×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Algoj por bovoj helpas al la klimato

Algoj por bovoj helpas al la klimato

La bredado de bovoj estas konsiderata kiel malkonvena por la klimato. La kaŭzo estas: Se remaĉuloj kiel ekzemple bovoj digestas nutraĵojn, tiam produktiĝas metano kiu estas eligata kaj sekve estas malkonvena por la klimato. Alga nutraĵo povus helpi por redukti la eligon de metano, kiel tion nun montras aktualaj datumoj de usona esplorista teamo.

Laŭ la esploristoj de la universitato de Kalifornio bovoj eligus je ĝis 82 procentoj malpli da metano, se estus almiksitaj al ilia nutraĵo ĉiutage etaj kvantoj da kromnutraĵoj sur alga bazo. La teamo observis tion ĉe 21 Angus-bovoj dum periodo de kvin monatoj. Oni tie profitis de jam antaŭa esplorado.

"Ni nun disponas pri profundaj pruvoj ke algoj kiel parto de nutraĵo por bovoj efektive kontribuas al redukto de varmdomaj gasoj, kaj ke tiu efikeco ne malkreskas laŭ la tempo", diris sciencisto. Bovoj produktas ĉiutage centojn da litroj da metangaso kaj tiel kontribuas al la plivarmiĝo de la tero. La gaso ekestas ĉe la malkomponado de celulozo per certaj mikroboj en la rumeno de la remaĉuloj. En la fekaĵo tiu procezo ankoraŭ daŭras dum kelka tempo. Metano estas en la atmosfero kiel varmdoma gaso multoble pli efika ol karbondioksido kaj ĝi prezentas pro tio signifan parton de la homfarita varmdoma efekto.

La ruĝ-alga specio Asparagopsis taxiformis povas laŭ la esploristoj kontraŭagi al la produktado de metano per certaj enzimoj en la rumeno de la bovoj. La esploristoj eltrovis jam en unua dusemajna prilumigo antaŭ du jaroj ke algoj signife reduktas la eligojn de metano ĉe laktobovinoj. Similan rezulton atingis aŭstraliaj esploristoj en la jaro 2016 kaj ankaŭ ĉe ili la menciita specio de ruĝ-algoj montriĝis plej efika.

Tio tamen ne ŝanĝis la guston de la lakto de la bovinoj kiuj estis nutrataj per algoj. La nuna defio por la esploristoj estas provizi sufiĉe da kvantoj de la algoj por la bestobredistoj.

La ĉiujara eligo de metano atingas laŭ plej novaj studaĵoj novajn maksimumajn mezurvalorojn: Dum la jaro 2017 laŭ kalkuloj enaeriĝis apenaŭ 600 milionoj da tunoj de la gaso, pli ol la duono el tio estis kaŭzita de aktivecoj de la homo.

Dum la enaerigoj de metano el naturaj fontoj kiel el humidaj regionoj kaj vulkanoj restis dum la observita periodo preskaŭ same altaj, la enaerigo pro homaj aktivecoj forte plialtiĝis. La enaerigoj de metano el bovoj kaj el aliaj remaĉuloj estas preskaŭ same altaj kiel la enaerigoj de metano el la industrio de fosiliaj brulaĵoj.

La bona novaĵo rilate al metano tamen estas, ke metano malkomponiĝas en la atmosfero multe pli rapide ol karbondioksido kaj tiel redukto de la homfarita enaerigo de metano povus rapide havi pozitivan efikon al la klimato.

Algoj por bovoj helpas al la klimato Algae for cattle helps the climate