×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (5)

Virinoj en muziko (5)

Francesca Caccini, naskiĝis la 18-an de septembro de 1587 en Florenco, Italio kaj forpasis en la jaro 1641.

Ŝi estis itala komponisto kaj kantisto. Estis la sola virino kies komponaĵoj estis publikigitaj en Eŭropo de la XVIIa jarcento.

Francesca Caccini, kune kun sia fratino Settimia, estis enkondukita al muzika mondo fare de sia patro, Giulio Caccini, eminenta komponisto de operoj kaj kanzonoj. Ŝia unua publika prezentado kiel kantistino estis ĉe la geedziĝo de Henriko la IVa de Francio kaj Maria de 'Mediĉi en la jaro1600, kiam ŝia patro kunlaboris en la komponado de la muziko por la ceremonio. Verŝajne Francesca kantis en tiu evento la operojn "La kidnapo de Cefalo"(Il rapimento di Cefalo), kaj “Euridice” (L'Euridice). Francesca Caccini verkis muzikon por multnombraj ĝentilaj distraĵoj, por la Karnavala sezono aŭ por marki gravajn okazaĵojn en la vivo de siaj sponsoroj. Estis per ŝia muziko por la Karnavala distro de 1607, en kiu estis prezentata “La Sklavino” (La stiava), kiam la Mediĉi nomumis ŝin al ilia servo.

Ĉe la pinto de ŝia kariero en 1618 ŝi estis unu el la plej alte pagataj muzikistoj kiuj estis dungitaj de la kortego; eĉ al ŝi oni pagis pli ol al ŝia patro.

La plej signifaj el ŝiaj komponaĵoj, estis produktita dum tiu ĉi periodo, ĉe la kortego en Florenco.

Ŝi estis virtuoza kantisto, ŝia ĉefa tasko estis ludi en scenejo. Sed ŝi ankaŭ ludis gitaron, liuton, harpon, kaj klavaron. Do Francesca havis diversajn rolojn en la kortego: Ŝi instruis kantadon, instrumentan prezentadon, kaj komponaĵon al junaj virinoj de la kortego, de la plej altaj sociaj rangoj ĝis la serva klaso.

Ŝi ankaŭ komponis religiajn kaj sekularajn instrumentajn verkojn, muzikon por teatraĵoj, kaj verkis poeziojn en la itala kaj la latina, sed malmultaj el ŝiaj verkoj pluvivas.

Kiel kantverkistino ŝi kontribuis al la kulturaj kaj politikaj programoj de sia mecenato.

En 1618 aperis ŝia unika libro kun komponaĵoj de madrigaloj, "La unua libro de muziko" (Il primo libro delle musiche), kiu havis artan kaj pedagogian celon. Ĝi estas interesa pro tio, ke ĝi ofertas komprenon pri ŝia metodo kiel instruisto. La libro enhavas ampleksan varion de muzikaj ĝenroj sekularaj kaj sanktaj tekstoj. Krome ĝi inkludas eksplicitan notacion por voĉa ornamado, kiu ŝajnas estis la ĉefa rolo de kantinstruisto.

La libro de Francesca Caccini probable reprezentas nur malgrandan parton de la kantoj, kiujn ŝi komponis por sia propra uzo en interpretadoj, aŭ kiel instrua materialo por siaj lernantoj.

Ekde la fino de la 20-a jarcento, tiu libro madrigal ricevis akademian atenton, ĉar ĝi eble enhavas aŭtobiografiajn elementojn per kiuj la komponisto prezentas sin al la publiko. Sed ankaŭ, ĉar ĝi povas klarigi la historion de la “romaneska”: ripeta harmonia-melodia formulo, kiu servas kiel bazo por pluraj el ŝiaj komponaĵoj. Francesca verkis kvin operojn, kvar el ili perdiĝis, nur “La liberigo de Ruggiero” (La liberazione di Ruggiero) pluvivis sendifekta. Per tiu opero Francesca havis sian plej grandan sukceson en 1625, kiam ĝi estis prezentita por la vizito de la princo Ladislaus Sigismondo. Oni ankaŭ prezentis ĝin en Varsovio en 1628, estante la unua itala opero prezentita ekster ĝiaj limoj.

Ĝi baziĝas sur unu el la multaj subtipoj de la epopea poemo “Orlando furioso“de Ludovico Ariosto.

Temas pri kompleksa intrigo, kiu estus konata al aŭskultantoj de tiu tempo.

La verko de Caccini, atinganta la pinton en tiu momento, havas esencan lokon en la historio de la opero, kiu estis emerĝanta muzika formo. Cusick verkis, ke “La liberazione” ne estis teknike nomata opero tiutempe aŭ komprenata kiel tia, sed tiel pasis al la historio.

Virinoj en muziko (5) Женщины в музыке (5)