×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (9)

Virinoj en muziko (9)

Barbara Strozzi estis virtuoza kantistino kaj ege talenta komponisto naskita en Venecio en 1619. Ŝia patrino estis domlaboristino en la domo de Giulio Strozzi, kiu estis, plej probable, la patro de Barbara.

Giulio Strozzi estis elstara venecia poeto kaj eldonisto de tekstoj de opero. Tre juna, Barbara montris sian mirindan muzikan kapablon per sia rimarkinda voĉo.

Estis Giulio Strozzi kiu rekonis kaj kultivis la eksterordinaran talenton de Barbara kiel kantistino kaj komponisto. Li aranĝis por ke ŝi ricevu lecionojn de kanto kaj komponado, kun unu el la plej influaj veneciaj komponistoj de opero de tiu tempo, Francesco Cavalli.

Ŝi kreskis en la monda ĉefurbo de la opero; en la domo de fama verkisto; meze de kantistoj kaj komponistoj kaj lernante de la plej bonaj muzikistoj, do ŝiaj eksterordinaraj naturaj kapabloj rapide disvolviĝis.

Giulio Strozzi organizis privatajn koncertojn en sia hejmo, por ke oni aŭdu la kantojn kaj la verkojn de Barbara, kiu kantis antaŭ pluraj veneciaj verkistoj.

Kiam ŝi estis 15-jaraĝa, ŝi estis jam priskribita kiel "la virtuoza kantistino de Giulio Strozzi" (la virtuosissima cantratrice di Giulio Strozzi).

Li uzis siajn rilatojn por antaŭenigi la estontan karieron de Barbara, komencante kiam ŝi atingis la deksesan jaraĝon. Nekapabla edzinigi ŝin pro manko de sufiĉa doto, li instigis ŝin kanti kaj komponi.

Barbara prenis la familinomon Strozzi, kiam ŝi atingis 18 jarojn.

En 1637 Giulio Strozzi fondis la muzikan branĉon de la literatura akademio. Tiu muzika akademio estis prezidata de Barbara mem. Ŝi estis inteligenta, edukita kaj konscia pri sia talento; ŝi kantis dum la kunvenoj sed eĉ, ŝi sugestis temojn por diskuto pri kiuj la membroj ekzercis siajn debatajn kapablojn. Barbara ne hezitis esprimi siajn vidpunktojn malgraŭ la atendo de ina modesteco. Ankaŭ, ŝi estis la persono dediĉita al la eldonado de la verkoj de diversaj membroj de la grupo.

Kiam ŝi aĝis 25 jarojn, post la naskiĝo de ŝia tria infano, Barbara publikigis sian “Unua(n) Libro(n) de Madrigaloj” en 1644. La volumo enhavas madrigalojn por du aŭ kvin voĉoj verkitaj laŭ tekstoj de Giulio Strozzi.

Ŝi bone konsciis la specialajn defiojn esti virina kantverkisto, kaj tio estas eksplicite klara en la antaŭparolo, en kiu ŝi skribis: “Kiel virino, mi zorgas pri la publikigo de ĉi tiu verko. Espereble ĝi estos savita sub ora kverko kaj ne en danĝero de la glavoj de kalumnio, kiuj jam altiriĝis por batali kontraŭ ĝi”.

Okazis ke ŝia alta posteno en la Akademio ebligis, ke ŝi ankaŭ estis atakata. Eĉ iam iu, per anonima manuskripto, denuncis ŝin kiel korteginon. Tio vekis plurajn aliajn malagrablajn kaj eksplicitajn kalumniojn de kritikistoj. Malgraŭ ke tio ne estis pruvita, Giulio Strozzi ne silentigis la akuzon. Laŭ kelkaj esploristoj, farante tiamaniere, li sekvis la malnovan kaj ja klasikan nocion, ke nur "malpura" virino povus esti intelektulo.

Por aserti tion la esploristoj prenis la portreton de Barbara: la plej frapa aspekto de ĉi tiu portreto estas la esprimo de la modelo; ŝi havas, kiel diras Anna Beer, "lacan rigardon al la mondo”. La juna virino, kiu ĉi tie, ankoraŭ ne estas dudekjaraĝa, de vitraj, malgajaj okuloj kontrastas kun ŝia seksumita portreto.

La naskiĝo de la tria infano de Barbara kaj ŝia unua publikaĵo, koincidis kun la periodo, dum kiu Ĝiulio avide promociis sian novan protektinon Anna Renzi, dum Barbara forestis kun siaj infanoj. Eble ĉi tiu unua eldono estis parte la plano de Barbara por resti grava en la okuloj de Strozzi kaj konservi lian patronecon kaj subtenon, sed ŝi malsukcesis.

Lerte uzata de aliuloj por propraj celoj, kaj tiam forĵetita, Barbara montris grandan spiritan forton kaj karakteron; ne rezignis, sed anstataŭe publikigis sep pliajn volumojn de komponaĵoj inter 1651 kaj 1664.

Laŭlonge de sia vivo, ŝi komponis pli ol 125 verkojn eldonitajn en ok muzikaj volumoj. De ili, nur la 5-a enhavas sanktan muzikon. Ĉiuj aliaj enhavas sekularajn voĉajn muzikojn. Plej multaj estis madrigaloj, kantatoj kaj duetoj, ĉiuj el ili estis komponitaj por solista voĉo, ĉefe soprano kaj klaviceno. Ĉiuj tekstoj, ekde la dua volumo, estas de ŝia propra kreado. Ŝi estas la plej fekunda eldonita komponisto de sekulara voĉa muziko en la tiutempa Venecio. Barbara ofte dediĉis siajn eldonojn al eblaj sponsoroj, kiel Eleanor de Mantuo, la imperiestro Ferdinando la 3-a, aŭ Sophie de Bohème.

Ŝia muziko estas melodie esprimplena, intense lirika, ofte humura, kaj tute alloga. La voĉaj linioj de Strozzi estas mirinde taŭgaj por lirika soprano, kio sugestas, ke ŝi kantis la plej grandan parton de sia muziko.

La puraj belecoj kaj nuancoj de la verkado de Strozzi instigis multajn observi, ke pli ol iu ajn alia komponisto, Barbara Strozzi estis la "heredantino" de la granda Claudio Monteverdi .


Virinoj en muziko (9) Women in music (9) Mulheres na música (9) Женщины в музыке (9)

Barbara Strozzi estis virtuoza kantistino kaj ege talenta komponisto naskita en Venecio en 1619. Barbara Strozzi was a virtuoso singer and extremely talented composer born in Venice in 1619. Ŝia patrino estis domlaboristino en la domo de Giulio Strozzi, kiu estis, plej probable, la patro de Barbara.

Giulio Strozzi estis elstara venecia poeto kaj eldonisto de tekstoj de opero. Tre juna, Barbara montris sian mirindan muzikan kapablon per sia rimarkinda voĉo.

Estis Giulio Strozzi kiu rekonis kaj kultivis la eksterordinaran talenton de Barbara kiel kantistino kaj komponisto. Li aranĝis por ke ŝi ricevu lecionojn de kanto kaj komponado, kun unu el la plej influaj veneciaj komponistoj de opero de tiu tempo, Francesco Cavalli.

Ŝi kreskis en la monda ĉefurbo de la opero; en la domo de fama verkisto; meze de kantistoj kaj komponistoj kaj lernante de la plej bonaj muzikistoj, do ŝiaj eksterordinaraj naturaj kapabloj rapide disvolviĝis.

Giulio Strozzi organizis privatajn koncertojn en sia hejmo, por ke oni aŭdu la kantojn kaj la verkojn de Barbara, kiu kantis antaŭ pluraj veneciaj verkistoj.

Kiam ŝi estis 15-jaraĝa, ŝi estis jam priskribita kiel "la virtuoza kantistino de Giulio Strozzi" (la virtuosissima cantratrice di Giulio Strozzi).

Li uzis siajn rilatojn por antaŭenigi la estontan karieron de Barbara, komencante kiam ŝi atingis la deksesan jaraĝon. Nekapabla edzinigi ŝin pro manko de sufiĉa doto, li instigis ŝin kanti kaj komponi. Unable to marry her for lack of a sufficient dowry, he encouraged her to sing and compose.

Barbara prenis la familinomon Strozzi, kiam ŝi atingis 18 jarojn.

En 1637 Giulio Strozzi fondis la muzikan branĉon de la literatura akademio. Tiu muzika akademio estis prezidata de Barbara mem. Ŝi estis inteligenta, edukita kaj konscia pri sia talento; ŝi kantis dum la kunvenoj sed eĉ, ŝi sugestis temojn por diskuto pri kiuj la membroj ekzercis siajn debatajn kapablojn. She was intelligent, educated and aware of her talent; she sang during the meetings but even, she suggested topics for discussion on which the members practiced their debating skills. Barbara ne hezitis esprimi siajn vidpunktojn malgraŭ la atendo de ina modesteco. Barbara did not hesitate to express her views despite the expectation of female modesty. Ankaŭ, ŝi estis la persono dediĉita al la eldonado de la verkoj de diversaj membroj de la grupo.

Kiam ŝi aĝis 25 jarojn, post la naskiĝo de ŝia tria infano, Barbara publikigis sian “Unua(n) Libro(n) de Madrigaloj” en 1644. La volumo enhavas madrigalojn por du aŭ kvin voĉoj verkitaj laŭ tekstoj de Giulio Strozzi.

Ŝi bone konsciis la specialajn defiojn esti virina kantverkisto, kaj tio estas eksplicite klara en la antaŭparolo, en kiu ŝi skribis: “Kiel virino, mi zorgas pri la publikigo de ĉi tiu verko. She was well aware of the special challenges of being a female songwriter, and this is explicitly clear in the preface, in which she wrote: “As a woman, I am concerned about the publication of this work. Espereble ĝi estos savita sub ora kverko kaj ne en danĝero de la glavoj de kalumnio, kiuj jam altiriĝis por batali kontraŭ ĝi”. Hopefully it will be saved under a golden oak and not in danger from the swords of calumny that have already been drawn to fight against it”.

Okazis ke ŝia alta posteno en la Akademio ebligis, ke ŝi ankaŭ estis atakata. It happened that her high position in the Academy made it possible for her to be attacked as well. Eĉ iam iu, per anonima manuskripto, denuncis ŝin kiel korteginon. Even once someone, in an anonymous manuscript, denounced her as a courtesan. Tio vekis plurajn aliajn malagrablajn kaj eksplicitajn kalumniojn de kritikistoj. This aroused several other unpleasant and explicit slanders from critics. Malgraŭ ke tio ne estis pruvita, Giulio Strozzi ne silentigis la akuzon. Although this was not proven, Giulio Strozzi did not silence the accusation. Laŭ kelkaj esploristoj, farante tiamaniere, li sekvis la malnovan kaj ja klasikan nocion, ke nur "malpura" virino povus esti intelektulo. According to some researchers, by doing this, he followed the old and indeed classic notion that only a "dirty" woman could be an intellectual.

Por aserti tion la esploristoj prenis la portreton de Barbara: la plej frapa aspekto de ĉi tiu portreto estas la esprimo de la modelo; ŝi havas, kiel diras Anna Beer, "lacan rigardon al la mondo”. To confirm this, the researchers took the portrait of Barbara: the most striking aspect of this portrait is the expression of the model; she has, as Anna Beer says, "a weary look at the world". La juna virino, kiu ĉi tie, ankoraŭ ne estas dudekjaraĝa, de vitraj, malgajaj okuloj kontrastas kun ŝia seksumita portreto. The young woman, who here, is not yet twenty years old, with glassy, sad eyes contrasts with her sexualized portrait.

La naskiĝo de la tria infano de Barbara kaj ŝia unua publikaĵo, koincidis kun la periodo, dum kiu Ĝiulio avide promociis sian novan protektinon Anna Renzi, dum Barbara forestis kun siaj infanoj. The birth of Barbara's third child and her first publication coincided with the period during which Giulio eagerly promoted his new protégé Anna Renzi, while Barbara was away with her children. Eble ĉi tiu unua eldono estis parte la plano de Barbara por resti grava en la okuloj de Strozzi kaj konservi lian patronecon kaj subtenon, sed ŝi malsukcesis. Perhaps this first edition was partly Barbara's plan to remain important in Strozzi's eyes and to maintain his patronage and support, but she failed.

Lerte uzata de aliuloj por propraj celoj, kaj tiam forĵetita, Barbara montris grandan spiritan forton kaj karakteron; ne rezignis, sed anstataŭe publikigis sep pliajn volumojn de komponaĵoj inter 1651 kaj 1664. Cleverly used by others for their own purposes, and then discarded, Barbara showed great spiritual strength and character; did not give up, but instead published seven more volumes of compositions between 1651 and 1664.

Laŭlonge de sia vivo, ŝi komponis pli ol 125 verkojn eldonitajn en ok muzikaj volumoj. Throughout her life, she composed more than 125 works published in eight musical volumes. De ili, nur la 5-a enhavas sanktan muzikon. Of them, only the 5th contains sacred music. Ĉiuj aliaj enhavas sekularajn voĉajn muzikojn. All others contain secular soundtracks. Plej multaj estis madrigaloj, kantatoj kaj duetoj, ĉiuj el ili estis komponitaj por solista voĉo, ĉefe soprano kaj klaviceno. Ĉiuj tekstoj, ekde la dua volumo, estas de ŝia propra kreado. Ŝi estas la plej fekunda eldonita komponisto de sekulara voĉa muziko en la tiutempa Venecio. She is the most prolific published composer of secular vocal music in Venice at the time. Barbara ofte dediĉis siajn eldonojn al eblaj sponsoroj, kiel Eleanor de Mantuo, la imperiestro Ferdinando la 3-a, aŭ Sophie de Bohème.

Ŝia muziko estas melodie esprimplena, intense lirika, ofte humura, kaj tute alloga. Her music is melodically expressive, intensely lyrical, often humorous, and utterly captivating. La voĉaj linioj de Strozzi estas mirinde taŭgaj por lirika soprano, kio sugestas, ke ŝi kantis la plej grandan parton de sia muziko. Strozzi's vocal lines are wonderfully suited for a lyric soprano, which suggests that she sang most of her music.

La puraj belecoj kaj nuancoj de la verkado de Strozzi instigis multajn observi, ke pli ol iu ajn alia komponisto, Barbara Strozzi estis la "heredantino" de la granda Claudio Monteverdi . The pure beauties and nuances of Strozzi's writing prompted many to observe that more than any other composer, Barbara Strozzi was the "heiress" of the great Claudio Monteverdi.