×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Verda revolucio en Bruselo

Verda revolucio en Bruselo

Kvietiĝis en la eŭropa ĉefurbo - la kronvirusa pandemio ebligis verdan revolucion.

Dum normala tempo Bruselo vibras. En la eŭropa ĉefurbo la trafiko estas daŭre vigla. La tiel nomata "veziko" el oficistoj, politikistoj, lobiistoj kaj ĵurnalistoj altiras homojn el tuta Eŭropo. Ĉiu tria enloĝanto de Bruselo posedas alian ŝtatanecon ol la belgan, ĉiu kvina devenas el la EU-eksterlando. Sed la kronviruso ŝanĝis multon. Multaj homoj kiuj en normala kazo vivas en la EU-ĉefurbo revenis al siaj landoj por tie pasigi la tempon de la krizo. Aliaj laboras de la hejma oficejo. Eĉ se la labora vivo nun denove plivigliĝas, la EU-kvartalo aperas senviva.

Kaj kvietiĝis ankaŭ la situacio rilate al la aŭtomobila trafiko. Tiun okazon kaptis la urba administracio por iniciati verdan revolucion: "Ni havas klaran mesaĝon: Piedirantoj kaj biciklantoj havas prioritaton". Per tiuj vortoj argumentis Philippe Close, la urbestro de Bruselo-urbo, ke la zono interne de la ringo ĉirkaŭ la urbocentro fariĝis ekde majo renkonta zono. Por aŭtomobiloj validas tie nun maksimuma rapideco de 20 km/h. Jam antaŭ la kronvirusa krizo multaj bruselanoj estis transirintaj al biciklo aŭ al elektra skutero, por eskapi kaj el la ŝtopiĝo sur la stratoj kaj el la premado en la metroo. Kaj tio okazis kvankam apenaŭ disponeblis biciklaj vojoj. Sed nun la aŭtomobilistoj devis cedi tutan trakon al la biciklantoj en la multe surveturata Rue de la Loi kiu kondukas de la EU-kvartalo al la centro.

La aŭtoritatoj promesas novajn biciklajn vojojn. La aero en la urbo ekde la komenco de la haltigo de la publika vivo meze de marto signife pliboniĝis. Tiel la ŝarĝo per nitrogendioksido en la jam menciita Rue de la Loi malkreskis je pli ol la duono. Restas la demando kiel la situacio evoluos kiam la laboro en la EU-kvartalo denove plene funkcios. "Oni vidos", diras pri tio urbestro Close. La renkonta zono estas fiksita por tri monatoj. Almenaŭ parto de tio ŝajnas esti nereprenebla.

La flankenŝovo de la aŭtomobilo kongruas kun la longtempa strategio pri kiu interkonsentis la ruĝa-verda-liberala alianco antaŭ unu jaro. Ekde la 1-a de januaro 2021 en la tuta regiono de Bruselo validos maksimuma rapideco de 30 km/h. Ene de kvin jaroj la aŭtobusaro pligrandiĝos je 30 procentoj kaj oni ekos la realigon de la plano pri la plilongigo de la metroa linio 3. Krome la mediprotekta zono daŭre estos plivastigata. Jam nun malnovaj aŭtomobiloj kun forta enaerigo de damaĝaj gasoj ne plu rajtas veturi en la urbon. Post dek jaroj Bruselo fariĝos barita zono por ĉiuj dizelaj veturiloj, ekde la jaro 2035 ankaŭ por ĉiuj benzin-veturiloj.

Ni revenu al la nuntempa Bruselo: Ekde lundo restoracioj, trinkejoj kaj kafejoj rajtas malfermi - post dekdu semajnoj da deviga paŭzo. Bruselo reprenas spiron.

Verda revolucio en Bruselo Revolución verde en Bruselas Зеленая революция в Брюсселе.