×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (31)

Virinoj en muziko (31)

Garsenda de Provenco (ĉ. 1180 - ĉ. 1242) estis poetino kaj komponistino, ‘trobairitz,' de la XIII-a jarcento, kaj grava protektanto de la okcitana literaturo kaj de trobadoroj ĝenerale. Ŝi estis nur dektrijara kiam, en 1193, ŝia avo Vilhelmo IV-a de Forcalquier kaj Alfonso II-a de Aragono subskribis la Traktaton de Aikso (Aix). Per tiu traktato Garsenda heredos de sia avo la distrikton de Forcalquier por edziniĝi al la filo de Alfonso, kiu samtempe heredos la graflandon de Provenco. La geedzeco okazis en julio de tiu sama jaro en la urbo Aikso, en Provenco.

Garsenda estis kataluna laŭ naskiĝo, kaj ŝia geedziĝo kun la grafo Alfonso kaŭzis la kuniĝon de ambaŭ Domoj. Ŝi alportis Forcalquier al la Domoj Aragono-Barcelono kaj ligis ĝin al Provenco.

De tiu geedzeco naskiĝis almenaŭ du infanoj: Raimondo kaj Garsenda.

Kiam en 1209 ŝia avo Vilhelmo IV-a kaj ankaŭ ŝia edzo Alfonso II-a mortis, Garsenda fariĝis la natura reganto de sia dekkvinjara filo, kiu estis la sola heredanto, la grafo Raimondo Berenger IV-a.

Garsenda kiel kuratoro de sia filo regis ĉi tiun gravan graflandon inter 1213 kaj 1220. Laŭ la vortoj de Bruckner kaj White, ŝi estis "unu el la plej potencaj virinoj en la okcitana historio." Estis dum ŝia ofico kiel reganto kiam Garsenda starigis unu el la plej brilaj kulturaj centroj de literaturaj rondoj de poetoj kaj kunveno de trobadoroj de tiu tempo. En siaj literaturaj rondoj la grafino kantis kaj verkis lirikajn poemojn.

De tiu epoko estas ‘tenso', trobadora debato, inter ‘bona sinjorino' (bona donna), identigita kiel la kantverkistino grafino de Provenco (comtessa de Proessa), kaj anonima trobadoro. Estas konservitaj du ekzempleroj el tia strofo de interŝanĝo; ili troviĝas en malsamaj ordoj, tial ne eblas scii, kiu unue parolis. En la poemo verkita de la grafino, ŝi deklaras sian amon al sia kunparolanto:

Vi, kiu ŝajnas al mi sincera amanto, kiel doloras ke vi tiom hezitas!

Se pro mi vi suferas turmenton de amo Tio plaĉas al mi! ĉar pro vi mi malfeliĉas.

Se por esprimi sin, la kuraĝo ne sufiĉas vi faros al ambaŭ malĝojan damaĝon, ĉar timante mispaŝon, ne aŭdacas la damo malkaŝi sian amon . Sekve venis lia vico, kiu tiam ĝentile, sed zorge respondas kun la plej ortodoksaj vortoj de la trobadora amkodo: “Mi preferas servi vin kun ĝentileco ol ofendi vin”. Laŭ iuj interpretoj, la trobadoro estas Gui de Cavaillon, kies ‘vivo', biografio de trobadoroj, ripetas la probable senbazan onidiron, ke li estis la amanto de la grafino. Aliaj trobadoroj ankaŭ menciis kaj dediĉis al ŝi siajn kanzonojn.

Kantis al Garsenda Elias de Barjols, kiu ŝajne enamiĝis al la grafino kiam ŝi estis vidvino kaj verkis kantojn pri ŝi "dum la tuta vivo". Raymon Vidal de Besalú, trobadoro kaj verkisto, aŭtoro de la unua poezia traktato en okcitana lingvo, ankaŭ laŭdis la faman patronecon de trobadoroj plenumita de Garsenda.

Ŝajnas ke ĉirkaŭ 1220 Garsenda fine donis Forcalquier al sia filo kaj ŝi retiriĝis al la monaĥejo La Celle.

Garsenda eble vivis en 1257, kiam certa virino kun tiu nomo faris donacon al preĝejo en St-Jean kondiĉe ke tri pastroj preĝu por ŝia animo kaj tiu de ŝia edzo.

Virinoj en muziko (31) Women in music (31)