×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (6)

Virinoj en muziko (6)

Maddalena Casulana estis itala renoma profesia komponisto, kantisto, instruistino kaj escepte talenta liutisto de la XVI jarcento. Ŝi estis la unua virina muzikverkisto kiu havis ekskluzivan volumon de sia verko, presita kaj publikigita, en la historio de la okcidenta muziko.

Maddalena Casulana komencis sian muzikan agadon kiel liuta prezentisto kaj kantisto, kvankam ŝi baldaŭ celis sian aktivecon kiel komponisto. Tre malmulte oni scias pri ŝia vivo. Ŝi naskiĝis en 1544 en Italio, eble en Casole d'Elsa. Oni nur povas ekscii pri ŝia vivo per la dediĉoj kaj skribaĵoj en ŝiaj kolektoj de madrigaloj. Sur ĉi tiu bazo, oni scias, ke ŝi vizitis Veronon, Milanon kaj Florencon. Ŝi estis, evidente, en Venecio, kie estis eldonita ŝia laboro, kaj kie la loĝantaro komentis pri ŝiaj kapabloj.

Ŝiaj unuaj publikigitaj verkoj estis grupo el kvar madrigaloj eldonita en "La deziro" (Il Desiderio) en Venecio en 1566, kiu estis kompilaĵo de Giuglio Bonagiunta, konata muzikkantisto, kiu inkluzivis la verkojn de Casulana por vendi la eldonon. En pli fruaj tempoj la virinoj dediĉitaj al la muziko ofte estis silentigitaj, sed la XVI jarcento alportis la komencon de multaj ŝanĝoj. Junaj virinoj, inkluzive Maddalena Casulana, kiu povis fari akademiajn studojn en Florenco, serĉis edukadon. Kun tiu bazo kaj ŝia talento, ŝi elektis daŭrigi muzikan karieron. Tiel ŝi havis ŝancon kanti kaj instrui en salonoj kaj akademioj, kie pli facile akceptis virinojn.

La esploristo Thomasin LaMay skribas: "Ŝi estis sendependa virino, kiu ŝajne devenis de modestaj rimedoj kaj elektis vivteni sin”. En tiu medio, en tiu epoko ŝi sukcesis trovi sian propran identigitan voĉon.

Ĉi tiu italino de vasta kulturo, granda sentemo kaj eksterordinara inteligenteco, situigis virinojn en intelekta egaleco kun viroj, donante al protagonistoj de siaj verkoj nekutiman liberecon de esprimo, kio estis la manifestiĝo de siaj propraj deziroj.

En 1568 kun la simpla nomo de "Unua libro de madrigaloj" (Il primo libro di madrigali), ŝi publikigis en Venecio sian unuan kompilaĵon de kvarvoĉaj madrigaloj, kiu estas la unua muzika verko eldonita de virino. Estis tia la graveco de la verko de Maddalena Casulana, ke eĉ Orlando di Lasso - granda komponisto de la Renesanco - direktis unu el ŝiaj komponaĵoj ĉe la kortego de Albert la V de Bavario en Munkeno. Bedaŭrinde ĉi tiu muziko ne travivis. Estas ankaŭ pluaj evidentecoj pri la opinioj de multaj famaj muzikaj verkistoj kiuj vivis en Venecio tiutempe, al kiuj impresis la kapablo de Maddalena kiel komponisto.

Ŝi konstruis sian reputacion ne kiel korteginon, konataj pro la improvizita kanto, sed kiel kantisto kaj profesia komponisto de muziko verkita kaj publikigita.

Ŝi dediĉis sian vivon al muzikverkado, donante al la historio de la muziko pli ol 60 madrigalojn. Ŝi mem eldonis ilin dum la jaroj 1570, 1583 kaj 1586, ĉiuj en Venecio. Kelkaj el ŝiaj verkoj ankaŭ estis inkluditaj en alia kompilaĵo, “Il Gaudio” en 1586.

En kelkaj verkoj, Maddalena skribis pri la malfacilaĵoj por esti virin-komponisto en tia epoko.

"Mi deziras montri al la mondo, tiom vaste kiel mi povas, la ekziston de erara vanteco pri kio nur la viroj posedas talenton por la artoj kaj la intelekto, kaj ĉi tiuj neniam naskiĝos en virinoj". Aŭskultu ŝian muzikon por aprezi la elegantan kaj riĉan kontrapunktan stilon, kiu poziciigas ŝin almenaŭ, sur la sama nivelo, kiel ŝiaj plej famaj madrigalistaj viraj kolegoj.

Virinoj en muziko (6) Женщины в музыке (6)