×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, 2021 - jaro de nova espero

2021 - jaro de nova espero

La 20-a de januaro estas la tradicia tago de enoficigo de nova prezidento de Usono. En Vaŝingtono okazis impresa kaj kortuŝa ceremonio dum kiu la nova prezidento Josef Biden alvokis la tutan landon al restarigo de la komuna kredo pri la principoj de la ŝtato.

La pasintaj kvar jaroj de la regado de Donald Trump ja estis koŝmaro, ne nur por la usonanoj, sed ankaŭ por preskaŭ la tuta mondo. Mi diras "preskaŭ", ĉar tiu regado eble plaĉis al kelkaj potenculoj en aliaj grandaj landoj. La potenculojn ja kunigas la deziro resti en la ofico laŭeble longe por povi formi la ŝtaton laŭ iliaj imagoj, kio plej ofte signifas ke ili volas redirekti financajn rimedojn al siaj propraj poŝoj kaj al tiuj de familianoj kaj amikoj.

La diferenco inter Usono kaj aliaj grandaj landoj estas ke en Usono la regopovo estas vere dividita ne nur laŭ la konstitucio, sed ankaŭ fakte: En Usono funkcias sendependaj juĝejoj, kaj ankaŭ la parlamentoj ne obeas al la deziroj de la registaro. Korupto en Usono estas malpli ebla ol en aliaj grandaj landoj.

Josef Biden estas sincera politikisto kiu deklaris jam antaŭ sia enoficiĝo ke li renversos kelkajn gravajn decidojn de la Trump-registaro. Li subskribis jam en la unua tago de sia oficado dekreton pri la reveno al la Pariza traktato pri la monda klimato. Kaj li volas puŝi la vakcinadon de la usonanoj kontraŭ la kronvirusa malsano.

Tio estas esperigaj signoj ke nun en la mondo povas pliboniĝi la situacio en multaj lokoj kaj landoj. Monavidaj politikistoj ja ne nur ŝtelas havaĵon de la popolo, sed ili ankaŭ malhelpas la progreson en tekniko kaj socio kaj tial ili estas duoble malbonaj. Al lando en kiu regas korupto kaj malobeo al leĝaj principoj, tien oni ne ŝatas veturi por pasigi feriojn, kaj tien investantoj ne sendas financrimedojn.

Do post la vere malfacila jaro 2020 ni nun povas ĉerpi esperon ke ĉi tiu nova jaro 2021 alportos al ni la revenon al pli-malpli normala vivo (eble sen kelkaj troigoj kiel antaŭ la pandemio) kaj la restarigon de internacia kunlaboro inter la ŝtatoj de la mondo.

Tio kaj la venko kontraŭ la kronvirusa pandemio ja ankaŭ estos pozitiva por la estonta evoluo de Esperanto en la mondo. En la jaro 2021 iom post iom denove povos okazi kongresoj, renkontiĝoj kaj aliaj internaciaj aranĝoj en kiuj Esperanto estos la lingvo de la aranĝo. La multaj novlernintoj de la lingvo havos baldaŭ la okazon partopreni en internacia aranĝo kie ili povos unuafoje praktiki la lingvon en reala kontakto kun homoj el aliaj landoj.

Do la jaro 2021 estas por ni ĉiuj jaro de nova espero.

2021 - jaro de nova espero 2021 - a year of new hope 2021 - um ano de nova esperança