×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (34)

Virinoj en muziko (34)

Katerina Assandra (ĉ. 1590 - post 1618) estis tre konata itala komponistino de la frua XVII-a jarcento, kiu publikigis plurajn verkojn dum sia vivo, kaj famiĝis kiel orgenistino.

Ŝi naskiĝis en riĉa familio, probable en la provinco Pavio. La muzika edukado de Katerina Assandra komenciĝis en ŝia infanaĝo kiam ŝi studis sub privataj gvidinstruistoj dungitaj de sia patro.

En tiu epoko la muzika kreado kaj instruado estis zorge kontrolata, do por tiu knabino la muzika edukado estis direktita al religia celo.

Katerina komponis serion de motetoj, tio estas mallongaj muzikaj komponaĵoj por esti kantataj en preĝejoj kies temoj estas ofte bibliaj. La motetoj estis kantataj a cappella, do voĉa muziko, sen instrumenta akompano. Krome Katerina verkis diversajn komponaĵojn por orgeno, pro kies ludado ŝi estis aparte laŭdata.

En 1606 Giovanni Paolo Cima (1570-1622), komponisto kaj muzikdirektoro de Milano, dediĉis parton de sia opero "Al la tre elstara kaj plej virtuoza sinjorino Katerina Assandra". Ĉi tiu estas la unua konata mencio pri tiu komponistino, kaj forta rekono al ŝia talento en tia tre frua etapo de ŝia kariero. En 1609 ŝi prenis religiajn votojn por eniri la benediktinan monaĥejon de Sant 'Agata en la lombarda regiono de norda Italio, kaj adoptis la nomon Agata. Tie ŝi studis kontrapunkton sub unu el la plej grandaj instruistoj de la Katedralo de Pavio, la germana katolika ekzilito Benedetto Re. Katerina Assandra nomis lin ‘Maestro di contraponto' en siaj notoj sur ‘Motetti à due e tre voci', publikigitaj en Milano en la jaro 1609 kaj dediĉitaj al la episkopo de Pavio. La eldonaĵo inkluzivas dek verkojn por soprano kaj baso kaj enhavas du el la komponaĵoj de Benedetto Re. Responde al tiu ĝentileco, li poste publikigis verkojn de Assandra kune kun sia propra muziko.

Inter multaj el ŝiaj verkoj elstaras, krom la ‘Motetti à due e tre voci' jam menciita,‘O salutaris hostia', kiu estis unu el la unuaj pecoj kiu inkludis violonon; ‘Salve Regina' moteto por ok voĉoj; ‘Duo Seraphim' verkita por tri voĉoj. Kelkaj opinias ke ŝia scenaro de ‘Duo Seraphim' eble inspiris la scenaron de Monteverdi pri la sama teksto. Du el ŝiaj verkoj, kiuj alie restus nekonataj, aperis en germana tabulaturo en manuskripto situata en la biblioteko de Regensburg.

Kiel Borsieri rimarkis, la motetoj de Assandra estis inter la unuaj en la romana stilo publikigitaj en Milano. Laŭ li la kompona stilo de Assandra estis influita de la loka komponisto Agostino Agazzari kies verkoj ĵus estis publikigitaj en la urbo. Katerina komponis tiel en tradiciaj, kiel en pli renovigaj stiloj, montrante progresemajn tendencojn. Ŝiaj motetoj povis esti luditaj kaj prezentitaj en konvento sen viraj kantistoj, kvankam ili ofte estis verkitaj por du sopranoj, kontralto, baso kaj ripeta baso.

Ŝiaj komponaĵoj estis plejparte publikigitaj inter 1609 kaj 1616. La moteto, ‘Audite verbum Dominum', por kvar voĉoj publikigita en 1618 estas la lasta konata de ŝia aŭtoreco. Supozeble de tiu tempo ŝi transprenis devojn kiel monaĥino, kio ĉesigis ŝian karieron kiel komponistinon.

Malgraŭ la limigoj, kiujn ekleziaj aŭtoritatoj starigis pri muziko ene de monaĥejoj, Katerina famiĝis kiel orgenistino kaj komponistino, kaj ŝia reputacio disvastiĝis ekster la limoj de Italio. Ŝia laboro estis mirinda kaj ŝi estis la unua itala monaĥino, inter multaj aliaj kiuj tiutempe verkis muzikon, kiu publikigis kompletan kolekton de komponaĵoj en Italio kaj Germanio. Du el ŝiaj motetoj estis reeldonitaj en germanaj antologioj dum jardeko kaj duono post la originala apero. La verkoj de Katerina Asandra estis konata ekster la limoj de ŝia hejmlando kaj daŭre estis ludataj poste.


Virinoj en muziko (34) Women in music (34) Женщины в музыке (34)

Katerina Assandra (ĉ. 1590 - post 1618) estis tre konata itala komponistino de la frua XVII-a jarcento, kiu publikigis plurajn verkojn dum sia vivo, kaj famiĝis kiel orgenistino. 1590 - after 1618) was a well-known Italian composer of the early seventeenth century, who published several works during his lifetime, and became famous as an organist.

Ŝi naskiĝis en riĉa familio, probable en la provinco Pavio. She was born into a wealthy family, probably in the province of Pavia. La muzika edukado de Katerina Assandra komenciĝis en ŝia infanaĝo kiam ŝi studis sub privataj gvidinstruistoj dungitaj de sia patro. Katerina Assandra's music education began in her childhood when she studied under private tutors employed by her father.

En tiu epoko la muzika kreado kaj instruado estis zorge kontrolata, do por tiu knabino la muzika edukado estis direktita al religia celo. At that time the musical creation and teaching was carefully controlled, so for that girl the musical education was directed to a religious purpose.

Katerina komponis serion de motetoj, tio estas  mallongaj muzikaj komponaĵoj por esti kantataj en preĝejoj kies temoj estas ofte bibliaj. Katerina composed a series of motets, that is, short musical compositions to be sung in churches whose themes are often biblical. La motetoj estis kantataj a cappella, do voĉa muziko, sen instrumenta akompano. The motets were sung a cappella, so vocal music, without instrumental accompaniment. Krome Katerina verkis diversajn komponaĵojn por orgeno, pro kies ludado ŝi estis aparte laŭdata. In addition, Katerina wrote various compositions for organ, for the performance of which she was particularly praised.

En 1606 Giovanni Paolo Cima (1570-1622), komponisto kaj muzikdirektoro de Milano, dediĉis parton de sia opero "Al la tre elstara kaj plej virtuoza sinjorino Katerina Assandra". In 1606 Giovanni Paolo Cima (1570-1622), composer and music director of Milan, dedicated part of his opera "To the very outstanding and most virtuoso Mrs. Katerina Assandra". Ĉi tiu estas la unua konata mencio pri tiu komponistino, kaj forta rekono al ŝia talento en tia tre frua etapo de ŝia kariero. This is the first known mention of this composer, and a strong recognition of her talent at such a very early stage of her career. En 1609 ŝi prenis religiajn votojn por eniri la benediktinan monaĥejon de Sant 'Agata en la lombarda regiono de norda Italio, kaj adoptis la nomon Agata. In 1609 she took religious vows to enter the Benedictine monastery of Sant 'Agata in the Lombard region of northern Italy, and adopted the name Agata. Tie ŝi studis kontrapunkton sub unu el la plej grandaj instruistoj de la Katedralo de Pavio, la germana katolika ekzilito Benedetto Re. There she studied counterpoint under one of the greatest teachers of Pavia Cathedral, the German Catholic exile Benedetto Re. Katerina Assandra nomis lin ‘Maestro di contraponto' en siaj notoj sur ‘Motetti à due e tre voci', publikigitaj en Milano en la jaro 1609 kaj dediĉitaj al la episkopo de Pavio. Katerina Assandra called him 'Maestro di contraponto' in her notes on 'Motetti à due e tre voci', published in Milan in 1609 and dedicated to the bishop of Pavia. La eldonaĵo inkluzivas dek verkojn por soprano kaj baso kaj enhavas du el la komponaĵoj de Benedetto Re. The publication includes ten works for soprano and bass and contains two of Benedetto Re's compositions. Responde al tiu ĝentileco, li poste publikigis verkojn de Assandra kune kun sia propra muziko. In response to this courtesy, he later published works by Assandra along with his own music.

Inter multaj el ŝiaj verkoj elstaras, krom la ‘Motetti à due e tre voci' jam menciita,‘O salutaris hostia', kiu estis unu el la unuaj pecoj kiu inkludis violonon; ‘Salve Regina' moteto por ok voĉoj; ‘Duo Seraphim' verkita por tri voĉoj. Among many of her works stand out, in addition to the ‘Motetti à due e tre voci’ already mentioned, ‘O salutaris hostia’, which was one of the first pieces to include a violin; ‘Salve Regina’ motet for eight voices; ‘Duo Seraphim’ written for three voices. Kelkaj opinias ke ŝia scenaro de ‘Duo Seraphim' eble inspiris la scenaron  de Monteverdi pri la sama teksto. Some think that her screenplay of ‘Duo Seraphim’ may have inspired Monteverdi’s screenplay about the same text. Du el ŝiaj verkoj, kiuj alie restus nekonataj, aperis en germana tabulaturo en manuskripto situata en la biblioteko de Regensburg. Two of her works, which would otherwise remain unknown, appeared in German tablature in a manuscript located in the Regensburg library.

Kiel Borsieri rimarkis, la motetoj de Assandra estis inter la unuaj en la romana stilo publikigitaj en Milano. As Borsieri noted, Assandra's motets were among the first in the Roman style published in Milan. Laŭ li la kompona stilo de Assandra estis influita de la loka komponisto Agostino Agazzari kies verkoj ĵus estis publikigitaj en la urbo. According to him Assandra's compositional style was influenced by the local composer Agostino Agazzari whose works were recently published in the city. Katerina komponis tiel en tradiciaj, kiel en pli renovigaj stiloj, montrante progresemajn tendencojn. Katerina composed both in traditional and in more innovative styles, showing progressive trends. Ŝiaj motetoj povis esti luditaj kaj prezentitaj en konvento sen viraj kantistoj, kvankam ili ofte estis verkitaj por du sopranoj, kontralto, baso kaj ripeta baso. Her motets could be played and performed in a convent without male singers, although they were often written for two sopranos, a contralto, a bass and a repeat bass.

Ŝiaj komponaĵoj estis plejparte publikigitaj inter 1609 kaj 1616. La moteto, ‘Audite verbum Dominum', por kvar voĉoj publikigita en 1618 estas la lasta konata de ŝia aŭtoreco. The motet, 'Audite verbum Dominum', for four voices published in 1618 is the last known of her authorship. Supozeble de tiu tempo ŝi transprenis devojn kiel monaĥino, kio ĉesigis ŝian karieron kiel komponistinon. Presumably from that time she took over duties as a nun, which put an end to her career as a composer.

Malgraŭ la limigoj, kiujn ekleziaj aŭtoritatoj starigis pri muziko ene de monaĥejoj, Katerina famiĝis kiel orgenistino kaj komponistino, kaj ŝia reputacio disvastiĝis ekster la limoj de Italio. Despite the restrictions that church authorities set on music within monasteries, Catherine became famous as an organist and composer, and her reputation spread beyond the borders of Italy. Ŝia laboro estis mirinda kaj ŝi estis la unua itala monaĥino, inter multaj aliaj kiuj tiutempe verkis muzikon, kiu publikigis kompletan kolekton de komponaĵoj en Italio kaj Germanio. Her work was amazing and she was the first Italian nun, among many others who at the time wrote music, who published a complete collection of compositions in Italy and Germany. Du el ŝiaj motetoj estis reeldonitaj en germanaj antologioj dum jardeko kaj duono post la originala apero. Two of her motets were reissued in German anthologies for a decade and a half after the original appearance. La verkoj de Katerina Asandra estis konata ekster la limoj de ŝia hejmlando kaj daŭre estis ludataj poste. The works of Katerina Asandra were known outside the borders of her homeland and continued to be played thereafter.