×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (11)

Virinoj en muziko (11)

Sulpitia Lodovica Cesis naskiĝis en Modena, Italio en 1577. Ŝiaj gepatroj estis la Grafoj Annibale kaj Barbara Cesis.

Je la aĝo de 16, en 1593, Sulpitia prenis siajn votojn por eniri la aŭgustinan konventon de Sankta Geminiano en Modena, por kio ŝia patro donis 300 pecojn da oro por ŝia doto. La monaĥejo donis al ŝi, kiel al aliaj knabinoj, aliron al muzika instruado, en unu el la solaj respektindaj institucioj por virina lernado de muziko. Sulpitia Cesis tie formiĝis kiel laŭdata liutisto kaj bonega komponisto.

En tiu epoko, inter 12 kaj 37 % de la italaj virinoj loĝis en monaĥejoj, kie ili trovis perfektan lokon por kulturado de iliaj talentoj, precipe muzikaj talentoj, kiu estis unu el la ĉefaj manieroj alproksimiĝi al spiritaj spertoj.

Ŝia sola konata verko estas ok-parta volumo eldonita en 1619 kaj titolita Motetti Spirituali, kolekto de 23 sanktaj motetoj, por du ĝis dekdu voĉoj, verko kiu konserviĝas ĉe la Biblioteko Estense en Modena. Plej multaj el tiuj motetoj estas skribitaj en la latina lingvo, nur kvar estas en la itala.

Iuj esploristoj opinias, ke pro ĝia stilo ĉi tiu verko devis esti komponita plurajn jarojn antaŭ 1619. Ĝi diferencas de aliaj verkoj de tiu tempo, ĉar enhavas indikojn por instrumentoj kiel kornetoj kaj trombonoj, ne permesitaj tiam en konventoj. Eĉ la verko inkluzivas rolon por baso, kio estas interesa se konsideri, ke la muziko estis verkita por grupo de klostraj monaĥinoj. Eble ĉi tiu parto estus skribita por orgeno aŭ violo de gamba, aŭ la subaj partoj estis kantitaj oktavon pli alte ol la skribita, ĉar ŝi skribis ĉi tiun indikojn por aliaj sekcioj.

La aristokratoj kaj nobeloj kutimis viziti la plej famajn konventojn por aldoni pliajn aŭskultajn spertojn al iliaj "kolektoj". Tiel Sulpitia Lodovica Cesis estas menciita en kroniko pri la vivo de Modena verkita de Giovanni Battista Spaccini, elstara kronikisto de Modena. En liaj kronikoj la muziko de Sankta Geminiano estas menciita multfoje dum dekoj da jaroj. Sed en 1596 li priskribis festivalon kaj procesion, kiu haltis ĉe la pordego de la konvento por aŭskulti muzikon de la monaĥinoj. Ties ensemblo prezentis "ĉiajn specojn de muzikoj kaj instrumentoj " “… kaj ludis motetojn komponitajn de la propra Sulpitia Cesis…” . “….la Fratulino Sulpitia, filino de la plej klera Signoro Grafo Cesis, kiu bonege ludas la liuton, …” La motetoj de Sulpitia “…estis tre laŭdataj precipe de la Cavaliere del Cornetto” [Nicolò Rubini], konata komponisto kaj kornetisto de Modena.

Sulpitia dediĉis sian libron pri motetoj al Anna Maria Cesis, monaĥino en la monaĥejo de Sankta Lucia en Romo, iu familiano kun pli alta socia pozicio ol tiu de Sulpitia. La konvento de Anna Maria, kiel tiu de Sulpitia, ankaŭ famiĝis pro la kvalito de sia muziko. Sulpitia per sia dediĉo sugestas, ke aliaj monaĥinoj eble ĝuos ludi ŝian verkon. Ŝi esperis, ke "per la splendo kaj nobleco de via nomo ĉi tiuj malmultaj muzikaj verkoj povas esti defendataj kontraŭ la mizero de ĝiaj kritikantoj, kaj ankaŭ, ke de tempo al tempo ili estu ludataj en monaĥejoj, laŭdante nian komunan Sinjoron." La spiritaj motetoj de Sulpitia Cesis estas grava muzika kolekto, tiel por la alta ĝenerala kvalito de la verkoj, kiel por la informoj, kiujn ĝi disponigas pri la praktiko de prezentado en la italaj monaĥejoj en la komenco de la 17a jarcento.


Virinoj en muziko (11) Women in music (11) Mulheres na música (11) Женщины в музыке (11)

Sulpitia Lodovica Cesis naskiĝis en Modena, Italio en 1577. Ŝiaj gepatroj estis la Grafoj Annibale kaj Barbara Cesis.

Je la aĝo de 16, en 1593, Sulpitia prenis siajn votojn por eniri la aŭgustinan konventon de Sankta Geminiano en Modena, por kio ŝia patro donis 300 pecojn da oro por ŝia doto. At the age of 16, in 1593, Sulpitia took her vows to enter the Augustinian convent of St. Geminian in Modena, for which her father gave 300 pieces of gold for her dowry. La monaĥejo donis al ŝi, kiel al aliaj knabinoj, aliron al muzika instruado, en unu el la solaj respektindaj institucioj por virina lernado de muziko. The convent gave her, like other girls, access to music teaching, in one of the only respectable institutions for women’s learning of music. Sulpitia Cesis tie formiĝis kiel laŭdata liutisto kaj bonega komponisto. Sulpitia Cesis formed there as a acclaimed lute player and an excellent composer.

En tiu epoko, inter 12 kaj 37 % de la italaj virinoj loĝis en monaĥejoj, kie ili trovis perfektan lokon por kulturado de iliaj talentoj, precipe muzikaj talentoj, kiu estis unu el la ĉefaj manieroj alproksimiĝi al spiritaj spertoj. At that time, between 12 and 37% of Italian women lived in monasteries where they found a perfect place for cultivating their talents, especially musical talents, which was one of the main ways to approach spiritual experiences.

Ŝia sola konata verko estas ok-parta volumo eldonita en 1619 kaj titolita Motetti Spirituali, kolekto de 23 sanktaj motetoj, por du ĝis dekdu voĉoj, verko kiu konserviĝas ĉe la Biblioteko Estense en Modena. Her only known work is an eight-part volume published in 1619 and entitled Motetti Spirituali, a collection of 23 sacred motets, for two to twelve voices, a work preserved at the Estense Library in Modena. Plej multaj el tiuj motetoj estas skribitaj en la latina lingvo, nur kvar estas en la itala.

Iuj esploristoj opinias, ke pro ĝia stilo ĉi tiu verko devis esti komponita plurajn jarojn antaŭ 1619. Some researchers believe that due to its style this work must have been composed several years before 1619. Ĝi diferencas de aliaj verkoj de tiu tempo, ĉar enhavas indikojn por instrumentoj kiel kornetoj kaj trombonoj, ne permesitaj tiam en konventoj. It differs from other works of that time, as it contains indications for instruments such as cornets and trombones, not allowed then in conventions. Eĉ la verko inkluzivas rolon por baso, kio estas interesa se konsideri, ke la muziko estis verkita por grupo de klostraj monaĥinoj. Even the work includes a role for bass, which is interesting considering that the music was written for a group of cloistered nuns. Eble ĉi tiu parto estus skribita por orgeno aŭ violo de gamba, aŭ la subaj partoj estis kantitaj oktavon pli alte ol la skribita, ĉar ŝi skribis ĉi tiun indikojn por aliaj sekcioj. Perhaps this part would have been written for organ or viola da gamba, or the lower parts were sung an octave higher than the written one, as she wrote this indications for other sections.

La aristokratoj kaj nobeloj kutimis viziti la plej famajn konventojn por aldoni pliajn aŭskultajn spertojn al iliaj "kolektoj". The aristocrats and nobles used to visit the most famous convents to add additional listening experiences to their “collections”. Tiel Sulpitia Lodovica Cesis estas menciita en kroniko pri la vivo de Modena verkita de Giovanni Battista Spaccini, elstara kronikisto de Modena. Thus Sulpitia Lodovica Cesis is mentioned in a chronicle of the life of Modena written by Giovanni Battista Spaccini, a prominent chronicler of Modena. En liaj kronikoj la muziko de Sankta Geminiano estas menciita multfoje dum dekoj da jaroj. Sed en 1596 li priskribis festivalon kaj procesion, kiu haltis ĉe la pordego de la konvento por aŭskulti muzikon de la monaĥinoj. Ties ensemblo prezentis "ĉiajn specojn de muzikoj kaj instrumentoj " “… kaj ludis motetojn komponitajn de la propra Sulpitia Cesis…” . “….la Fratulino Sulpitia, filino de la plej klera Signoro Grafo Cesis, kiu bonege ludas la liuton, …” La motetoj de Sulpitia “…estis tre laŭdataj precipe de la Cavaliere del Cornetto” [Nicolò Rubini], konata komponisto kaj kornetisto de Modena.

Sulpitia dediĉis sian libron pri motetoj al Anna Maria Cesis, monaĥino en la monaĥejo de Sankta Lucia en Romo, iu familiano kun pli alta socia pozicio ol tiu de Sulpitia. La konvento de Anna Maria, kiel tiu de Sulpitia, ankaŭ famiĝis pro la kvalito de sia muziko. Sulpitia per sia dediĉo sugestas, ke aliaj monaĥinoj eble ĝuos ludi ŝian verkon. Ŝi esperis, ke "per la splendo kaj nobleco de via nomo ĉi tiuj malmultaj muzikaj verkoj povas esti defendataj kontraŭ la mizero de ĝiaj kritikantoj, kaj ankaŭ, ke de tempo al tempo ili estu ludataj en monaĥejoj, laŭdante nian komunan Sinjoron." La spiritaj motetoj de Sulpitia Cesis estas grava muzika kolekto, tiel por la alta ĝenerala kvalito de la verkoj, kiel por la informoj, kiujn ĝi disponigas pri la praktiko de prezentado en la italaj monaĥejoj en la komenco de la 17a jarcento.