×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Artaĵo sur komputilekrano: 69 milionoj da dolaroj

Artaĵo sur komputilekrano: 69 milionoj da dolaroj

En la monato marto 2021 okazis rekorda cifero en la monda merkato de artaĵoj. La usonano Mike Winkelmann, pli konata kiel Beeple, estas la aŭtoro de la verko. Ĝia titolo estas “Ĉiutage - la Unuaj 5000 Tagoj”, kaj ĝi konsistas el 5000 etaj bildoj pri plej diversaj temoj, apudmetitaj kaj formantaj grandan panelon. La artisto produktis po unu el tiuj bildetoj en ĉiu tago, dum 5000 tagoj. La unuaj ilustraĵeroj estis faritaj en la jaro 2007, kaj lia laboro daŭris entute 14 jarojn. Laŭdire li ne interrompis sian laboron eĉ en la tago kiam li edziĝis, ankaŭ ne kiam naskiĝis liaj du infanoj. Ĝi estas la unua verko tute cifereca, kiun vendis la famkonata brita aŭkciejo Christie's, kaj ĝia prezo certe surprizis la publikon: pli ol 69 milionoj da dolaroj. Artaĵoj produktitaj per komputiloj ne estas novaĵo. Fakte, ekde la apero de la unuaj komputiloj, artistoj ekuzis tiujn maŝinojn por krei arton. Kaj la modernaj fotmaŝinoj enhavas ciferecajn rimedojn. Oni faris bildojn per misformado de tradiciaj pentraĵoj, oni kreis abstraktaĵojn, oni uzis inĝenierarton por formi bildojn, oni kreis filmojn. Oni konsideras la perkomputilan arton kiel evoluigon de “moderna arto”.

La aparta novaĵo rilate al “Ĉiutage...” estas tio, ke ĝi estas ekskluziva kaj aŭtentika, same kiel fizika artaĵo. La aŭtentikeco de la verko estis farita per nova sistemo de “pasvortoj”, simila al tiu uzata de bankoj por garantii, ke la konto de klientoj ne estu invadita. Sekura reto nomata “blockchain”, en la ĵargono de komputiko, protektas la verkon per milionoj da kombinaĵoj kaj per “pasvortoj” konstante renovigataj. Tiel, la multekosta verko, en sia aŭtentika formato, estas videbla nur per komputilekrano.

Rilate la prezon de la verko, estas interese starigi komparon. En tiu sama monato marto 2021, unu el la malmultaj pentraĵoj de Vincent Van Gogh, kiuj ankoraŭ troviĝis en posedo de privatuloj, estis vendita en la pariza aŭkciejo Sotheby's, kontraŭ 13 milionoj da eŭroj. La bildo nomiĝas “Stratsceno en Montmartre”, kaj estis kreita en la jaro 1887.

Fronte al tiaj monciferoj, neeviteble revenas en nian menson la malnova demando: kio estas arto? Tradiciemuloj emas difini ĝin kiel esprimon de belo, de estetiko. Modernuloj emas aldoni al ĉi tiu koncepto, la ideon, ke arto povas esti ankaŭ komuniko de ideo per maniero tute nova, originala kaj kreopova, sendepende de estetiko. En ĉi tiu senco, arto celas pensigi, starigi demandojn. Ankoraŭ aliaj artistoj lokas sian talenton en purajn abstraktaĵojn.

Rilate al arto, verŝajne oni devas sin teni malferme. La sola universala kriterio estas: vera arto ne lasas nin indiferentaj.