×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Aventuroj de Alicio en Mirlando, Lewis Carroll., ĈAPITRO XII Alicio atestanto

ĈAPITRO XII Alicio atestanto

ĈAPITRO XII Alicio atestanto

"Jen mi" ekkriis Alicio. Pro la eksciteco sin trovi alvokata, ŝi tute forgesis ke dum la lastaj minutoj ŝi tre multe kreskis; kaj tiel subite ŝi eksaltis supren, ke ŝi renversis per la jupo la ĵurintarujon, kaj faligis ĉiujn ĵurintojn sur la kapojn de la sube starantoj.

Jen ili kuŝis sur la planko kaj senhelpe baraktadis, rememorigante al ŝi kio okazis en la hejmo antaŭ unu semajno, kiam ŝi akcidente renversis el globo aron da ruĝaj fiŝoj.

"Ho, pardonu, mi petegas," ŝi ekkriis tre ĉagrenite, kaj komencis kiel eble plej rapide relevi ilin. La ĵus aludita akcidento ja venigis en ŝian kapon la ideon ke, se ŝi ne sukcesos tuj kolekti kaj residigi ilin, ili nepre mortos.

"La proceson oni ne povas daŭrigi," diris la Reĝo per tre serioza voĉo, "ĝis ĉiuj ĵurintoj residiĝos— ĉiuj . " Ripetante la lastan vorton, li fikse rigardis Alicion. Alicio do rerigardis al la ĵurintarujo, kaj vidis, ke pro sia eksciteco ŝi remetis la Lacerton kun la kapo malsupren.

Pro tio la kompatinda besteto melankolie svingadis la voston, sed tute ne povis rektigi sin. Elpreninte ĝin, ŝi restarigis ĝin konvene. Tamen private ŝi opiniis ke Sro. "Bil" havus egale saman valoron en la proceso, ĉu li sidus renversite aŭ kapsupre. Kiam la ĵurintoj iom retrankviliĝis post la renversiĝo, kaj oni trovis kaj redonis al ili la ardezojn kaj grifelojn, ili tuj komencis elskribi plenan historion de la akcidento, escepte nur la Lacerton, kiu pro la terura ŝoko sidis kun la buŝo malfermita kaj rigardis la plafonon.

—"Kion vi scias pri ĉi tiu afero? " la Reĝo demandis al Alicio. "Nenion," ŝi respondis. "Nenion ajn? " persistis la Reĝo. "Nenion ajn. "Tio estas tre grava," diris la Reĝo turnante sin al la ĵurintoj. Tiuj ĵus komencis skribi tion sur la ardezoj.

Sed la Blanka Kuniklo tre sulkigis la brovojn, kaj faris al la Reĝo malaproban geston, dirante per tre respekta voĉo: "Kompreneble via Reĝa Moŝto intencis diri mal grava? " "Malgrava, kompreneble," la Reĝo diris laŭte. Tamen, mallaŭtvoĉe li daŭre diradis al si: "grava, malgrava, malgrava, grava" kvazaŭ li eksperimentas kiu vorto havas la pli bonan sonon. Kelkaj ĵurintoj skribis "grava," aliaj skribis "malgrava. " Alicio povis mem vidi tion, ĉar ŝi staris sufiĉe proksime por rigardi sur la ardezojn. "Tamen tio ne esta grava," ŝi pensis. En tiu momento la Reĝo subite ordonis "Silenton! "—Li ja en la lastaj minutoj diligente skribis en sia notlibro—kaj nun li legis el tiu libro: "'Regulo Kvardekdua' ' Neniu persono, kies alteco superas unu kilometron, rajtas resti en la juĝejo. '" " Mi ne havas tian altecon," protestis Alicio. "Vi havas," diris la Reĝo. "Preskaŭ du kilometrojn," aldonis la Damo. "Nu, ĉiuokaze mi ne volas iri," diris Alicio. "Plue, tio ne estas vera regulo; vi ja ĵus nun elpensis ĝin. " "Kiel vi kuraĝas tion diri? " diris la Reĝo. "Ne estas en la libro eĉ unu regulo pli malnova! " "En tiu okazo, ĝi devis esti la unua," kritikis Alicio. La Reĝo paliĝis kaj tuj fermis la notlibron.

"Konsideru la verdikton," li diris al la ĵurintoj per mallaŭta trema voĉo. La Blanka Kuniklo eksaltis ekscitite.

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," diris li, "ni ankoraŭ havas pli da evidenco por aŭskulti. Oni ĵus trovis tiun ĉi paperon. " "Kion ĝi enhavas? " demandis la Damo. "Ne ankoraŭ mi malfermis ĝin," diris la Kuniklo; "sed ĝi ŝajnas esti letero skribita de la juĝato al—al iu. "Nepre al iu " diris la Reĝo "escepte se ĝi estas skribita al Neniu, kaj ordinare oni ne skribas al li . "Al kiu ĝi estas adresita? " demandis unu ĵurinto. "Ĝi tute ne estas adresita," diris la Blanka Kuniklo. "Fakte, nenio estas skribita sur la eksteraĵo. " Dirante tion li malfaldis la paperon, kaj aldonis:—

"Post ĉio dirita, ĝi ne estas letero; ĝi estas versaĵoj. "Ĉu ili estas skribitaj per la manskribo de la juĝato? " demandis alia ĵurinto. "Ne," respondis la Blanka Kuniklo, "kaj jen la plej nekomprenebla afero. Ĉe tio la mienoj de la tuta ĵurintaro proklamis plenan konfuziĝon.

"Do, li nepre imitis ies manskribon," diris la Reĝo. (La mienoj de la ĵurintoj reheliĝis. )

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," diris la juĝato mem, "mi ne skribis ĝin, kaj neniu povas pruvi ke mi skribis ĝin. Ĝi ja ne estas subskribita ĉe la fino. " "Se vi ne subskribis," diris la Reĝo, "tio nur pligravigas la ofendon. Vi nepre intencis ian friponaĵon, ĉar alie vi certe estus subskribinta la paperon kiel honestulo. " Sekvis universala aklamado.

Oni ja sentis ke tio estas la unua vere sprita diro, kiun la Reĝo diris dum la tuta tago.

"Tio pruvas ke li estas kulpa," diris la Damo. "Ĝi pruvas nenion," diris Alicio. "Vi ja ankoraŭ ne scias ĉu la versaĵoj eĉ rilatas la nunan aferon. " "Legu ilin," la Reĝo ordonis. La Blanka Kuniklo almetis siajn okulvitrojn.

"Kie vi volas ke mi komencu? " li demandis. "Komencu ĉe la komenco," diris la Reĝo solene, "kaj daŭrigu ĝis vi venos al la fino; kaj ĉe la fino ĉesu legi. Jen la versaĵoj kiujn la Blanka Kuniklo legis:

Li diris ke vi vidis ŝin Kaj nomis min ĉe li, ho!

Ŝi laŭdis min (atentu ĝin) Sed ne pri la talio.

Anoncis li ke restos mi Ĉi tie—ni ĝin sciis. "Se la aferon puŝos ŝi, Ho ve al mi," vi kriis. Al ŝi nur unu, du al li, Tri, kvar al ni li donis! Sed ĉiuj venis re al vi Li tion ne oponis.

Se mi aŭ ŝi en tio ĉi Kulpiĝus, li tre fida Ke igos nin liberaj vi Kiel nin vi nun vidas.

Supozis mi ke estis vi Malhelpo al la planoj (Dolor' vi for! ekkriis ŝi) De ni kaj ĝi—pri ranoj.

Ne sciu li pri ŝia ŝat'; Ĉar tiu devas esti Sekreta—kiel diplomat'! Ĉu vi ne volas resti?

"Jen la plej grava evidencaĵo kiun ni ĝis nun aŭskultis," diris kontente la Reĝo, kaj frotis al si la manojn. "Nun do la ĵurintoj konsid..." "Se iu el ili povos klarigi ĝin," diris Alicio—ŝi en la lastaj minutoj tiom grandiĝis ke ŝi jam ne timis interrompi eĉ la Reĝon mem—"mi donacos al li ses pencojn (250sd. ); mi mem kredas ke enestas en ĝi eĉ ne unu ero da racia signifo. " Ĉiuj ĵurintoj elskribis sur la ardezoj ke " Ŝi kredas ke enestas eĉ ne unu ero da signifo," sed neniu el ili, malgraŭ la oferita premio, penis klarigi la versojn. "Se enestas nenia signifo," diris la Reĝo, "tio ja ŝparos al ni multe da ĝeno, ĉar signifojn ni ne bezonas serĉi. Tamen, mi ne estas certa," li daŭrigis, etendante la versojn sur la genuo kaj kritike per unu okulo rigardante ilin; "Mi malgraŭ ĉio komencas trovi en ili ian signifon. ' Sed ne pri la talio. ' Nur rigardante la juĝaton, oni tuj komprenas, kial ŝi ne laŭdis lian talion. " "Do jam ni faras progreson," li daŭrigis sinkontente. "' Ni ĝin sciis ' tio kompreneble aludas la ĵurintojn. ' Al ŝi nur unu, du al li, Tri, kvar al ni li donis ' jen kion li faris disdonacante la tortojn. " "Sed," kontraŭdiris Alicio, "la daŭrigo montras ke ' ĉiuj venis re al vi . '" "Kaj jen ili," triumfis la Reĝo, montrante sur la tablon. "Nenio povas esti pli klara pruvo ol tio. Ankaŭ tion ĉi atentu: ' Dolor' vi for, ekkriis ŝi. ' Ĉu vi, mia kara, (turnante sin al la Damo) ne ordonis ke la Loro estu for? Tamen, jen li sidas! " "Certege," kriis la Damo, kaj furioze ĵetis kontraŭ la Loron grandan inkujon. La inkujo trafis—ne la Loron—sed Bil Lacerton.

Tiu jam de longe ĉesis skribi per la fingro, ĉar li ne sukcesis fari per ĝi markojn; sed nun la kompatinda besteto laboreme rekomencis la fingroskribon, uzante la inkon, kiu gutfalis de lia vizaĝo.

La Loro tute ne atentis la inkujon; li nur ĝentile klinis sin antaŭ la trono kaj majeste marŝis for.

" Doloro for! Do, Loro, for!" la Reĝo ripetis per speciale atentiga voĉo, kaj ĉirkaŭrigardis la ĉeestantaron kun afabla rideto.

Sekvis tre embarasa silento.

Fine la Reĝo devis anonci "Mi faris ŝercon," kaj—tuj la korteganoj aplaŭdis amase. "La ĵurintoj konsideru la verdikton," diris la Reĝo, jam la dudekan fojon! Ĉi tiun fojon la Damo interrompis.

"Ne, ne," ŝi diris, "ni havu unue la juĝon, kaj nur poste la verdikton. " "Vi parolas sensencaĵon," laŭte diris Alicio. "Senkapigu ŝin," kriegis la Damo per ŝia plej alta voĉtono. Tamen neniu ekmovis sin!

"Mi ne timas vin " diris Alicio (ŝi jam kreskis ĝis sia normala alteco). "Vi ja estas nenio,—nenio krom ludkartaro! " La tuta kartaro tuj suprenleviĝis en la aeron kaj ree flugfalis sur ŝin.

Ŝi eligis krieton, krieton duone timan kaj duone koleran, penis forfrapi ilin kaj—

—trovis sin kuŝanta sur la deklivo.

Jen la fratino vartis ŝian kapon sur la genuoj kaj forbrosas kelke da sekaj folioj falintaj de la arboj sur ŝian vizaĝon.

"Vi vekiĝu, Anjo, vi vekiĝu, kara," diris la fratino. "Vi ja tre, tre longe dormis. " "Ho, mi estas sonĝinta tian kuriozan sonĝon," diris Alicio. Kaj ŝi rakontis al la fratino laŭeble ĉiujn ĉi strangajn Aventurojn, kiujn vi ĵus tralegis.

Kiam ŝi finis la rakonton, la fratino kisis ŝin, dirante:—

"Jen tre kurioza sonĝo certege, Anjo. Sed jam malfruiĝas; vi do kuru en la domon por la temanĝo. " Alicio tuj levis sin kaj rajte pensis—dum ŝi kuras—kian mirindan sonĝon ŝi sonĝis!

Sed la fratino ankoraŭ sidis sur la deklivo, apogante la kapon per la mano, kaj rigardante la sunsubiron.

Ŝi komencis pripensi la fratineton kaj ĉiujn ŝiajn aventurojn, ĝis ankaŭ ŝi falis en revon.

Jen ŝia revo:—

Unue pri Alicio mem ŝi revis.

En ŝia fantazio denove la manetoj de Alicio kunligiĝis sur ŝiaj genuoj, denove tiuj klarbluaj okuloj de Alicio rigardas supren en ŝiajn. Ŝi kvazaŭ aŭdis la verajn voĉtonojn, kvazaŭ vidis tiun nur-Alician kapskuon (por postenigi la vageman buklon, kiu ĉiam malgraŭ ĉio volas fali antaŭ la okuloj); kaj dum ŝi aŭskultas—aŭ ŝajnas aŭskulti—la tuta ĉirkaŭaĵo fariĝis plene posedata de tiuj strangaj sonĝvivaĵoj.

Jen la longa herbaĵo murmuris ĉe ŝiaj piedoj ĉar la Blanka Kuniklo preterpasas—jen la timigita Muso plaŭde naĝas tra la tutapuda al ŝi akvo—Jen ŝi ekaŭdis la tintadon de la tetasoj, dum la Martleporo kun siaj kunuloj partoprenas la neniam finiĝantan manĝadon, kaj la altvoĉajn kriojn de la Damo ordonanta la malfeliĉajn gastojn for, for al la ekzekutisto!

Ankaŭ, jen la porkinfano ternadas sur la dukinaj genuoj, dum frakasiĝas ĉirkaŭe la teleroj kaj pladoj. Denove plenigis la aeron tiu stranga krio de la Grifo, tiuj gratoj de l' Lacerta grifelo, la sufokaj blekoj de la subpremataj kobajoj; kaj malproksime, aŭdiĝas la plorĝemoj de la Falsa Kelonio. Tre longe ŝi sidadis, kun okuloj fermitaj, kaj preskaŭ kredis ke ŝi mem vagas en tiu stranga Mirlando, kvankam ŝi bone konsciis ke, se nur ŝi malfermos la okulojn, la fantazioj malaperos, kaj ĉio refariĝos ordinara.

Se ŝi malfermos la okulojn, jam ne murmurigos la herbon Blanka Kuniklo, sed nur la vento; la akvoplaŭdojn kaŭzos ne la Muso, sed nur ŝanceliĝantaj kanoj; la tintadantaj tetasoj refariĝos ŝafsonoriloj; tuj mortos la altvoĉaj krioj de la furioza Damo, renaskiĝante kiel krioj de la ŝafpaŝtisto; la infana ternado kaj ĉiuj aliaj strangaj bruoj fariĝos—nur konfuzita bruaro de la farmkorto; kaj, anstataŭ la profundaj ĝemoj de la Falsa Kelonio, ŝi aŭdos de malproksime la blekadon de la bovinoj.

Fine, ŝi imagis al si kiel ĉi tiu sama fratineto en la venontaj jaroj estos mem plenaĝa virino; kiel ŝi kredeble gardos, dum la maturaj jaroj, la simplan kaj ameman koron kiu karakterizas la nunan infanecon; kiel ŝi kredeble kolektos ĉirkaŭ si aliajn infanojn, kaj al ili briligos la okulojn per multe da strangaj rakontoj, eble eĉ per tiu ĉi stranga Sonĝo; kiel ŝi kredeble simpatie partoprenos ĉiujn iliajn simplajn ĝojojn kaj malĝojojn, rememorante siajn infanjarojn kaj la belajn somertagojn.

[En la libro mem, la piednotoj troviĝas plejparte ĉe la piedoj de la koncernaj paĝoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu ĉi unupaĝa versio preparita de Distributed Proofreaders, la piednotoj estas kolektitaj ĉi tie, ĉe la fino de la unu (longa!

) paĝo. ]


ĈAPITRO XII Alicio atestanto KAPITEL XII Alice, eine Zeugin CHAPTER XII Alice a witness

ĈAPITRO XII  Alicio atestanto

"Jen mi" ekkriis Alicio. Pro la eksciteco sin trovi alvokata, ŝi tute forgesis ke dum la lastaj minutoj ŝi tre multe kreskis; kaj tiel subite ŝi eksaltis supren, ke ŝi renversis per la jupo la ĵurintarujon, kaj faligis ĉiujn ĵurintojn sur la kapojn de la sube starantoj. Due to the excitement of finding herself called, she completely forgot that in the last minutes she had grown very much; and so suddenly she sprang up that she overturned the oath-box with her skirt, and dropped all the jurors on the heads of those below.

Jen ili kuŝis sur la planko kaj senhelpe baraktadis, rememorigante al ŝi kio okazis en la hejmo antaŭ unu semajno, kiam ŝi akcidente renversis el globo aron da ruĝaj fiŝoj. Here they were lying on the floor and struggling helplessly, reminding her of what had happened in the home a week ago when she accidentally knocked over a globe a bunch of red fish.

"Ho, pardonu, mi petegas," ŝi ekkriis tre ĉagrenite, kaj komencis kiel eble plej rapide relevi ilin. "Oh, I'm sorry, I beg you," she exclaimed very angrily, and began to raise them as fast as she could. La ĵus aludita akcidento ja venigis en ŝian kapon la ideon ke, se ŝi ne sukcesos tuj kolekti kaj residigi ilin, ili nepre mortos. The accident just mentioned did bring to her mind the idea that if she did not succeed in collecting and settling them at once, they would surely die.

"La proceson oni ne povas daŭrigi," diris la Reĝo per tre serioza voĉo, "ĝis ĉiuj ĵurintoj residiĝos— ĉiuj . "The trial cannot be continued," said the King in a very serious voice, "until all the jurors sit down — all." " Ripetante la lastan vorton, li fikse rigardis Alicion. "Repeating the last word, he stared at Alice. Alicio do rerigardis al la ĵurintarujo, kaj vidis, ke pro sia eksciteco ŝi remetis la Lacerton kun la kapo malsupren. So Alice looked back at the jury, and saw that with her excitement she had put the Lizard back upside down.

Pro tio la kompatinda besteto melankolie svingadis la voston, sed tute ne povis rektigi sin. At this the poor little creature wagged its tail melancholy, but could not straighten itself at all. Elpreninte ĝin, ŝi restarigis ĝin konvene. Taking it out, she restored it properly. Tamen  private  ŝi opiniis ke Sro. However privately she thought that Mr. "Bil" havus egale saman valoron en la proceso, ĉu li sidus renversite aŭ kapsupre. “Bill” would have equally equal value in the process, whether he was sitting upside down or upside down. Kiam la ĵurintoj iom retrankviliĝis post la renversiĝo, kaj oni trovis kaj redonis al ili la ardezojn kaj grifelojn, ili tuj komencis elskribi plenan historion de la akcidento, escepte nur la Lacerton, kiu pro la terura ŝoko sidis kun la buŝo malfermita kaj rigardis la plafonon. When the jurors calmed down a little after the overthrow, and the slates and pencils were found and returned to them, they immediately began to write a full history of the accident, except for the Lizard, which, with the terrible shock, sat with its mouth open and looked at the ceiling. .

—"Kion vi scias pri ĉi tiu afero? " la Reĝo demandis al Alicio. "Nenion," ŝi respondis. "Nenion ajn? " persistis la Reĝo. "Nenion ajn. "Tio estas tre grava," diris la Reĝo turnante sin al la ĵurintoj. Tiuj ĵus komencis skribi tion sur la ardezoj.

Sed la Blanka Kuniklo tre sulkigis la brovojn, kaj faris al la Reĝo malaproban geston, dirante per tre respekta voĉo: "Kompreneble via Reĝa Moŝto intencis diri  mal grava? " But the White Rabbit furrowed his brows a great deal, and made a disapproving gesture to the King, saying in a very respectful voice, "Of course your Majesty intended to say unimportant?" "Malgrava, kompreneble," la Reĝo diris laŭte. "Minor, of course," the King said aloud. Tamen, mallaŭtvoĉe li daŭre diradis al si: "grava, malgrava, malgrava, grava" kvazaŭ li eksperimentas kiu vorto havas la pli bonan sonon. However, in a low voice he kept saying to himself: "important, minor, minor, important" as if he were experimenting with which word has the best sound. Kelkaj ĵurintoj skribis "grava," aliaj skribis "malgrava. " Alicio povis mem vidi tion, ĉar ŝi staris sufiĉe proksime por rigardi sur la ardezojn. "Tamen tio ne esta grava," ŝi pensis. En tiu momento la Reĝo subite ordonis "Silenton! "—Li ja en la lastaj minutoj diligente skribis en sia notlibro—kaj nun li legis el tiu libro: "'Regulo Kvardekdua' ' Neniu persono, kies alteco superas unu kilometron, rajtas resti en la juĝejo. '" "He wrote diligently in his notebook in the last minutes — and now he read from that book:" Rule Forty-two. No one more than a mile tall is allowed to stay in court. '" " Mi  ne havas tian altecon," protestis Alicio. "Vi havas," diris la Reĝo. "Preskaŭ  du  kilometrojn," aldonis la Damo. "Almost two miles," added the Lady. "Nu, ĉiuokaze mi ne volas iri," diris Alicio. "Plue, tio ne estas vera regulo; vi ja ĵus nun elpensis ĝin. " "Kiel vi kuraĝas tion diri? " diris la Reĝo. "Ne estas en la libro eĉ unu regulo pli malnova! " "En tiu okazo, ĝi devis esti la unua," kritikis Alicio. La Reĝo paliĝis kaj tuj fermis la notlibron.

"Konsideru la verdikton," li diris al la ĵurintoj per mallaŭta trema voĉo. La Blanka Kuniklo eksaltis ekscitite.

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," diris li, "ni ankoraŭ havas pli da evidenco por aŭskulti. Oni ĵus trovis tiun ĉi paperon. " "Kion ĝi enhavas? " demandis la Damo. "Ne ankoraŭ mi malfermis ĝin," diris la Kuniklo; "sed ĝi ŝajnas esti letero skribita de la juĝato al—al iu. "I haven't opened it yet," said the Rabbit; "but it appears to be a letter written by the court to — to someone. "Nepre al  iu " diris la Reĝo "escepte se ĝi estas skribita al Neniu, kaj ordinare oni ne skribas al  li . "Al kiu ĝi estas adresita? "To whom is it addressed? " demandis unu ĵurinto. "Ĝi tute ne estas adresita," diris la Blanka Kuniklo. "It's not addressed at all," said the White Rabbit. "Fakte, nenio estas skribita sur la eksteraĵo. " "In fact, nothing is written on the outside." Dirante tion li malfaldis la paperon, kaj aldonis:—

"Post ĉio dirita, ĝi ne estas letero; ĝi estas versaĵoj. "After all, it's not a letter; it's a verse. "Ĉu ili estas skribitaj per la manskribo de la juĝato? " demandis alia ĵurinto. "Ne," respondis la Blanka Kuniklo, "kaj jen la plej nekomprenebla afero. "No," replied the White Rabbit, "and that is the most incomprehensible thing." Ĉe tio la mienoj de la tuta ĵurintaro proklamis plenan konfuziĝon. At this the countenance of the whole jury proclaimed utter confusion.

"Do, li nepre imitis  ies  manskribon," diris la Reĝo. "So, he must have imitated someone's handwriting," said the King. (La mienoj de la ĵurintoj reheliĝis. ) (The jurors' faces brightened.)

"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," diris la juĝato mem, "mi ne skribis ĝin, kaj neniu povas pruvi ke mi skribis ĝin. "If it pleases your Majesty," said the judge himself, "I have not written it, and no one can prove that I wrote it. Ĝi ja ne estas subskribita ĉe la fino. " It is indeed not signed at the end. " "Se vi ne subskribis," diris la Reĝo, "tio nur pligravigas la ofendon. "If you have not signed," said the King, "this will only aggravate the offense. Vi nepre  intencis  ian friponaĵon, ĉar alie vi certe estus subskribinta la paperon kiel honestulo. " You must have intended some kind of scam, because otherwise you would certainly have signed the paper as an honest man. " Sekvis universala aklamado. Universal acclaim followed.

Oni ja sentis ke tio estas la unua vere sprita diro, kiun la Reĝo diris dum la tuta tago. It was felt that this was the first really witty thing the King had said all day.

"Tio pruvas ke li estas kulpa," diris la Damo. "Ĝi pruvas nenion," diris Alicio. "Vi ja ankoraŭ ne scias ĉu la versaĵoj eĉ rilatas la nunan aferon. " "You still don't know if the verses even relate to the present thing." "Legu ilin," la Reĝo ordonis. La Blanka Kuniklo almetis siajn okulvitrojn.

"Kie vi volas ke mi komencu? " li demandis. "Komencu ĉe la komenco," diris la Reĝo solene, "kaj daŭrigu ĝis vi venos al la fino; kaj ĉe la fino ĉesu legi. Jen la versaĵoj kiujn la Blanka Kuniklo legis:

Li diris ke vi vidis ŝin                         Kaj nomis min ĉe li, ho!

Ŝi laŭdis min (atentu ĝin)                         Sed ne pri la talio. She praised me (pay attention to it) But not about the waist.

Anoncis li ke restos mi                         Ĉi tie—ni ĝin sciis. "Se la aferon puŝos ŝi,                         Ho ve al mi," vi kriis. "If she pushes the thing, Woe is me," you cried. Al ŝi nur unu, du al li,                         Tri, kvar al ni li donis! Sed ĉiuj venis re al vi                         Li tion ne oponis. But all came to you. He did not object.

Se mi aŭ ŝi en tio ĉi                         Kulpiĝus, li tre fida                       Ke igos nin liberaj vi                         Kiel nin vi nun vidas. If I or she were to blame in this, he would be very confident that you would set us free as you see us now.

Supozis mi ke estis vi                         Malhelpo al la planoj                       (Dolor' vi for! I assumed it was you Obstruction of the plans (Pain you're gone! ekkriis ŝi)                         De ni kaj ĝi—pri ranoj.

Ne sciu li pri ŝia ŝat';                         Ĉar tiu devas esti                       Sekreta—kiel diplomat'! Ĉu vi ne volas resti?

"Jen la plej grava evidencaĵo kiun ni ĝis nun aŭskultis," diris kontente la Reĝo, kaj frotis al si la manojn. "This is the most important evidence we have ever heard," said the King contentedly, and rubbed his hands. "Nun do la ĵurintoj konsid..." "Se iu el ili povos klarigi ĝin," diris Alicio—ŝi en la lastaj minutoj tiom grandiĝis ke ŝi jam ne timis interrompi eĉ la Reĝon mem—"mi donacos al li ses pencojn (250sd. "If any of them can explain it," said Alice — she had grown so big in the last minutes that she was no longer afraid to interrupt even the King himself— "I will give him sixpence (250sd. ); mi mem kredas ke enestas en ĝi eĉ ne unu ero da racia signifo. " ); I myself believe that there is not a single element of rational meaning in it. " Ĉiuj ĵurintoj elskribis sur la ardezoj ke " Ŝi  kredas ke enestas eĉ ne unu ero da signifo," sed neniu el ili, malgraŭ la oferita premio, penis klarigi la versojn. All the jurors wrote on the slates that "She believes that there is not a single element of meaning in it," but none of them, in spite of the sacrifice offered, tried to explain the verses. "Se enestas nenia signifo," diris la Reĝo, "tio ja ŝparos al ni multe da ĝeno, ĉar signifojn ni ne bezonas serĉi. "If there is no meaning in it," said the King, "it will save us a great deal of trouble, for we need not look for meanings." Tamen, mi ne estas certa," li daŭrigis, etendante la versojn sur la genuo kaj kritike per unu okulo rigardante ilin; "Mi malgraŭ ĉio komencas trovi en ili ian signifon. ' However, I am not sure, "he continued, extending the verses on his knee and looking critically with one eye at them;" I am nevertheless beginning to find in them some meaning. ' Sed ne pri la talio. ' Nur rigardante la juĝaton, oni tuj komprenas, kial ŝi ne laŭdis  lian  talion. " Just looking at the judge, one immediately understands why she did not praise his waist. " "Do jam ni faras progreson," li daŭrigis sinkontente. "So we're already making progress," he continued unhappily. "' Ni ĝin sciis ' tio kompreneble aludas la ĵurintojn. ' "'We knew it' that of course alludes to the jurors. ' Al ŝi nur unu, du al li, Tri, kvar al ni li donis ' jen kion li faris disdonacante la tortojn. " To her only one, two to him, Three, four to us he gave 'that's what he did by handing out the cakes. " "Sed," kontraŭdiris Alicio, "la daŭrigo montras ke ' ĉiuj venis re al vi . '" "Kaj jen ili," triumfis la Reĝo, montrante sur la tablon. "And here they are," triumphed the King, pointing to the table. "Nenio povas esti pli klara pruvo ol tio. Ankaŭ tion ĉi atentu: ' Dolor' vi for, ekkriis ŝi. ' Ĉu vi, mia kara, (turnante sin al la Damo) ne ordonis ke la Loro estu for? Tamen, jen li sidas! " "Certege," kriis la Damo, kaj furioze ĵetis kontraŭ la Loron grandan inkujon. "Certainly," cried the Lady, and threw a large inkwell furiously at the Lora. La inkujo trafis—ne la Loron—sed Bil Lacerton.

Tiu jam de longe ĉesis skribi per la fingro, ĉar li ne sukcesis fari per ĝi markojn; sed nun la kompatinda besteto laboreme rekomencis la fingroskribon, uzante la inkon, kiu gutfalis de lia vizaĝo. He had long since ceased to write with his finger, for he had not succeeded in making marks with it; but now the poor little beast laboriously resumed his finger-writing, using the ink that had dripped from his face.

La Loro tute ne atentis la inkujon; li nur ĝentile klinis sin antaŭ la trono kaj majeste marŝis for.

" Doloro for! Do, Loro, for!" la Reĝo ripetis per speciale atentiga voĉo, kaj ĉirkaŭrigardis la ĉeestantaron kun afabla rideto. the King repeated in a particularly attentive voice, and looked round the audience with a kind smile.

Sekvis tre embarasa silento. A very embarrassing silence followed.

Fine la Reĝo devis anonci "Mi faris ŝercon," kaj—tuj la korteganoj aplaŭdis amase. "La ĵurintoj konsideru la verdikton," diris la Reĝo, jam la dudekan fojon! "Let the jurors consider the verdict," said the King, for the twentieth time! Ĉi tiun fojon la Damo interrompis.

"Ne, ne," ŝi diris, "ni havu unue la juĝon, kaj nur poste la verdikton. " "No, no," she said, "let us have the judgment first, and only then the verdict." "Vi parolas sensencaĵon," laŭte diris Alicio. "Senkapigu ŝin," kriegis la Damo per ŝia plej alta voĉtono. "Behead her," cried the Lady in her highest voice. Tamen neniu ekmovis sin! However, no one started moving!

"Mi ne timas  vin " diris Alicio (ŝi jam kreskis ĝis sia normala alteco). "Vi ja estas nenio,—nenio krom ludkartaro! " "You're nothing — nothing but a deck of cards!" La tuta kartaro tuj suprenleviĝis en la aeron kaj ree flugfalis sur ŝin. The whole deck immediately rose into the air and flew at her again.

Ŝi eligis krieton, krieton duone timan kaj duone koleran, penis forfrapi ilin kaj— She let out a scream, a scream half afraid and half angry, tried to knock them away and—

—trovis sin kuŝanta sur la deklivo.

Jen la fratino vartis ŝian kapon sur la genuoj kaj forbrosas kelke da sekaj folioj falintaj de la arboj sur ŝian vizaĝon. Here the sister nursed her head on her knees and brushed off some dry leaves that had fallen from the trees on her face.

"Vi vekiĝu, Anjo, vi vekiĝu, kara," diris la fratino. "You wake up, Anja, you wake up, dear," said the sister. "Vi ja tre, tre longe dormis. " "Ho, mi estas sonĝinta tian kuriozan sonĝon," diris Alicio. "Oh, I've had such a curious dream," said Alice. Kaj ŝi rakontis al la fratino laŭeble ĉiujn ĉi strangajn Aventurojn, kiujn vi ĵus tralegis. And she told her sister as much as she could about all these strange Adventures you had just read.

Kiam ŝi finis la rakonton, la fratino kisis ŝin, dirante:—

"Jen tre kurioza sonĝo certege, Anjo. Sed jam malfruiĝas; vi do kuru en la domon por la temanĝo. " But it is getting late; so you run to the house for dinner. " Alicio tuj levis sin kaj rajte pensis—dum ŝi kuras—kian mirindan sonĝon ŝi sonĝis! Alice got up at once and rightly thought — as she ran — what a wonderful dream she had!

Sed la fratino ankoraŭ sidis sur la deklivo, apogante la kapon per la mano, kaj rigardante la sunsubiron.

Ŝi komencis pripensi la fratineton kaj ĉiujn ŝiajn aventurojn, ĝis ankaŭ ŝi falis en revon. She began to think about her little sister and all her adventures, until she too fell into a dream.

Jen ŝia revo:—

Unue pri Alicio mem ŝi revis.

En ŝia fantazio denove la manetoj de Alicio kunligiĝis sur ŝiaj genuoj, denove tiuj klarbluaj okuloj de Alicio rigardas supren en ŝiajn. In her fantasy again Alice's little hands clasped on her knees, again those clear blue eyes of Alice look up into hers. Ŝi kvazaŭ aŭdis la verajn voĉtonojn, kvazaŭ vidis tiun nur-Alician kapskuon (por postenigi la vageman buklon, kiu ĉiam malgraŭ ĉio volas fali antaŭ la okuloj); kaj dum ŝi aŭskultas—aŭ ŝajnas aŭskulti—la tuta ĉirkaŭaĵo fariĝis plene posedata de tiuj strangaj sonĝvivaĵoj. She seemed to hear the real tones, as if she had seen that only Alice's nod (to set off the wandering curl, which always wants to fall before her eyes in spite of everything); and as she listened — or seemed to listen — the whole neighborhood became fully possessed by these strange dream-lives.

Jen la longa herbaĵo murmuris ĉe ŝiaj piedoj ĉar la Blanka Kuniklo preterpasas—jen la timigita Muso plaŭde naĝas tra la tutapuda al ŝi akvo—Jen ŝi ekaŭdis la tintadon de la tetasoj, dum la Martleporo kun siaj kunuloj partoprenas la neniam finiĝantan manĝadon, kaj la altvoĉajn kriojn de la Damo ordonanta la malfeliĉajn gastojn for, for al la ekzekutisto! Here the long grass murmured at her feet as the White Rabbit passed by — here the frightened Mouse swam splashing across the water beside her — Here she heard the tinkling of the teapots, while the Marmot with her companions partook the never-ending meal, and the loud cries of the Lady commanding the unfortunate guests away, away to the executioner!

Ankaŭ, jen la porkinfano ternadas sur la dukinaj genuoj, dum frakasiĝas ĉirkaŭe la teleroj kaj pladoj. Also, here the piglet sneezes on the duchess's knees, while the plates and dishes are smashed around. Denove plenigis la aeron tiu stranga krio de la Grifo, tiuj gratoj de l' Lacerta grifelo, la sufokaj blekoj de la subpremataj kobajoj; kaj malproksime, aŭdiĝas la plorĝemoj de la Falsa Kelonio. Again the air was filled with that strange cry of the Griffin, those scratches of the Lizard Griffin, the suffocating howls of the oppressed guinea pigs; and in the distance, the sobs of the False Turtle can be heard. Tre longe ŝi sidadis, kun okuloj fermitaj, kaj preskaŭ kredis ke ŝi mem vagas en tiu stranga Mirlando, kvankam ŝi bone konsciis ke, se nur ŝi malfermos la okulojn, la fantazioj malaperos, kaj ĉio refariĝos ordinara. For a long time she sat, with her eyes closed, and almost believed that she herself was wandering in that strange Wonderland, though she was well aware that if only she would open her eyes the fantasies would disappear, and everything would become ordinary again.

Se ŝi malfermos la okulojn, jam ne murmurigos la herbon Blanka Kuniklo, sed nur la vento; la akvoplaŭdojn kaŭzos ne la Muso, sed nur ŝanceliĝantaj kanoj; la tintadantaj tetasoj refariĝos ŝafsonoriloj; tuj mortos la altvoĉaj krioj de la furioza Damo, renaskiĝante kiel krioj de la ŝafpaŝtisto; la infana ternado kaj ĉiuj aliaj strangaj bruoj fariĝos—nur konfuzita bruaro de la farmkorto; kaj, anstataŭ la profundaj ĝemoj de la Falsa Kelonio, ŝi aŭdos de malproksime la blekadon de la bovinoj. If she opens her eyes, the White Rabbit will no longer murmur the grass, but only the wind; the splashes will be caused not by the Mouse, but only by swaying reeds; the tinkling teats will become sheep's bells again; at once the loud cries of the furious Lady will die, being reborn as the cries of the shepherd; the child's sneezing and all the other strange noises will be made — just a confused noise from the farmyard; and, instead of the deep moans of the False Turtle, she would hear from a distance the bleating of the cows.

Fine, ŝi imagis al si kiel ĉi tiu sama fratineto en la venontaj jaroj estos mem plenaĝa virino; kiel ŝi kredeble gardos, dum la maturaj jaroj, la simplan kaj ameman koron kiu karakterizas la nunan infanecon; kiel ŝi kredeble kolektos ĉirkaŭ si aliajn infanojn, kaj al  ili  briligos la okulojn per multe da strangaj rakontoj, eble eĉ per tiu ĉi stranga Sonĝo; kiel ŝi kredeble simpatie partoprenos ĉiujn iliajn simplajn ĝojojn kaj malĝojojn, rememorante siajn infanjarojn kaj la belajn somertagojn. Finally, she imagined how this same little sister would be an adult woman herself in the years to come; how she will probably keep, during the mature years, the simple and loving heart which characterizes the present infancy; how she would probably gather other children around her, and brighten their eyes with many strange tales, perhaps even with this strange Dream; how she will probably sympathetically share all their simple joys and sorrows, remembering their childhood years and the beautiful summer days.

[En la libro mem, la piednotoj troviĝas plejparte ĉe la piedoj de la koncernaj paĝoj. [In the book itself, the footnotes are found mostly at the foot of the pages in question. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu ĉi unupaĝa versio preparita de Distributed Proofreaders, la piednotoj estas kolektitaj ĉi tie, ĉe la fino de la unu (longa! In order not to interrupt the flow of the story in this one-page version prepared by Distributed Proofreaders, the footnotes are collected here, at the end of the one (long!

) paĝo. ]