×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (10)

Virinoj en muziko (10)

Claudia Sessa estis itala komponisto, monaĥino ĉe la konventejo de Santa María Annunciata en Milano. Ŝi naskiĝis ĉirkaŭ 1570 kaj forpasis en ne certa dato inter 1617 kaj 1619.

Ŝi estis laŭdata kiel kantistino, instrumentisto kaj komponisto.

Ŝi famiĝis pro sia splenda voĉo, pro sia gusto en ornamado, pro sia esprimkapablo kaj la efiko de sia muzika personeco.

Tia estis la beleco de ŝia kanto, ke "multaj estis devigataj resti ekster [la preĝejo]…”por aŭdi ŝin, kiel atestis la tiutempa verkisto, Gerolamo Borsieri en “Il supplimento della nobiltà di Milano”. Tiu verkisto estas, nuntempe, la plej detala fonto pri la muzika personeco de Sessa, kiun li laŭdis pro ŝia muzika talento kaj ŝia modesta naturo.

La prezentoj de Claudia Sessa estis inspiraj, ĉar ŝi transdonis la impreson esti, samtempe, "muzikisto kaj aktorino"; ŝi beligis la pecojn, kiujn ŝi kantis.

Malgraŭ la limigoj truditaj de la Koncilio de Trento, malpermesante certajn specojn de muziko en konventoj, Sessa modeste kaj kontinue komponis kaj kantis al tiom da publiko, kiu plenigis la preĝejon.

Ŝiaj admirantoj inkluzivis Margaret de Aŭstrio (Reĝino de Hispanio), la Dukon de Savojo, kaj la nobelaron de Parmo kaj Mantuo.

Oni diras, ke la arkiduko Albert VII de Aŭstrio kaj lia edzino, Isabela, dum ilia vizito al Milano, eskapis de iliaj oficialaj devoj por aŭdi ŝin kanti.

Claudia Sessa estis "... energia en sia voĉo, atenta kaj rapida en siaj triloj, ĉiam amplena." Ŝi estis lerta muzikisto kaj aktorino, kiu ŝate interpretis komponaĵojn verkitajn de aliaj, sed restis modesta pri siaj talentoj. Plue, ŝi estis ĉarma homo kaj monaĥino feliĉa esti tio, kio ŝi estis.

La reĝino Margareta invitis ŝin al sia hispana kortego. Claudia ĝentile rifuzis kaj konservis fidon al siaj religiaj votoj; ŝi preferis, ke la konvento estu ŝia sola loko de prezentado.

Nur konserviĝas du sanktaj verkoj de Claudia Sessa: “Vattene pur lasciva orecchia umana” kaj “Occhi io vissi di voi” por soprano kaj baso, ambaŭ publikigitaj en 1613 en la antologio “Canoro pianto di Maria Vergine”.

La verko de Claudia Sessa estas priskribita kiel originala kaj ambicia, sufiĉe por meti ŝin en la liston de rimarkindaj komponistoj de sia tempo.


Virinoj en muziko (10) Женщины в музыке (10)

Claudia Sessa estis itala komponisto, monaĥino ĉe la konventejo de Santa María Annunciata en Milano. Claudia Sessa was an Italian composer, a nun at the convent of Santa María Annunciata in Milan. Ŝi naskiĝis ĉirkaŭ 1570 kaj forpasis en ne certa dato inter 1617 kaj 1619. She was born around 1570 and died on an uncertain date between 1617 and 1619.

Ŝi estis laŭdata kiel kantistino, instrumentisto kaj komponisto. She was praised as a singer, instrumentalist and composer.

Ŝi famiĝis pro sia splenda voĉo, pro sia gusto en ornamado, pro sia esprimkapablo kaj la efiko de sia muzika personeco. She was famous for her splendid voice, for her taste in decoration, for her ability to express herself and the impact of her musical personality.

Tia estis la beleco de ŝia kanto, ke "multaj estis devigataj resti ekster [la preĝejo]…”por aŭdi ŝin, kiel atestis la tiutempa verkisto, Gerolamo Borsieri en “Il supplimento della nobiltà di Milano”. Such was the beauty of her song that "many were forced to stay outside [the church] por" to hear her, as the writer of the time, Gerolamo Borsieri, testified in "Il supplimento della nobiltà di Milano". Tiu verkisto estas, nuntempe, la plej detala fonto pri la muzika personeco de Sessa, kiun li laŭdis pro ŝia muzika talento kaj ŝia modesta naturo.

La prezentoj de Claudia Sessa estis inspiraj, ĉar ŝi transdonis la impreson esti, samtempe, "muzikisto kaj aktorino"; ŝi beligis la pecojn, kiujn ŝi kantis. Claudia Sessa's performances were inspiring, as she conveyed the impression of being, at the same time, a "musician and actress"; she beautified the pieces she sang.

Malgraŭ la limigoj truditaj de la Koncilio de Trento, malpermesante certajn specojn de muziko en konventoj, Sessa modeste kaj kontinue komponis kaj kantis al tiom da publiko, kiu plenigis la preĝejon. Despite the restrictions imposed by the Council of Trent, banning certain types of music in convents, Sessa modestly and continuously composed and sang to such an audience that filled the church.

Ŝiaj admirantoj inkluzivis Margaret de Aŭstrio (Reĝino de Hispanio), la Dukon de Savojo, kaj la nobelaron de Parmo kaj Mantuo. Her admirers included Margaret of Austria (Queen of Spain), the Duke of Savoy, and the nobility of Parma and Mantua.

Oni diras, ke la arkiduko Albert VII de Aŭstrio kaj lia edzino, Isabela, dum ilia vizito al Milano, eskapis de iliaj oficialaj devoj por aŭdi ŝin kanti. It is said that Archduke Albert VII of Austria and his wife, Isabella, during their visit to Milan, escaped from their official duties to hear her sing.

Claudia Sessa estis "... energia en sia voĉo, atenta kaj rapida en siaj triloj, ĉiam amplena." Claudia Sessa was "... energetic in her voice, attentive and quick in her trills, always ample." Ŝi estis lerta muzikisto kaj aktorino, kiu ŝate interpretis komponaĵojn verkitajn de aliaj, sed restis modesta pri siaj talentoj. She was a skilful musician and actress who liked to perform compositions written by others, but remained modest about her talents. Plue, ŝi estis ĉarma homo kaj monaĥino feliĉa esti tio, kio ŝi estis.

La reĝino Margareta invitis ŝin al sia hispana kortego. Queen Margaret invited her to her Spanish court. Claudia ĝentile rifuzis kaj konservis fidon al siaj religiaj votoj; ŝi preferis, ke la konvento estu ŝia sola loko de prezentado. Claudia politely refused and kept faith with her religious vows; she preferred the convention to be her only place of presentation.

Nur konserviĝas du sanktaj verkoj de Claudia Sessa: “Vattene pur lasciva orecchia umana” kaj “Occhi io vissi di voi” por soprano kaj baso, ambaŭ publikigitaj en 1613 en la antologio “Canoro pianto di Maria Vergine”. Only two sacred works by Claudia Sessa are preserved: "Vattene pur lasciva orecchia umana" and "Occhi io vissi di voi" for soprano and bass, both published in 1613 in the anthology "Canoro pianto di Maria Vergine".

La verko de Claudia Sessa estas priskribita kiel originala kaj ambicia, sufiĉe por meti ŝin en la liston de rimarkindaj komponistoj de sia tempo. Claudia Sessa’s work is described as original and ambitious, enough to put her on the list of notable composers of her time.