×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Urboj sen trafikŝtopiĝoj

Urboj sen trafikŝtopiĝoj

La kronviruso akcelis ion kion protektantoj de la klimato kaj esploristoj pri la estonteco jam delonge sopiris: Malpleniĝintaj stratoj kaj sur la ĉielo apenaŭ plu survojas aviadiloj.

En la germanaj urboj Berlino, Hamburgo kaj Munkeno dum la semajnoj de enŝlositeco laŭ trafikinformaj centroj pli ol triono malpli da aŭtomobiloj, aŭtobusoj kaj motorcikloj survojis. Ĉu aperis urĝohoroj aŭ trafikŝtopiĝoj? Maltrafe. Kaj la enaerigoj de karbondioksido kaj de nitrogenoksido signife malkreskis.

Sed kio okazos kiam ĉiuj kiuj ĝis nun laboris en hejma oficejo nun denove veturos al siaj laborejoj? Kiel povus aspekti tia nova normaleco? Ĉu porokazaj biciklaj vojoj, trafikdirektaj sistemoj, altaj kotizoj por parkumejoj, enurba kotizo por la veturado de aŭtomobilo - do elementoj de inteligenta urbo - vere estas la solvoj por la problemo de movebleco?

"Jes", diras inĝeniero de faka firmao pri trafikinstalaĵoj. "Per inteligenta ŝaltado de trafiklumoj trafikŝtopiĝoj povas esti reduktataj ke 25 procentoj." Per artefarita inteligenteco kaj grandmezura prilaborado de datumoj la cifereca tekniko jam kapablas atingi per malmulte da peno signifajn rezultojn.

Bazo por tio estas cifereca infrastrukturo en la urboj kaj la kunretigo de veturiloj kaj trafiklumaj instalaĵoj. Novaj aŭtomobiloj jam disponas pri tiaj instalaĵoj. Krome preskaŭ ĉiu intertempe posedas kompufonon kun programoj por birado. La necesa infrastrukturo parte jam ekzistas kaj devas nur esti plivastigata.

Tiel eblus tuj komenci tion: Per adaptiva ŝaltado de trafiklumoj kiuj aŭtomate adaptiĝas al la aktuala trafiksituacio.

En Madrido, Mumbajo kaj Quito la firmao jam instalis tiajn sistemojn. La kostoj estas 2,5 eŭroj por enloĝanto por la instalo kaj unu eŭro en jaro por la funkciigado.

Samtempe la urbo ŝparas la kostojn kiuj ekestas pro trafikŝtopiĝoj: Ĉe 25-procenta redukto tio estas por enloĝanto ĉirkaŭ 500 eŭroj en jaro. Se oni krome sendus la rekomendojn pri itinero kiuj estas adaptitaj al la ŝaltado de la trafiklumoj, tiam eĉ la duono de la trafikŝtopiĝoj estus evitebla kaj 1000 eŭroj por civitano en jaro estus elŝpareblaj.

Ĉar per tio ankaŭ la enaerigo de karbondioksido malkreskos, ankaŭ financado per CO2-certifikatoj estas imagebla. Multaj strataj trakoj povus esti alikonstruataj, la gajnita spaco povus servi por piedirantoj kaj biciklantoj.

Do apliko de inteligentaj solvoj povas decide plibonigi la trafiksituacion en urboj kiuj suferas pro la plago de trafikŝtopiĝoj.


Urboj sen trafikŝtopiĝoj Steden zonder files Города без пробок

La kronviruso akcelis ion kion protektantoj de la klimato kaj esploristoj pri la estonteco jam delonge sopiris: Malpleniĝintaj stratoj kaj sur la ĉielo apenaŭ plu survojas aviadiloj. The crown virus has accelerated something that climate protectors and researchers of the future have long longed for: Empty streets and no more planes on the sky.

En la germanaj urboj Berlino, Hamburgo kaj Munkeno dum la semajnoj de enŝlositeco laŭ trafikinformaj centroj pli ol triono malpli da aŭtomobiloj, aŭtobusoj kaj motorcikloj survojis. In the German cities of Berlin, Hamburg and Munich during the weeks of confinement according to traffic information centers more than a third fewer cars, buses and motorcycles were on the road. Ĉu aperis urĝohoroj aŭ trafikŝtopiĝoj? Have there been emergency hours or traffic jams? Maltrafe. Kaj la enaerigoj de karbondioksido kaj de nitrogenoksido signife malkreskis. Both the emissions of carbon dioxide and nitrogen oxide have decreased significantly.

Sed kio okazos kiam ĉiuj kiuj ĝis nun laboris en hejma oficejo nun denove veturos al siaj laborejoj? But what will happen when everyone who has so far worked in a home office will now travel back to their workplaces? Kiel povus aspekti tia nova normaleco? What might such new normalcy look like? Ĉu porokazaj biciklaj vojoj, trafikdirektaj sistemoj, altaj kotizoj por parkumejoj, enurba kotizo por la veturado de aŭtomobilo - do elementoj de inteligenta urbo - vere estas la solvoj por la problemo de movebleco? Are occasional bike lanes, traffic control systems, high parking fees, in-town car fees - so elements of a smart city - really the solutions to the mobility problem?

"Jes", diras inĝeniero de faka firmao pri trafikinstalaĵoj. “Yes,” says an engineer from a traffic facility firm. "Per inteligenta ŝaltado de trafiklumoj trafikŝtopiĝoj povas esti reduktataj ke 25 procentoj." "By intelligently turning on traffic lights traffic jams can be reduced by 25 percent." Per artefarita inteligenteco kaj grandmezura prilaborado de datumoj la cifereca tekniko jam kapablas atingi per malmulte da peno signifajn rezultojn. With artificial intelligence and large-scale data processing, digital technology is already able to achieve significant results with little effort.

Bazo por tio estas cifereca infrastrukturo en la urboj kaj la kunretigo de veturiloj kaj trafiklumaj instalaĵoj. The basis for this is digital infrastructure in cities and the networking of vehicles and traffic lighting facilities. Novaj aŭtomobiloj jam disponas pri tiaj instalaĵoj. Krome preskaŭ ĉiu intertempe posedas kompufonon kun programoj por birado. In addition, almost everyone in the meantime has a computer with programs for beer. La necesa infrastrukturo parte jam ekzistas kaj devas nur esti plivastigata. The necessary infrastructure already partially exists and only needs to be expanded.

Tiel eblus tuj komenci tion: Per adaptiva ŝaltado de trafiklumoj kiuj aŭtomate adaptiĝas al la aktuala trafiksituacio. This would make it possible to start this immediately: By adapting traffic lights that automatically adapt to the current traffic situation.

En Madrido, Mumbajo kaj Quito la firmao jam instalis tiajn sistemojn. La kostoj estas 2,5 eŭroj por enloĝanto por la instalo kaj unu eŭro en jaro por la funkciigado. The costs are 2.5 euros per inhabitant for the installation and one euro per year for the operation.

Samtempe la urbo ŝparas la kostojn kiuj ekestas pro trafikŝtopiĝoj: Ĉe 25-procenta redukto tio estas por enloĝanto ĉirkaŭ 500 eŭroj en jaro. At the same time, the city saves on traffic costs: at a 25 percent reduction, this is around 500 euros a year for a resident. Se oni krome sendus la rekomendojn pri itinero kiuj estas adaptitaj al la ŝaltado de la trafiklumoj, tiam eĉ la duono de la trafikŝtopiĝoj estus evitebla kaj 1000 eŭroj por civitano en jaro estus elŝpareblaj. If the route recommendations that are adapted to the traffic lights were to be sent in addition, then even half of the traffic jams would be avoidable and 1000 euros per citizen per year could be saved.

Ĉar per tio ankaŭ la enaerigo de karbondioksido malkreskos, ankaŭ financado per CO2-certifikatoj estas imagebla. As this will also reduce the emission of carbon dioxide, funding from CO2 certificates is also conceivable. Multaj strataj trakoj povus esti alikonstruataj, la gajnita spaco povus servi por piedirantoj kaj biciklantoj. Many street tracks could be rebuilt, the space gained could be used for pedestrians and cyclists.

Do apliko de inteligentaj solvoj povas decide plibonigi la trafiksituacion en urboj kiuj suferas pro la plago de trafikŝtopiĝoj. So application of smart solutions can decisively improve the traffic situation in cities suffering from the scourge of traffic jams.