×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (27)

Virinoj en muziko (27)

Sor Juana Inés de la Cruz, naskiĝis en 1648 aŭ 1651, en Meksiko, la ĉefurbo de la Vicreĝlando Nova Hispanio. Ŝi estas la plej grava literatura figuro de Nov-Hispanio. Sor Juana estis nomata "Deka Muzo" de siaj samtempuloj. Kiel infano, ŝi montris talenton de genieco: ŝi lernis legi en la aĝo de tri jaroj. Do ne surprizas, ke en la aĝo de ok jaroj ŝi verkis sian unuan sakramentan laŭdon. Ankaŭ dum la infanaĝo ŝi ricevis 20 lecionojn pri latina lingvo per kio ŝi akiris sufiĉan solvemon kiu surprizis ĉiujn. Ŝi baldaŭ malkovris la bibliotekon de sia avo kaj ŝi lernis ĉion, kio estis konata en tiu tempo. La mirinda inteligenteco de la juna Juana Inés vekis tian admiron, ke la vicreĝo preparis ekzamenon por Juana antaŭ kvardek universitatanoj. Ŝi surprizis ĉiujn per la akreco de siaj scioj kaj sia natura spriteco. Tio favoris ŝian socian rilaton kaj ŝian eniron en la kortegon.

La vicreĝa kortego estis unu el la plej kleraj kaj brilaj lokoj en la vicreĝlando. Abundaj kunvenoj estis partoprenataj de teologoj, filozofoj, matematikistoj, historiistoj kaj ĉiaj humanistoj. Tie, kiel korteganino, la adoleskantino Juana disvolvis sian intelekton kaj siajn literaturajn kapablojn. La vicreĝino estis la unua protektanto de la knabina poeto. Antaŭ ol plenumi siajn dudek jarojn ŝi vidis sian nomon presitan por la unua fojo per la eldono de la poemo "Haltu, kantocigno, la dolĉa akĉento ...". Kiel virino, Juana Inés havis antaŭ si nur du socie respektindajn eblojn: geedziĝon aŭ konsekri sian vivon al la Eklezio. La unua signifus la finon de ŝia intelekta vivo. La konvento, aliflanke, permesus al ŝi la trankvilecon necesan por dediĉi sin al siaj studoj. Konsilite de ŝia konfesprenanto, Ŝi eniris la Ordenon de San Jeronimo, kie la disciplino estis malstreĉita, ĉar tio permesis al ŝi studi, skribi, okazigi kunvenojn kaj ricevi vizitojn. Ŝi prenis la nomon de Sor Juana Inés de la Cruz. Ŝia ĉelo plenigita de libroj, muzikaj kaj sciencaj instrumentoj fariĝis la intelekta renkontopunkto por la elito de Nov-Hispanio.

Sor Juana Inés de la Cruz rafinis la barokan stilon kaj tial ŝi ĝuis la agnoskon de siaj kunuloj dum sia vivo, kio estas pruvita en la multaj tiatempaj eldonaĵoj de ŝia laboro. Ŝi faris gravan evoluon en la liriko, la dramo kaj la prozo. Ŝi majstre uzis rimedojn kiel silogismojn kaj vortludojn, kaj ŝia verko brilis per versado, inversio kaj mitologiaj aludoj. Ĉi tiuj aludoj ne limiĝis al -tiel nomata- okcidenta universo, sed ŝi asimilis la riĉecon de socio tuŝita de kunfandiĝo de kulturoj. Tiel, Sor Juana Inés ankaŭ reprezentis en siaj verkoj la originan kulturon de la Nova Mondo.

Sor Juana ankaŭ verkis muzikan traktaĵon nomata ‘La Heliko' (El caracol), kiu perdiĝis, sed estis laŭdata tiutempe kiam ŝi diskonigis ĝin. En 1674 ŝi komponis serion de kristnaskaj kantoj publikigitaj kiel anonimaj ĝis 1679, kiam ŝia subskribo aperis unuafoje en la kristnaskaj kantoj pri la Dianonco de Maria Sankta.

Ili estis skribitaj por esti komprenataj de hispanoj, indiĝenoj kaj afrikdevenaj homoj, ĉar ili estis skribitaj en la latina, la hispana kaj la náhuatla, lingvo de la meksika popolo, kiujn ŝi perfekte regis. En la teksto ŝi subtile laŭdis la rajton de virinoj al pli bona edukado, denuncis la malestimon al indiĝenaj homoj, kaj ankaŭ la mistraktadon suferitan de la afrikdevena popolo. Sor Juana bone regis la popularan poezion kaj sukcesis kapti kaj transdoni la ĝojan komedion kaj simplajn ĝuojn de la homoj.

Kiam la vicreĝo kaj la vicreĝino ĉesigis siajn funkciojn Sor Juana Inés restis sen subteno, tio elmetis ŝin al multaj malfacilaĵoj. Krome estis nomumita nova ĉefepiskopo de Meksiko, malkaŝe mizogina viro, kiu fariĝis malamiko de la verkistino. Dum tiuj jaroj Sor Juana Inés suferis konstantan kontraŭstaron de la Eklezio kun la riproĉo, ke ŝi kiel virino dediĉis sin al verkado de profanaj aferoj anstataŭ al laboro de pia monaĥino. Ŝi finfine premita de sia konfesprenanto, fordonis siajn librojn kaj instrumentojn kaj rezignis pri sia intelekta vivo. Ŝi dediĉis siajn lastajn jarojn al prizorgado de siaj kunfratulinoj, en tempo kiam la pesto furiozis en la urbo. Kontaĝita de ĉi tiu terura malsano, Sor Juana Inés de la Cruz forpasis la 17an de aprilo de 1695 en Meksikurbo.

Lezama Lima komentis: "Estis la unua fojo en la (hispana) lingvo, en kiu amerika figuro okupas unuarangan lokon. " Sor Juana Inés de la Cruz lasis neforviŝeblan spuron ne nur pro sia eksterordinara verko, sed pro tio, ke ŝi venkis, almenaŭ iugrade, la limojn truditajn al virinoj en la kompleksa kolonia periodo.

Virinoj en muziko (27) Women in music (27)