×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Aventuroj de Alicio en Mirlando, Lewis Carroll., ĈAPITRO IV Ĉefe pri unu Lacerto nomata Bil

ĈAPITRO IV Ĉefe pri unu Lacerto nomata Bil

ĈAPITRO IV Ĉefe pri unu Lacerto nomata Bil4

Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Ĝi trotis malrapide, kaj ĉirkaŭrigardadis, kvazaŭ ĝi serĉas ion.

Ŝi aŭdis ĝin murmuri al si: "Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj vangharoj! Ŝi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke mi ne amas la ĉasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali? " Alicio tuj divenis ke ĝi serĉas la ventumilon kaj la paron da blankaj gantoj kapridfelaj, kaj ŝi bonkore komencis ĉirkaŭserĉi ilin.

Sed ne prosperis al ŝi trovi ilin, ĉar de kiam ŝi naĝadis en la lageto, ĉio absolute ŝanĝiĝis; malaperis la vitra tablo, la pordeto, kaj eĉ la granda halo mem. Baldaŭ dum Alicio ĉirkaŭserĉas, la Kuniklo rimarkis ŝin, kaj per kolera voĉo ekkriis al ŝi: "Nu, Mariano, kion do vi faras ĉi tie ekstere? Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon. Rapidu, for! " Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu ĝi montris.

Pro timo de ĝia kolero ŝi eĉ ne provis klarigi ke ŝi ne estas Mariano.

"Li ja kredas ke mi estas lia ĉambristino," ŝi al si diris, kurante. "Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin. " Dirante tion, ŝi trovis sin staranta antaŭ ĉarma malgranda dometo kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur ĝi la nomo Sro.

B. Kuniklo. Ŝi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per ŝtuparo timante ke ŝi renkontiĝos kun la efektiva Mariano, kaj estos forigita el la domo antaŭ ol ŝi povos trovi la ventumilon kaj gantojn.

"Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti ĉirkaŭsendata de Kuniklo! Eble ankaŭ Dajna igos min porti por ŝi depeŝojn. Jen kio povus okazi. 'Fraŭlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.' 'Post unu momento, varnjo; tamen ĝis Dajna revenos, mi devas gardi la mustruon, por ke la muso ne eliru.' Sed mi kredas ke, se Dajna komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al ŝi resti en la domo. " Dum ŝi parolis, ŝi trovis sin en neta ĉambreto kiu havis tablon apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion ŝi esperis trovi) ventumilo kaj kelkaj paroj da blankaj gantetoj.

Preninte la ventumilon kaj unu paron da gantoj, ŝi estis tuj forlasonta la ĉambron kiam okaze ŝi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteleto ne havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen ŝi malŝtopis kaj almetis ĝin al la lipoj. "Kiam ajn mi aŭ manĝas aŭ trinkas ĉi tie funde, nepre okazas io stranga, do mi volas provi kian efikon havos ĉi tiu boteleto. Mi tre esperas ke ĝi denove grandigos min, ĉar mi vere enuas esti tia malgrandaĵeto kia nun mi estas. " Kaj tian efikon ĝi fakte havis, efikon preskaŭ tujan; ĉar antaŭ ol ŝi eltrinkis duonon de la enhavo, ŝi sentis la kapon premata kontraŭ la plafono, kaj devis klini la dorson por ke ŝi ne rompu al si la kolon.

Si tuj demetis la boteleton dirante: "Sufiĉas! mi esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi ne tiom trinkis. " Ho, ve!

Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute ne ĉesis, sed daŭradis ĝis ŝi devis stari sur la genuoj, kaj plu daŭradis ĝis eĉ por tio mankis spaco. Ŝi klopodis kuŝi sur la planko havante unu kubuton kontraŭ la pordo kaj la alian klinitan ĉirkaŭ la kapo. Sed ankoraŭ plu ŝi kreskis, kaj—jen, ŝia lasta rimedo—ŝi ŝovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la kamentubon, dirante:

"Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu mi povas fari. Kio al mi okazos? Kio?" Tre feliĉe por Alicio la sorĉboteleto jam plene efikis; ŝi ne plu kreskis, tamen ŝia nuna amplekso estis por ŝi tre malkomforta, kaj ĉar ŝajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun ĉambron, ni ne miru ke ŝi nun fariĝis tre malgaja.

"Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "ĉar tie ne okazis ke oni ĉiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj ĉirkaŭ-ordoniĝis de musoj kaj kunikloj. Preskaŭ mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraŭ ĉio, la ĉitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miras kio okazis al mi. En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi ĉiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos ĝin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun"—diris ŝi per malgaja voĉo "almenaŭ tie ĉi ne estas spaco por kreski plu. Ĉu sekvas do (pensis ŝi) ke mi neniam fariĝos pli aĝa ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam fariĝi maljunulino! Sed aliflanke, devi ĉiam lerni la lecionojn, ho, mi ne ŝatus tion ! " "Vi stulta Alicio," ŝi respondis al si, "Kiel vi povus lerni lecionojn tie ĉi ? Apenaŭ estas spaco por vi , kie do lokiĝus lernolibroj?" Kaj tiamaniere ŝi daŭrigis la konversacion, diskutante kaj argumentante kontraŭ si.

Post kelkaj momentoj ŝi ĉesis paroli kaj aŭskultis, ĉar ŝi aŭdis ekster la ĉambro ies voĉon diranta: "Mariano, Mariano! se vi ne tuj alportos al mi la gantojn—" Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren laŭ la ŝtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por serĉi Marianon. Pro timo al li, ŝi tiel forte tremis ke la tuta dometo skuiĝis. Ŝi ja forgesis ke nun ŝi estas preskaŭ miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi ĝin.

Laŭ la aŭdataj sonoj la Kuniklo alvenis ĝis la pordo, kaj klopodadas malfermi ĝin.

Sed, ĉar la pordo estis malfermebla nur internen, kaj ĉar Alicio forte premas ĝin per la kubuto, tiu klopodado malsukcesis. Ŝi aŭdis ĝin diri al si: "Do, mi ĉirkaŭiros kaj eniĝos tra la fenestro. " "Vi ne faros tion " pensis Alicio. Atendinte ĝis ŝi aŭdas la Kuniklon apude sub la fenestro, ŝi subite eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. En la manon ŝi ricevis nenion, sed aŭdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon de frakasata vitro. El tio ŝi konkludis ke ĝi falis en kukumejon, aŭ en ion tiuspecan.

Post unu momenton ŝi aŭdis tre koleran voĉon (certe la voĉon de l' Kuniklo) diranta: "Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo? " kaj responde (de malproksime) jen alia voĉo de ŝi nekonata: "Se plaĉas, Moŝto, jen mi tie ĉi. Mi fosas pomojn. " "Fosas pomojn ? Ĉi tien, sencerbulo, kaj eligu min el ĉi tio ." (Denove aŭdiĝas sonoj de frakasata vitro. )

"Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro? "Brako, Ekscelenco. " (Laŭ la akcento per kiu li parolis li certe estis irlandano. ) "Ĉu 'brako' vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon tiel grandan? Ĝi ja ŝtopas la tutan fenestron. " "Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraŭ ĉio, ĝi estas brako. "Nu, ĝi ne devas esti tie, kio ajn ĝi estas. Vi iru tuj kaj forprenu ĝin. " Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio aŭdis flustraĵojn: ekze.,

"Mi ne ŝatas ĝin, Moŝto, tut' ne, tut' ne! " kaj "Vi obeu, malkuraĝulo. " En la fino ŝi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero.

Ĉi tiun fojon ŝi aŭdis du timkriojn, kaj ankaŭ duobliĝis la sonoj de frakasata vitro. "Tiu kukumejo nepre havas multe da kadroj," pensis Alicio. "Kion oni projektos nun? Pri la projekto eltiri min el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute kontenta, ĉar mi ja ne volas resti tie ĉi eterne. " Pasis kelka tempo en plena silento.

Poste rompis la silenton rulbruo de malgrandaj vagonradoj, kaj voĉoj ne malmultaj ekparolis ĉiuj kune. Ŝi elaŭdis nur la sekvantajn:

"Kie la alia ŝtupetaro?—Mi ja devis alporti nur unu, la alian Bil alportas—Bilĉo, ĝin starigu tie ĉi—Jen en ĉi tiu angulo ni starigu ilin—Ne, ne! antaŭ ĉio necesas kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron—Vi ne ĝenu vin, ili jam sufiĉe taŭgas—Vi, Bil, ekkaptu ĉi tiun ŝnuron—Ĉu la tegmento subtenos la premon?—Gardu vin, jen malfiksiĝinta ardezaĵo—Ho, ĝi jam falas, gardu la kapojn sube—(Laŭta frakaso)—Nu, kiu fuŝis tion?—Mi kredas ke Bil—Kiu devas derampi la kamentubon?—Ne, mi ne volas, vi rampu mem—Tion ne mi , Bil devas—Bil, la mastro ordonas ke vi derampu. " "Do, Bil devas derampi la kamentubon," pensis Alicio. "Ĉiujn malagrablaĵojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallarĝa, sed malgraŭ ĉio mi nepre sukcesos trafi lin per la piedo." Ŝi eltiris la piedon kiel eble pleje el la tubo kaj atendis ĝis ŝi aŭdis tutapude en la tubo ĉirkaŭgratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca ĝi estis, ŝi el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si 'Tio nepre estas Bil' ŝi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende aŭskultis. Unue ŝi aŭdis laŭtan ĥoron:

"Jen Bil tie supre! Pafiĝis el tubo! Falas teren! ! " Poste la voĉo de l' Kuniklo diranta tutsole: " Kaptu lin, vi ĉe la barilo. " Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza voĉaro: "Subtenu la kapon—Brandon. Ne sufoku lin—Kio al vi okazis, kunulo—Diru al ni—" Aŭdiĝis responde tre malforta sibla voĉo ("jen la voĉo de Bil," pensis Alicio). "Nu, apenaŭ mi scias—ne pli, dankojn—jam mi refortiĝas—mi estas tro konfuzita por rakonti—io—kvazaŭ risorte—atakis min—kaj mi pafiĝis supren kiel raketo—jen ĉio. "Tute vere, ni ja vidis vin," diris la aliaj. "Ni devas ekbruligi la domon," diris la voĉo de l' Kuniklo. Alicio tuj ekkriis kiel eble plej laŭte "se vi tion atencos, mi instigos kontraŭ vi Dajna'n . " Sekvis tuja kaj plena silento.

"Kion nun ili faros?" pensis Alicio.

Laŭ ŝi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton.

Post unu, du momentoj denove komencis ĉirkaŭmoviĝo, kaj la Kuniklo aŭdigis sin dirante: "Sufiĉos por komenco unu plena puŝĉaro. "Plena puŝĉaro da kio? " pensis Alicio. Tiu dubo ne daŭris longe, ĉar en tiu sama momento, enŝutiĝis tra la fenestro, kun kvazaŭ-hajla bruo, amaso da ŝtonetoj, kaj kelkaj el ili eĉ frapis al ŝi la vizaĝon. Ŝi diris al si: "Tion mi tuj ĉesigos," kaj aldonis laŭte: "Se vi ree faros tion, mi Dajna'n ...." Denove la tuja kaj plena silento!

Alicio surprize rimarkis ke la ŝtonetoj kuŝantaj sur la planko ĉiuj ŝanĝiĝas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la feliĉa ideo "Se mi manĝos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi iuspeca korpŝanĝo, kaj ĉar nun tia ŝanĝo neniel povas kreskigi min, sekvas ke la efiko estos malkreskiga. Ŝi do englutis unu, kaj kun granda ĝojo konstatis ke ŝi tuj komencas malkreski.

Tuj kiam ŝi estis sufiĉe malalta por trairi la pordon, ŝi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante ŝin. La kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj donas al li trinkaĵon el boteleto. Ĉiuj sin ĵetis al Alicio, sed ŝi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaŭ trovis sin staranta sekure en densa arbaro.

"Kaj nun," diris al si Alicio ĉirkaŭvaganta en la arbaro, "la unua celo kompreneble estas rekreski ĝis la ordinara grandeco, kaj la dua estas trovi la vojon en tiun belan ĝardenon. Sendube tre bona plano!

sed, bedaŭrinde, ŝi ne havis eĉ la plej malgrandan ideon kiamaniere ŝi devos plenumi ĝin. Dum ŝi serĉe esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris ŝian atenton.

Jen grandega hundido de alte rigardis sur ŝin el grandaj rondaj okuloj, kaj malvigle etendis unu piedon por tuŝi ŝin.

"Ho, vi dorlotaĵeto," diris ŝi en sia plej dorlota voĉo, kaj penis fajfi al ĝi. Sed interne ŝi tre timis pensante ke ĝi eble estas malsata, kaj en tiu okazo povas formanĝi ŝin, malgraŭ la dorloto.

Apenaŭ konsciante kion ŝi faras, ŝi levis malgrandan branĉeton kaj tenis ĝin antaŭ la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun laŭta ĝojbojo, kaj ĵetinte sin sur la branĉeto ŝajnigis mortskui ĝin.

Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantaŭ granda kardo.

Tuj kiam ŝi reaperis sur la alia flanko, branĉeto en mano, la hundido denove atakis, kaj pro ĝia arda deziro ĝin kapti, tute renversiĝis. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazaŭ oni ludus kun tirĉevalo, kaj en ĉiu momento atendante ke ŝi estos piedpremata, ree ĉirkaŭkuris la kardon. La hundido, siaparte, komencis fari rapide tutan serion da sinĵetoj; ĉiufoje ĝi nur malmulte antaŭen kuris, sed multe kuris malantaŭen. Senĉese ĝi raŭke bojadis, ĝis fine ĝi sidiĝis malproksime, kaj spiregadis, kun lango elpendiĝanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj.

Tiu momento ŝajnis al Alicio oportuna por forkuro.

Ŝi tuj ekkuris, kaj ne ĉesis kuradi ĝis ŝi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro la longa interspaco) la bojado fariĝis apenaŭ aŭdebla.

"Tamen ĝi estis tre bela hundeto," diris Alicio apogante sin kontraŭ ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el ĝiaj folioj ŝi daŭrigis: "Mi tre volus instrui al ĝi lertfaraĵojn, se nur mi estus... taŭgegranda. Ho, preskaŭ mi forgesis ke mi devas rekreski! Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku aŭ manĝu ion . Sed jen la ĉefa demando: kion trinki aŭ manĝi. " Alicio ĉirkaŭrigardis sur ĉiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed nenion ŝi vidis kiu havis la aspekton esti la taŭga manĝaĵo.

Sed jen, apud ŝi, staris granda fungo, egale alta kun ŝi mem. Esplorinte ĝin, sube kaj ĉirkaŭe, ŝi decidiĝis esplori ankaŭ la supron. Levinte sin sur la piedpintojn, ŝi havis la okulojn ĝuste super la rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, ŝi ekvidis grandan bluhaŭtan raŭpon kiu serene fumas longan turkan pipon.


ĈAPITRO IV Ĉefe pri unu Lacerto nomata Bil CHAPTER IV Mainly about one Lizard called Bil CAPÍTULO IV Principalmente sobre un lagarto llamado Bil

ĈAPITRO IV Ĉefe pri unu Lacerto nomata Bil4 CHAPTER IV Mainly about one Lizard called Bil4

Alvenis ne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Ĝi trotis malrapide, kaj ĉirkaŭrigardadis, kvazaŭ ĝi serĉas ion. It was not the Mouse that came, but the White Rabbit. It trotted slowly, and looked around as if looking for something.

Ŝi aŭdis ĝin murmuri al si: "Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj vangharoj! She heard it murmur to herself: "Oh, the Duchess, oh, my dear feet, oh my fur and whiskers! Ŝi ekzekutigos min. She will execute me. Tio estas same certa kiel la fakto ke mi ne amas la ĉasputorojn! That’s as certain as the fact that I don’t love the sparrows! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali? " Alicio tuj divenis ke ĝi serĉas la ventumilon kaj la paron da blankaj gantoj kapridfelaj, kaj ŝi bonkore komencis ĉirkaŭserĉi ilin. Alice at once guessed that it was looking for the fan and the pair of white goatskin gloves, and she kindly began to search around them.

Sed ne prosperis al ŝi trovi ilin, ĉar de kiam ŝi naĝadis en la lageto, ĉio absolute ŝanĝiĝis; malaperis la vitra tablo, la pordeto, kaj eĉ la granda halo mem. But she did not succeed in finding them, for since she had swum in the pond everything had changed absolutely; the glass table, the gate, and even the great hall itself disappeared. Baldaŭ dum Alicio ĉirkaŭserĉas, la Kuniklo rimarkis ŝin, kaj per kolera voĉo ekkriis al ŝi: "Nu, Mariano, kion do vi faras ĉi tie ekstere? Soon as Alice was searching around, the Rabbit noticed her, and in an angry voice exclaimed to her, "Well, Mariano, what are you doing out here?" Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon. You immediately run into the house and bring a pair of gloves and a fan. Rapidu, for! " Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu ĝi montris.

Pro timo de ĝia kolero ŝi eĉ ne provis klarigi ke ŝi ne estas Mariano.

"Li ja kredas ke mi estas lia ĉambristino," ŝi al si diris, kurante. "He does think I'm his maid," she said to herself, running. "Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin. " if I succeed in finding them. " Dirante tion, ŝi trovis sin staranta antaŭ ĉarma malgranda dometo kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur ĝi la nomo Sro. Saying this, she found herself standing in front of a charming little cottage with a neat name-plate on the door and engraved on it the name Mr.

B. Kuniklo. Ŝi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per ŝtuparo timante ke ŝi renkontiĝos kun la efektiva Mariano, kaj estos forigita el la domo antaŭ ol ŝi povos trovi la ventumilon kaj gantojn. She entered without knocking on the door, and hurried up the stairs fearing that she would meet the real Mariano, and be removed from the house before she could find the fan and gloves.

"Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti ĉirkaŭsendata de Kuniklo! "How strange," said Alice to herself, "to be sent by Rabbit!" Eble ankaŭ Dajna igos min porti por ŝi depeŝojn. Maybe Dinah will make me carry offices for her too. Jen kio povus okazi. This is what could happen. 'Fraŭlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.' 'Miss Alice, come, get ready for the walk.' 'Post unu momento, varnjo; tamen ĝis Dajna revenos, mi devas gardi la mustruon, por ke la muso ne eliru.' ‘After a moment, varnjo; however, until Dinah returns, I must guard the mouse so that the mouse does not come out. ' Sed mi kredas ke, se Dajna komencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al ŝi resti en la domo. " But I believe that if Dinah had begun to rule the household in this way, she would not have been allowed to stay in the house. " Dum ŝi parolis, ŝi trovis sin en neta ĉambreto kiu havis tablon apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion ŝi esperis trovi) ventumilo kaj kelkaj paroj da blankaj gantetoj. As she spoke, she found herself in a neat little room that had a table by the window, and here on the table (what she hoped to find) was a fan and a few pairs of white gloves.

Preninte la ventumilon kaj unu paron da gantoj, ŝi estis tuj forlasonta la ĉambron kiam okaze ŝi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Taking the fan and one pair of gloves, she was about to leave the room when she noticed a small bottle standing in the mirror. Tiu boteleto ne havis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen ŝi malŝtopis kaj almetis ĝin al la lipoj. That bottle had no inscription with the invitation DRINK ME, yet she uncorked it and put it to her lips. "Kiam ajn mi aŭ manĝas aŭ trinkas ĉi tie funde, nepre okazas io stranga, do mi volas provi kian efikon havos ĉi tiu boteleto. “Whenever I either eat or drink here at the bottom, something strange is bound to happen, so I want to test what effect this bottle will have. Mi tre esperas ke ĝi denove grandigos min, ĉar mi vere enuas esti tia malgrandaĵeto kia nun mi estas. " I really hope it makes me grow up again, because I'm really bored of being such a little thing as I am now. " Kaj tian efikon ĝi fakte havis, efikon preskaŭ tujan; ĉar antaŭ ol ŝi eltrinkis duonon de la enhavo, ŝi sentis la kapon premata kontraŭ la plafono, kaj devis klini la dorson por ke ŝi ne rompu al si la kolon. And such an effect it actually had, an effect almost immediate; for before she had drunk half the contents she felt her head pressed against the ceiling, and had to bend her back so that she would not break her neck.

Si tuj demetis la boteleton dirante: "Sufiĉas! mi esperas ke mi ne kreskos plu. I hope I don't grow up anymore. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi ne tiom trinkis. " Ho, ve!

Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tute ne ĉesis, sed daŭradis ĝis ŝi devis stari sur la genuoj, kaj plu daŭradis ĝis eĉ por tio mankis spaco. Ŝi klopodis kuŝi sur la planko havante unu kubuton kontraŭ la pordo kaj la alian klinitan ĉirkaŭ la kapo. She tried to lie on the floor with one elbow against the door and the other bent around her head. Sed ankoraŭ plu ŝi kreskis, kaj—jen, ŝia lasta rimedo—ŝi ŝovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la kamentubon, dirante: But still she grew, and — this was her last resort — she put one arm out of the window and one foot into the chimney, saying:

"Nu, kio ajn okazos, jam nenion plu mi povas fari. Kio al mi okazos? Kio?" Tre feliĉe por Alicio la sorĉboteleto jam plene efikis; ŝi ne plu kreskis, tamen ŝia nuna amplekso estis por ŝi tre malkomforta, kaj ĉar ŝajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun ĉambron, ni ne miru ke ŝi nun fariĝis tre malgaja. Luckily for Alice the magic bottle was already in full effect; she was no longer growing, yet her present size was very uncomfortable for her, and as there seemed to be no possibility of ever leaving that room, let us not be surprised that she had now become very sad.

"Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "ĉar tie ne okazis ke oni ĉiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj ĉirkaŭ-ordoniĝis de musoj kaj kunikloj. "It was much more pleasant in the house," thought the poor fellow, "for it did not happen there that one always grew and grew alternately, and was surrounded by mice and rabbits." Preskaŭ mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraŭ ĉio, la ĉitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. I almost wish I hadn't entered that tunnel; however, in spite of everything, life here is certainly curious and interesting. Ho, mi tre miras kio okazis al mi. En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi ĉiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! In the past, when I read the fairy tales, I always assumed that in the real world such things do not happen at all; but here I find myself in the middle of some real fairy tale! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos ĝin, tuj kiam mi estos plenkreskinta. I will write it myself as soon as I am an adult. Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun"—diris ŝi per malgaja voĉo "almenaŭ tie ĉi ne estas spaco por kreski plu. But I have grown fully now, "she said in a sad voice." At least there is no room to grow here. Ĉu sekvas do (pensis ŝi) ke mi neniam fariĝos pli aĝa ol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam fariĝi maljunulino! Sed aliflanke, devi ĉiam lerni la lecionojn, ho, mi ne ŝatus tion ! " "Vi stulta Alicio," ŝi respondis al si, "Kiel vi povus lerni lecionojn tie ĉi ? Apenaŭ estas spaco por vi , kie do lokiĝus lernolibroj?" There is hardly any space for you, so where would textbooks be placed? " Kaj tiamaniere ŝi daŭrigis la konversacion, diskutante kaj argumentante kontraŭ si. And so she continued the conversation, arguing and arguing against herself.

Post kelkaj momentoj ŝi ĉesis paroli kaj aŭskultis, ĉar ŝi aŭdis ekster la ĉambro ies voĉon diranta: "Mariano, Mariano! After a few moments she stopped talking and listened, for she heard outside the room someone's voice saying, "Mariano, Mariano! se vi ne tuj alportos al mi la gantojn—" Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren laŭ la ŝtuparo. if you don't bring me the gloves at once— "There were the sounds of footsteps up the stairs. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por serĉi Marianon. Pro timo al li, ŝi tiel forte tremis ke la tuta dometo skuiĝis. Out of fear of him, she trembled so hard that the whole cottage shook. Ŝi ja forgesis ke nun ŝi estas preskaŭ miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi ĝin. She has forgotten that she is now almost a thousand times bigger than the Rabbit, and there is no need to fear it at all.

Laŭ la aŭdataj sonoj la Kuniklo alvenis ĝis la pordo, kaj klopodadas malfermi ĝin. At the sound the Rabbit has reached the door, and is trying to open it.

Sed, ĉar la pordo estis malfermebla nur internen, kaj ĉar Alicio forte premas ĝin per la kubuto, tiu klopodado malsukcesis. But, as the door could only be opened inwards, and as Alice pressed it hard with her elbow, this attempt failed. Ŝi aŭdis ĝin diri al si: "Do, mi ĉirkaŭiros kaj eniĝos tra la fenestro. " She heard it say to itself, "So, I'll go around and go in through the window." "Vi ne faros tion " pensis Alicio. Atendinte ĝis ŝi aŭdas la Kuniklon apude sub la fenestro, ŝi subite eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. Waiting until she heard the Rabbit nearby under the window, she suddenly reached out and made a tentative catch in the air. En la manon ŝi ricevis nenion, sed aŭdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon de frakasata vitro. Into her hand she received nothing, but heard a sudden cry of fear, the fall of some body, and at the same time the sound of shattered glass. El tio ŝi konkludis ke ĝi falis en kukumejon, aŭ en ion tiuspecan. From this she concluded that it had fallen into a cucumber plant, or something like that.

Post unu momenton ŝi aŭdis tre koleran voĉon (certe la voĉon de l' Kuniklo) diranta: "Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo? After a while she heard a very angry voice (certainly the Rabbit's voice) saying, "Pat, Pat, where are you, you scoundrel?" " kaj responde (de malproksime) jen alia voĉo de ŝi nekonata: "Se plaĉas, Moŝto, jen mi tie ĉi. "and in reply (from a distance) there was another voice unknown to her:" If you please, Your Majesty, here I am. Mi fosas pomojn. " I dig apples. " "Fosas pomojn ? Ĉi tien, sencerbulo, kaj eligu min el ĉi tio ." Come here, you brainless man, and get me out of this. " (Denove aŭdiĝas sonoj de frakasata vitro. )

"Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro? "Brako, Ekscelenco. “Arm, Excellency. " (Laŭ la akcento per kiu li parolis li certe estis irlandano. ) "(According to the accent in which he spoke he was certainly Irish.) "Ĉu 'brako' vi diris, stultulo? "Did you say 'arm', fool?" Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon tiel grandan? Ĝi ja ŝtopas la tutan fenestron. " It does block the whole window. " "Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraŭ ĉio, ĝi estas brako. "Nu, ĝi ne devas esti tie, kio ajn ĝi estas. Vi iru tuj kaj forprenu ĝin. " You go right away and take it off. " Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio aŭdis flustraĵojn: ekze.,

"Mi ne ŝatas ĝin, Moŝto, tut' ne, tut' ne! "I don't like it, Your Majesty, not at all, not at all! " kaj "Vi obeu, malkuraĝulo. " "and" You obey, coward. " En la fino ŝi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero.

Ĉi tiun fojon ŝi aŭdis du timkriojn, kaj ankaŭ duobliĝis la sonoj de frakasata vitro. This time she heard two cries of fear, and also doubled the sounds of shattered glass. "Tiu kukumejo nepre havas multe da kadroj," pensis Alicio. "That cucumber must have a lot of frames," thought Alice. "Kion oni projektos nun? "What will be projected now? Pri la projekto eltiri min el la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute kontenta, ĉar mi ja ne volas resti tie ĉi eterne. " About the project to get me out of the window, if only they could, I would be completely happy, because I really don’t want to stay here forever. " Pasis kelka tempo en plena silento.

Poste rompis la silenton rulbruo de malgrandaj vagonradoj, kaj voĉoj ne malmultaj ekparolis ĉiuj kune. Then the silence was broken by the rolling of small wagon-wheels, and not a few voices began to speak all together. Ŝi elaŭdis nur la sekvantajn: She heard only the following:

"Kie la alia ŝtupetaro?—Mi ja devis alporti nur unu, la alian Bil alportas—Bilĉo, ĝin starigu tie ĉi—Jen en ĉi tiu angulo ni starigu ilin—Ne, ne! "Where's the other ladder?" "I only had to bring one, Bill brings the other. Bill, put it here — Let's put them in this corner — No, no!" antaŭ ĉio necesas kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron—Vi ne ĝenu vin, ili jam sufiĉe taŭgas—Vi, Bil, ekkaptu ĉi tiun ŝnuron—Ĉu la tegmento subtenos la premon?—Gardu vin, jen malfiksiĝinta ardezaĵo—Ho, ĝi jam falas, gardu la kapojn sube—(Laŭta frakaso)—Nu, kiu fuŝis tion?—Mi kredas ke Bil—Kiu devas derampi la kamentubon?—Ne, mi ne volas, vi rampu mem—Tion ne mi , Bil devas—Bil, la mastro ordonas ke vi derampu. " first of all it is necessary to tie them together, or we will not reach the window — Don't worry, they're good enough — You, Bill, grab this rope — Will the roof withstand the pressure? It's falling, keep your heads down— (Loud crash) —Well, who messed that up? —I think Bill — Who's going to crawl out of the chimney? , the landlord orders you to crawl. " "Do, Bil devas derampi la kamentubon," pensis Alicio. "Ĉiujn malagrablaĵojn oni trudas al Bil. "All the inconveniences are imposed on Bill. Mi ne volus esti en la situacio de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallarĝa, sed malgraŭ ĉio mi nepre sukcesos trafi lin per la piedo." The hearth is very narrow, but in spite of everything I will be able to hit him with my foot. " Ŝi eltiris la piedon kiel eble pleje el la tubo kaj atendis ĝis ŝi aŭdis tutapude en la tubo ĉirkaŭgratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca ĝi estis, ŝi el la sonoj ne povis diveni). She pulled her foot out of the tube as far as she could and waited until she heard a little creature crawling around and crawling all over the tube (what kind it was, she couldn't guess from the sounds). Tiam dirante al si 'Tio nepre estas Bil' ŝi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende aŭskultis. Then, saying to herself, 'That must be Bill,' she tapped her foot into the tube, and listened expectantly. Unue ŝi aŭdis laŭtan ĥoron: At first she heard a loud chorus:

"Jen Bil tie supre! Pafiĝis el tubo! Shot from a tube! Falas teren! Fall to the ground! ! " Poste la voĉo de l' Kuniklo diranta tutsole: " Kaptu lin, vi ĉe la barilo. Then the Rabbit's voice said all alone: "Catch him, you at the fence. " Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza voĉaro: There was a moment's silence and finally another confusing voice: "Subtenu la kapon—Brandon. Ne sufoku lin—Kio al vi okazis, kunulo—Diru al ni—" Don't suffocate him — What happened to you, mate — Tell us— " Aŭdiĝis responde tre malforta sibla voĉo ("jen la voĉo de Bil," pensis Alicio). There was a very faint hissing voice in response ("this is Bil's voice," thought Alice). "Nu, apenaŭ mi scias—ne pli, dankojn—jam mi refortiĝas—mi estas tro konfuzita por rakonti—io—kvazaŭ risorte—atakis min—kaj mi pafiĝis supren kiel raketo—jen ĉio. "Well, I hardly know — no more, thank you — I'm getting stronger — I'm too confused to tell — something — as if by spring — attacked me — and I fired up like a rocket — that's all. "Tute vere, ni ja vidis vin," diris la aliaj. "Ni devas ekbruligi la domon," diris la voĉo de l' Kuniklo. Alicio tuj ekkriis kiel eble plej laŭte "se vi tion atencos, mi instigos kontraŭ vi Dajna’n . " Alice at once exclaimed as loudly as she could, "if you do that, I will incite Dinah against you." Sekvis tuja kaj plena silento. Immediate and complete silence followed.

"Kion nun ili faros?" pensis Alicio.

Laŭ ŝi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton. According to her, the most prudent way would be to remove the roof.

Post unu, du momentoj denove komencis ĉirkaŭmoviĝo, kaj la Kuniklo aŭdigis sin dirante: "Sufiĉos por komenco unu plena puŝĉaro. After one, two moments a round began again, and the Rabbit heard himself say, "One full pushcart will suffice for a start. "Plena puŝĉaro da kio? " pensis Alicio. Tiu dubo ne daŭris longe, ĉar en tiu sama momento, enŝutiĝis tra la fenestro, kun kvazaŭ-hajla bruo, amaso da ŝtonetoj, kaj kelkaj el ili eĉ frapis al ŝi la vizaĝon. That doubt did not last long, for at that very moment, a heap of pebbles, like a hailstorm, was poured through the window, and some of them even struck her in the face. Ŝi diris al si: "Tion mi tuj ĉesigos," kaj aldonis laŭte: "Se vi ree faros tion, mi Dajna’n ...." She said to herself, "I'll stop that at once," and added aloud, "If you do it again, I'll Dinah ...." Denove la tuja kaj plena silento!

Alicio surprize rimarkis ke la ŝtonetoj kuŝantaj sur la planko ĉiuj ŝanĝiĝas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la feliĉa ideo "Se mi manĝos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al mi iuspeca korpŝanĝo, kaj ĉar nun tia ŝanĝo neniel povas kreskigi min, sekvas ke la efiko estos malkreskiga. Alice was surprised to find that the pebbles lying on the floor were all changing into cookies, and the happy idea came into her head: that the effect will be diminishing. Ŝi do englutis unu, kaj kun granda ĝojo konstatis ke ŝi tuj komencas malkreski. So she swallowed one, and with great joy realized that she was about to begin to decline.

Tuj kiam ŝi estis sufiĉe malalta por trairi la pordon, ŝi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante ŝin. As soon as she was low enough to walk through the door, she ran out of the house, and found a large flock of small birds and animals standing outside waiting for her. La kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj donas al li trinkaĵon el boteleto. Poor lizard Bill was sitting in the middle supported by two guinea pigs giving him a drink from a bottle. Ĉiuj sin ĵetis al Alicio, sed ŝi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaŭ trovis sin staranta sekure en densa arbaro. Everyone threw themselves at Alice, but she ran away as fast as she could and soon found herself standing safely in a dense forest.

"Kaj nun," diris al si Alicio ĉirkaŭvaganta en la arbaro, "la unua celo kompreneble estas rekreski ĝis la ordinara grandeco, kaj la dua estas trovi la vojon en tiun belan ĝardenon. "And now," said Alice to herself, wandering in the woods, "the first object, of course, is to grow back to its normal size, and the second is to find the way into that beautiful garden. Sendube tre bona plano!

sed, bedaŭrinde, ŝi ne havis eĉ la plej malgrandan ideon kiamaniere ŝi devos plenumi ĝin. but, unfortunately, she had not the slightest idea how she was going to accomplish it. Dum ŝi serĉe esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris ŝian atenton. As she searched through the trees, a sharp bark drew her attention.

Jen grandega hundido de alte rigardis sur ŝin el grandaj rondaj okuloj, kaj malvigle etendis unu piedon por tuŝi ŝin. Here was a huge puppy looking down on her with big round eyes, and stretched out one foot lazily to touch her.

"Ho, vi dorlotaĵeto," diris ŝi en sia plej dorlota voĉo, kaj penis fajfi al ĝi. "Oh, you pet," she said in her most pet voice, and tried to whistle at it. Sed interne ŝi tre timis pensante ke ĝi eble estas malsata, kaj en tiu okazo povas formanĝi ŝin, malgraŭ la dorloto. But inside she was very frightened at the thought that it might be hungry, and on that occasion might devour her, in spite of the pampering.

Apenaŭ konsciante kion ŝi faras, ŝi levis malgrandan branĉeton kaj tenis ĝin antaŭ la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun laŭta ĝojbojo, kaj ĵetinte sin sur la branĉeto ŝajnigis mortskui ĝin. Barely aware of what she was doing, she lifted a small twig and held it in front of the puppy, who immediately jumped into the air with a loud bark of joy, and throwing himself on the twig pretended to shake it to death.

Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantaŭ granda kardo. To avoid being trampled, Alice guarded herself behind a large thistle.

Tuj kiam ŝi reaperis sur la alia flanko, branĉeto en mano, la hundido denove atakis, kaj pro ĝia arda deziro ĝin kapti, tute renversiĝis. As soon as she reappeared on the other side, a twig in hand, the puppy attacked again, and on account of its ardent desire to seize it, was utterly overthrown. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazaŭ oni ludus kun tirĉevalo, kaj en ĉiu momento atendante ke ŝi estos piedpremata, ree ĉirkaŭkuris la kardon. Alice, thinking to herself that it was as if she were playing with a draft horse, and at every moment waiting for her to be trampled, ran around the thistle again. La hundido, siaparte, komencis fari rapide tutan serion da sinĵetoj; ĉiufoje ĝi nur malmulte antaŭen kuris, sed multe kuris malantaŭen. The puppy, for his part, began to make a whole series of squeaks quickly; each time it ran only a little forward, but ran far back. Senĉese ĝi raŭke bojadis, ĝis fine ĝi sidiĝis malproksime, kaj spiregadis, kun lango elpendiĝanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj. It barked hoarsely, until at last it sat far away, panting, with its tongue hanging out and its big eyes half closed.

Tiu momento ŝajnis al Alicio oportuna por forkuro. That moment seemed to Alice opportune for escape.

Ŝi tuj ekkuris, kaj ne ĉesis kuradi ĝis ŝi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro la longa interspaco) la bojado fariĝis apenaŭ aŭdebla. She immediately started running, and did not stop running until she felt tired and panting, and (because of the long gap) the barking became barely audible.

"Tamen ĝi estis tre bela hundeto," diris Alicio apogante sin kontraŭ ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el ĝiaj folioj ŝi daŭrigis: "Mi tre volus instrui al ĝi lertfaraĵojn, se nur mi estus... taŭgegranda. "It was a very pretty little dog, though," said Alice, leaning against a little buttercup to rest; and fanning herself with one of its leaves, she went on: "I should very much like to teach it tricks, if only I were... fit. Ho, preskaŭ mi forgesis ke mi devas rekreski! Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku aŭ manĝu ion . Let me consider what to do; I think it will be necessary for me to drink or eat something. Sed jen la ĉefa demando: kion trinki aŭ manĝi. " Alicio ĉirkaŭrigardis sur ĉiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed nenion ŝi vidis kiu havis la aspekton esti la taŭga manĝaĵo. Alice looked around for all the flowers and stalks of grass, but she saw nothing that looked like the right food.

Sed jen, apud ŝi, staris granda fungo, egale alta kun ŝi mem. Esplorinte ĝin, sube kaj ĉirkaŭe, ŝi decidiĝis esplori ankaŭ la supron. After exploring it, below and around, she decided to explore the top as well. Levinte sin sur la piedpintojn, ŝi havis la okulojn ĝuste super la rando. Lifting to her feet, she had her eyes just above the edge. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, ŝi ekvidis grandan bluhaŭtan raŭpon kiu serene fumas longan turkan pipon. Sitting on top, with her arms folded, she spotted a large blue-skinned caterpillar serenely smoking a long Turkish pipe.