×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj gvidas protestojn

Virinoj gvidas protestojn

La konstitucioj de preskaŭ ĉiuj respublikoj en la mondo limigas la oficperiodojn de prezidento al du sinsekvaj. En funkciantaj demokratioj tiel la oficado de prezidento povas daŭri maksimume 2-foje 4 jarojn (en Usono) aŭ 2-foje 6 jarojn (ekzemple en Aŭstrio). Sed ĉiam aperas prezidentoj kiuj post du periodoj ne volas forlasi sian oficon. Por ebligi tion ili iniciatas referendumon por ŝanĝi la koncernan konstitucion. Kaj ili kompreneble zorgas ke la balotrezulto en ilia denova kandidatiĝo estu favora por ili.

Ĝuste tio okazis ankaŭ en Bjelorusio kie la prezidento Aleksander Lukaŝenko post jam 26(! )-jara oficado nun denove elektiĝis por 5-jara oficperiodo. Laŭ oficialaj rezultoj li atingis 80,1 % de la voĉoj. Du potenciale danĝerajn kandidatojn li jam frue enkarcerigis kaj permesis nur la kandidatiĝon de supozeble sendanĝeraj kandidatoj.

Inter ili estis ankaŭ la 37-jara Svetlana Tiĥanovskaja kiu estas la edzino de unu el la enkarcerigitaj kandidatoj. Ŝi surprize akiris en la balotkampanjo grandan popularecon, ĉar ŝi vere kampanjis kontraŭ la prezidento kiu en la okuloj de la nuna postsoveta generacio ne plu korespondas al la bezonoj de la nuna epoko.

Post la publikigo de la oficiale bonega balotrezulto por la prezidento Tiĥanovskaja oficiale protestis kontraŭ la laŭ ŝi falsigita rezulto. Ŝiaj subtenantoj ja estis atendintaj akran falsigon kaj tial en la tuta lando pli ol 500.000 balotantoj fotis siajn plenigitajn balotilojn antaŭ ol ili ĵetis la balotilon en la balotkeston. Tio montris tute alian bildon pri la rezulto kaj sekve Tiĥanovskaja konsideras sin la vera venkinto de la balotoj.

Ŝia protesto estis rifuzita de la aŭtoritatoj kaj ŝi devis forlasi la landon por povi daŭrigi sian agadon. Ŝi ja deklaris ke ŝi mem ne volas esti prezidento, sed ke oni ripetu la balotojn kun pluraj veraj kandidatoj. Ŝia teamo konsistas ĉefe el virinoj kaj ankaŭ en la ĉiutagaj demonstracioj en la tuta lando la virinoj kuraĝe starigas sin antaŭ la armitaj policanoj. La polico arestas ĉefe virojn.

La virinoj montras tute malkaŝe sian malrespekton al la prezidento: Dum la pasinta dimanĉo denove okazis en Minsko grandaj pacaj demonstracioj kontraŭ la prezidento kiu en tiu tago havis sian 66-an naskiĝdatrevenon. Por "gratuli" al la prezidento junaj virinoj en la naciaj kostumoj de Bjelorusio portis kukurbojn al la registara palaco. Antaŭ la policaj barieroj ili haltis kaj rulis la kukurbojn direkte al la konstruaĵo. "Tio estas popola tradicio", klarigis unu el la partoprenantinoj. "Tiel ĉe ni junulinoj rifuzas la edziĝpeton de junulo, se ili vere volas ofendi lin." Pro tio la junaj virinoj decidis alruli siajn kukurbojn al la plej malŝatata ulo en la tuta lando.

La paca protesto de la virinoj efikas: La diktatora potenco pli kaj pli diseriĝas. La virinoj ne cedos ĝis la prezidento cedos.