×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj kiel gvidantoj de nacioj

Virinoj kiel gvidantoj de nacioj

La retejo BBC-Brazilo publikigis antaŭ nelonge interesan artikolon pri la kompetenta agado de virinoj, kiuj estras gravajn naciojn, okaze de la kronvirusa pandemio. Laŭ artikolisto en la revuo Forbes, ili estas “ekzemploj de vera gvidkapablo”.

Virinoj estas 70 procentoj el la medicinistoj en la tuta mondo. Tamen, en politiko, ili estis nur 10 el 153 ŝtatestroj. Kaj unu kvarono el la parlamentanoj en la mondo estas virinoj. Kompreneble, oni ne rajtas atribui la sukceson de virinaj naciestroj en la laborado dum la pandemio simple al la fakto, ke ili estas virinoj. La agado estas kompleksa, kaj la ekonomia, eduka, socia kaj politika situacio de la koncernaj landoj evidente estas esence grava. Sed la faritaj paŝoj, en landoj gvidataj de virinoj, estis ekzemplodonaj: La ĉefministro en Islando, Katrin Jakobsdóttir, frue liveris sangotestojn kaj severe devigis la popolon al izoliĝo. Pro tio, tre malmultaj pacientoj mortis en Islando. Prezidanto de Tajvano, Tsai Ing-wen frue kreis centron por kontrolo de epidemio kaj liveris maskojn kaj aliajn protektilojn. Ankaŭ tie tre malmultaj mortis. En Nov-Zelando, ĉefministro Jacinta Ardern devigis severajn komunumajn regulojn kaj tio rezultis same je malalta nombro da viktimoj. En Germanujo, Angela Merkel dekomence firme kaj klare informis la loĝantaron pri la graveco de la alproksimiĝinta pandemio, kaj estigis ampleksan sistemon de testado pri la viruskontaĝo. En Norvegujo kaj en Danlando, la koncernaj ĉefministroj aparte atentis la zorgadon pri infanoj, kaj tio verŝajne plaĉis al la civitanoj. Fakaj analizistoj opinias, ke kiam virinoj estras landon, la horizonto estas pli larĝa por la socio. Oni inkluzivas pli da sektoroj de la komunumo. Tiel, oni evitas fermitajn vidpunktojn, kiel tiuj de certaj prezidentoj (en Usono, Britujo kaj Brazilo, ekzemple), kiuj komence neis la gravecon de la pandemio, ŝajne por montri masklan kuraĝon aŭ por supozeble protekti la ekonomion. Eble virinoj estas pli “empatiaj“ kaj pli kunlaboremaj.

Ĉu tiaj virinaj-viraj kvalitoj estas nekontesteblaj? Certe ne. Certe ekzistas despotaj, diktatoremaj virinoj kaj aliflanke sentemaj, homamaj viroj, kiuj estras naciojn. Oni evitu ŝablonojn. Krome, aliaj faktoroj foje estas pli decidaj ol la ĉeesto de virinoj en la pinta posteno: en Bangladeŝo, la ĉefministro Sheikh Hasina laboras serioze, sed sociaj malfacilaĵoj malhelpas la dezirindan sukceson.

La pozitiva aspekto de la afero estas, ke ĉeesto de virinoj en la politika vivo estas bonvena kaj espereble porĉiama.

Virinoj kiel gvidantoj de nacioj Женщины как лидеры наций