×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (14)

Virinoj en muziko (14)

Sahakdukht Syunetsi estis armena komponisto de himnoj, poetino kaj pedagogo, kiu vivis en la VIII-a jarcento. Ŝi devenis de armena muzikfamilio, kaj estas la unua konata virino muzikverkisto kaj poetino de la armena literaturo.

Sahakdukht estas menciita en la armena bibliografio kiel unu el la tri ĉefaj famaj figuroj de la VIII-a jarcento. Alia persono de tiu triopo, estas ŝia frato Stepanos Syunetsi, tre fama kiel himno-verkisto, muzikologo, kaj tradukisto de la klasika greka literaturo.

Li estis tragike murdita, kio severe influis la vivon de Sahakdukht. Ŝi falis en profundan malĝojon kaj decidis retiriĝi por vivi asketan vivon en kaverno en la Garni Valo, de la distrikto Syunik, proksime al hodiaŭa Erevano.

Sahakdukht loĝis en kaverno, sed dum sia retiriĝo ŝi estis tute ne izolita, multaj homoj sekvis ŝin.

Ŝi dediĉis sin al muziko kaj pedagogio. Ŝi komponis poemojn kaj kantojn, kaj ŝi instruis ilin.

Laŭ atesto, grupoj de knaboj kaj knabinoj iris al la kaverno de Sahakdukht por studi kanton kaj muzikon. "La virgulino estis sidanta malantaŭ kurteno kaj instruis siajn disĉiplojn de tie.” Ŝi ludis sian liron kaŝita malantaŭ kurteno, por ke la homoj ne vidu ŝian korpon, kiel postulis la moroj de tiu tempo.

Sahakdukht instruis sanktajn melodiojn kaj laikajn muzikojn, tiel al amantoj de muziko, kiel al la klerikaj studentoj.

Sahakdukht ankaŭ etendis sian muzikon al aliaj homoj, ĉefe al tiuj kiuj suferis nervajn malsanojn, melankolion aŭ nervozecon. Ŝi ludis sian harpon por helpi sanigi homojn suferantajn, donante al ili senton de paco kaj espero. Oni kredas ke ŝi estis la unua kiu uzis iun formon de muzikoterapio por resanigo. Samtempe, ŝi verkis preĝejajn poemojn kaj liturgiajn kantojn, antifonojn, ŝarakanojn (kanonajn himnojn), kaj melodiojn.

Ŝi fariĝis tiel fama, ke post ŝia morto homoj daŭre vizitadis ŝian groton por pilgrimi.

Sahakdukht estas konsiderata kiel la unua armena virinmuzikisto, la unua muzikinstruisto, kaj la unua pedagogo.

Ŝia nomo unue troviĝis en la verko de la historiisto de la XVIII-a jarcento Stepanos Orbelian. En lia armena bibliografio aperas ŝia nomo. Parolante pri ŝia frato Stepanos Syunetsi, la historiisto diras: "Lia fratino …. estis sola en sia groto proksime al Garni, ŝia nomo estis Sahakdukht." Tiel la "delikata, blankhaŭta virgulino, kiel soleca eterna novedzino, lasis la mondon nuda kaj prenis nur tributon de sia propra familio, kaj elektis lokon de digna soleco tie". Kaj li aldonas: "Ŝi estis tre lerta muzikisto, kiu instruis malantaŭ kurteno." En 1951 la armena muzikologo Norayr Pogharian malkovris la himnon de Sahakdukht "Sankta Maria", kiu estas ŝia sola travivanta verko. La kanto estis publikigita en la revuo Hask. Ĝi estas akrostika verso: la komencaj literoj de la naŭ kvartetoj literumas la nomon Sahakdukht. En la unua kvarteto, la poetino alparolas la Patrinon de la Sinjoro kaj en la lasta ŝi alparolas la homaron, glorante la eternan Reĝon, Jesuon Kriston.

Tiu ĉi himno ne estas inkluzivita en la Ŝaraknots (kolekto de oficiale sankciitaj Ŝarakanoj), ankaŭ ne inter la apokrifaj ŝarakanoj, kaj ne trovis lokon en la liturgio.

Kelkaj erudiciuloj opinias, ke Sahakdukht estas ankaŭ aŭtoro de la ŝarakano “Mirinda por mi” kiu montras grandan literaturan kapablon; ĝi estis atribuita al Khosrovidukht, la dua ina ŝarakan-verkisto de la armena literaturo.

Multaj aliaj el la himnoj de Sahakdukht estis dediĉitaj al la Virgulino Maria. Kelkaj opinias, ke ŝi estis unu el la antaŭuloj de la verkado de himnoj kaj tiel helpis formi la ĝenron en postaj jarcentoj.

Iuj el la metaforoj kaj frazoj, kiujn Sahakdukht uzas por glori la Virgulinon, ekzemple: "nekoruptebla templo", "radio de dia lumo" kaj "arbo de la vivo", fariĝis konvencioj de armena poezio kaj estis uzataj de aliaj poetoj. en diversaj spiritaj kantoj.

Hakobyan diras pri Sahakdukht "ŝi verkis kantojn tra sia vivo, instruis kantojn, kaj mortis kantante."

Virinoj en muziko (14) Women in music (14) Женщины в музыке (14)