×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Vitamino D kaj la kronviruso

Vitamino D kaj la kronviruso

Por komenci, ni klare asertu: ĝis nun oni ne trovis efikan medikamenton kontraŭ la kronvirusa malsano. Ĉiuj atendas efikan vakcinon.

Tamen, lastatempe pluraj esploroj tra la mondo atentigas pri la rilato inter vitamino D kaj la viruso. Laŭ diversaj el tiuj studoj, malalta nivelo de vitamino D en la sango indikas pli altan riskon (de infektiĝo kaj de morto), en la nuna pandemio. Tiuj studoj ankoraŭ ne estas tute definitivaj, tio estas, oni ankoraŭ devas analizi plurajn faktorojn, kiuj eventuale povas influi la datumojn. Sed la indikoj estas tiel fortaj, ke la serioza retejo medscape.com jam anoncas ĝin kiel konkretan eblecon. Oni eĉ jam diskutas, ĉu oni devas prevente recepti vitaminon D al la homoj, aparte se ili havas tiun mankon en la sango.

Vitamino D estis la kvara vitamino eltrovita de la sciencistoj, en la jaro 1922. Fakte ne ekzistas nur unu vitamino D, sed grupo da similaj substancoj, kies bazo estas kalciferolo. En strikta senco, oni ne devus konsideri ĝin vera vitamino, ĉar la korpo povas mem sintezi ĝin, pere de sia propra kolesterolo, sub efiko de la lumo.

Laŭ pasado de la tempo, oni eltrovis, ke ĝi estas tre grava por multaj organoj en nia korpo. Komence, oni eksciis, ke ĝi fortigas la ostojn, kune kun kalcio. Poste oni konstatis, ke ĝi bonfaras al la koro, al la pulmoj, al la nerva sistemo, al la dentoj. Manko de tiu vitamino povas faciligi la aperon de diabeto, de komplikaĵoj de kanceroj, de intestaj malsanoj, de artikaj doloroj. Ĝi povas helpi ankaŭ en la flegado de renmalsanuloj.

Kaj plej grave: ŝajnas, ke vitamino D estas esence grava por la bona funkciado de la imunsistemo, tio estas, por defendo de la organismo kontraŭ ĉiaspecaj nocaj faktoroj, inkluzive de mikroboj. Krome, datumoj indikas, ke granda kvanto da homoj en la mondo ne havas en sia sango sufiĉan kvanton da vitamino D. Tial, multaj medicinistoj komencas nuntempe defendi la ideon, ke suplemento de tiu vitamino al la tuta loĝantaro estus rekomendinda, depende de klinika analizo. Cetere, tia suplemento nenian riskon alportus al la homoj.

Se post iom da tempo oni montros, ke tia decido fakte ne protektas kontraŭ Kovim-19, tamen nenion oni perdus el sia sanstato pro englutado de vitamino D. Eĉ male.

Provizore, dum oni serĉas la plenan veron, ni manĝu fiŝojn, ovojn kaj fungojn, kaj trinku lakton. Kaj restu sub la suno kelkajn minutojn, ĉiutage.

Vitamino D kaj la kronviruso La vitamine D et le virus corona Vitamine D en het coronavirus Витамин D и короновирус

Por komenci, ni klare asertu: ĝis nun oni ne trovis efikan medikamenton kontraŭ la kronvirusa malsano. Para começar, vamos deixar bem claro: até o momento não foi encontrado nenhum medicamento eficaz contra a doença do corona vírus. Ĉiuj atendas efikan vakcinon.

Tamen, lastatempe pluraj esploroj tra la mondo atentigas pri la rilato inter vitamino D kaj la viruso. Laŭ diversaj el tiuj studoj, malalta nivelo de vitamino D en la sango indikas pli altan riskon (de infektiĝo kaj de morto), en la nuna pandemio. Tiuj studoj ankoraŭ ne estas tute definitivaj, tio estas, oni ankoraŭ devas analizi plurajn faktorojn, kiuj eventuale povas influi la datumojn. Sed la indikoj estas tiel fortaj, ke la serioza retejo medscape.com jam anoncas ĝin kiel konkretan eblecon. Oni eĉ jam diskutas, ĉu oni devas prevente recepti vitaminon D al la homoj, aparte se ili havas tiun mankon en la sango.

Vitamino D estis la kvara vitamino eltrovita de la sciencistoj, en la jaro 1922. Fakte ne ekzistas nur unu vitamino D, sed grupo da similaj substancoj, kies bazo estas kalciferolo. En strikta senco, oni ne devus konsideri ĝin vera vitamino, ĉar la korpo povas mem sintezi ĝin, pere de sia propra kolesterolo, sub efiko de la lumo.

Laŭ pasado de la tempo, oni eltrovis, ke ĝi estas tre grava por multaj organoj en nia korpo. Komence, oni eksciis, ke ĝi fortigas la ostojn, kune kun kalcio. Poste oni konstatis, ke ĝi bonfaras al la koro, al la pulmoj, al la nerva sistemo, al la dentoj. Manko de tiu vitamino povas faciligi la aperon de diabeto, de komplikaĵoj de kanceroj, de intestaj malsanoj, de artikaj doloroj. Ĝi povas helpi ankaŭ en la flegado de renmalsanuloj.

Kaj plej grave: ŝajnas, ke vitamino D estas esence grava por la bona funkciado de la imunsistemo, tio estas, por defendo de la organismo kontraŭ ĉiaspecaj nocaj faktoroj, inkluzive de mikroboj. Krome, datumoj indikas, ke granda kvanto da homoj en la mondo ne havas en sia sango sufiĉan kvanton da vitamino D. Tial, multaj medicinistoj komencas nuntempe defendi la ideon, ke suplemento de tiu vitamino al la tuta loĝantaro estus rekomendinda, depende de klinika analizo. Cetere, tia suplemento nenian riskon alportus al la homoj. Além disso, tal suplemento não representaria nenhum risco para os seres humanos.

Se post iom da tempo oni montros, ke tia decido fakte ne protektas kontraŭ Kovim-19, tamen nenion oni perdus el sia sanstato pro englutado de vitamino D. Eĉ male. Se depois de algum tempo for demonstrado que tal decisão não protege de fato contra o Covid-19, no entanto, ninguém perderia nada do seu estado de saúde ingerindo vitamina D. Pelo contrário.

Provizore, dum oni serĉas la plenan veron, ni manĝu fiŝojn, ovojn kaj fungojn, kaj trinku lakton. Por enquanto, enquanto se busca toda a verdade, comamos peixe, ovos e cogumelos e bebamos leite. Kaj restu sub la suno kelkajn minutojn, ĉiutage.