×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Unu mondo – unu lingvo

Unu mondo – unu lingvo

Senvorta “esperanta” komunikilo

Sufiĉe ofte en Israelo, en televidaj programoj kaj en artikoloj, oni uzas la terminon “Esperanto”. Bedaŭrinde, preskaŭ ĉiam, oni tute ne rilatas specife al la lingvo Esperanto sed oni uzas tiun terminon kiel sinonimon por io “universala” aŭ “komuna kaj komprenebla por ĉiuj”. Sed tamen tio estas iamaniera omaĝeto al nia lingvo.

Tikla ekzemplo de tia uzo, aperis antaŭ kelkaj jaroj en la reklamado de universala komunikilo por turistoj, kiun mi hazarde malkovris kaŝitan en unu el miaj libroŝrankoj. Tiam homoj, dum la preparoj por vojaĝo en fremda lando, kutimis aĉeti poŝformatan libreton kiel konversaciilon por tie elturniĝi. Ili klopodis lerni frazojn en la fremda lingvo por demandi informojn, tute forgesante, ke, se oni ne komprenas la respondojn, la tuto fariĝas senutila frustra klopodo. Tiam, kiel hodiaŭ, la ĉefa neceso por turistoj ŝajnas esti aĉeti varojn aŭ servojn kaj do komprenigi, kion oni deziras.

Tiucele, la reklamado por la novtipa konversacia helpilo parolis pri “tuja Esperanto” sub la slogano “unu mondo, unu lingvo”. La proponita lingvo estis tiu de bildoj laŭ la banale akceptita onidiro “bildo valoras mil vortojn”. Kaj jen la alloga reklama teksto:

“Kiom da fojoj vi intencis mendi ion kaj ricevis ion alian? Kiom da fojoj vi intencis diri ion kaj oni komprenis ion alian? Ekde nun tio ne plu okazos. Ekde hodiaŭ vi povos vagadi kaj ĉiuloke ricevi ĝuste tion, kion vi deziris. “Unu mondo – unu lingvo” estas poŝforma vortaro de fotoj, kiu helpos al vi precize komuniki preskaŭ ĉiun vian deziron, ĉie ajn en la mondo, eĉ en la plej remotaj lokoj ankaŭ, se vi ne konas eĉ unu vorton de la loka lingvo. Kiam vi deziros ion serĉu la taŭgan foton en la vortaro kaj indiku ĝin per fingro. Helpe de nia noviga vortaro vi ne plu havos problemojn de lingvo, ĉar vi parolos lingvon kompreneblan por ĉiuj – la lingvo de bildoj kaj unu bildo valoras mil vortojn. En la libreto aperas kolekto de fotoj kaj miloj da utilaj detaloj pri variaj temoj: nutraĵo, loĝado, transportado, butikumado, amuziĝo, krizaj situacioj kaj ĝeneralaj informoj. La elekto de la temoj kaj fotoj baziĝas sur la sugestoj de miloj da vojaĝantoj al eksterlando kaj sur la personaj spertoj de la aŭtoroj dum ilia multjara laboro kiel profesiaj gvidantoj en eksterlando.”

Nuntempe, dank' al ĉiam pli altteknologiaj porteblaj aparatoj, ŝajnas, ke baldaŭ realiĝos la revoj el la malnovaj sciencfikciaj filmoj. Tie homoj el malsimilaj landoj (eĉ planedoj!) povis tute nature interkompreniĝi dank' al porteblaj aparatoj de simultana voĉa tradukado. Kompreneble la aŭtomataj tradukiloj havas gravajn difektojn, inter ili la plej grava estas la nekapableco uzi, laŭ la kunteksto, la precizan signifon de la multnombraj plursignifaj vortoj de la etnaj ligvoj. Kaj, malgraŭ, ke jam multajn jarojn oni anoncas mirigajn progresojn de la tiel nomata “artefarita inteligenteco”, la revita celo restas treege malproksima, se entute ebla.

Kompare al la etnaj lingvoj, Esperanto havas tre malpli grandan nombron de plursignifaj terminoj kaj jen do plua elstara avantaĝo de nia lingvo.


Unu mondo – unu lingvo One world - one language

Senvorta “esperanta” komunikilo A wordless "Esperanto" means of communication

Sufiĉe ofte en Israelo, en televidaj programoj kaj en artikoloj, oni uzas la terminon “Esperanto”. Bedaŭrinde, preskaŭ ĉiam, oni tute ne rilatas specife al la lingvo Esperanto sed oni uzas tiun terminon kiel sinonimon por io “universala” aŭ “komuna kaj komprenebla por ĉiuj”. Unfortunately, almost always, it is not specifically related to the language Esperanto, but that term is used as a synonym for something "universal" or "common and understandable for all". Sed tamen tio estas iamaniera omaĝeto al nia lingvo. Mas ainda assim, isso é de certa forma uma pequena homenagem à nossa língua.

Tikla ekzemplo de tia uzo, aperis antaŭ kelkaj jaroj en la reklamado de universala komunikilo por turistoj, kiun mi hazarde malkovris   kaŝitan en unu el miaj libroŝrankoj. A tickling example of such use appeared a few years ago in the promotion of a universal means of communication for tourists, which I accidentally discovered hidden in one of my bookcases. Um exemplo interessante desse uso apareceu há alguns anos na promoção de um meio de comunicação universal para turistas, que descobri acidentalmente escondido em uma de minhas estantes. Tiam homoj, dum la preparoj por vojaĝo en fremda lando, kutimis aĉeti poŝformatan libreton kiel  konversaciilon por tie elturniĝi. Back then, people, during the preparations for a trip in a foreign country, used to buy a pocket-sized booklet as a conversational tool to get by there. Naquela época, as pessoas, durante os preparativos para uma viagem em um país estrangeiro, costumavam comprar um livreto de bolso como uma ferramenta de conversação para chegar lá. Ili klopodis lerni frazojn en la fremda lingvo por demandi informojn, tute forgesante, ke, se oni ne komprenas la respondojn, la tuto fariĝas senutila frustra klopodo. They tried to learn phrases in the foreign language to ask for information, completely forgetting that, if you don't understand the answers, the whole thing becomes a useless and frustrating effort. Tiam, kiel hodiaŭ, la ĉefa neceso por turistoj ŝajnas esti aĉeti varojn aŭ servojn kaj do komprenigi, kion oni deziras. Then, as today, the main need for tourists seems to be to buy goods or services and therefore understand what they want.

Tiucele, la reklamado por la novtipa konversacia helpilo parolis pri “tuja Esperanto” sub la slogano “unu mondo, unu lingvo”. To this end, the advertising for the new type of conversational aid talked about "instant Esperanto" under the slogan "one world, one language". La proponita lingvo estis tiu de bildoj laŭ la banale akceptita onidiro “bildo valoras mil vortojn”. The proposed language was that of images according to the banally accepted rumor "a picture is worth a thousand words". Kaj jen la alloga reklama teksto: E aqui está o texto do anúncio cativante:

“Kiom da fojoj vi intencis mendi ion kaj ricevis ion alian? “How many times have you intended to order something and received something else? “Quantas vezes você pretendia pedir algo e recebeu outra coisa? Kiom da fojoj vi intencis diri ion kaj oni komprenis ion alian? How many times have you meant to say something and were taken to mean something else? Ekde nun tio ne plu okazos. From now on that won't happen anymore. Ekde hodiaŭ vi povos vagadi kaj ĉiuloke ricevi ĝuste tion, kion vi deziris. From today you will be able to roam around and get exactly what you wanted everywhere. “Unu mondo – unu lingvo” estas poŝforma vortaro de fotoj, kiu helpos al vi precize komuniki preskaŭ ĉiun vian deziron, ĉie ajn en la mondo, eĉ en la plej remotaj lokoj ankaŭ, se vi ne konas eĉ unu vorton de la loka lingvo. "One world - one language" is a pocket-sized dictionary of photos that will help you accurately communicate almost all your wishes, anywhere in the world, even in the most remote places, even if you don't know a single word of the local language. Kiam vi deziros ion serĉu la taŭgan foton en la vortaro kaj indiku ĝin per fingro. When you want something, look for the appropriate photo in the dictionary and point to it with your finger. Helpe de nia noviga vortaro vi ne plu havos problemojn de lingvo, ĉar vi parolos lingvon kompreneblan por ĉiuj – la lingvo de bildoj kaj unu  bildo valoras mil vortojn. En la libreto aperas kolekto de fotoj kaj miloj da utilaj detaloj pri variaj temoj: nutraĵo, loĝado, transportado, butikumado, amuziĝo, krizaj situacioj kaj ĝeneralaj informoj. O livreto apresenta uma coleção de fotos e milhares de detalhes úteis sobre uma variedade de tópicos: alimentação, moradia, transporte, compras, entretenimento, situações de emergência e informações gerais. La elekto de la temoj kaj fotoj baziĝas sur la sugestoj de miloj da vojaĝantoj al eksterlando kaj sur la personaj spertoj de la aŭtoroj  dum ilia multjara laboro kiel profesiaj gvidantoj en eksterlando.”

Nuntempe, dank' al ĉiam pli altteknologiaj porteblaj aparatoj, ŝajnas, ke baldaŭ realiĝos la revoj el la malnovaj sciencfikciaj filmoj. Tie homoj el malsimilaj landoj (eĉ planedoj!) povis tute nature interkompreniĝi dank' al porteblaj aparatoj de simultana voĉa tradukado. Kompreneble la aŭtomataj tradukiloj havas gravajn difektojn, inter ili la plej grava estas la nekapableco uzi, laŭ la kunteksto, la precizan signifon de la multnombraj plursignifaj vortoj de la etnaj ligvoj. Kaj, malgraŭ, ke jam multajn jarojn oni anoncas mirigajn progresojn de la tiel nomata “artefarita inteligenteco”, la revita celo restas treege malproksima, se entute ebla.

Kompare al la etnaj lingvoj, Esperanto havas tre malpli grandan nombron de plursignifaj terminoj kaj jen do plua elstara avantaĝo de nia lingvo.