×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (18)

Virinoj en muziko (18)

Herrad de Landsberg estis monaĥino kaj abatino de la XII-a jarcento. Ŝi estas konata kiel la aŭtoro de la ilustrita enciklopedio Hortus Deliciarum (La Ĝardeno de la Ĝuoj).

Herrad de Landsberg naskiĝis ĉirkaŭ la jaro1130 en la Kastelo Landsberg, sidejo de nobela alzaca familio.

En frua aĝo, ŝi eniris la abatejon Hohenburg, ĉirkaŭ dekkvin kilometrojn for de Strasburgo. En la abatejo, Herrad ricevis la plej ampleksan edukadon haveblan al virinoj dum la XII-a jarcento.

Laŭ ŝi kreskadis, estis atinginta al pli altaj postenoj en la abatejaj respondecoj. En certa momento ŝi estis komisiita pri la regado kaj la edukado de siaj fratinoj.

Kelkaj fontoj informas, ke jam en 1159 Herrad ekkomencis la kolektadon kaj verkadon de tio pri kio ŝi estos plej konata: la Hortus Deliciarum, vera kompendio de ĉiuj sciencoj studataj tiutempe.

Ĝi estis verkita por la monaĥinoj de la konvento, kiel pedagogia ilo por junaj novuloj, por antaŭenigi la instruadon de bibliaj, moralaj, kaj teologiaj temoj.

En 1167 Herrad estis elektita abatino; ŝi daŭris en tiu rolo dum 28 jaroj, ĝis sia morto en 1195.

Kiel abatino ŝi pruvis esti kapabla kaj multe amata. Ŝi laboris en la rekonstruo de la monaĥejo, same kiel en la plifirmigo de la posedaĵo de la teroj, kiuj ĉirkaŭis la konventon. Estis en tiu tempo kiam ŝi fortigis sian laboradon pri la Hortus Deliciarum, kiun ŝi finis en 1185. En ĝi Herrad prezentas la batalon inter Virto kaj Malvirto akompanataj de vivaj ilustraĵoj, kiuj antaŭas la tekstojn.

La originala manuskripto konsistis el 648 paĝoj sur 324 pergamenaj folioj. La plej granda parto estas verkita en la latina, kun proksimume 1250 klarigoj en la germana. La verko montras ampleksajn legadojn. La ĉefa distingo, la plej fama parto de la manuskripto estas la 336 ilustraĵoj, kiuj ornamas la tekstojn. Multaj estas simbolaj reprezentoj de teologiaj, filozofiaj, kaj literaturaj temoj. Iuj estas historiaj, aliaj reprezentas scenojn de vivaj spertoj de la artisto mem, kaj eĉ estas kolekto de portretoj de ŝiaj fratinoj de religio. La tekniko uzata estis vaste admirita kaj en preskaŭ ĉiuj kazoj ili montras artan imagpovon, malofta en la samtempuloj de Herrad.

Kelkaj artistoj kaj verkistoj kontribuis al la Hortus Deliciarum, eĉ estas tekstoj de klasikaj kaj arabaj verkistoj, sed la plej granda parto estis kompilita, verkita, kaj redaktita de Herrad. Interplektitaj per skribaĵoj el aliaj fontoj estas poemoj kaj himnoj muzikkomponitaj kaj verkitaj de Herrad, adresitaj al la monaĥinoj.

Hortus Deliciarum estas unu el la plej fruaj fontoj de polifonio devenanta de monaĥejo. La manuskripto enhavis almenaŭ 20 kantotekstojn, kiuj ĉiuj estis origine akompanataj de muziko.

Du kantoj kun muziko pluvivas sendifekta: “Primus parens hominum” (La unua konata patro), kiu estas monofonia kanto, kaj “Sol oritur occasus” (La suno kaŝiĝas) peco en du partoj.

Post esti konservita dum jarcentoj en la Abatejo Hohenburg, la manuskripto Hortus Deliciarum estis transdonita al la urba biblioteko de Strasburgo dum la Franca Revolucio. Tie ĝi estis kopiita, inkluzive kun la koloraj ilustraĵoj de Herrad, kaj publikigita en 1818. Bedaŭrinde la manuskripto estis bruligita kaj detruita kiam la biblioteko, kiu gastigis ĝin en Strasburgo, estis bombita dum la sieĝo de la urbo en 1870 dum la Franca - Prusa Milito. Hortus Deliciarum rezultis unu el la plej famaj ilustritaj manuskriptoj de sia tempo, kaj evidente la unua enciklopedio verkita de virino ...

Virinoj en muziko (18) Женщины в музыке (18)