×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

La Aventuroj de Alicio en Mirlando, Lewis Carroll., ĈAPITRO I Mirinda Falego!

ĈAPITRO I Mirinda Falego!

LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO ĈAPITRO I Mirinda Falego! Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuiĝis pro senokupo.

Unu, du foje ŝi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en ĝi nek desegnojn nek konversaciojn, kaj "por kio utilas libro," pensis ŝi, "enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?" Ŝi do ekpripensis—ne tre vigle ĉar la tago estis varma, kaj ŝi sentis sin tre dormema—ĉu la plezuro fari ĉenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun paleruĝaj okuloj. Tio ja ne estis tre mirinda, ankaŭ ne ŝajnis al Alicio tre eksterordinare aŭdi la kuniklon diranta al si:— "Ho, ve!

mi malfruos! (Kiam poste ŝi pripensadis la aferon, ŝajnis al ŝi, ke tio estis efektive mirinda, sed en la momento mem, ĝi ŝajnis al ŝi tute ordinara.

Tamen, kiam la kuniklo el sia veŝta poŝo eligis poŝhorloĝon, kaj, rigardinte ĝin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, ĉar subite frapis ŝin la ideo, ke neniam antaŭe ŝi vidis kuniklon kiu havas veŝtpoŝon kaj poŝhorloĝon.

La scivolemo en ŝi ekflamiĝis! Tuj ŝi ekkuris post ĝi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub la kreskaĵa barilo ĝustatempe por vidi la kuniklon malaperi en ĝin. Ne konsiderinte eĉ unu momenton, kiamaniere ŝi reeliĝos, Alicio postkuris ĝin en la tuneleton.

La tunelo, ĉe la unuaj paŝoj, kondukis rekte antaŭen, same kiel fervoja tunelo, sed poste dekliniĝis malsupren kaj fariĝis kruta.

Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceliĝi, trovis sin vole nevole defalanta tre profundan ŝakton. Mi ĵus diris "tre profundan.

Nu, aŭ la ŝakto estis efektive tre profunda, aŭ ŝi falis tre malrapide; ĉar dum la daŭro de tiu stranga defalo, ne mankis al ŝi tempo por trankvile ĉirkaŭrigardi kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Unue, ŝi klopodis rigardi malsupren por esplori al kio ŝi alvenas; sed klopodis vane, ĉar estis tie tro mallume. Tiam ŝi ekobservis la murojn de la ŝakto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de ŝrankoj kaj librobretoj; ankaŭ, tie ĉi kaj tie, ŝi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Poste ŝi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktaĵujon; sur ĝi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO. Sed jen por ŝi granda ĉagreno; ĉar, enrigardante, la avidaj okuloj vidis—nur blankan malplenon! Ŝi ne volis lasi fali la fajencaĵon, pro la timo mortigi per ĝi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj momentoj remeti ĝin, preterpasante, en ŝrankon. "Nu," pensis Alicio, "kiam mi rakontos en la hejmo pri ĉi tiu falego, ĉiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, eĉ pri falo de l' supro ĝis malsupro de l' ŝtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos eĉ de la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon.

( Tion oni povas kredi. Malsupren, ankoraŭ malsupren!

Ĉu neniam la falo finiĝos? "Mi volus scii," diris ŝi laŭte, "kiom da kilometroj mi jam falis. Mi nepre alproksimiĝas la ter-centron. Tio estus, laŭ mi, preskaŭ ses kaj duono miloj da kilometroj." (Alicio jam antaŭe lernis en la lernĉambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne estis—pro manko da aŭskultantoj—oportuna por elmontri sian klerecon, tamen estis por ŝi bona praktiko tradiri la faktojn.) "Jes, tio estas certe la ĝusta interspaco, sed en kian latitudon aŭ longitudon mi penetris?" (Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn kvazaŭ donis al ŝi agrablajn sentojn. Post ne longe ŝi rekomencis:—"Eble mi trafalos tra la tuta terglobo!

kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marŝas kapmalsupre! mi kredas ke oni nomas ilin la Antipatioj ." (Ĉe eksono de tiu strangaĵo ŝi certe ne sopiris aŭskultantojn); "mi ja devos demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante 'Bonvolu, Sinjorino, diri al mi ĉu tiu ĉi lando estas Nov-Zelando aŭ Aŭstralio?'" (Ŝi penis klinsaluti! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti falante tra l' aero. Ĉu vi povus tion fari?) "Sed ŝi nepre nomus min malklera bubino. Do, nur malutilus demandi tion! Pli bone estus serĉi la nomon ie sur la muroj surskribitan. Malsupren, ankoraŭ malsupren!

Krom babili ja estis nenio por fari, sekve Alicio baldaŭ denove ekparolis: "Hodiaŭ vespere Dajna tre sopiros min." ( Dajna estas ŝia kato.) "Mi esperas ke ĉe la temanĝo oni ne forgesos ŝian subtason da lakto. Dajna , vi karul', ho se vi nur estus tie ĉi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed ĉu katoj manĝas vespertojn?" Alicio okaze nun fariĝis dormema, kaj dorme ripetadis:—"Ĉu katoj manĝas vespertojn? Ĉu katoj manĝas vespertojn?" kaj iafoje ŝi ĉuis anstataŭe "Ĉu katojn manĝas vespertoj?" (Ĉar ŝi kapablis respondi nek unu nek alian el la du demandoj, ne tre grave estis kiun "ĉuon" ŝi esprimis.) Ŝi sentis sin ekdormanta, kaj ĵus komencis sonĝi ke ŝi marŝas mano en mano kun Dajna kaj diras al ŝi tre solene:—" Dajna , vi diru al mi la veron; ĉu iam vi manĝis vesperton?" kiam (ho, la surprizego!) subite ŝi falis plomp ! sur amason da sekaj folioj. La falego efektive finiĝis! Pro la folioj ŝi ricevis nenian vundon.

Do, stariginte sin sur la piedojn ŝi rigardis supren. Super la kapo ĉio estis malluma, sed rekte antaŭ ŝi vidiĝis longa koridoro, kaj jen forkuras tra ĝi la Blanka Kuniklo. Ne perdinte eĉ unu momenton, Alicio rapide postsekvis kaj aŭdis ke ĝi diras, malaperante post murangulo, "se mi malfruos, ĉielo savu miajn orelojn! En tiu momento ŝi estis preskaŭ apuda; tamen, kiam ŝi preterpasis la angulon, la kuniklo jam malaperis.

Kaj ŝi trovis sin sola en ia longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la plafono. Ĉirkaŭ la halo estis pordoj; sed ĉiuj estis fermitaj. Alicio do marŝis laŭ unu flanko kaj remarŝis laŭ la alia penante malfermi la pordojn; sed ĉiu el ili estis ŝlosita, kaj Alicio malĝoje marŝis laŭ la mezo kaj demandis al si, ĉu ŝi jam neniam povos eliri la halon. Subite ŝi rimarkis antaŭ si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen!

kuŝis sur ĝi unu ora ŝlosileto. Tuj la ideo frapis ŝin ke ĝi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! aŭ la seruroj estis tro grandaj, aŭ la ŝlosileto tro eta, ĉar neniun el ili ĝi malfermis. Tamen, ĉirkaŭirante la duan fojon, ŝi venis al malalta kurteno, kiun ŝi antaŭe ne rimarkis, kaj malantaŭ la kurteno, jen malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; ŝi enŝovis la oran ŝlosileton, kaj (ho, la ĝojo!) ĝi taŭgis. Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke ĝi kondukas en koridoreton ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo.

Starigante sin sur la genuoj, ŝi direktis la rigardojn,—tra la koridoreto—en—la plej belan ĝardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel ŝi sopiris eliĝi tiun malluman halon, kaj ĉirkaŭvagadi inter jenaj helfloraj bedoj kaj dolĉaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto ŝi ne povus trairigi eĉ la kapon! "Kaj eĉ se la kapo bone trairus," ekpensis nia kompatinda Alicio, "tre malmulte utilus tio sen la ŝultroj! Ho, se mi nur havus la kapablon teleskopiĝi . Eble mi povus, se nur mi scius kiel oni komencas la klopodon?" Ĉar tiom da eksterordinaraj aferoj jam en tiu tago okazis ĉe ŝi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas preskaŭ nenio. Kompreneble neniel utilus staradi ĉe la pordeto, sekve ŝi reiris al la tablo kun la ekespero trovi sur ĝi alian ŝlosilon, aŭ eble libreton pri la arto teleskopiĝi; ĉi tiun fojon ŝi trovis sur ĝi boteleton ("kiu certege ne kuŝis tie antaŭe," diris Alicio) kun surskribaĵo, ligita ĉirkaŭ la kolo, havanta la vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn. "Tre facile estas diri 'Trinku min'" pensis la saĝulineto, "sed mi ne faros tion krom post plena esploro.

Mi unue rigardu por vidi ĉu oni surskribis ĝin per 'veneno.'" Ĉar ŝi ja antaŭe legis kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aŭ mortbruliĝis, aŭ estis englutitaj de sovaĝaj bestoj, aŭ suferis diversajn aliajn malagrablaĵojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni ĝin tenas tro longe; ankaŭ tio ĉi, ke se oni tre profunde tranĉos la fingron, ĝi kredeble sangos; kaj neniam ŝi forgesis ke se oni trinkos multe el botelo markita per 'veneno,' preskaŭ certe estas ke pli malpli frue ĝi malordigos la internaĵon. Do, certiĝinte ke ĉi tiun botelon oni ne markis per 'veneno', Alicio kuraĝis gustumi la enhavon. "Ja, tre bongusta ĝi estas," diris ŝi. (Ŝajnis al ŝi esti rava miksaĵo farita el ĉeriztorto, sukerita ovaĵo, ananaso, butersukeraĵo kaj rostita buterpano. Do ne mirinde estas ke tre baldaŭ la boteleto malpleniĝis! "Ho, kian strangan senton!

mi ja nepre teleskopiĝas!" Kaj fakte ĝuste tio okazis. Ŝi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da alteco. Ŝia vizaĝo heliĝis, ĉar nun ŝi havas altecon ĝuste taŭgan por transiri la pordeton en tiun belegan ĝardenon. Tamen ŝi decidis atendi ankoraŭ kelkajn momentojn por sciiĝi ĉu ŝi malkreskos plue. Ŝi sentis pri tio kelkan timon, "ĉar"—diris ŝi—"povas okazi ke mi malkreskos ĝis nulo, same kiel kandelo. Kian aspekton mi havus en tiu okazo?" Kaj ŝi penis imagi al si la aspekton kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis ĝin! Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, ŝi decidis tuj iri en la ĝardenon.

Sed ho ve! alveninte al la pordo, ŝi eltrovis ke ŝi ne havas la oran ŝlosileton; kaj irinte returne al la tablo por reposedi ĝin, (jen alia eltrovo!) ŝi tute ne povis atingi ĝin. Vidi ĝin tra la vitro ŝi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la tri piedoj; sed ĝi estis tro glitiga; kaj fine, ellaciĝinte per la vana klopodado, la kompatinduleto sidiĝis sur la planko kaj ekploris. "Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere," diris al si Alicio tre severe.

"Mi ordonas al vi tuj ĉesi la ploron." Ŝi havis la kutimon sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laŭ la konsilo!) kaj kelkfoje riproĉis sin tiel forte, ke ŝi efektive devis plori; kaj ŝi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke ŝi trompis sin dum iu vetludo kiun ŝi ludis kontraŭ si mem. (Nia Alicio ja estis neordinara infano kaj tre ŝatis ŝajnigi ke ŝi estas du personoj.) "Sed tiu ŝajnigo ne utilus nun"—ŝi malĝoje ekpensis—"ĉar ja restas da mi apenaŭ sufiĉe por fari eĉ unu respektindan personon! Baldaŭ tamen ŝia rigardo falis sur vitran skatoleton, kiu kuŝas sub la tablo: malferminte ĝin, ŝi trovis interne tre malgrandan kukon, sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: "Manĝu Min.

"Nu," diris Alicio, "mi vin manĝos!

Se vi igos min kreski, mi povos atingi la ŝlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo. Ambaŭokaze mi eniĝos la ĝardenon, kaj se nur okazos tio , ne tre gravas la kielo." Sekve ŝi manĝis peceton de la kuko dirante al si "Laŭ kiu direkto, laŭ kiu do?" kaj tenante la manon sur la verto por palpe sciiĝi ĉu ĝi plialtiĝas aŭ male; kaj tre surprizis ŝin la konstato ke ŝi restas konstante samalta. Kiam oni manĝas kukon, tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio okazos krom la neordinara, ke estis por ŝi tede kaj malinterese kiam okazis nur ordinaraĵoj. Do, por ion okazigi, ŝi laboradis per la dentoj ĝis de la kuko neniom restis.


ĈAPITRO I Mirinda Falego! KAPITEL I Wundervoller Herbst! CHAPTER I Wonderful Fall! CAPÍTULO I ¡Maravilloso otoño! CAPÍTULO I Outono Maravilhoso!

LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO ĈAPITRO I Mirinda Falego! ALICE'S ADVENTURES IN WONDERLAND CHAPTER I Wonderful Fall! Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre enuiĝis pro senokupo. Alice, who had been sitting on the hillside for a long time, was very bored with idleness. Alice, por muito tempo sentada ao lado da irmã na encosta, estava muito entediada com a ociosidade.

Unu, du foje ŝi prove rigardis en la libron kiun la fratino legas, sed povis vidi en ĝi nek desegnojn nek konversaciojn, kaj "por kio utilas libro," pensis ŝi, "enhavanta nek desegnojn nek konversaciojn?" Once or twice she tried to look into the book her sister was reading, but could see in it neither drawings nor conversations, and "what good is a book," she thought, "containing neither drawings nor conversations?" Uma ou duas vezes ela olhou hesitante para o livro que sua irmã estava lendo, mas não conseguiu ver nem desenhos nem conversas nele, e "para que serve um livro", ela pensou, "não contendo nem desenhos nem conversas?" Ŝi do ekpripensis—ne tre vigle ĉar la tago estis varma, kaj ŝi sentis sin tre dormema—ĉu la plezuro fari ĉenon el lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn, kiam tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun paleruĝaj okuloj. She thought so much-not very vigorously because the day was hot, and she felt very sleepy-whether the pleasure of making a string of leukuttes would be worth the work of raising herself and collecting leukuttes, when a white rabbit with a pale red eyes ran over. Tio ja ne estis tre mirinda, ankaŭ ne ŝajnis al Alicio tre eksterordinare aŭdi la kuniklon diranta al si:— This was not very surprising, nor did it seem very extraordinary to Alice to hear the rabbit say to himself: "Ho, ve!

mi malfruos! I'll be late! (Kiam poste ŝi pripensadis la aferon, ŝajnis al ŝi, ke tio estis efektive mirinda, sed en la momento mem, ĝi ŝajnis al ŝi tute ordinara. (When she thought of the matter afterwards, it seemed to her that this was indeed wonderful, but at the very moment it seemed quite ordinary to her.

Tamen, kiam la kuniklo el sia veŝta poŝo eligis poŝhorloĝon, kaj, rigardinte ĝin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, ĉar subite frapis ŝin la ideo, ke neniam antaŭe ŝi vidis kuniklon kiu havas veŝtpoŝon kaj poŝhorloĝon. However, when the rabbit took a watch out of his vest pocket, and, looking at it, hurried at once, Alice sprang to her feet, for she was suddenly struck by the idea that she had never before seen a rabbit with a vest and a watch.

La scivolemo en ŝi ekflamiĝis! The curiosity in her flared up! Tuj ŝi ekkuris post ĝi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub la kreskaĵa barilo ĝustatempe por vidi la kuniklon malaperi en ĝin. At once she ran after it across the field, and came to a tunnel under the growth fence just in time to see the rabbit disappear into it. Ne konsiderinte eĉ unu momenton, kiamaniere ŝi reeliĝos, Alicio postkuris ĝin en la tuneleton. Not considering for a moment how she would get back out, Alice chased it into the tunnel.

La tunelo, ĉe la unuaj paŝoj, kondukis rekte antaŭen, same kiel fervoja tunelo, sed poste dekliniĝis malsupren kaj fariĝis kruta. The tunnel, at the first steps, led straight forward, like a railway tunnel, but later dropped down and became steep.

Tio okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceliĝi, trovis sin vole nevole defalanta tre profundan ŝakton. This happened so suddenly that Alice, not having time to slow down, found herself reluctantly falling down a very deep shaft. Mi ĵus diris "tre profundan. I just said "very deep.

Nu, aŭ la ŝakto estis efektive tre profunda, aŭ ŝi falis tre malrapide; ĉar dum la daŭro de tiu stranga defalo, ne mankis al ŝi tempo por trankvile ĉirkaŭrigardi kaj por konjekti pri kio estas okazonta. Well, either the shaft was actually very deep, or she fell very slowly; for during the duration of that strange fall, she had not lacked time to look around calmly and to guess what was about to happen. Unue, ŝi klopodis rigardi malsupren por esplori al kio ŝi alvenas; sed klopodis vane, ĉar estis tie tro mallume. First, she tried to look down to find out what she was getting into; but tried in vain, for it was too dark there. Tiam ŝi ekobservis la murojn de la ŝakto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de ŝrankoj kaj librobretoj; ankaŭ, tie ĉi kaj tie, ŝi preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Then she looked at the walls of the shaft, and noticed that they were full of cupboards and bookshelves; also, here and there, she dropped maps and pictures hung from nails. Poste ŝi, preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktaĵujon; sur ĝi per grandaj literoj estas skribita MARMELADO. Then, passing by, she took down a fruit-box from a nearby shelf; on it in large letters is written JAM. Sed jen por ŝi granda ĉagreno; ĉar, enrigardante, la avidaj okuloj vidis—nur blankan malplenon! But here is a great sorrow for her; for, looking in, the greedy eyes saw — only a white void! Ŝi ne volis lasi fali la fajencaĵon, pro la timo mortigi per ĝi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj momentoj remeti ĝin, preterpasante, en ŝrankon. She did not want to let the sparkle fall, because of the fear of killing someone with it, but after a few moments he had been able to replace it, passing by, in a closet. "Nu," pensis Alicio, "kiam mi rakontos en la hejmo pri ĉi tiu falego, ĉiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, eĉ pri falo de l' supro ĝis malsupro de l' ŝtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos eĉ de la tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon. "Well," Alicia thought, "when I will tell you about this fault, everyone will admonish my mischief, and, in the future, I will be in need of laughter from the top to the bottom of the stairs, and if I fall From the roof, I'm probably not going to talk about the fall.

( Tion oni povas kredi. Malsupren, ankoraŭ malsupren!

Ĉu neniam la falo finiĝos? Will the fall never end? "Mi volus scii," diris ŝi laŭte, "kiom da kilometroj mi jam falis. "I'd like to know," she said aloud, "how many miles I've fallen." Mi nepre alproksimiĝas la ter-centron. I definitely approach the center of the earth. Tio estus, laŭ mi, preskaŭ ses kaj duono miloj da kilometroj." That would be, in my opinion, almost six and a half thousand kilometers. " (Alicio jam antaŭe lernis en la lernĉambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne estis—pro manko da aŭskultantoj—oportuna por elmontri sian klerecon, tamen estis por ŝi bona praktiko tradiri la faktojn.) (Alice had previously learned a number of such facts in the classroom, and although the present time was not — for want of an audience — opportune to display her learning, it was still a good practice for her to convey the facts.) "Jes, tio estas certe la ĝusta interspaco, sed en kian latitudon aŭ longitudon mi penetris?" "Yes, that's certainly the right spacing, but at what latitude or longitude did I penetrate?" (Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur elparoli tiajn belege majestajn vortojn kvazaŭ donis al ŝi agrablajn sentojn. (What latitude and longitude Alice had no idea, but to utter such beautifully majestic words as if to give her pleasant feelings. Post ne longe ŝi rekomencis:—"Eble mi trafalos tra la tuta terglobo! Before long she resumed: "Perhaps I will traverse the whole globe!"

kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marŝas kapmalsupre! and it will be very, very strange to fall out among the people who walk downhill! mi kredas ke oni nomas ilin la Antipatioj ." I think they are called the Antipathies. " (Ĉe eksono de tiu strangaĵo ŝi certe ne sopiris aŭskultantojn); "mi ja devos demandi al ili en kiun landon mi enfalis, dirante 'Bonvolu, Sinjorino, diri al mi ĉu tiu ĉi lando estas Nov-Zelando aŭ Aŭstralio?'" (At the end of this strange thing she certainly did not miss listeners); "I will have to ask them in which country I fell, saying" Please, Madame, tell me if this country is New Zealand or Australia? "" (Ŝi penis klinsaluti! (She tried to nod! Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti falante tra l' aero. Imagine, dear readers, how one could bow while falling through the air. Ĉu vi povus tion fari?) "Sed ŝi nepre nomus min malklera bubino. "But she must have called me an ignorant little lady. Do, nur malutilus demandi tion! So, it would only be hurt to ask that! Pli bone estus serĉi la nomon ie sur la muroj surskribitan. It would be better to look for the name written on the walls somewhere. Malsupren, ankoraŭ malsupren!

Krom babili ja estis nenio por fari, sekve Alicio baldaŭ denove ekparolis: "Hodiaŭ vespere Dajna tre sopiros min." There was nothing to do but talk, so Alice soon spoke again: "Dinah will miss me very much tonight." ( Dajna estas ŝia kato.) "Mi esperas ke ĉe la temanĝo oni ne forgesos ŝian subtason da lakto. "I hope that at the time of time you will not forget her buckle of milk. Dajna , vi karul', ho se vi nur estus tie ĉi kun mi! Dinah, darling, if only you were here with me! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi eble povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. There are no mice in the air, but you might be able to catch a bat, and a bat is very much like a mouse. Sed ĉu katoj manĝas vespertojn?" But do cats eat bats? " Alicio okaze nun fariĝis dormema, kaj dorme ripetadis:—"Ĉu katoj manĝas vespertojn? Alice happened to fall asleep now, and repeated in her sleep: "Do cats eat bats?" Ĉu katoj manĝas vespertojn?" kaj iafoje ŝi ĉuis anstataŭe "Ĉu katojn manĝas vespertoj?" and sometimes she kept instead "Do cats eat bats?" (Ĉar ŝi kapablis respondi nek unu nek alian el la du demandoj, ne tre grave estis kiun "ĉuon" ŝi esprimis.) (Because she was able to answer neither one nor the other of the two questions, it was not very important that she had expressed "chain"). Ŝi sentis sin ekdormanta, kaj ĵus komencis sonĝi ke ŝi marŝas mano en mano kun Dajna kaj diras al ŝi tre solene:—" Dajna , vi diru al mi la veron; ĉu iam vi manĝis vesperton?" She felt herself falling asleep, and had just begun to dream that she was walking hand in hand with Dinah and saying to her very solemnly: "Dinah, tell me the truth; have you ever eaten a bat?" kiam (ho, la surprizego!) when (oh, the surprise!) subite ŝi falis plomp ! suddenly she fell plummet! sur amason da sekaj folioj. on a pile of dry leaves. La falego efektive finiĝis! The game really ended! Pro la folioj ŝi ricevis nenian vundon. She received no injuries due to the leaves.

Do, stariginte sin sur la piedojn ŝi rigardis supren. So, standing up on her feet she looked up. Super la kapo ĉio estis malluma, sed rekte antaŭ ŝi vidiĝis longa koridoro, kaj jen forkuras tra ĝi la Blanka Kuniklo. Everything was dark over her head, but right in front of her was a long corridor, and here ran the White Rabbit. Ne perdinte eĉ unu momenton, Alicio rapide postsekvis kaj aŭdis ke ĝi diras, malaperante post murangulo, "se mi malfruos, ĉielo savu miajn orelojn! Not missing a moment, Alice quickly followed and heard it say, disappearing behind a wall, "if I'm late, heaven save my ears!" En tiu momento ŝi estis preskaŭ apuda; tamen, kiam ŝi preterpasis la angulon, la kuniklo jam malaperis.

Kaj ŝi trovis sin sola en ia longa malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la plafono. And she found herself alone in some long low hall lit by a series of lamps hanging from the ceiling. Ĉirkaŭ la halo estis pordoj; sed ĉiuj estis fermitaj. There were doors around the hall; but all were closed. Alicio do marŝis laŭ unu flanko kaj remarŝis laŭ la alia penante malfermi la pordojn; sed ĉiu el ili estis ŝlosita, kaj Alicio malĝoje marŝis laŭ la mezo kaj demandis al si, ĉu ŝi jam neniam povos eliri la halon. Alice walked on one side and rushed on the other trying to open the doors; but each of them was locked, and Alice sadly walked in the middle and asked herself if she could never get out of the hall. Subite ŝi rimarkis antaŭ si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen! Suddenly she noticed in front of her a tripod tablet made of glass, and lo and behold!

kuŝis sur ĝi unu ora ŝlosileto. there was one golden lock on it. Tuj la ideo frapis ŝin ke ĝi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Immediately the idea struck her that it was necessary to belong to any of the halls. Sed ho, ve! aŭ la seruroj estis tro grandaj, aŭ la ŝlosileto tro eta, ĉar neniun el ili ĝi malfermis. or the locks were too large, or the lock too tiny, because none of them opened. Tamen, ĉirkaŭirante la duan fojon, ŝi venis al malalta kurteno, kiun ŝi antaŭe ne rimarkis, kaj malantaŭ la kurteno, jen malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; ŝi enŝovis la oran ŝlosileton, kaj (ho, la ĝojo!) However, going round the second time, she came to a low curtain which she had not noticed before, and behind the curtain was a small door forty inches high; she inserted the golden key, and (oh, the joy!) ĝi taŭgis. it fit. Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke ĝi kondukas en koridoreton ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo. Opening the gate, Alice found that it led into a corridor not much wider than an ordinary rat tunnel.

Starigante sin sur la genuoj, ŝi direktis la rigardojn,—tra la koridoreto—en—la plej belan ĝardenon, kiun oni povas imagi. Standing on her knees, she directed her gaze — through the little corridor — into — the most beautiful garden imaginable. Ho! kiel ŝi sopiris eliĝi tiun malluman halon, kaj ĉirkaŭvagadi inter jenaj helfloraj bedoj kaj dolĉaj fontanoj! how she longed to get out of that dark hall, and to wander among these bright flower-beds and sweet fountains! Sed tra tiu pordeto ŝi ne povus trairigi eĉ la kapon! But she couldn't get her head through that gate! "Kaj eĉ se la kapo bone trairus," ekpensis nia kompatinda Alicio, "tre malmulte utilus tio sen la ŝultroj! "And even if the head went well," thought our poor Alice, "it would be of very little use without the shoulders!" Ho, se mi nur havus la kapablon teleskopiĝi . Oh, if only I had the ability to telescope. Eble mi povus, se nur mi scius kiel oni komencas la klopodon?" Maybe I could, if only I knew how to start the effort? " Ĉar tiom da eksterordinaraj aferoj jam en tiu tago okazis ĉe ŝi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas preskaŭ nenio. Because so many extraordinary things had happened to her that day, Alice did begin to believe that almost nothing was impossible. Kompreneble neniel utilus staradi ĉe la pordeto, sekve ŝi reiris al la tablo kun la ekespero trovi sur ĝi alian ŝlosilon, aŭ eble libreton pri la arto teleskopiĝi; ĉi tiun fojon ŝi trovis sur ĝi boteleton ("kiu certege ne kuŝis tie antaŭe," diris Alicio) kun surskribaĵo, ligita ĉirkaŭ la kolo, havanta la vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn. Of course there was no point in standing at the gate, so she went back to the table in the hope of finding another key on it, or perhaps a booklet on the art of telescoping; this time she found on it a bottle ("which certainly had not lay there before," said Alice) with an inscription, tied round her neck, bearing the words DRINK ME in beautiful large letters inscribed on it. "Tre facile estas diri 'Trinku min'" pensis la saĝulineto, "sed mi ne faros tion krom post plena esploro. "It's very easy to say 'Drink me,'" thought the little sage, "but I won't do it until after a full investigation."

Mi unue rigardu por vidi ĉu oni surskribis ĝin per 'veneno.'" Let me first look to see if it was inscribed with 'poison.' " Ĉar ŝi ja antaŭe legis kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aŭ mortbruliĝis, aŭ estis englutitaj de sovaĝaj bestoj, aŭ suferis diversajn aliajn malagrablaĵojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni ĝin tenas tro longe; ankaŭ tio ĉi, ke se oni tre profunde tranĉos la fingron, ĝi kredeble sangos; kaj neniam ŝi forgesis ke se oni trinkos multe el botelo markita per 'veneno,' preskaŭ certe estas ke pli malpli frue ĝi malordigos la internaĵon. Because she had read some good-natured stories before about children who were either burned to death, or swallowed up by wild animals, or suffered various other inconveniences simply because they did not want to heed any easy rule of friends often taught, such as the rule that a bright lighter can burn the hand if held for too long; also this that if one cuts the finger very deeply, it will probably bleed; and she never forgot that if one drank much of a bottle marked with 'poison,' it was almost certain that sooner or later it would clutter the bowels. Do, certiĝinte ke ĉi tiun botelon oni ne markis per 'veneno', Alicio kuraĝis gustumi la enhavon. So, making sure that this bottle was not marked with ‘poison’, Alice dared to taste the contents. "Ja, tre bongusta ĝi estas," diris ŝi. (Ŝajnis al ŝi esti rava miksaĵo farita el ĉeriztorto, sukerita ovaĵo, ananaso, butersukeraĵo kaj rostita buterpano. (It seemed to her to be a delightful mixture made of cherry pie, sugared egg, pineapple, butter candy and toast. Do ne mirinde estas ke tre baldaŭ la boteleto malpleniĝis! So it’s no surprise that very soon the bottle emptied! "Ho, kian strangan senton! "Oh, what a strange feeling!

mi ja nepre teleskopiĝas!" I'm definitely telescopic! " Kaj fakte ĝuste tio okazis. Ŝi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da alteco. She was already less than thirty inches tall. Ŝia vizaĝo heliĝis, ĉar nun ŝi havas altecon ĝuste taŭgan por transiri la pordeton en tiun belegan ĝardenon. Tamen ŝi decidis atendi ankoraŭ kelkajn momentojn por sciiĝi ĉu ŝi malkreskos plue. However, she decided to wait a few more moments to find out if she would decline further. Ŝi sentis pri tio kelkan timon, "ĉar"—diris ŝi—"povas okazi ke mi malkreskos ĝis nulo, same kiel kandelo. She felt a little afraid of it, "because," she said, "it may happen that I will go down to zero, just like a candle." Kian aspekton mi havus en tiu okazo?" Kaj ŝi penis imagi al si la aspekton kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis ĝin! And she tried to imagine what a candle flame looked like after it was extinguished! Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, ŝi decidis tuj iri en la ĝardenon.

Sed ho ve! alveninte al la pordo, ŝi eltrovis ke ŝi ne havas la oran ŝlosileton; kaj irinte returne al la tablo por reposedi ĝin, (jen alia eltrovo!) when she reached the door, she discovered that she did not have the golden key; and going back to the table to repossess it, (here's another discovery!) ŝi tute ne povis atingi ĝin. Vidi ĝin tra la vitro ŝi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la tri piedoj; sed ĝi estis tro glitiga; kaj fine, ellaciĝinte per la vana klopodado, la kompatinduleto sidiĝis sur la planko kaj ekploris. She could see it through the glass very well, and struggled to climb on one of the three feet; but it was too slippery; and at last, exhausted by the vain endeavor, the poor little fellow sat down on the floor and wept. "Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere," diris al si Alicio tre severe. "Well, then, it's no use behaving like that at all," said Alice to herself very sternly.

"Mi ordonas al vi tuj ĉesi la ploron." "I command you to stop crying at once." Ŝi havis la kutimon sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laŭ la konsilo!) She had a habit of advising herself very well (but very rarely acted on the advice!) kaj kelkfoje riproĉis sin tiel forte, ke ŝi efektive devis plori; kaj ŝi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke ŝi trompis sin dum iu vetludo kiun ŝi ludis kontraŭ si mem. and sometimes reproached herself so much that she actually had to cry; and she once punched herself on the cheek for the offense that she had deceived herself during some gamble she was playing against herself. (Nia Alicio ja estis neordinara infano kaj tre ŝatis ŝajnigi ke ŝi estas du personoj.) (Our Alice was an extraordinary child and liked to pretend she was two people.) "Sed tiu ŝajnigo ne utilus nun"—ŝi malĝoje ekpensis—"ĉar ja restas da mi apenaŭ sufiĉe por fari eĉ unu respektindan personon! "But that pretense would be useless now," she thought sadly, "for there is scarcely enough of me left to make even one respectable person!" Baldaŭ tamen ŝia rigardo falis sur vitran skatoleton, kiu kuŝas sub la tablo: malferminte ĝin, ŝi trovis interne tre malgrandan kukon, sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: "Manĝu Min. Soon, however, her gaze fell on a glass box that lay under the table: when she opened it, she found inside a very small cake, on which were marked (by currants) the words: "Eat Me.

"Nu," diris Alicio, "mi vin manĝos!

Se vi igos min kreski, mi povos atingi la ŝlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo. If you make me grow, I will be able to reach the key; and, if not, I can crawl under the door. Ambaŭokaze mi eniĝos la ĝardenon, kaj se nur okazos tio , ne tre gravas la kielo." Either way, I'll go into the garden, and if that doesn't happen, it doesn't matter how. " Sekve ŝi manĝis peceton de la kuko dirante al si "Laŭ kiu direkto, laŭ kiu do?" So she ate a piece of the cake and said to herself, "Which way, which way?" kaj tenante la manon sur la verto por palpe sciiĝi ĉu ĝi plialtiĝas aŭ male; kaj tre surprizis ŝin la konstato ke ŝi restas konstante samalta. and holding the hand on the scalp to palpate to see if it is rising or vice versa; and she was much surprised to find that she remained constantly the same. Kiam oni manĝas kukon, tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio okazos krom la neordinara, ke estis por ŝi tede kaj malinterese kiam okazis nur ordinaraĵoj. When you eat a cake, it is common, but Alice is so accustomed to expecting that nothing will happen but the unusual that it was tedious and uninteresting for her when only ordinary things happened. Do, por ion okazigi, ŝi laboradis per la dentoj ĝis de la kuko neniom restis. So, to celebrate, she worked with her teeth until there was nothing left of the cake.