×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (13)

Virinoj en muziko (13)

Sapfo el Lesbos (aŭ Sapfo el Mitileno) estis greka poetino, kiu naskiĝis en la insulo Lesbos, en la urbo Mitileno, ĉirkaŭ la jaro 620 a.K.

Ŝi verkis poemojn kaj komponis muzikon por ili, ekde sia juneco. En ŝia lernejo de la urbo Mitileno, kie ŝi pasigis sian infanaĝon kaj parton de sia juneco, ŝi laŭtlegis siajn poemojn akompanante sin per muziko kaj danco.

Ŝi estis edziniĝinta al riĉa komercisto, kiu baldaŭ mortis, kaj de kiu ŝi havis filinon, Kleis.

De sia edzo ŝi heredis grandan fortunon, kiun ŝi investis en kulturaj projektoj.

En la jaro 603 a.K. pro politikaj aferoj, ŝi aliĝis al la konspiro por mortigi la tiranon Pitako. La entrepreno ne sukcesis, kaj Pitako pardonis la vivon de la konspirintoj sendante ilin al ekzilo. Sapfo estis kondukata al Sirakuzo.

La 6-jara ekzilo rezultis pozitiva por ŝia intelekta disvolviĝo, ĉar tio permesis al ŝi vojaĝi preter la Egea Maro kaj edukiĝi per la kontakto kun aliaj kulturoj.

En Sirakuzo la poetino de Lesbos fariĝis centro de la kultura kaj arta movado, aranĝante literaturajn-muzikajn konkursojn, neforgeseblajn recitalojn kaj dancojn. Tiel ŝi kreis favoran etoson por sia ambicia projekto: Sapfo starigis majestan palacon, kiun ŝi nomis Muzeon, ejo de la muzoj. Unue, ĝi estis lernejo inspirita nur por la edukado de Kleis, ŝia filino. Sed ŝi sukcesis dungi la plej bonajn instruistojn el diversaj artaj branĉoj, kaj konvinki ilin por ke iliaj filinoj partoprenu en la akiro de ĉi tiu aro da artaj konoj. Tiel formiĝis metoda lernejo, kiun ŝi baptis kiel la Unuan Universitaton ekskluzive por virinoj.

En 595 a.K. Sapfo ricevis la rajton por reveni al sia patrujo. Instalita denove en Lesbos, Sapfo rekreis sian universitaton en la Domo de la Muzoj. Tie ŝi dediĉis sin al verkado, komponado kaj edukado de la aristokrataj junulinoj de la insulo Lesbos. Ĉi tiu lernejo instruis la junulinojn en diversaj artoj atingante altan emocian nivelon, serĉante plezuron, alproksimiĝon al la beleco, al idealo pere de la poezio, la danco kaj la muziko.

Sapfo estis fama poetino de sia tempo, prefere pri lirika poezio, kiun ŝi kantis akompanate de liro. Ŝi sukcesis renovigi la liron laŭ teknika kaj stilistika vidpunkto. Ŝi disvolvis la tiel nomatan "sapfoan strofon", kiu estis modifo de la “eolika verso”. Ŝiaj poemoj estis skribitaj en unu el la ĉefaj dialektoj de la greka lingvo: la eolika.

Antaŭ ol Sapfo kreis la “sapfoan strofon”, abundis la epopea poezio, kiu parolis pri la herooj, la patrujo, ĉiam parto de iu glora pasinteco.

La stilo de Sapfo karakteriziĝis por paroli en la unua persono. Estis la unua fojo, ke oni kantis personajn sentojn, ĉar ŝi elektis amon kiel sian poezian temon.

Ŝia plej konata poemo estas Odo al Afrodito, kie ŝi esprimis siajn zorgojn, kiel amon, malĝojon, forlason, ĵaluzon, deziron, tenerecon . Sapfo estas ne nur poetino de alta rango, sed ankaŭ patrino de la lirika ĝenro.

Ŝia verko estis kompilita en 9 libroj kaj konservita en la konata Biblioteko de Aleksandrio. Ŝiaj poemoj estis kopiitaj, tradukitaj, kaj uzataj por instruado en la Antikva Grekio, ĝis la ŝanĝo de la kariertabelo, kiu venis al ili de bizancaj lernejoj.

Kvankam la personeco de Sapfo kaj ŝia verko estis gravegaj en ŝia tempo, la simpla fakto esti virino persekutis ŝin tra la tuta historio. Pro malkaŝe esprimi tion, kio okazis en ŝi kaj ne ĉirkaŭ ŝi, pro senvestigi sian animon, sian koron, sian sangon, kio fariĝas glora persona batalo, oni kulpigis ŝin pri la falsa bildo de voluptemo kaj lascivo.

Multajn jarcentojn poste, la maliculoj imagas eternan lesban orgion, kaj en la jaro 1073 la Papo Gregorio la VII-a, ordonis ĵeti en la flamojn ĉiujn manuskriptojn de la sapfaj poemoj "pro malmoralaj kaj pekaj". El entute 10.000 versoj atribuitaj al ŝi, nur 600 atingis nin per forĵetitaj, difektitaj materialoj.

Grekaj komentistoj inkludis ŝin en la listo de la "Naŭ Lirikaj Poetoj", dum Platono katalogis ŝin kiel "La Deka Muzo" Ŝi estis la unua, kiu faris subjektivan literaturon; kiu prenis sian propran internecon kiel la objekton de sia arto; ‘la unua kiu malplenigis sian propran animon en la muldilon de la versoj, por ke aliaj identiĝu aŭ disiĝu de ŝi'.

Virinoj en muziko (13) Женщины в музыке (13)