondioksido ol veturado per aŭtomobilo.

Averaĝa homo kiu por siaj veturoj ŝanĝas de aŭtomobilo al biciklo, tiu ŝparas per tio 3,2 kilogramojn da karbondioksido en tago. Tion elkalkulis internacia esplorista teamo interalie el enketado de pli ol 3800 personoj el sep eŭropaj urboj.

Plej multaj piedirataj vojoj longas ĝis du kilometrojn, 5 km estas prefere veturataj per biciklo kaj 10 km estas distanco por uzo de pedeleko. Most hiking trails are up to two kilometers long, 5 km is preferably cycled and 10 km is a distance for pedestrian use. Tamen plej multaj vojoj de tiuj longecoj estas realigataj per aŭtomobilo. However, most roads of these lengths are made by car. Kaj ĉe tiuj mallongaj distancoj la aŭtomobiloj eĉ kaŭzas pli da enaerigoj pro la "malvarmaj startoj". And at those short distances the cars cause even more takeoffs due to the “cold starts”. La enaerigoj de karbondioksido reduktiĝas je 14 procentoj por ĉiu kroma biciklado kaj je 62 procentoj por ĉiu evitita aŭtomobila veturado. Tiajn ekkonojn la politiko pri trafiko devus konsideri, opinias la esplorista teamo.