×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (12)

Virinoj en muziko (12)

Khosrovidukht Goghtnatsi estis armena komponisto kaj poetino de la VIIIa jarcento. Ŝi estas unu el la plej fruaj konataj virinaj muzikistoj.

Preskaŭ nenion oni scias pri ŝi, eĉ iuj fontoj lokigas ŝin en la IV-a jarcento. Ŝi estis filino de la Lordo Khosrov, Sinjoro de Goghtn, kiu estis murdita en la jaro 706.

La frato de Khosrovidukht, Vahan Goghtnatsi estis forrabita de islamaj araboj, kondukita al Sirio kaj konvertigita al Islamo. Post multaj jaroj, jam liberigita, li revenis al Armenio. Tiam li abĵuris de la islama religio kaj rekonvertiĝis al Kristanismo. Pro tio li estis severe juĝata de la islamanoj, rekondukita al Sirio, kaj ekzekutita en la jaro 731.

Samtempe Khosrovidukht estis kondukita al la fortikaĵo Ani-Kamakh, nun konata kiel Kemah, kie ŝi loĝis izolite dum dudek jaroj.

Laŭ raportoj, dum tiuj jaroj de izoliĝo, Khosrovidukht verkis kaj komponis “šarakan”, aŭ kanonajn himnojn el kiuj nur konserviĝis unu titolita ”Mirinda por mi". En tiu verko ŝi honoras la memoron de sia murdita kristaniĝinta frato Vahan Goghtnatsi, laŭdata de ŝi pro lia amo al Jesuo Kristo.

Kvankam la temo de la peco estas sekulara, ĝi estis sankciita de la Armena Eklezio por uzo en la preĝejaj servoj.

Khosrovidukht estas konsiderata elstara figuro en la armena socio kaj en ĝia Eklezio. Ŝi estas sanktulino en la Armena Apostola Eklezio kaj ŝia memorfesto estas la sabato post la kvina dimanĉo post Pentekosto.

Khosrovidukht estas unu el la kvin virinoj, kune kun Safo, Sahakdukht, Kassia kaj Hildegard de Bingen, kiujn la historiistoj rekonas kiel virinajn komponistojn en la plej antikva historio de la muziko. Khosrovidukht Goghtnatsi (VIII jarcento.) - Zarmanali e indz (Armenia spirituala kanto) ("Mirinda por mi")

Virinoj en muziko (12) Женщины в музыке (12)