×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Aventuroj de Alicio en Mirlando, Lewis Carroll., ĈAPITRO V - Alicio ricevas admonon de la Raŭpo

ĈAPITRO V - Alicio ricevas admonon de la Raŭpo

ĈAPITRO V Alicio ricevas admonon de la Raŭpo

Tre longan tempon Alicio kaj la Raŭpo silente rigardis unu la alian; fine la Raŭpo elprenis la pipon el la buŝo kaj alparolis ŝin per malvigla dormema voĉo:

"Kiu vi estas? " ĝi diris. Jen ne tre kuraĝiga komenco!

Alicio respondis malsinfide:

"Apenaŭ mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu mi est is , kiam mi leviĝis hodiaŭ matene, sed mi kredas ke mi ŝanĝiĝis multfoje dum la tago. " "Kion vi volas kredigi per tio? " diris tre severe la Raŭpo. "Klarigu vin. " "Bedaŭrinde, Sinjoro, mi ne povas klarigi min " diris Alicio, "ĉar mi ja ne estas mi mem. —"Ne komprenas," diris la Raŭpo. "Tamen mi ne povas igi ĝin pli klara," Alicio tre ĝentile respondis, "ĉar mi mem ne komprenas. Kaj, ke la korpalteco ofte malsamiĝas dum la daŭro de unu tago estas tre konfuzige. " —" Ne estas," diris la Raŭpo. "Nu, eble vi ne ankoraŭ spertis ĝin," diris Alicio, "sed kiam vi devas ŝanĝiĝi en krizalidon—tio ja nepre okazos ian tagon—kaj poste en papilion, vi sentos vin iom konfuzata, ĉu ne? "Tute ne ," diris la Raŭpo. "Nu, kredeble viaj sentoj ne similas la miajn," diris Alicio, "tamen tio estus certe tre konfuziga por mi ! "Vi! " diris la Raŭpo malestime, "kiu vi estas? " Tio ja rekondukis ilin al la komenciĝo.

Alicio, sentante sin ĝenata per la tre mallongaj diroj de la Raŭpo, tenadis sin iom fiere, kaj diris tre serioze, "Laŭ mia opinio, vi devas unue diri al mi, kiu vi estas. " "Kial? " diris la Raŭpo. Jen alia konfuziga demando!

Ĉar ŝi ne povis elpensi ian kialon, kaj ĉar la Raŭpo ŝajnis esti malagrablulo, Alicio ekforiris.

La Raŭpo laŭte kriis post ŝi.

"Revenu! mi havas por vi gravan konsilon. " Tio sonis al ŝi bonpromesa: ŝi do revenis.

" Ne koleriĝu ," diris la Raŭpo, kaj tuj silentis. "Ĉu nenion plu? " diris Alicio, subpremante kiel eble plej bone sian koleron. "Jes," diris la Raŭpo. Ĉar ŝi havis nenion alian por fari kaj ĉar la Raŭpo eble diros ion atentindan, ŝi decidis resti.

Dum kelkaj minutoj ĝi silente fumadis, sed en la fino malfaldis la brakojn, elprenis la pipon el la buŝo, kaj diris:—

"Vi do kredas ke vi estas ŝanĝita? "Mi timas ke jes, Sinjoro," diris Alicio. "Mi hodiaŭ ne povas memori la aferojn kiel kutime, kaj mi ne restas samalta dum eĉ dek minutoj. " —"Ne povas memori kiajn aferojn? " diris la Raŭpo. "Nu, ekzemple, mi penis diri ' Rigardu! Jen abel' klopoda ' sed ĉio elvenis malsame," Alicio respondis per tre melankolia voĉo. "Deklamu 'Patro Vilhelmo'" diris la Raŭpo. Alicio kunfaldis la manojn kaj komencis:—

Patro Vilĉ'! Patro Vilĉ'! (alparolas la filo) Blankhara vi kaj maljunulo,Staras vi sur la kap' kiel korpbalancilo? Ĉu ĝi taŭgas por okdekjarulo? "Dum junec'," Patro Vilĉo respondis al filo, Mi ja timis difekton al cerbo.Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo, Do tre ofte kapstaras sur herbo. Maljunulo vi—tion denove mi diras, Ankaŭ grasa ĝis plena sfereco,Tamen elrenversite la ĉambron eniras! Ho! de kie al vi l' elasteco? Mi ja igis la korpon tre bone fleksebla, (Li respondis tre vigle al filo)Per jena ŝmiraĵo—por vi aĉetebla Pobotele per unu spesmilo. Maljunul'! (la demandon la filo nun ŝanĝis) Ja sendenta al vi la makzelo,Sed anseron kun ostoj, eĉ bek' vi formanĝis! Jen vere mirinda muelo! Dum juneco min logis la leĝoscienco Je l' edzino mi havis procesojn:Eĉ sur feron mi nun (dank' al tiu parenco) Povus fari la makzelimpresojn! Tre maljuna vi estas! pro tiu okazo Senpoviĝas, ĉu ne, la okulo?Tamen jen balanciĝas angil' sur la nazo! Ho, klarigu, mirinda lertulo! Tri klarigojn vi havis (kolera l' ekkrio) Vi forkuru, vi—fosu tomatojn!Mi ne plu da instruo... sufiĉas ja tio! Forpermeson ricevu aŭ—batojn.

—"Ne prave! " diris la Raŭpo. "Mi timas ke ne tute " diris Alicio hontante; "kelkaj el la vortoj ŝanĝiĝis. "Malprave, de komenco ĝis fino," diris decide la Raŭpo. Sekvis kelkminuta silento.

Unue parolis la Raŭpo.

"Kiun grandecon vi deziras havi?" ĝi diris.

"Ho, pri grandeco, mi ne estas tre postulema," rapide Alicio respondis, "sed vi scias ke oni ne ŝatas tiel ofte ŝanĝiĝi. —"Ne scias," diris la Raŭpo. Alicio nenion respondis.

Neniam en la vivo oni tiom kontraŭdiris al ŝi, kaj ŝi konsciis ke rapide ŝi perdas la paciencon. "Do vi estas jam nun kontenta?" diris la Raŭpo.

"Ne, sinjoro," diris Alicio; "mi ŝatus esti iomete pli granda, se al vi ne malplaĉas, ĉar ok centimetroj estas ja alteco tute bizara. "Tre bona alteco," interrompis kolere la Raŭpo, kaj ĉe la diro starigis sin vertikale. (Ĝi havis precize ok centimetrojn! )

—"Sed por mi ja ne kutima," plendis la kompatinda etulino. Kaj ŝi pensis en si: "Se nur la bestoj kaj birdoj ne estus tiel ofendiĝemaj! "Vi alkutimiĝos post kelka tempo," diris la Raŭpo, kaj enbuŝiginte la pipon, ĝi denove ekfumis. Ĉi tiun fojon Alicio pacience atendis ĝis ĝi reparolos memvole.

Post unu, du minutoj la Raŭpo demetis la pipon kaj skuis sin. Tiam, derampinte de la fungo, ĝi rampis for en la herbon, kaj, rampante, ĵetis post si la rimarkon:

"Unu flanko igos vin kreski, la alia malkreskigos. Ĉi tion kaj nenion plu!

"Unu flanko de kio ? Alia flanko de kio ?" pensis en si Alicio.

La Raŭpo tuj respondis al ŝia penso , dirante "De la fungo," kaj post unu momento malaperis. Alicio restis senmova kaj zorge rigardis la fungon, penante eltrovi kie estas ĝiaj du "flankoj," kaj ĉar ĝi estis plenronda, ŝi trovis tiun problemon tre malfacila. Fine, ŝi streĉis la brakojn ĉirkaŭ la fungon, kaj per ĉiu mano forrompis unu peceton.

"Kaj nun kiu estas 'unu' kaj kiu 'alia'? " diris ŝi mordetante la dekstran peceton por provi la efikon. En sama momento ŝi sentis fortan frapon sub la mentono.

(Ĝi frapis la piedojn! )

Tiu subita ŝanĝo tre timigis ŝin.

Sed kredante ke ŝi nepre ne devas perdi tempon, ŝi tuj klopodis por manĝi iom de la maldekstra peceto. La mentono kaj la piedoj tiel forte kunpremiĝis, ke apenaŭ ŝi povis malfermi la buŝon, sed fine prosperis al ŝi enigi kelkajn erojn de la maldekstra peceto.

"Bone! Jam mia kapo liberiĝis," diris Alicio, ĝojigite. Sed la ĝojo tuj ŝanĝiĝis en timon, kiam ŝi rimarkis ke la ŝultroj malaperis. Derigardante, ŝi povis vidi nur grandegan longon da kolo, kiu ŝajne kreskas el ia maro de verdaj folioj tre malproksime de ŝiaj okuloj.

"Kio en la tuta mondo estas jena verdaĵo? " diris Alicio, "kaj kien malaperis la ŝultroj? Kaj vi, ho, kompatindaj manoj, pro kio mi ne povas vidi vin ?" Ŝi dume ĉirkaŭmovis ilin sed sekvis nenia rezulto krom ke la malproksima foliaro iom ondiĝis.

Ĉar tute ne sukcesis la klopodoj levi la manojn ĝis la kapo, ŝi penis mallevi al ili la kapon, kaj tre ĝojis eltrovante ke ŝia kolo estas en ĉiu direkto tre fleksebla, same kiel serpento.

Jam kurbinte ĝin en gracian zigzagon ŝi celis enigi ĝin inter la foliaron, kaj eltrovis ke tiu malproksima verda maro estas nur suproj de la arboj sub kiuj ŝi ĉirkaŭvagis kaj parolis kun la Raŭpo.

Sed en tiu momento ŝi aŭdis akran siblokrion, kaj rapide retiris la kapon, ĉar jen granda Kolombo flugas kontraŭ ŝia vizaĝo kaj forte frapas ŝin per la flugiloj.

"Vi serpento ! " kriegis la Kolombo. "Mi ne estas serpento," indignis Alicio, "vi ne ataku min! "Serpento, mi ĝin rediras," ripetis la Kolombo, sed malpli ekscitite, kaj kun ĝemo aldonis la informon: "Ĉiujn rimedojn mi provis, sed kontraŭ ili, nenio taŭgas. "— "Mi ne havas eĉ la plej malgrandan ideon pri kio vi parolas," diris Alicio. —"Mi provis la arbradikojn, la deklivojn, kaj kreskaĵajn barilojn," daŭrigis la Kolombo, tute ne atentante ŝin, "sed eviti la serpentojn, neeble. Alicio pli kaj pli konfuziĝis, sed ŝi decidis ke ne utilos diri ion ĝis la Kolombo finos.

"Sufiĉe ĝenis min la tasko elkovi la ovojn," diris la Kolombo, "sed ankaŭ mi devis nokte kaj tage gardi kontraŭ la serpentoj. Mi ja dum la lastaj tri semajnoj ne povis dormi unu momenton. " "Mi tre bedaŭras ke oni ĉagrenis vin," diris Alicio, ekkomprenante la situacion. "Kaj ĵus kiam mi elektis la plej altan arbon en la tuta arbaro," daŭrigis la Kolombo per voĉo absolute kriega, "por ke mi fine liberiĝu de ili, ili venas tordegante sin el la ĉielo mem. Fju! Serpento! " "Tamen mi ne estas serpento, ree mi ĝin diras," protestis Alicio. "Mi estas... estas...." "Nu, kio vi estas? " diris la Kolombo. "Vi ja evidente penas trovi taŭgan malveraĵon. " "Mi estas... knabineto," iom dube diris Alicio, rememorante kiom da ŝanĝoj ŝi en tiu tago jam spertis. "Vere tre kredinda aserto! " la Kolombo respondis tre sarkasme, "mi dum la pasinta vivo vidis multe da knabinetoj sed eĉ ne unu kiu havis tian kolon kian vi. Ne, ne! Serpento vi estas, kaj ne utilas ĝin nei. Kredeble vi diros al mi ke neniam vi gustumis ovon? " "Ovojn mi certe gustumis," diris Alicio, (ŝi estis ja tre verdira infano) "sed la knabinetoj egale kun la serpentoj ofte manĝas ovojn. "Tion mi ne kredas," diris la Kolombo, "sed, se tiel estas, ĉiu knabineto sekve estas iuspeca serpento. Jen ĉio! " Tio ĉi estis por Alicio tute nova ideo; do ŝi unu, du momentojn staris silente, kaj la Kolombo profitis la okazon por aldiri:

"Mi tre bone scias ke vi nuntempe serĉas ovojn, do al mi ne grave estas ĉu knabineto vi estas aŭ serpento! "Tamen al mi estas tre grave," respondis Alicio rapide. "Fakte, mi ne serĉas ovojn; kaj se mi serĉus, mi ne volus la viajn, ĉar nur la kuiritajn ovojn mi ŝatas. " "Nu, do, vi iru for! " diris la Kolombo malafable, kaj retrankviliĝis sur sia nesto. Alicio kurbigis sin kiel eble plej bone inter la arboj, sed ŝia kolo ofte implikiĝis inter la branĉoj kaj kelkfoje ŝi devis malligi ĝin.

Post kelka tempo memorante ke ŝi ankoraŭ havas en la manoj la fungopecetojn, ŝi klopodadis tre zorge, mordetante jen unu jen la alian, kaj pro tio proporcie kreskis kaj malkreskis, ĝis fine ŝi sukcesis rehavi la propran kutiman al ŝi altecon.

Jam tiel longe ŝi havis diversajn neproprajn altecojn ke unue ŝi sentis sin stranga, rehavante la propran.

Tamen post kelkaj minutoj ŝi alkutimiĝis ĝin, kaj komencis kunparoli kun si jene:—

"Nu, jam la duonon de mia projekto mi elfaris. Kiel konfuzigaj estis tiuj ŝanĝiĝoj. Mi eĉ ne povis esti certa en ĉiu momento kio mi fariĝos en la sekvanta. Sed nun mi havas la propran altecon, kaj restas nur—eniĝi en tiun belan ĝardenon. Kiamaniere mi devas klopodi pri tio? " Dirante tion, ŝi alvenis, neatendante, al ebena senarba terpeco, kun (en la mezo) unu malgranda dometo, kies alteco estis iom pli ol unu metro.

"Kiuj ajn loĝas tie," pensis Alicio, "tute ne konvenas ke mi renkontu ilin havante la nunan grandecon, mi ja morttimigus ilin. Do ŝi denove mordetis la dekstran fungopecon, kaj ne kuraĝis alproksimiĝi la dometon ĝis ŝi estis nur dudek kelke da centimetroj alta.


ĈAPITRO V - Alicio ricevas admonon de la Raŭpo CHAPTER V - Alice receives an admonition from the Caterpillar CAPÍTULO V - Alicia recibe una advertencia de la Oruga

ĈAPITRO V  Alicio ricevas admonon de la Raŭpo CHAPTER V Alice receives an exhortation from the Caterpillar

Tre longan tempon Alicio kaj la Raŭpo silente rigardis unu la alian; fine la Raŭpo elprenis la pipon el la buŝo kaj alparolis ŝin per malvigla dormema voĉo: For a very long time Alice and the Caterpillar looked at each other in silence; at last the Caterpillar took the pipe out of his mouth and addressed her in a sluggish sleepy voice:

"Kiu  vi  estas? " ĝi diris. Jen ne tre kuraĝiga komenco! This is not a very encouraging start!

Alicio respondis malsinfide: Alice replied suspiciously:

"Apenaŭ mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu mi est is , kiam mi leviĝis hodiaŭ matene, sed mi kredas ke mi ŝanĝiĝis multfoje dum la tago. " "Kion vi volas kredigi per tio? "What do you mean by that?" " diris tre severe la Raŭpo. "Klarigu vin. " "Bedaŭrinde, Sinjoro, mi ne povas klarigi  min " diris Alicio, "ĉar mi ja ne estas mi mem. —"Ne komprenas," diris la Raŭpo. "Tamen mi ne povas igi ĝin pli klara," Alicio tre ĝentile respondis, "ĉar mi mem ne komprenas. Kaj, ke la korpalteco ofte malsamiĝas dum la daŭro de unu tago estas tre konfuzige. " And that body height often differs over the course of one day is very confusing. " —" Ne  estas," diris la Raŭpo. "Nu, eble vi ne ankoraŭ spertis ĝin," diris Alicio, "sed kiam vi devas ŝanĝiĝi en krizalidon—tio ja nepre okazos ian tagon—kaj poste en papilion, vi sentos vin  iom  konfuzata, ĉu ne? "Well, you may not have experienced it yet," said Alice, "but when you have to change into a chrysalis — that will inevitably happen one day — and then into a butterfly, you'll feel a little confused, won't you?" "Tute  ne ," diris la Raŭpo. "Nu, kredeble viaj sentoj ne similas la miajn," diris Alicio, "tamen tio estus certe tre konfuziga por  mi ! "Well, I suppose your feelings are not like mine," said Alice, "but that would certainly be very confusing to me!" "Vi! " diris la Raŭpo malestime, "kiu  vi  estas? " Tio ja rekondukis ilin al la komenciĝo. That did take them back to the beginning.

Alicio, sentante sin ĝenata per la tre mallongaj diroj de la Raŭpo, tenadis sin iom fiere, kaj diris tre serioze, "Laŭ mia opinio, vi devas unue diri al mi, kiu  vi  estas. " Alice, feeling annoyed by the very short words of the Caterpillar, held herself a little proud, and said very seriously, "In my opinion, you must first tell me who you are." "Kial? " diris la Raŭpo. Jen alia konfuziga demando!

Ĉar ŝi ne povis elpensi ian kialon, kaj ĉar la Raŭpo ŝajnis esti malagrablulo, Alicio ekforiris. As she could think of no reason, and as the Caterpillar seemed to be unpleasant, Alice set off.

La Raŭpo laŭte kriis post ŝi.

"Revenu! mi havas por vi gravan konsilon. " Tio sonis al ŝi bonpromesa: ŝi do revenis. That sounded promising to her: so she returned.

" Ne koleriĝu ," diris la Raŭpo, kaj tuj silentis. "Ĉu nenion plu? " diris Alicio, subpremante kiel eble plej bone sian koleron. said Alice, suppressing her anger as best she could. "Jes," diris la Raŭpo. Ĉar ŝi havis nenion alian por fari kaj ĉar la Raŭpo  eble  diros ion atentindan, ŝi decidis resti.

Dum kelkaj minutoj ĝi silente fumadis, sed en la fino malfaldis la brakojn, elprenis la pipon el la buŝo, kaj diris:— For a few minutes it smoked silently, but at last it unfolded its arms, took the pipe out of its mouth, and said:

"Vi do kredas ke vi estas ŝanĝita? "Mi timas ke jes, Sinjoro," diris Alicio. "Mi hodiaŭ ne povas memori la aferojn kiel kutime, kaj mi ne restas samalta dum eĉ dek minutoj. " —"Ne povas memori  kiajn  aferojn? " diris la Raŭpo. "Nu, ekzemple, mi penis diri ' Rigardu! Jen abel' klopoda ' sed ĉio elvenis malsame," Alicio respondis per tre melankolia voĉo. This is a bee 'effort' but everything came out differently, "Alice replied in a very melancholy voice. "Deklamu 'Patro Vilhelmo'" diris la Raŭpo. "Declare 'Father William,'" said the Caterpillar. Alicio kunfaldis la manojn kaj komencis:— Alice folded her hands and began:

Patro Vilĉ'! Patro Vilĉ'! (alparolas la filo) Blankhara vi kaj maljunulo,Staras  vi  sur la kap' kiel korpbalancilo? (Addresses the son.) You white-haired man and old man. Are you standing on your head like a body rocker? Ĉu ĝi taŭgas por okdekjarulo? Is it suitable for an eighty-year-old? "Dum junec'," Patro Vilĉo respondis al filo, Mi ja timis difekton al cerbo.Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo, Do tre ofte kapstaras sur herbo. "In my youth," Father Bill replied to his son, "I was afraid of brain damage. I have less brains now than a cricket, so I often stand on grass." Maljunulo vi—tion denove mi diras, Ankaŭ grasa ĝis plena sfereco,Tamen elrenversite la ĉambron eniras! You old man — I say that again, too fat to full sphericity, yet upside down the room enters! Ho! de kie al vi l' elasteco? where does your elasticity come from? Mi ja igis la korpon tre bone fleksebla, (Li respondis tre vigle al filo)Per jena ŝmiraĵo—por  vi  aĉetebla Pobotele per unu spesmilo. I did make the body very flexible, (He answered his son very vigorously). Maljunul'! The old man! (la demandon la filo nun ŝanĝis) Ja sendenta al vi la makzelo,Sed anseron kun ostoj, eĉ bek' vi formanĝis! (The son now changed the question.) Your jaw is toothless, but you ate a goose with bones, even a beak! Jen vere mirinda muelo! This is a truly amazing mill! Dum juneco min logis la leĝoscienco Je l' edzino mi havis procesojn:Eĉ sur feron mi nun (dank' al tiu parenco) Povus fari la makzelimpresojn! When I was young, I was fascinated by law. Tre maljuna vi estas! pro tiu okazo Senpoviĝas, ĉu ne, la okulo?Tamen jen balanciĝas angil' sur la nazo! for that occasion the eye is powerless, isn't it? Ho, klarigu, mirinda lertulo! Oh, explain, wonderful wizard! Tri klarigojn vi havis (kolera l' ekkrio) Vi forkuru, vi—fosu tomatojn!Mi ne plu da instruo... sufiĉas ja tio! You had three explanations (angrily exclaimed) "Run away, you - dig up the tomatoes! Forpermeson ricevu aŭ—batojn. Take leave or — blows.

—"Ne prave! " diris la Raŭpo. "Mi timas ke ne  tute " diris Alicio hontante; "kelkaj el la vortoj ŝanĝiĝis. "Malprave, de komenco ĝis fino," diris decide la Raŭpo. "Wrong, from beginning to end," said the Caterpillar decisively. Sekvis kelkminuta silento. There was a few minutes of silence.

Unue parolis la Raŭpo.

"Kiun grandecon vi deziras havi?" "What size do you want to have?" ĝi diris.

"Ho, pri grandeco, mi ne estas tre postulema," rapide Alicio respondis, "sed vi scias ke oni ne ŝatas tiel ofte ŝanĝiĝi. "Oh, about size, I'm not very picky," Alice replied quickly, "but you know you don't like to change so often. —"Ne scias," diris la Raŭpo. Alicio nenion respondis.

Neniam en la vivo oni tiom kontraŭdiris al ŝi, kaj ŝi konsciis ke rapide ŝi perdas la paciencon. "Do vi estas jam nun kontenta?" diris la Raŭpo.

"Ne, sinjoro," diris Alicio; "mi ŝatus esti iomete pli granda, se al vi ne malplaĉas, ĉar ok centimetroj estas ja alteco tute bizara. "No, sir," said Alice; "I'd like to be a little bigger, if you don't mind, because eight centimeters is a completely bizarre height. "Tre  bona  alteco," interrompis kolere la Raŭpo, kaj ĉe la diro starigis sin vertikale. "Very good height," interrupted the Caterpillar angrily, and at the saying stood upright. (Ĝi havis precize ok centimetrojn! )

—"Sed por mi ja ne kutima," plendis la kompatinda etulino. Kaj ŝi pensis en si: "Se nur la bestoj kaj birdoj ne estus tiel ofendiĝemaj! And she thought to herself, "If only the animals and birds weren't so offensive! "Vi alkutimiĝos post kelka tempo," diris la Raŭpo, kaj enbuŝiginte la pipon, ĝi denove ekfumis. "You'll get used to it in a while," said the Caterpillar, and putting his pipe in his mouth it started smoking again. Ĉi tiun fojon Alicio pacience atendis ĝis ĝi reparolos memvole. This time Alice waited patiently until it spoke again voluntarily.

Post unu, du minutoj la Raŭpo demetis la pipon kaj skuis sin. Tiam, derampinte de la fungo, ĝi rampis for en la herbon, kaj, rampante, ĵetis post si la rimarkon: Then, slipping from the mushroom, it crawled away into the grass, and, crawling, threw the remark behind it:

"Unu flanko igos vin kreski, la alia malkreskigos. “One side will make you grow, the other will decrease. Ĉi tion kaj nenion plu!

"Unu flanko de  kio ? Alia flanko de  kio ?" pensis en si Alicio.

La Raŭpo tuj respondis al ŝia  penso , dirante "De la fungo," kaj post unu momento malaperis. Alicio restis senmova kaj zorge rigardis la fungon, penante eltrovi kie estas ĝiaj du "flankoj," kaj ĉar ĝi estis plenronda, ŝi trovis tiun problemon tre malfacila. Alice remained motionless and looked intently at the mushroom, trying to figure out where its two "sides" were, and because it was round, she found that problem very difficult. Fine, ŝi streĉis la brakojn ĉirkaŭ la fungon, kaj per ĉiu mano forrompis unu peceton. Finally, she wrapped her arms around the mushroom, and broke off one piece with each hand.

"Kaj nun kiu estas 'unu' kaj kiu 'alia'? " diris ŝi mordetante la dekstran peceton por provi la efikon. "she said, nibbling on the right piece to test the effect. En sama momento ŝi sentis fortan frapon sub la mentono. At the same moment she felt a strong thump under her chin.

(Ĝi frapis la piedojn! )

Tiu subita ŝanĝo tre timigis ŝin.

Sed kredante ke ŝi nepre ne devas perdi tempon, ŝi tuj klopodis por manĝi iom de la maldekstra peceto. But believing she shouldn’t waste time, she immediately tried to eat some of the leftover scrap. La mentono kaj la piedoj tiel forte kunpremiĝis, ke apenaŭ ŝi povis malfermi la buŝon, sed fine prosperis al ŝi enigi kelkajn erojn de la maldekstra peceto. Her chin and feet tightened so tightly that she could barely open her mouth, but in the end she managed to insert a few pieces of the left piece.

"Bone! Jam mia kapo liberiĝis," diris Alicio, ĝojigite. My head is already free, "said Alice, delighted. Sed la ĝojo tuj ŝanĝiĝis en timon, kiam ŝi rimarkis ke la ŝultroj malaperis. Derigardante, ŝi povis vidi nur grandegan longon da kolo, kiu ŝajne kreskas el ia maro de verdaj folioj tre malproksime de ŝiaj okuloj. Looking down, she could see only a huge length of neck that seemed to grow out of some sea of green leaves very far from her eyes.

"Kio en la tuta mondo estas jena verdaĵo? "What in the world is this green thing?" " diris Alicio, "kaj kien malaperis la ŝultroj? Kaj vi, ho, kompatindaj manoj, pro kio mi ne povas vidi  vin ?" And you, oh, poor hands, why can't I see you? " Ŝi dume ĉirkaŭmovis ilin sed sekvis nenia rezulto krom ke la malproksima foliaro iom ondiĝis. She meanwhile moved them around but no result followed except that the distant foliage was a little wavy.

Ĉar tute ne sukcesis la klopodoj levi la manojn ĝis la kapo, ŝi penis mallevi al ili la kapon, kaj tre ĝojis eltrovante ke ŝia kolo estas en ĉiu direkto tre fleksebla, same kiel serpento. As the efforts to raise her hands to her head were not at all successful, she endeavored to lower their heads, and was very glad to find that her neck was in every direction very flexible, like a snake.

Jam kurbinte ĝin en gracian zigzagon ŝi celis enigi ĝin inter la foliaron, kaj eltrovis ke tiu malproksima verda maro estas nur suproj de la arboj sub kiuj ŝi ĉirkaŭvagis kaj parolis kun la Raŭpo. Already curving it into a graceful zigzag she aimed to insert it among the foliage, and discovered that that distant green sea was only the tops of the trees under which she had wandered and talked with the Caterpillar.

Sed en tiu momento ŝi aŭdis akran siblokrion, kaj rapide retiris la kapon, ĉar jen granda Kolombo flugas kontraŭ ŝia vizaĝo kaj forte frapas ŝin per la flugiloj. But at that moment she heard a sharp hiss, and quickly withdrew her head, for there was a great Dove flying against her face and striking her hard with its wings.

"Vi  serpento ! " kriegis la Kolombo. "Mi  ne  estas serpento," indignis Alicio, "vi ne ataku min! "I'm not a snake," indignant Alice, "don't attack me!" "Serpento, mi ĝin rediras," ripetis la Kolombo, sed malpli ekscitite, kaj kun ĝemo aldonis la informon: "Ĉiujn rimedojn mi provis, sed kontraŭ ili, nenio taŭgas. "Snake, I repeat it," repeated the Dove, but less excitedly, and with a sigh added the information, "I have tried all means, but against them, nothing is proper. "— "Mi ne havas eĉ la plej malgrandan ideon pri kio vi parolas," diris Alicio. —"Mi provis la arbradikojn, la deklivojn, kaj kreskaĵajn barilojn," daŭrigis la Kolombo, tute ne atentante ŝin, "sed eviti la serpentojn, neeble. "I tried the tree roots, the slopes, and the hedges," continued the Dove, paying no attention to her, "but to avoid the snakes is impossible." Alicio pli kaj pli konfuziĝis, sed ŝi decidis ke ne utilos diri ion ĝis la Kolombo finos.

"Sufiĉe ĝenis min la tasko elkovi la ovojn," diris la Kolombo, "sed ankaŭ mi devis nokte kaj tage gardi kontraŭ la serpentoj. "I was quite bothered by the task of hatching the eggs," said the Dove, "but I also had to guard the snakes night and day. Mi ja dum la lastaj tri semajnoj ne povis dormi unu momenton. " "Mi tre bedaŭras ke oni ĉagrenis vin," diris Alicio, ekkomprenante la situacion. "I'm very sorry you were upset," said Alice, beginning to understand the situation. "Kaj ĵus kiam mi elektis la plej altan arbon en la tuta arbaro," daŭrigis la Kolombo per voĉo absolute kriega, "por ke mi fine liberiĝu de ili, ili venas tordegante sin el la ĉielo mem. "And just when I chose the tallest tree in the whole forest," continued the Dove in an absolutely shrill voice, "so that I may at last be freed from them, they come twisting themselves out of the sky itself. Fju! Serpento! " "Tamen mi  ne  estas serpento, ree mi ĝin diras," protestis Alicio. "I'm not a snake, though, I say it again," Alice protested. "Mi estas... estas...." "Nu,  kio  vi estas? " diris la Kolombo. "Vi ja evidente penas trovi taŭgan malveraĵon. " "You're obviously trying to find a suitable lie." "Mi estas... knabineto," iom dube diris Alicio, rememorante kiom da ŝanĝoj ŝi en tiu tago jam spertis. "Vere tre kredinda aserto! “Really a very credible statement! " la Kolombo respondis tre sarkasme, "mi dum la pasinta vivo vidis multe da knabinetoj sed eĉ ne unu kiu havis tian kolon kian vi. "the Dove replied very sarcastically," I've seen many little girls in my past life, but not one who had a neck like you. Ne, ne! Serpento vi estas, kaj ne utilas ĝin nei. You are a snake, and there is no point in denying it. Kredeble vi diros al mi ke neniam vi gustumis ovon? " You're probably going to tell me you've never tasted an egg? " "Ovojn mi certe gustumis," diris Alicio, (ŝi estis ja tre verdira infano) "sed la knabinetoj egale kun la serpentoj ofte manĝas ovojn. "I certainly tasted eggs," said Alice, (she was a very truthful child, after all) "but the little girls, like the snakes, often eat eggs." "Tion mi ne kredas," diris la Kolombo, "sed, se tiel estas, ĉiu knabineto sekve estas iuspeca serpento. Jen ĉio! " Tio ĉi estis por Alicio tute nova ideo; do ŝi unu, du momentojn staris silente, kaj la Kolombo profitis la okazon por aldiri: This was a whole new idea for Alice; so she stood in silence for a moment or two, and the Dove took the opportunity to add:

"Mi tre bone scias ke vi nuntempe serĉas ovojn, do al mi ne grave estas ĉu knabineto vi estas aŭ serpento! "Tamen al  mi  estas tre grave," respondis Alicio rapide. "Fakte, mi  ne  serĉas ovojn; kaj se mi serĉus, mi ne volus la viajn, ĉar nur la kuiritajn ovojn mi ŝatas. " "Actually, I'm not looking for eggs; and if I were looking, I wouldn't want yours, because I only like boiled eggs." "Nu, do, vi iru for! " diris la Kolombo malafable, kaj retrankviliĝis sur sia nesto. said the Dove angrily, and calmed down on his nest. Alicio kurbigis sin kiel eble plej bone inter la arboj, sed ŝia kolo ofte implikiĝis inter la branĉoj kaj kelkfoje ŝi devis malligi ĝin. Alice curled up as best she could among the trees, but her neck was often tangled between the branches and sometimes she had to untie it.

Post kelka tempo memorante ke ŝi ankoraŭ havas en la manoj la fungopecetojn, ŝi klopodadis tre zorge, mordetante jen unu jen la alian, kaj pro tio proporcie kreskis kaj malkreskis, ĝis fine ŝi sukcesis rehavi la propran kutiman al ŝi altecon. After a while, remembering that she still had the mushroom pieces in her hands, she tried very carefully, biting here and there, and growing and shrinking proportionately, until at last she managed to regain her usual height.

Jam tiel longe ŝi havis diversajn neproprajn altecojn ke unue ŝi sentis sin stranga, rehavante la propran. For so long she had had various improper heights that at first she felt strange, regaining her own.

Tamen post kelkaj minutoj ŝi alkutimiĝis ĝin, kaj komencis kunparoli kun si jene:— After a few minutes, however, she became accustomed to it, and began to converse with her as follows:

"Nu, jam la duonon de mia projekto mi elfaris. “Well, I’ve already done half of my project. Kiel konfuzigaj estis tiuj ŝanĝiĝoj. How confusing were those changes. Mi eĉ ne povis esti certa en ĉiu momento kio mi fariĝos en la sekvanta. Sed nun mi havas la propran altecon, kaj restas nur—eniĝi en tiun belan ĝardenon. Kiamaniere mi devas klopodi pri tio? " Dirante tion, ŝi alvenis, neatendante, al ebena senarba terpeco, kun (en la mezo) unu malgranda dometo, kies alteco estis iom pli ol unu metro. Saying this, she arrived, unexpectedly, at a flat treeless piece of land, with (in the middle) one small cottage, the height of which was a little over a meter.

"Kiuj ajn loĝas tie," pensis Alicio, "tute ne konvenas ke mi renkontu ilin havante la nunan grandecon, mi ja morttimigus ilin. "Whoever lives there," thought Alice, "it is not at all proper for me to meet them of the present size, I would indeed frighten them to death." Do ŝi denove mordetis la dekstran fungopecon, kaj ne kuraĝis alproksimiĝi la dometon ĝis ŝi estis nur dudek kelke da centimetroj alta. So she nibbled on the right piece of mushroom again, and did not dare approach the cottage until she was only a few inches tall.