×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Amuza filmeto el Aŭstralio

Amuza filmeto el Aŭstralio

Dum miaj pasintaj sonartikoloj mi substrekis kiom grava estas la parola uzo de Esperanto por la plua evoluo de la lingvo. Mi konscias ke tiu parola uzo devas okazi je pluraj niveloj: Tio povas esti la persona konversacia nivelo, tio povas ankaŭ esti la nivelo de prelegoj kun laŭtlegado de tekstoj, sed tio povas ankaŭ esti interparoladoj en filmoj en kiuj la lingvaĵo havas mezan nivelon inter la du antaŭe menciitaj niveloj.

Ĝuste tiaj filmoj estas ankoraŭ maloftaj en Esperantujo. Ĉar la produktado de filmo postulas multe da engaĝiĝo kaj da preparlaboroj por atingi kontentigan rezulton. Kaj ja gravas ke filmo estu sufiĉe interesa por ke la spektantoj ŝatu ĝin. Plej bone estas kompreneble se filmo estas eĉ amuza, ĉar tiam ja eblas ĝui la filmon kaj sekve ankaŭ la lingvon.

Kaj se tio estas ankoraŭ subtenata de subtekstoj kiuj faciligas la komprenon de la parolata teksto kaj de la interparoloj, tiam tio levas la allogon de la filmo ankoraŭ pli alten. Por trovi tian filmon oni devas kutime longe serĉi. Sed kiam mi ĵus trarigardis miajn arkivojn, mi malkovris filmeton kun la titolo "Mia unua kiso" el Aŭstralio. Kiam mi spektis ĝin, mi vidis la vizaĝon de juna viro kiun mi jam bone konas. Temas pri Richard Delamore kiu intertempe jam produktis multajn proprajn filmetojn sub la pseŭdonimo Evildea.

La filmeto rakontas pri la serĉado kaj retrovado de amata junulino. Kunlaboris en ĝi pluraj aŭstraliaj esperantistoj. La filmon reĝisoris Nicole Else. Ĉar la filmo jam estis farita antaŭ 9 jaroj kaj la temo pri amo restas ĉiam aktuala, mi pensas ke nun estas bona okazo elstarigi la filmon ĉi tie en la Esperanta Retradio.

Mi estas certa ke ankaŭ vi ĝuos ĝin.

Amuza filmeto el Aŭstralio Funny video from Australia