×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (8)

Virinoj en muziko (8)

Gracia Baptista estas hispana monaĥino kaj komponisto, kiu loĝis en Ávila, Hispanio en la XVI jarcento.

Nenio alia estas konata pri ŝia vivo kaj estas neniu alia referenco pri ŝi, krom la antologio en kiu oni inkluzivis tre mallongan verkon de ŝia aŭtoreco.

En la jaro 1557 estis eldonata la “Libro de nova notacio por klavo, harpo kaj vihuelo”(Libro de cifra nueva para tecla, harpa y vihuela).

Ĉi tiu volumo inkluzivas kompilaĵon de muzikaj pecoj, kiu faris Luis Venegas de Henestrosa. Nun estas konservitaj du ekzempleroj en la sekcio Maloftaj kaj Scivolaj Manuskriptoj de la Nacia Biblioteko de Hispanio.

En ĝi Venegas antologias pecojn ĉefe de Antonio de Cabezón la genia blinda muzikisto, Francisco Hernandes Palermo grava orgenisto, kaj aliaj same gravaj tiutempaj komponistoj, ĉiuj viroj. Sed, kune kun ili, ekzistas ankaŭ malgranda verko titolita Conditoro alme, subskribita de Gracia Baptista, pri kiu oni diras kiel unika informo, ke ŝi estas monaĥino.

Tiu muziko estas la plej malnova dokumentita verko de hispana virino, eĉ probable, la sola konservita de antaŭ la XVIII jarcento. Ĝi estas polifonia komponaĵo, por tri voĉoj, bazita sur gregoria himno, por orgena aŭ klavecena akompano.

La antikva kanto “Kreinto de la Noktaj Steloj” (Conditor Alme Siderum) estas Adventa himno, kies kantoteksto estas datitaj en la VII jarcento.

La versio de la himno de Gracia Baptista estas konstruita laŭ renesancaj kompoziciaj principoj, kun ĝusta kontrapunkta ludo inter la tri voĉoj, kiuj alternas en la disvolviĝo de la temo.

Ĝia karaktero kaj ĝia mallongeco rilatas al la instrumentaj provoj, preskaŭ de improviza naturo, kun la funkcio agordi la instrumenton kaj prepari aŭskultantojn laŭ la muzika maniero de la sekvontaj pecoj .

Fakte, ankaŭ oni devas noti, ke la komponisto elektas melodian bazon malofte traktata, kio aldonas pluson de originaleco.

Venegas diras en la antaŭparolo, ke li projektis ses pliajn librojn por akompani la unuan, sed bedaŭrinde ĉi tiu ambicia plano ne realiĝis. Tio estus sendube multobliginta la hispanan renesancan repertuaron, en periodo en kiu la hispana muziko konis unu el ĝiaj plej brilaj epokoj.

Virinoj en muziko (8) Women in music (8) Женщины в музыке (8)