×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Vivosava medikamento trovita

Vivosava medikamento trovita

Britaj esploristoj komunikas grandan sukceson en la serĉado pri medikamento kontraŭ la kronvirusa malsano. Ĉe klinikaj testoj montriĝis ke la efiksubstanco Deksametasono povas signife redukti la mortontecon de grave malsaniĝintaj pacientoj pri tiu malsano. Kaj laŭdire ĝi havas ankoraŭ aliajn avantaĝojn.

Esploristoj en la tuta mondo nuntempe serĉas pri efika medikamento kontraŭ la kronvirusa malsano Kovim-19. Pli ol 240 substancoj estas kandidatoj por esti efiksubstanco kontraŭ la malsano - kaj unu el ili montras aparte multpromesajn rezultojn, nome Deksametasono.

Laŭ tio etaj dozoj de la efiksubstanco Deksametasono reduktis la mortontecon de grave malsaniĝintaj pacientoj pri Kovim-19 je ĝis triono. Tion indikas provizoraj rezultoj de klinika studaĵo kiuj ankoraŭ ne estas publikigitaj kaj kiuj ĝis nun ne estis aprobitaj de aliaj ekspertoj. La koncernaj britaj esploristoj tamen konsideras la sukcesojn de Deksametasono kiel "grandan trarompon". Laŭ la opinio de la esploristoj kiuj partoprenis en la studo la dono de la efiksubstanco senhezite fariĝu norma kuracado de Kovim-19-pacientoj. La rezulto de la studo montras laŭ la esploristoj ke Deksametasono povas savi vivojn de homoj kiuj estas malsaniĝintaj pri Kovim-19 kaj kiuj bezonas permaŝinan spirhelpon, diris profesoro de la Oksforda universitato kaj kunestro de la testoj. "Kaj tio estas farebla je mirinde malaltaj kostoj." Deksametasono estas artefarita steroidhormono kiu efikas kiel bremsilo de inflamoj kaj malfortigas la imunsistemon. Ĝi estas aplikata kontraŭ inflamigaj malsanoj kiel ekzemple kontraŭ artrito. Tiel la medikamento povus malakceli ĉe Kovim-19 tro fortan reagon de la imunsistemo kio ofte decidas pri la evoluo de grava malsano.

Laŭ alia kunestro de la brita studo temas pri la unua ĝisnuna efiksubstanco "kiu montris ke ĝi povas redukti la mortontecon - kaj ĝi vere signife reduktas ĝin". Laŭ BBC la medikamento estus povinta savi jam ĝis 5000 homajn vivojn, se ĝi estintus disponebla jam je la komenco de la pandemio.

Britio nun tuj aplikos Deksametasonon por la kuracado de Kovim-19-pacientoj. Ĝi fariĝos norma procedo de la Nacia Sanservo kontraŭ Kovim-19, informis la ministro pri sano.

La Monda Sanorganizo bonvenigis la kuraĝigajn rezultojn de la brita studo. Laŭ la direktoro de la Monda Sanorganizo temas pri "vivosava scienca trarompo". Li gratulis al la brita registaro pri la "bonegaj novaĵoj".

Vivosava medikamento trovita Hallan medicamento que salva vidas 命を救う薬が見つかる Найден спасительный препарат

Britaj esploristoj komunikas grandan sukceson en la serĉado pri medikamento kontraŭ la kronvirusa malsano. Ĉe klinikaj testoj montriĝis ke la efiksubstanco Deksametasono povas signife redukti la mortontecon de grave malsaniĝintaj pacientoj pri tiu malsano. Clinical trials have shown that the effect of hexamethasone can significantly reduce the mortality of severely ill patients from the disease. Kaj laŭdire ĝi havas ankoraŭ aliajn avantaĝojn.