×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Verda medio malakcelas fumadon

Verda medio malakcelas fumadon

Homoj kiuj vivas en verda medio, tiuj fumas malpli aŭ ili estas pli sukcesaj en ĉesigado de fumado ol homoj kiuj vivas en grizaj fasadoj de domoj. Tiun konkludon atingis psikologoj en Vieno kiuj prilumigis la kuntekston inter loĝloko kaj fumkonduto en Anglio.

Kiel ili raportas en faka ĵurnalo, pro tio plibonigo de la aliro al verdaj areoj estus grava strategio por redukti la kvoton de fumantoj.

La prilumigo apogis sin sur respondoj de pli ol 8000 plenkreskuloj je demandoj pri ilia sano, ilia loĝloko kaj diversaj aliaj vivostilaj faktoroj kiuj estis kolektitaj en kadro de sanesploro en Anglio. Du psikologoj de la universitato de Vieno konstatis kune kun gekolegoj de la universitatoj de Plymouth kaj Exeter surbaze de tiu datumaro ke personoj kiuj havas en senpera najbareco aliron al verdaj areoj, havas pli altan ŝancon fariĝi kaj resti nefumantoj.

Eĉ se estas kunkonsiderataj aliaj faktoroj kiel ekzemple la sociekonomia statuso de la enketitaj personoj, la probableco de fumado por homoj en lokoj kun alta kvoto de verdaj areoj estas je 20 procentoj pli malgranda ol en lokoj kun malpli da verdaj areoj. Ĉe homoj kiuj estas fumintaj iam en sia vivo, plialtiĝas je 12 procentoj la probableco sukcese fini fumadon, se ili vivas en verda medio.

La esploristoj jam montris en pli fruaj studaĵoj ke la ebleco vidi de hejme verdan medion, estas kunligita kun malpli granda deziro pri alkoholo, cigaredoj kaj nesanaj nutraĵoj. Personoj kiuj ĉiusemajne vizitas naturajn spacojn kaj kiuj sentas psikan kunligiĝon kun ili, raportis krome pri pli bona korpa kaj mensa bonfarto.

Eĉ se jam ekzistis gravaj indikoj pri tio ke naturaj spacoj estas kunligitaj kun forigo de streso kaj kun pli bona bonfarto, por la psikologo tio estas "la unua studaĵo kiu montras ke pli alta kvoto de verdaj areoj estas ankaŭ kunligita kun redukto de nesanaj kondutmanieroj. Tio sugestas ke la avantaĝoj de verdaj spacoj eble estas ankoraŭ pli grandaj ol oni origine estis supozinta".

Verda medio malakcelas fumadon A green environment slows down smoking