×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (19)

Virinoj en muziko (19)

Tibors de Sarenom (ankaŭ konata kiel Tiburge de Orange) estas unu el la ok unuaj trobadorinoj (trovairitz), kiuj famiĝis dum la klasika periodo de la okcitana mezepoka literaturo, dum la apogeo de la okcitanaj trobadoroj.

La trovairitz estis korteganinoj kiuj komponis, verkis versojn, kantis kaj recitis amajn, aŭdacajn poemojn en la altaj sociaj rondoj de Okcitanio en la XII-a jarcento. En la historio de la muziko ili elstaras pro tio, kio ili estis la unuaj konataj komponistoj de okcidenta sekulara muziko.

Tibors de Sarenom estis filino de Guilhem d'Omelas kaj Tibors d'Aurenga, ŝi siavice, estis filino de la grafo de Orange. Ŝi alportis al sia edzo la kastelon de Sarenom en Provenco .

Pri la kantistinoj de la mezepoko malmultajn datojn oni povas trovi. Iliaj biografioj estas plenaj je hipotezoj, ol faktaj rezultoj. La esploro pri la identeco de la poetino Tibors de Sarenom estas malfaciligita pro la populareco de tia nomo en Okcitanio dum la periodo de ŝia vivo.

Krome, ŝiaj gepatroj havis du filinojn, al kiuj ili nomis Tibors al ambaŭ, honore al la patrino Tibors! Laŭ volo de la patro, Tibors estas ankaŭ nomata Tiburge kio signifas ‘la alia Tibors'. Laŭ aserto de esploristoj, la trobadorino naskiĝis en la jaro 1130. Ŝi estas pli aĝa fratino de la tre fama trobadoro Raimbaut d'Orange. Kiam en 1150, la patrino mortis, la tiam neplenaĝulo Raimbaut restis sub la zorgado de sia fratino, la trobadorinoTibors kaj sia dua edzo, Bertran dels Baus.

Iuj asertas, ke Tibors mortis iom post sia edzo en 1181 aŭ 1182, sed certa dokumento de ŝia filo pensigas ke ŝi ankoraŭ estis viva en 1198.

El la muzikverkoj de Tibors atingis nin nur fragmento elŝirita de manuskripta paĝo. En tiu ĉi sola teksto ŝi montras sian grandan pasion! Evidente ŝi estis tre konata tiutempe, eĉ ŝi estas menciita inter 1220 kaj 1245 en anonima balado kie ŝi funkcias kiel juĝisto de poezia ludo. Tio estas, dekoj da jaroj post ŝia forpaso.

Laŭ manuskripto de lombarda kantisto (Lombard chansonnier) pri ŝia vivo, li priskribas ŝin tiel: “Tibors estis sinjorino el Provenco, el kastelo en Blacatz nomata Sarenom. Ŝi estis ĝentila kaj bonkora kaj tre saĝa, kaj sciis verki poemojn. Kaj ŝi enamiĝis, kaj enamiĝis al ŝi, kaj estis tre honorita de ĉiuj bonaj viroj de tiu regiono, kaj admirita kaj respektata de ĉiuj dignaj sinjorinoj. Ŝi faris tiujn versojn kaj sendis ilin al sia amanto:”

Dolĉa bela amiko, mi povas diri al vi la veron!

ke mi neniam estis sen deziro,

ĉar plaĉis al vi, ke mi havu vin kiel mian ĝentilan amanton;

neniam tempo alvenis, dolĉa bela amiko,

kiam mi ne volis vidi vin pli ofte;

mi neniam pentis, kaj neniam okazis se vi ĉagrenis,

ke mi sentis ĝojon ĝis vi revenis;

mi neniam…

Virinoj en muziko (19) Women in music (19) Vrouwen in de muziek (19) Женщины в музыке (19)