×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Vanilino servas en likvaj baterioj

Vanilino servas en likvaj baterioj

La aroma substanco vanilino plidolĉigas diversajn frandaĵojn - kaj ĝi ankaŭ evidente taŭgas por igi bateriojn pli medikonvenaj: Tion montras eksperimento ĉe la teknika universitato de Graz en Aŭstrio.

Sciencisto de la instituto pri biobazitaj produktoj kaj papertekniko parolas pri "vojrompa sukceso en la kampo de daŭripova energikonserviloj". La teamo de la instituto sukcesis igi redoks-fluajn bateriojn pli medikonvenaj, anstataŭigante ties kernan elementon - likvajn elektrolitojn, kiuj plej ofte konsistas el ekologie malkonvenaj pezaj metaloj aŭ el raraj teroj - per vanilino.

La aromaĵo vanilino estas unu el malmultaj specialaj ĥemiaĵoj kiuj estas ĉerpataj nuntempe el lignino. Ligninoj estas substancoj de la planta ĉela vando kiuj lignigas la ĉelojn. La teamo de la instituto rafinis vanilinon helpe de "milda kaj verda ĥemio", sen apliko de venenaj kaj multekostaj metalaj kataliziloj, al redoks-aktiva materialo. Eblas apliki tiun materialon en redoks-fluaj baterioj.

La procezo funkcias ĉe ĉambra temperaturo kaj povas esti plenumata per ordinaraj dommastrumaj ĥemiaĵoj. Vanilino estas grandkvante disponebla, diras la institutestro. "Unuflanke ni povas aĉeti ĝin en superbazaro, aliflanke eblas produkti ĝin helpe de simpla reakcio el lignino kiu siavice estas abunda kromprodukto en la produktado de papero." Tiu ĥemia procezo pri la produktado de rafinita vanilino jam estas patentita kaj la sukcesaj testrezultoj estas publikigitaj en ĵurnalo pri aplikata ĥemio. Nun la esploristoj volas komercigi la teknologion, ĉar la procedo taŭgas por grandmezura produktado. "Estas nia plano aldoni nian instalaĵon al fabriko pri celulozo kaj tie izoli la vanilinon el la lignino. Kio ne estos uzata, tio povos sekve reflui en la regulan reciklan procezon kaj povos esti kiel kutime uzata por energiĉerpado." Oni jam intertraktas kun mondskale gvida produktanto de paperbazitaj produktoj. Por fine povi realigi la projekton nun necesas testi la teknologion sub realaj produktadaj kondiĉoj. Oni nun serĉas energiprovizan entreprenon kiu instalos la redoks-fluan teknologion de la nova entrepreno en sian infrastrukturon kaj tiel malŝarĝigos la elektran reton.

Por la plivastigo de renovigeblaj energioj la redoks-flua teknologio estas grava konstruelemento, ĉar ĝi povas egaligi la fluon de elektro en la proviza reto. Krome la redoks-fluaj baterioj taŭgas kiel subtenaj energikonserviloj por lokaj aplikoj kiel en centraloj, hospitaloj, telefonaj sendostacioj aŭ ŝargstacioj por aŭtomobiloj. Redoks-fluaj baterioj estas malpli venenaj, pli bone recikleblaj kaj pli fajrorezistaj ol litio-jonaj baterioj. Pluaj avantaĝoj estas ilia longa vivodaŭro kaj la malgranda memmalŝargiĝo.