×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (32)

Virinoj en muziko (32)

Elisabeth Jacquet de La Guerre (1665-1729) estis franca muzikistino, klavicenisto kaj baroka komponisto de la XVII-a jarcento.

Ŝi naskiĝis en Parizo en familio de muzikistoj kaj fabrikantoj de instrumentoj. Elisabeth ricevis fruan muzikan edukadon de sia patro, kiu prezentis sian kvin jaran filinon en Versajlo por koncerti sur klaviceno antaŭ la reĝo Ludoviko la XIV-a. La reĝo tuj rekonis ŝian talenton kaj fariĝis ŝia maksimuma subtenanto. La ĉefa franca gazeto de tiu epoko, ‘Mercure Galant', priskribis Elisabeth, kiel la ‘mirindaĵo de nia jarcento'. La kromnomo de mirinfano akompanis ŝin dum ŝia tuta vivo, kaj iom kaŝis ŝian eksterordinaran talenton kiel interpretistino, kantistino kaj komponistino.

Kiel adoleskantino ŝi estis akceptita en la francan kortegon, kie ŝian edukadon kontrolis proksimulo de la Reĝo. Ŝi restis ĉe la reĝa kortego ĝis ŝi translokiĝis al Versajlo kaj en 1684 ŝi edziniĝis al la orgenisto Marín de La Guerre kaj revenis al Parizo. Tie ŝi instruis en privataj lecionoj kaj komponis. Krome ŝi plu koncertis hejme kaj tra Parizo, kun granda sukceso: ĉiuj grandaj muzikistoj de la urbo aŭdis ŝin ludi la klavicenon.

Ŝia unua publikigita verko estis ‘Unua libro de klavicenaj pecoj' (Premier livre de pièces de clavesin) presita en 1687, kiam ŝi estis nur 22 jara. Tiutempe nur du aliaj francaj komponistoj publikigis verkojn por klaviceno.

Ŝi komponis ankaŭ baleton, ‘La Ludoj honore al venko' (Les Jeux à l'honneur de la victoire) kaj aron de triopaj sonatoj, kiuj estas inter la plej fruaj francaj ekzemploj de sonato. En 1694, financita de la reĝo, Elisabeth Jacquet de La Guerre premieris sian solan operon ‘Céphale et Procris' ĉe la Reĝa Akademio de Muziko. Ĝi estis la unua opero verkita de virino en Francio; en ĝi Elisabeth lerte kunfandis la nacian francan stilon kun ital-stilaj pasejoj, La muziko estis brile verkita, precipe la instrumentaj aŭ amuzaj paŭzoj inter la ĉefaj sekcioj. En 1700 ŝi vidviniĝis kaj perdis sian solan filon en la aĝo de dek jaroj, kaj restis en malĝoja profesia silento dum sep jaroj. Poste ŝi denove komencis sian vivon per muziko, ĉi-foje, kiel ŝiaj samtempuloj, esplorante la novajn italajn formojn de la sonato kaj kantato.

Ŝi montris majstrecon kaj eksterordinaran sentemon en la italeca stilo de siaj Violonaj Sonatoj. Ŝi kreis inteligentajn harmoniajn sekvencojn, formante la diversajn stilajn registrojn. Tiaj verkoj estas sendube fundamenta kontribuo en la evoluo de la franca sonato.

Tamen ŝi daŭre prezentis sian kolekton de klavicenaj pecoj. Ili estas frua ekzemplo de la nova ĝenro de akompanataj klavicenaj verkoj, kie la instrumento estas uzata en deviga rolo kun la violono.

Ŝi nomis ilin kiel: ‘Klavicenaj pecoj, kiujn oni povas ludi sur Violono' (Pièces de Clavecin qui peuvent se jouer sur le Violon kaj ‘Sonatoj por violono kaj klaviceno' (Sonates pour le violon et pour le clavecin). Ŝi revenis al voĉa komponado kun la publikigo de du libroj de ‘Francaj kantatoj' (Cantates françaises), kiuj estis ŝiaj lastaj publikigitaj laboroj (ĉ. 1715). Elisabeth muzikis ilin belege, uzante efikan ripeton, ŝanĝojn inter maĵoro kaj minoro, kreante aparte emociajn momentojn. De tiam ĝis ŝia morto, Elisabeth iom post iom retiriĝis de la publika vivo.

Elisabeth Jacquet de La Guerre estis unu el la malmultaj agnoskitaj virinaj komponistoj de sia tempo. Male al multaj el ŝiaj samtempuloj, ŝi komponis en plej diversaj formoj. Ŝiaj talentoj kaj atingoj estis rekonitaj de Titon du Tillet, konata biografiisto, kiu aljuĝis al ŝi lokon en sia Franca Parnaso (Le Parnasse français) kiam ŝi estis nur 26 jaraĝa. La citaĵo de Titon du Tillet diras: “Ŝi havas mirindan facilecon por ludi preludojn kaj fantaziojn spontanee. Foje ŝi improvizas unu aŭ alian dum tuta duonhoro kun melodioj kaj harmonioj tre diversspecaj kaj kun la plej bona ebla gusto, ravante multajn siajn aŭskultantojn.”

Virinoj en muziko (32) Frauen in der Musik (32) Women in music (32) Женщины в музыке (32)