×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Vera talento ne respektas barojn

Vera talento ne respektas barojn

Kio estas pli decida por sukceso en la vivo? Ĉu talento aŭ forto de la volo? Jen malnova, ĉiam revenanta demando.

La juna brazilano Pedro Gomes Cabral ĉiam montris talenton por Matematiko. Li vivis kun siaj gepatroj en la nordorienta brazila urbo Recife, kie li naskiĝis. Tie, unu lia instruisto tion rimarkis kaj instigis lin, en la jaro 2016, partopreni en Matematikaj Olimpikoj. Li tion faris kaj bele karieris, ĝis li atingis la bronzan medalon en Mondaj Matematikaj Olimpikoj, en 2018. Tio vekis la atenton de privata lernejo en alia brazila nordorienta ĉefurbo, nome Fortaleza, kaj oni proponis al li stipendion kaj loĝadon por matematikaj studoj. Li ne hezitis, sed tuj translokiĝis. Post ĉiu dua monato li vizitis siajn gepatrojn; sian ceteran tempon li uzis por studado. Sekvis nova medalo en Internaciaj Olimpikoj - la arĝenta medalo, en la jaro 2019.

Sed li celis la oran medalon. Por tio, li komencis intensan sindediĉon dum po dek unu horoj da studoj en ĉiu tago. Per kunigo de talento kaj penado, li atingis la gloran oran medalon en la Internaciaj Olimpikoj de Matematiko, en 2020. Ĝi estas la plej grava konkuro en tiu fako, por lernantoj inter la 14-a kaj la 19-a aĝojaroj.

Aliaj kvin brazilaj junuloj, el la ŝtatoj San-Paŭlo, Ceará, Rio-de-Ĵanejro kaj Piauí, premiiĝis per arĝentaj medaloj en ĉi tiu konkuro. Tial, Brazilo atingis belan pozicion en la 10-a plej alta loko inter ĉiuj partoprenintaj landoj, inkluzive de tiuj, kiuj tradicie okupas honorajn lokojn, kiel Japanujo, Germanujo kaj Kanado. En 2020, la unuan lokon okupis la ĉinoj, la duan la rusoj kaj la trian la usonanoj.

La Internaciaj Olimpikoj de Matematiko (IMO) devus okazi en Rusujo, en 2020, sed pro la pandemio ĝi efektiviĝis per interreto, en la monato septembro. Tiuj konkuroj okazas ĉiujare, ekde 1959, kun partopreno de pli ol cent landoj. Ĉiu lando rajtas enskribi po 6 duagradaj lernantoj.

La juna Pedro intencas daŭrigi siajn studojn pri Matematiko kaj Informadiko. Granda talento kaj grandega obstino garantias al li brilan estontecon.