×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Aventuroj de Alicio en Mirlando, Lewis Carroll., ĈAPITRO VI - Pri la Porkinfano

ĈAPITRO VI - Pri la Porkinfano

ĈAPITRO VI Pri la Porkinfano Kelkan tempon ŝi staris senmove, fikse rigardante la dometon kaj konsiderante kion ŝi faros.

Dum ŝi ankoraŭ staris dubante, subite el la arbaro alkuris livrevestita lakeo (nur pro la livreo ŝi konkludis ke li estas lakeo, el la vizaĝo ŝi estus nominta lin fiŝo). La noveveninto laŭte frapis sur la pordon per siaj manartikoj, kaj malfermis al li alia livrevestita lakeo, havanta rondan vizaĝon kaj grandajn ranokulojn. Alicio ankaŭ rimarkis ke ambaŭ lakeoj havas la harojn pudritajn kaj buklitajn ĉirkaŭ la tuta kapo. Ĉar ŝi tre volis scii kio okazos inter ili, ŝi ŝtelmarŝis el la arbaro por subaŭskulti ilin.

Komencis la Fiŝ-Lakeo; liverante el sub la brako grandegan leteron preskaŭ egale grandan kun si mem, li diris per solena voĉo:—"Por la Dukino, La Kera Damo invitas ŝin por kroketludo.

La Ran-Lakeo ripetis per same solena voĉo, nur iom ŝanĝante la vortordon:—"De la Kera Damo, kiu invitas por kroketludi la Dukinon.

Tiam ambaŭ profunde klinis sin, kaj iliaj buklaroj interligiĝis.

Ĉe tio Alicio tiel laŭte ekridis, ke ŝi devis rekaŝi sin en la arbaron pro la timo ke ili aŭdos ŝin. Kiam ŝi denove ŝtelrigardis al la dometo, la Fiŝ-Lakeo jam antaŭe malaperis, kaj la alia sidas sur la grundo antaŭ la pordo kaj rigardas malinteligente la ĉielon. Alicio paŝis antaŭen kaj frapis malkuraĝe sur la pordo.

"Tute ne utilas frapi," diris la Lakeo, "kaj jen du kaŭzoj; unue ĉar mi staras ĉe la sama flanko kiel vi; kaj due, ĉar tie interne oni tiom bruas ke neniu povus aŭdi la frapon," (kaj certege, dum li parolas, okazas interne tre eksterordinara bruo—oni konstante plorkriegas kaj ternas, kaj je mallongaj intertempoj okazas ankaŭ granda krakado kvazaŭ plado aŭ kaldrono estas dispecigata).

"Bonvolu do diri kiel mi povos eniĝi," diris Alicio.

"Eble iom utilus ke vi frapu," la Lakeo diris, tute ne atentante ŝian demandon, "se la pordo starus inter ni; ekzemple, se vi estus interne, vi povus frapi, kaj mi ja povus eligi vin.

Dum li parolis tiujn vortojn, li rigardis senĉese la ĉielon, kaj pro tio Alicio opiniis ke li estas tre malĝentila: "Sed eble li ne povas ne," ŝi pensis en si, "ĉar jen liaj okuloj staras preskaŭ ĉe la verto. Tamen, malgraŭ tio li devas respondi demandojn,"; kaj ŝi ripetis laŭte: "Kiel mi povos eniĝi?

"Mi sidados tie ĉi," la Lakeo diris, "ĝis morgaŭ—"

En ĉi tiu momento la dompordo malfermiĝis, kaj oni ĵetis for grandan teleron celante lian kapon; ĝi nur ektuŝis al li la nazon, kaj dispeciĝis kontraŭ la plej apuda arbo.

—"aŭ eble postmorgaŭ," la Lakeo daŭrigis per sama tono, kvazaŭ nenio okazis.

"Kiel mi povos eniĝi?

Alicio jam la trian fojon kaj preskaŭ kolere demandis. "Ĉu iam vi eniĝos?

diris la Lakeo. "Tio ja estas la unua demando. Sendube!

Tamen Alicio ne ŝatis ke oni tion diru. Ŝi kolere diris al si:— "La ĉitieaj kreitaĵoj ja argumentas netolereble, frenezige.

Al la Lakeo ŝia silenta indigno prezentis bonan okazon por ripeti kun variaĵoj la antaŭan diron:—"Mi sidos tie ĉi," li diris, "interrompe aŭ seninterrompe dum multaj tagoj.

"Sed kion mi devas fari?

diris Alicio.

"Ĉion, kion ajn vi volas!

diris la Lakeo, kaj komencis fajfi. Alicio perdis la paciencon. "Ho, tute ne utilas paroli al li ," diris ŝi, "li ja estas sencerbulo.

Dirinte tion, ŝi malfermis mem la pordon kaj—eniris.

La pordo kondukis rekte en grandan kuirejon, kiu estis laŭ ĝia tuta longo plena je fumo.

Jen en la mezo, sur tripieda skabelo sidas la Dukino vartante infaneton: la kuiristino kurbiĝas super la fajro, kaj ĉirkaŭmovas per granda ferkulero la enhavon—kredeble ian supaĵon—de unu granda kaldrono. "Tiu supo certege enhavas tro da pipro," diris al si Alicio; pro konstantaj terneksplodoj apenaŭ ŝi povis eligi la vortojn.

Eĉ la Dukino ternis ne malofte; la infano senĉese aŭ ternis aŭ plorkriegis, kaj en la kuirejo ne ternadis nur la kuiristino kaj unu granda kato kiu sidas apud la fajrujo kaj grimacas kun la buŝo etendita de unu orelo ĝis la alia. "Bonvolu, mi petas, klarigi al mi," Alicio komencis timeme (ĉar ŝi iom dubis ĉu estas laŭ bonmoroj ke ŝi parolu unue), "pro kio via kato grimacas tiamaniere?

"Ĝi estas Cheshire 5 kato, kaj jen kial!

diris la Dukino. "Vi Porko! Ŝi parolis la lastajn vortojn kun tia subita forto ke Alicio eksaltis; sed ŝi tuj komprenis ke la Dukino alparolas ne ŝin sed la infanon: do ŝi refariĝis kuraĝa kaj daŭrigis:—"Gis nun mi ne sciis ke la Ĉeŝŝa katoj ĉiam grimacas; mi eĉ ne sciis ke ili havas tian kapablon.

"Ĉiuj havas la kapablon," diris la Dukino kaj la plimulto, "praktikas ĝin.

"Mi mem ne konas eĉ unu praktikantan," diris Alicio, eksentante kun ĝojo ke jam fine komencas por ŝi vere interesa konversacio.

"En tiu okazo, oni povas certiĝi ke vi tre malmulte konas," akre respondis la Dukino.

Ĉi tiun diron Alicio tute ne ŝatis, kaj tuj eksentis fortan deziron proponi alian temon.

Dum ŝi penis trovi ion taŭgan, la kuiristino levis la kaldronon for de la fajro kaj komencis vigle ataki la Dukinon kaj la infanon; komencante per la fajriloj, ŝi ĵetis sur ilin ĉion atingeblan, ĉion ĵeteblan. Flugis tra la aero unu kaserolo, kaj kelkaj pladoj, kaj kvazaŭ hajlis per teleroj. Tiujn eksterordinarajn ĵetaĵojn la Dukino ne atentis, eĉ kiam ili frapis ŝin, kaj la infano jam antaŭe tiel forte kriegis ke oni ne povis sciiĝi ĉu ĝi ricevas vundojn aŭ ne.

"Ho, rigardu, zorgu,—mi petegas—la infanon!

Alicio ekkriis. Ŝi saltadis agonie.

"Ho, ve! oni fortranĉos la amindan nazeton"—ĉar en tiu momento granda kaserolo preterflugante minacis forporti ĝin. "Se ĉiu volus atenti nur siajn aferojn," diris la Dukino per raŭka malagrabla voĉo, "la mondo rondirus multe pli rapide.

"Kaj tio ja estus nur mal utilo," diris avide Alicio, profitante la okazon montri sian astronomian instruitecon.

"Ni konsideru kiel terure tio efikus sur la tagdaŭro. La Tero turniĝas en la daŭro de dudekkvar horoj; se do ĉirkaŭ la akso6—" "Ŝi parolis pri akso," diris interrompante la Dukino, "do per akso dehaku al ŝi la kapon.

Alicio ne sen timo observis la kuiristinon por sciiĝi ĉu ŝi volos plenumi la dukinan ordonon.

Sed la kuiristino klopodadis pri la supo kaj ŝajne ne aŭskultis. Sekve Alicio kuraĝis daŭrigi: "La daŭro estas dudekkvar horoj, mi kredas , aŭ ĉu eble dekdu? Mi—" "Ho, pri tio vi ne enuigu min " diris la Dukino "ĉar neniam mi povis toleri la ciferaĉojn.

Kaj ŝi rekomencis varti la infanon, kantante al ĝi strangaspecan lulkanton, kaj ĉe ĉiu linifino ŝi forte skuis la kompatindan etaĵon:— Vi forte skuu la infanon, Ne traktu kondolence!

Vidigas ĝi, ternante, planon Ĉagreni vin intence! Ĥoro. (en kiu partoprenis la kuiristino kaj la bebo mem) Ŭaŭ, Ŭaŭ, Ŭaŭ! Dum la Dukino kantis la duan verson ŝi forte kaj daŭre ĵetadis la infanon supren kaj rekaptis ĝin, kaj la kompatinduleto tiel forte kriegis ke Alicio apenaŭ povis aŭdi la vortojn:—

Mi devas la infanon skui Kaj bati kiam ternas; Ĉar li la pipron povas ĝui, Jam longe li ĝin lernas. Ĥoro. Ŭaŭ, Ŭaŭ, Ŭaŭ! "Jen!

Se al vi plaĉas, vi povas varti ĝin!" diris la Dukino al Alicio kvazaŭ ĵetante la infanon al ŝi. "Mi devas pretigi min por la kroketludo ĉe la Damo," kaj ŝi eliris rapide la ĉambron. La kuiristino en la ĝusta elira momento ĵetis kontraŭ ŝi grandan kaserolon, sed ĝi maltrafis. La infano estis strangforma kreaĵeto, kiu etendis la brakojn kaj krurojn en ĉiu direkto (kiel marstelo, pensis Alicio).

Do apenaŭ al ŝi prosperis kapti ĝin. Tuj post la kapto ŝi rimarkis ke ĝi puf-puf —as kiel lokomotivo kaj alterne duobligas kaj rektigas sin. Sekve dum la unuaj minutoj Alicio apenaŭ povis teni ĝin. Baldaŭ tamen ŝi eltrovis ke la unu nura metodo taŭge varti ĝin estas tordi la korpon en bantformon, kaj premteni dekstran orelon kaj maldekstran piedon, por ke ĝi ne malligu sin. Tion farinte ŝi forportis ĝin for de la domo.

"Se mi ne forportos ĉi tiun infanon, oni certe mortigos ĝin post nemultaj tagoj. Do, se mi ne forprenus ĝin, mi estus mem kulpa je la mortigo. La lastajn vortojn Alicio diris laŭte, kaj la etaĵo (ĝi jam de longe ĉesis terni) responde—porkblekis!

"Ci ne devas grunti," diris Alicio; "tio ja estas tute maltaŭga rimedo por esprimi la sentojn! Sed denove la infano gruntis.

Sekve Alicio tre serioze observis la vizaĝon, por vidi kio estas al ĝi. Sendube ĝi havis tre porkan nazon, kiu pli similis al porka nazego ol al hombeba nazeto; ankaŭ la okuloj fariĝis tre malgrandaj, kaj entute Alicio ne ŝatis la nunan ŝajnon. "Eble ĝi nur plorkrietis," ŝi pensis kaj denove rigardis en la okulojn por vidi ĉu enestas larmoj.

Larmoj ne enestis.

"Se vi intencas fariĝi porketo," diris ŝi serioze, "mi tuj ĉesos prizorgi vin; vi atentu tion!

La porkinfano denove plorkriis aŭ plorblekis (neeble estas paroli precize) kaj dum kelka tempo ili iris silente. Alicio ĵus komencis pensi en si "Do, kion fari pri tiu ĉi kreitaĵo, kiam mi rehejmiĝos," kiam denove ĝi gruntis, gruntis tiel forte kaj tiel porke , ke ŝi derigardis, mirigite, eĉ timigite, en ĝian vizaĝon.

Oni jam ne povus dubi plu: jen porkido, vera porkido. Ŝi tuj sentis ke estus absurde porti ĝin plu. Do ŝi mallevis la besteton, kaj vidis ĝin, tuj post la mallevo, fortroti trankvile en la arbaron.

Kaj jen por Alicio granda senzorgigo, "ĉar," diris ŝi, "kiam ĝi estos plukreskinta ĝi fariĝos terure malbela infano, kvankam nun, se oni nomos ĝin porko, ĝi tre bone aspektas. Ŝi komencis pripensi aliajn infanojn de ŝi konatajn, kiuj pli bone taŭgus kiel porkoj kaj ĵus diras al si "se nur oni scius la metodon ŝanĝi ilin"—kiam subite ŝi eksaltas mirigite; jen, tutapude, sidas sur arbobranĉo la Ĉeŝŝa kato.

"Sinjoro Ĉeŝŝa kato"—Ŝi komencis malkuraĝe, ĉar ŝi ne povis konjekti ĉu ĝi ŝatus tiun formon, aŭ preferus "Via kata moŝto.

Tamen, ĉar ĝi nur grimacis pliamplekse, Alicio konkludis ke ĝis nun ĝi ne ofendiĝis.

Ŝi do daŭrigis:— "Ĉu vi afable diros al mi, mi petas, laŭ kiu direkto mi devas iri de tie ĉi?

"Tio iom dependas de la loko kiun vi celas," diris la Kato.

"Ne tre grave al mi kien—" komencis Alicio.

"Sekve, ne tre grave en kiu direkto vi iros," interrompis la Kato.

"Se nur iun lokon mi atingos," Alicio daŭrigis.

"Ho, iun aŭ alian vi nepre atingos," respondis la Kato, "se nur sufiĉe longe vi marŝos.

Alicio konfesis en si ke tion oni ne povas nei.

Do ŝi eksperimentis alian demandon:—"Kiaj personoj loĝas proksime de tie ĉi? "En tiu direkto," diris la Kato, ĉirkaŭsvingante la dekstran antaŭpiedon, "Ĉapelisto loĝas, kaj en jena (montrante per la alia) loĝas Martleporo.7 Vi vizitu kiun ajn; ambaŭ estas frenezaj.

"Sed mi ne volas renkonti frenezulojn," diris Alicio.

"Ho, tion vi ne povas eviti," respondis la Kato, "ĉe ni ĉiu estas freneza, senescepte.

Mi estas freneza; ankaŭ vi! "Kiel vi scias ke mi estas freneza?

Alicio demandis. "Nepre," diris la Kato, "ĉar alie vi ne venus tien ĉi.

Ŝajnis al Alicio ke tio tute ne estas pruvo; tamen, preterlasante sin, ŝi demandis "kaj kiel vi scias ke vi estas mem freneza?

"Por komenci," la Kato respondis, "vi konsentas ke hundoj ne estas frenezaj?

"Jes, mi povas konsenti al tio," diris Alicio.

"Nu do," la Kato daŭrigis, "la hundoj graŭlas kiam ili estas kolerigitaj, kaj svingas la voston, kiam ĝojigitaj.

Mi, kontraste, graŭlas ĝojigite kaj kolerante svingas la voston. Ĉu do mi ne estas freneza? "Al tio mi ne konsentas," Alicio tuj respondis, "ĉar ne per graŭlo la katoj esprimas plezuron; laŭ mi, ilia maniero esprimi plezuron estas tre dolĉa murmuro .

"Vi ĝin nomu laŭ via prefero," diris la Kato.

"Ĉu hodiaŭ vi kroketludos ĉe la Damo? "Tion mi tre ŝatus," Alicio respondis avide, "sed ĝis nun mi ne ricevis inviton.

"Vi tie vidos min," diris la Kato kaj—malaperis!

Tio ne multe surprizis Alicion; ŝi ja jam alkutimiĝis al strangaj okazoj.

Dum ŝi rigardas la lokon, kie antaŭe sidis la Kato, ĝi subite reaperis. "Pardonu," ĝi diris, "kio okazis je la bebo? Preskaŭ mi forgesis demandi! "Fariĝis porketo," Alicio respondis tre trankvile, kvazaŭ la Kato revenis laŭ la ordinara venmaniero.

"Mi kredis ke tio okazos," diris la Kato kaj denove malaperis.

Iom da tempo Alicio staris atende, kredante ke ŝi eble revidos ĝin.

Poste ŝi komencis iri en la direkto de la loko kie, laŭ la Kato, loĝas la Martleporo. "Ĉapelistojn," ŝi diris al si, "mi jam konas; do la Martleporo estos por mi multe pli interesa: kaj ĉar ni jam havas Majon, ĝi eble ne estos furioza; aŭ almenaŭ malpli furioza ol en Marto. Dirante tion, ŝi suprenrigardis.

Jen denove la Kato sidis sur arbobranĉo. "Ĉu vi diris porkon, aŭ forkon?

diris la Kato.

"Porkon," respondis Alicio, "kaj mi multe preferus, se ĉe sekvantaj alvenoj vi bonvolus aperi kaj malaperi malpli subite: tiu subiteco via estas por mi vere kapturniga.

"Laŭ via plaĉo," diris la Kato, kaj tuj ekmalaperis tutmalrapide, komencante per la vostpinto kaj finante per la grimaco, kiu restis kelkajn momentojn post kiam la cetera korpo malaperis.

"Nu," pensis Alicio, "tre ofte mi vidis katon sen grimaco; sed grimaco sen kato !

jen la plej kurioza objekto kiun mi iam vidis en la tuta vivo. Irinte antaŭen kelkajn paŝojn plu, ŝi ekvidis la domon de la Martleporo.

Ŝi kredis ke tio ĉi certe estas lia domo, ĉar la du kamentuboj havis la suprojn en formo de longaj oreloj, kaj la tegmento estis kovrita per felo. La domo estis multe pli granda ol la dukina; sekve ŝi ne kuraĝis alproksimiĝi ĝis ŝi mordetis iom de la maldekstra fungopeco, kaj altigis sin ĝis proksimume sepdek centimetroj. Havante tiun altecon ŝi marŝis rekte al la domo, sed ŝi ankoraŭ iom timis dirante al si:—"Malgraŭ ĉio ĝi povas esti furioze freneza. Preskaŭ mi volus esti irinta ĉe la Ĉapeliston.


ĈAPITRO VI - Pri la Porkinfano CHAPTER VI - About the Piglet

ĈAPITRO VI  Pri la Porkinfano CHAPTER VI About the Piglet Kelkan tempon ŝi staris senmove, fikse rigardante la dometon kaj konsiderante kion ŝi faros. For a while she stood motionless, staring at the cottage and considering what she would do.

Dum ŝi ankoraŭ staris dubante, subite el la arbaro alkuris livrevestita lakeo (nur pro la livreo ŝi konkludis ke li estas lakeo, el la vizaĝo ŝi estus nominta lin fiŝo). While she was still in doubt, suddenly a footman in a livery ran out of the woods (only because of the livery did she conclude that he was a footman, from the face she would have called him a fish). La noveveninto laŭte frapis sur la pordon per siaj manartikoj, kaj malfermis al li alia livrevestita lakeo, havanta rondan vizaĝon kaj grandajn ranokulojn. The newcomer knocked loudly on the door with his wrists, and opened for him another lively footman, with a round face and large frog-eyes. Alicio ankaŭ rimarkis ke ambaŭ lakeoj havas la harojn pudritajn kaj buklitajn ĉirkaŭ la tuta kapo. Alice also noticed that both footmen have their hair powdered and curled around their entire head. Ĉar ŝi tre volis scii kio okazos inter ili, ŝi ŝtelmarŝis el la arbaro por subaŭskulti ilin. Because she really wanted to know what was going to happen between them, she snuck out of the woods to eavesdrop on them.

Komencis la Fiŝ-Lakeo; liverante el sub la brako grandegan leteron preskaŭ egale grandan kun si mem, li diris per solena voĉo:—"Por la Dukino, La Kera Damo invitas ŝin por kroketludo. The Fish-Lake began; delivering from under his arm a huge letter almost as large as himself, he said in a solemn voice: "For the Duchess, The Dear Lady invites her for a game of croquet."

La Ran-Lakeo ripetis per same solena voĉo, nur iom ŝanĝante la vortordon:—"De la Kera Damo, kiu invitas por kroketludi la Dukinon. The Ran-Lake repeated in an equally solemn voice, only slightly changing the wording: "From the Dear Lady, who invites the Duchess to play croquet."

Tiam ambaŭ profunde klinis sin, kaj iliaj buklaroj interligiĝis. Then the two bowed deeply, and their curls joined.

Ĉe tio Alicio tiel laŭte ekridis, ke ŝi devis rekaŝi sin en la arbaron pro la timo ke ili aŭdos ŝin. At this Alice laughed so loudly that she had to hide in the woods for fear of hearing her. Kiam ŝi denove ŝtelrigardis al la dometo, la Fiŝ-Lakeo jam antaŭe malaperis, kaj la alia sidas sur la grundo antaŭ la pordo kaj rigardas malinteligente la ĉielon. When she peeked at the cottage again, the Fish-Lake had disappeared before, and the other was sitting on the ground in front of the door and staring blankly at the sky. Alicio paŝis antaŭen kaj frapis malkuraĝe sur la pordo. Alice stepped forward and knocked cowardly on the door.

"Tute ne utilas frapi," diris la Lakeo, "kaj jen du kaŭzoj; unue ĉar mi staras ĉe la sama flanko kiel vi; kaj due, ĉar tie interne oni tiom bruas ke neniu povus aŭdi la frapon," (kaj certege, dum li parolas, okazas interne tre eksterordinara bruo—oni konstante plorkriegas kaj ternas, kaj je mallongaj intertempoj okazas ankaŭ granda krakado kvazaŭ plado aŭ kaldrono estas dispecigata). "It's no use knocking," said the Footman, "and here are two reasons; first, because I'm standing on the same side as you; and second, because there's so much noise inside that no one could hear the knock," (and certainly, while he speaks, there is a very extraordinary noise inside — there is constant crying and sneezing, and at short intervals there is also a great crackling as if a dish or pot is being broken to pieces).

"Bonvolu do diri kiel mi povos eniĝi," diris Alicio. "So please tell me how I can get in," said Alice.

"Eble iom utilus ke vi frapu," la Lakeo diris, tute ne atentante ŝian demandon, "se la pordo starus inter ni; ekzemple, se vi estus interne, vi povus frapi, kaj mi ja povus eligi vin. "It might be of some use for you to knock," said the Footman, paying no attention to her question, "if the door stood between us; for instance, if you were inside you could knock, and I could get you out."

Dum li parolis tiujn vortojn, li rigardis senĉese la ĉielon, kaj pro tio Alicio opiniis ke li estas tre malĝentila: "Sed eble li ne povas ne," ŝi pensis en si, "ĉar jen liaj okuloj staras preskaŭ ĉe la verto. Tamen, malgraŭ tio li devas respondi demandojn,"; kaj ŝi ripetis laŭte: However, he still has to answer questions, "and she repeated aloud: "Kiel mi povos eniĝi? "How can I get in?"

"Mi sidados tie ĉi," la Lakeo diris, "ĝis morgaŭ—" "I'll sit here," said the Footman, "until tomorrow—"

En ĉi tiu momento la dompordo malfermiĝis, kaj oni ĵetis for grandan teleron celante lian kapon; ĝi nur ektuŝis al li la nazon, kaj dispeciĝis kontraŭ la plej apuda arbo. At this moment the door of the house opened, and a large plate was thrown at his head; it only touched his nose, and shattered against the nearest tree.

—"aŭ eble postmorgaŭ," la Lakeo daŭrigis per sama tono, kvazaŭ nenio okazis. - "or maybe the day after tomorrow," the Footman continued in the same tone, as if nothing had happened.

"Kiel mi povos eniĝi?

Alicio jam la trian fojon kaj preskaŭ kolere demandis. "Ĉu  iam  vi eniĝos?

diris la Lakeo. "Tio ja estas la unua demando. Sendube!

Tamen Alicio ne ŝatis ke oni tion diru. Ŝi kolere diris al si:— "La ĉitieaj kreitaĵoj ja argumentas netolereble, frenezige. "The creatures here are arguably intolerable, insane.

Al la Lakeo ŝia silenta indigno prezentis bonan okazon por ripeti kun variaĵoj la antaŭan diron:—"Mi sidos tie ĉi," li diris, "interrompe aŭ seninterrompe dum multaj tagoj. To the Footman her silent indignation presented a good opportunity to repeat with variations the previous saying: - "I will sit here," he said, "interrupted or uninterrupted for many days.

"Sed kion  mi  devas fari?

diris Alicio.

"Ĉion, kion ajn vi volas!

diris la Lakeo, kaj komencis fajfi. Alicio perdis la paciencon. "Ho, tute ne utilas paroli al  li ," diris ŝi, "li ja estas sencerbulo.

Dirinte tion, ŝi malfermis mem la pordon kaj—eniris. With that she opened the door herself and went in.

La pordo kondukis rekte en grandan kuirejon, kiu estis laŭ ĝia tuta longo plena je fumo. The door led straight into a large kitchen, which was along its entire length full of smoke.

Jen en la mezo, sur tripieda skabelo sidas la Dukino vartante infaneton: la kuiristino kurbiĝas super la fajro, kaj ĉirkaŭmovas per granda ferkulero la enhavon—kredeble ian supaĵon—de unu granda kaldrono. Here in the middle, on a three-legged stool, sits the Duchess nursing a child: the cook bends over the fire, and wraps around with a large iron spoon the contents — probably some soup — of one large cauldron. "Tiu supo certege enhavas tro da pipro," diris al si Alicio; pro konstantaj terneksplodoj apenaŭ ŝi povis eligi la vortojn. "That soup must contain too much pepper," said Alice to herself; due to constant gusts of wind she could scarcely utter the words.

Eĉ la Dukino ternis ne malofte; la infano senĉese aŭ ternis aŭ plorkriegis, kaj en la kuirejo  ne  ternadis nur la kuiristino kaj unu granda kato kiu sidas apud la fajrujo kaj grimacas kun la buŝo etendita de unu orelo ĝis la alia. Even the Duchess sneezed not infrequently; the child was constantly sneezing or crying, and in the kitchen there was not only the cook and one big cat sitting by the fire and grimacing with its mouth extended from one ear to the other. "Bonvolu, mi petas, klarigi al mi," Alicio komencis timeme (ĉar ŝi iom dubis ĉu estas laŭ bonmoroj ke ŝi parolu unue), "pro kio via kato grimacas tiamaniere? "Please, please, explain to me," Alice began timidly (for she was a little doubtful whether it was in her good manners for her to speak first), "why is your cat grimacing in this way?"

"Ĝi estas  Cheshire 5 kato, kaj jen kial!

diris la Dukino. "Vi Porko! "You Pig! Ŝi parolis la lastajn vortojn kun tia subita forto ke Alicio eksaltis; sed ŝi tuj komprenis ke la Dukino alparolas ne ŝin sed la infanon: do ŝi refariĝis kuraĝa kaj daŭrigis:—"Gis nun mi ne sciis ke la  Ĉeŝŝa  katoj ĉiam grimacas; mi eĉ ne sciis ke ili havas tian kapablon. She spoke the last words with such sudden force that Alice jumped up; but she understood at once that the Duchess was speaking not to her but to the child: so she regained her courage and went on: "Until now I did not know that the Cheshire cats were always grimacing;

"Ĉiuj havas la kapablon," diris la Dukino kaj la plimulto, "praktikas ĝin. “Everyone has the ability,” said the Duchess and the majority, “to practice it.

"Mi mem ne konas eĉ unu praktikantan," diris Alicio, eksentante kun ĝojo ke jam fine komencas por ŝi vere interesa konversacio. "I don't know a single practitioner myself," said Alice, feeling glad that a really interesting conversation was finally beginning for her.

"En tiu okazo, oni povas certiĝi ke vi tre malmulte konas," akre respondis la Dukino.

Ĉi tiun diron Alicio tute ne ŝatis, kaj tuj eksentis fortan deziron proponi alian temon.

Dum ŝi penis trovi ion taŭgan, la kuiristino levis la kaldronon for de la fajro kaj komencis vigle ataki la Dukinon kaj la infanon; komencante per la fajriloj, ŝi ĵetis sur ilin ĉion atingeblan, ĉion ĵeteblan. As she tried to find something suitable, the cook lifted the cauldron away from the fire and began to attack the Duchess and the child vigorously; starting with the lighters, she threw at them all that was accessible, all that could be thrown. Flugis tra la aero unu kaserolo, kaj kelkaj pladoj, kaj kvazaŭ hajlis per teleroj. One casserole, and a few dishes, flew through the air, and seemed to hail on plates. Tiujn eksterordinarajn ĵetaĵojn la Dukino ne atentis, eĉ kiam ili frapis ŝin, kaj la infano jam antaŭe tiel forte kriegis ke oni ne povis sciiĝi ĉu ĝi ricevas vundojn aŭ ne. The Duchess paid no attention to these extraordinary projectiles, even when they struck her, and the child had been shouting so loudly before that it was impossible to know whether she was being wounded or not.

"Ho, rigardu, zorgu,—mi petegas—la infanon!

Alicio ekkriis. Alice exclaimed. Ŝi saltadis agonie. She jumped in agony.

"Ho, ve! oni fortranĉos la amindan nazeton"—ĉar en tiu momento granda kaserolo preterflugante minacis forporti ĝin. the lovely nose will be cut off "—because at that moment a large saucepan flew by and threatened to take it away. "Se ĉiu volus atenti nur  siajn  aferojn," diris la Dukino per raŭka malagrabla voĉo, "la mondo rondirus multe pli rapide. "If everyone wanted to pay attention only to their own affairs," said the Duchess in a hoarse, unpleasant voice, "the world would go round much faster.

"Kaj tio ja estus nur  mal utilo," diris avide Alicio, profitante la okazon montri sian astronomian instruitecon. "And that would be only useless," said Alice eagerly, taking the opportunity to show her astronomical learning.

"Ni konsideru kiel terure tio efikus sur la tagdaŭro. “Let’s consider how terribly that would affect the length of the day. La Tero turniĝas en la daŭro de dudekkvar horoj; se do ĉirkaŭ la akso6—" The Earth rotates in twenty-four hours; if so around the axis6— " "Ŝi parolis pri akso," diris interrompante la Dukino, "do per akso dehaku al ŝi la kapon. "She was talking about an ax," said the Duchess, interrupting, "so cut off her head with an ax."

Alicio ne sen timo observis la kuiristinon por sciiĝi ĉu ŝi volos plenumi la dukinan ordonon. Alice watched the cook without fear to see if she would comply with the duchess's order.

Sed la kuiristino klopodadis pri la supo kaj ŝajne ne aŭskultis. Sekve Alicio kuraĝis daŭrigi: "La daŭro estas dudekkvar horoj, mi  kredas , aŭ ĉu eble dekdu? Mi—" "Ho, pri tio vi ne enuigu  min " diris la Dukino "ĉar neniam mi povis toleri la ciferaĉojn. "Oh, don't bore me with that," said the Duchess, "for I have never been able to bear the figures."

Kaj ŝi rekomencis varti la infanon, kantante al ĝi strangaspecan lulkanton, kaj ĉe ĉiu linifino ŝi forte skuis la kompatindan etaĵon:— And she resumed nursing the child, singing him a strange lullaby, and at the end of each line she shook the poor little thing hard. Vi forte skuu la infanon,   Ne traktu kondolence! Shake the child hard, Don't treat him with condolences!

Vidigas ĝi, ternante, planon   Ĉagreni vin intence! It shows, sneezing, a plan to upset you on purpose! Ĥoro. (en kiu partoprenis la kuiristino kaj la bebo mem) Ŭaŭ, Ŭaŭ, Ŭaŭ! Dum la Dukino kantis la duan verson ŝi forte kaj daŭre ĵetadis la infanon supren kaj rekaptis ĝin, kaj la kompatinduleto tiel forte kriegis ke Alicio apenaŭ povis aŭdi la vortojn:— As the Duchess sang the second verse she cried aloud and continued to throw the child up and recapture it, and the poor little thing cried out so loudly that Alice could scarcely hear the words:

Mi devas la infanon skui   Kaj bati kiam ternas; Ĉar li la pipron povas ĝui,   Jam longe li ĝin lernas. I must shake the child And beat him when he sneezes; Because he can enjoy the pepper, he has been learning it for a long time. Ĥoro. Ŭaŭ, Ŭaŭ, Ŭaŭ! "Jen!

Se al vi plaĉas,  vi  povas varti ĝin!" diris la Dukino al Alicio kvazaŭ ĵetante la infanon al ŝi. "Mi devas pretigi min por la kroketludo ĉe la Damo," kaj ŝi eliris rapide la ĉambron. "I have to get ready for the croquet game at the Lady's," and she hurried out of the room. La kuiristino en la ĝusta elira momento ĵetis kontraŭ ŝi grandan kaserolon, sed ĝi maltrafis. The cook at the right moment threw a large saucepan at her, but it failed. La infano estis strangforma kreaĵeto, kiu etendis la brakojn kaj krurojn en ĉiu direkto (kiel marstelo, pensis Alicio). The child was a strange-shaped creature that stretched its arms and legs in every direction (like a starfish, thought Alice).

Do apenaŭ al ŝi prosperis kapti ĝin. Tuj post la kapto ŝi rimarkis ke ĝi  puf-puf —as kiel lokomotivo kaj alterne duobligas kaj rektigas sin. Immediately after the capture she noticed that it was a poof-poof — it was like a locomotive and alternately doubled and straightened. Sekve dum la unuaj minutoj Alicio apenaŭ povis teni ĝin. Baldaŭ tamen ŝi eltrovis ke la unu nura metodo taŭge varti ĝin estas tordi la korpon en bantformon, kaj premteni dekstran orelon kaj maldekstran piedon, por ke ĝi ne malligu sin. Soon, however, she discovered that the only way to properly care for it was to twist the body into a bow, and to press the right ear and left foot so that it would not come loose. Tion farinte ŝi forportis ĝin for de la domo.

"Se mi ne forportos ĉi tiun infanon, oni certe mortigos ĝin post nemultaj tagoj. "If I do not take this child away, he will surely be killed in a few days. Do, se mi ne forprenus ĝin, mi estus mem kulpa je la mortigo. So if I hadn’t taken it off, I would have been guilty of the murder myself. La lastajn vortojn Alicio diris laŭte, kaj la etaĵo (ĝi jam de longe ĉesis terni) responde—porkblekis! Alice said the last words aloud, and the little thing (it had long since stopped sneezing) answered — howling!

"Ci ne devas grunti," diris Alicio; "tio ja estas tute maltaŭga rimedo por esprimi la sentojn! "You don't have to grunt," said Alice; "That's a very inappropriate way to express feelings!" Sed denove la infano gruntis. But again the child grunted.

Sekve Alicio tre serioze observis la vizaĝon, por vidi kio estas al ĝi. Sendube ĝi havis tre porkan nazon, kiu pli similis al porka nazego ol al hombeba nazeto; ankaŭ la okuloj fariĝis tre malgrandaj, kaj entute Alicio ne ŝatis la nunan ŝajnon. No doubt it had a very pig's nose, which looked more like a pig's nose than a baby's nose; the eyes, too, became very small, and Alice did not like the present appearance at all. "Eble ĝi nur plorkrietis," ŝi pensis kaj denove rigardis en la okulojn por vidi ĉu enestas larmoj. "Maybe it was just crying," she thought and looked into his eyes again to see if there were any tears.

Larmoj ne enestis. There were no tears.

"Se vi intencas fariĝi porketo," diris ŝi serioze, "mi tuj ĉesos prizorgi vin; vi atentu tion! "If you're going to be a piglet," she said gravely, "I'll stop taking care of you at once; pay attention to that!"

La porkinfano denove plorkriis aŭ plorblekis (neeble estas paroli precize) kaj dum kelka tempo ili iris silente. The piglet cried again or cried (it is impossible to speak precisely) and for a time they went in silence. Alicio ĵus komencis pensi en si "Do, kion fari pri tiu ĉi kreitaĵo, kiam mi rehejmiĝos," kiam denove ĝi gruntis, gruntis tiel forte kaj tiel  porke , ke ŝi derigardis, mirigite, eĉ timigite, en ĝian vizaĝon. Alice had just begun to think to herself, "So, what to do with this creature when I return home," when again it grunted, grunted so loudly and so swineily that she looked down, astonished, even frightened, into its face.

Oni jam ne povus dubi plu: jen porkido, vera porkido. One could no longer doubt: this is a piglet, a real piglet. Ŝi tuj sentis ke estus absurde porti ĝin plu. Do ŝi mallevis la besteton, kaj vidis ĝin, tuj post la mallevo, fortroti trankvile en la arbaron. So she lowered the beast, and saw it, immediately after the descent, trot away quietly into the forest.

Kaj jen por Alicio granda senzorgigo, "ĉar," diris ŝi, "kiam ĝi estos plukreskinta ĝi fariĝos terure malbela infano, kvankam nun, se oni nomos ĝin porko, ĝi tre bone aspektas. And here's a great relief to Alice, "for," said she, "when it has grown it will become a terribly ugly child, though now, if it is called a pig, it looks very good. Ŝi komencis pripensi aliajn infanojn de ŝi konatajn, kiuj pli bone taŭgus kiel porkoj kaj ĵus diras al si "se nur oni scius la metodon ŝanĝi ilin"—kiam subite ŝi eksaltas mirigite; jen, tutapude, sidas sur arbobranĉo la  Ĉeŝŝa  kato. She began to think of other children she knew who would be better suited as pigs, and just said to herself, "If only one knew how to change them" —when suddenly she jumps up in astonishment; here, right next to it, sits on a tree branch the Cheshire cat.

"Sinjoro  Ĉeŝŝa  kato"—Ŝi komencis malkuraĝe, ĉar ŝi ne povis konjekti ĉu ĝi ŝatus tiun formon, aŭ preferus "Via kata moŝto. "Mr. Cheshire Cat" —She began cowardly, for she could not guess whether she would like that shape, or would prefer "Your cat.

Tamen, ĉar ĝi nur grimacis pliamplekse, Alicio konkludis ke ĝis nun ĝi ne ofendiĝis. However, as it only grimaced more broadly, Alice concluded that so far it had not been offended.

Ŝi do daŭrigis:— "Ĉu vi afable diros al mi, mi petas, laŭ kiu direkto mi devas iri de tie ĉi?

"Tio  iom  dependas de la loko kiun vi celas," diris la Kato.

"Ne tre grave al mi kien—" komencis Alicio.

"Sekve, ne tre grave en kiu direkto vi iros," interrompis la Kato.

"Se nur  iun  lokon mi atingos," Alicio daŭrigis.

"Ho, iun aŭ alian vi nepre atingos," respondis la Kato, "se nur sufiĉe longe vi marŝos. "Oh, you must get one or the other," replied the Cat, "if you walk long enough."

Alicio konfesis en si ke  tion  oni ne povas nei.

Do ŝi eksperimentis alian demandon:—"Kiaj personoj loĝas proksime de tie ĉi? "En tiu direkto," diris la Kato, ĉirkaŭsvingante la dekstran antaŭpiedon, "Ĉapelisto loĝas, kaj en jena (montrante per la alia) loĝas Martleporo.7 Vi vizitu kiun ajn; ambaŭ estas frenezaj. "In that direction," said the Cat, swinging his right forefoot, "a Hatter lives, and in the following (pointing with the other) lives a Marmot.7 You visit anyone; both are mad."

"Sed mi ne volas renkonti frenezulojn," diris Alicio. "But I don't want to meet madmen," said Alice.

"Ho, tion vi ne povas eviti," respondis la Kato, "ĉe ni ĉiu estas freneza, senescepte. "Oh, you can't help it," replied the Cat, "we are all mad, without exception.

Mi estas freneza; ankaŭ vi! "Kiel vi scias ke mi estas freneza?

Alicio demandis. "Nepre," diris la Kato, "ĉar alie vi ne venus tien ĉi. "Certainly," said the Cat, "for otherwise you would not have come here.

Ŝajnis al Alicio ke tio tute ne estas pruvo; tamen, preterlasante sin, ŝi demandis "kaj kiel vi scias ke vi estas mem freneza? It seemed to Alice that this was not proof at all; however, omitting herself, she asked “and how do you know you’re crazy yourself?

"Por komenci," la Kato respondis, "vi konsentas ke hundoj ne estas frenezaj?

"Jes, mi povas konsenti al tio," diris Alicio.

"Nu do," la Kato daŭrigis, "la hundoj graŭlas kiam ili estas kolerigitaj, kaj svingas la voston, kiam ĝojigitaj. "Well then," the Cat continued, "the dogs growl when they're angry, and wag their tails when they're happy.

Mi, kontraste, graŭlas ĝojigite kaj kolerante svingas la voston. I, on the other hand, growl in delight and wag my tail angrily. Ĉu do mi ne estas freneza? "Al tio mi ne konsentas," Alicio tuj respondis, "ĉar ne per graŭlo la katoj esprimas plezuron; laŭ mi, ilia maniero esprimi plezuron estas tre dolĉa  murmuro . "I do not agree with that," replied Alice at once, "for it is not by a growl that cats express pleasure; in my opinion their way of expressing pleasure is a very sweet murmur.

"Vi ĝin nomu laŭ via prefero," diris la Kato. "You name it your preference," said the Cat.

"Ĉu hodiaŭ vi kroketludos ĉe la Damo? "Are you going to play croquet at the Lady's today?" "Tion mi tre ŝatus," Alicio respondis avide, "sed ĝis nun mi ne ricevis inviton.

"Vi tie vidos min," diris la Kato kaj—malaperis!

Tio ne multe surprizis Alicion; ŝi ja jam alkutimiĝis al strangaj okazoj. That didn't surprise Alice much; she was accustomed to strange occasions.

Dum ŝi rigardas la lokon, kie antaŭe sidis la Kato, ĝi subite reaperis. "Pardonu," ĝi diris, "kio okazis je la bebo? Preskaŭ mi forgesis demandi! "Fariĝis porketo," Alicio respondis tre trankvile, kvazaŭ la Kato revenis laŭ la ordinara venmaniero. "It's become a piglet," Alice replied very calmly, as if the Cat had returned in the usual way.

"Mi kredis ke tio okazos," diris la Kato kaj denove malaperis.

Iom da tempo Alicio staris atende, kredante ke ŝi eble revidos ĝin.

Poste ŝi komencis iri en la direkto de la loko kie, laŭ la Kato, loĝas la Martleporo. "Ĉapelistojn," ŝi diris al si, "mi jam konas; do la Martleporo estos por mi multe pli interesa: kaj ĉar ni jam havas Majon, ĝi eble ne estos furioza; aŭ almenaŭ malpli furioza ol en Marto. "Hats off," she said to herself, "I already know; so the Marmot will be much more interesting to me: and since we already have May, it may not be furious; or at least less furious than in March. Dirante tion, ŝi suprenrigardis. Saying that, she looked up.

Jen denove la Kato sidis sur arbobranĉo. "Ĉu vi diris porkon, aŭ forkon? "Did you say pig, or fork?"

diris la Kato.

"Porkon," respondis Alicio, "kaj mi multe preferus, se ĉe sekvantaj alvenoj vi bonvolus aperi kaj malaperi malpli subite: tiu subiteco via estas por mi vere kapturniga. "Pig," replied Alice, "and I should much prefer it if, on subsequent arrivals, you were kind enough to appear and disappear less suddenly: that suddenness of yours is really dizzying to me."

"Laŭ via plaĉo," diris la Kato, kaj tuj ekmalaperis tutmalrapide, komencante per la vostpinto kaj finante per la grimaco, kiu restis kelkajn momentojn post kiam la cetera korpo malaperis. "As you please," said the Cat, and at once began to disappear quite slowly, beginning with the tip of the tail and ending with the grimace that remained a few moments after the rest of the body had disappeared.

"Nu," pensis Alicio, "tre ofte mi vidis katon sen grimaco; sed  grimaco sen kato !

jen la plej kurioza objekto kiun mi iam vidis en la tuta vivo. Irinte antaŭen kelkajn paŝojn plu, ŝi ekvidis la domon de la Martleporo.

Ŝi kredis ke tio ĉi certe estas  lia  domo, ĉar la du kamentuboj havis la suprojn en formo de longaj oreloj, kaj la tegmento estis kovrita per felo. She thought this was certainly his house, for the two chimneys had the tops in the shape of long ears, and the roof was covered with fur. La domo estis multe pli granda ol la dukina; sekve ŝi ne kuraĝis alproksimiĝi ĝis ŝi mordetis iom de la maldekstra fungopeco, kaj altigis sin ĝis proksimume sepdek centimetroj. The house was much larger than the duchess's; therefore she did not dare approach until she had bitten some of the left piece of mushroom, and raised herself to about seventy centimeters. Havante tiun altecon ŝi marŝis rekte al la domo, sed ŝi ankoraŭ iom timis dirante al si:—"Malgraŭ ĉio ĝi povas esti furioze freneza. Preskaŭ mi volus esti irinta ĉe la Ĉapeliston. I almost wish I had gone to the Hatter.